Hipokriteco
Aliaj projektoj
Hipokriteco en Vikipedio
Hipokriteco en Komuneja kategorio

Hipokriteco substrekas volan senkoherecon inter agoj realaj, videblaj aŭ kaŝaj, kaj la valoroj publike aŭ private deklaritaj. Hipokritulo, do, difiniĝas persono, kiu asertas iun ideon kaj kondutas kontraŭe al ĝi.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Hipokrito estas homaĝo, kiun malvirto donas al virto. »
— François de LA ROCHEFOUCAULD
 
« Ĉiuj homoj estas mensoguloj kaj hipokrituloj» « Все люди — лжецы и лицемеры. »
— Petro la Granda
 
« Ĝentileco: La plej akceptebla hipokriteco. »
— Ambrose BIERCE
 
« Mi ĉiam subtenis mezurojn kaj principojn kaj ne virojn. Mi agis sentime kaj sendepende kaj mi neniam pentos pro mia kurso. Mi preferus esti politike enterigita ol esti hipokrite eternigita. » « (angle) I have always supported measures and principles and not men. I have acted fearless and independent and I never will regret my course. I would rather be politically buried than to be hypocritically immortalized. »
— Davy Crockett