Henrik Ibsen

norvega dramisto (1828–1906)

Henrik IBSEN (naskiĝis la 20-an de marto 1828 en Skien - mortis la 23-an de majo 1906 en Kristiania, nuntempe Oslo) estis norvega verkisto.

Henrik Ibsen
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj redakti

 
« Dum certa tempo oni povas esti feliĉa interne, sed longtempe la ĝojo devas esti dividita de du. »
 
« La plej forta viro estas tiu, kiu rezistas al soleco»
 
« Estas nepravigebla por sciencistoj torturi bestojn; ili faru siajn eksperimentojn kun ĵurnalistoj kaj politikistoj»
 
« Estas homoj, kiuj difinas sin per tio, kion ili havas, kaj aliaj, kiuj difinas sin per io, kio mankas al ili. »
 
« Beleco estas la interkonsento inter enhavo kaj formo»
 
« La batalo por libereco estas la esenco de libereco mem. »
 
« Se vi dubas pri vi mem, vi estas venkita antaŭe. »
 
« Se vi donis ĉion, krom vian vivon, vi devas scii, ke vi donis nenion. »
 
« La granda sekreto de potenco estas neniam voli fari pli ol vi povas plenumi»
 
« Jes, Amo venkos! »
 
« Ne povas esti libereco aŭ beleco pri hejma vivo, kiu dependas de pruntepreno kaj ŝuldo»
 
« Komunumo estas kiel ŝipo; ĉiuj devas esti pretaj preni la stirilon. »
 
« Vi neniam portu viajn plej bonajn pantalonojn kiam vi eliros por batali por libereco kaj vero»
 
« Arbara birdo neniam volas kaĝon»
 
« La spirito de vero kaj la spirito de libereco - jen la kolonoj de socio»
— Henrik Ibsen
 
« Komunumo estas kiel ŝipo; ĉiuj devas esti pretaj preni la stirilon. »
— Henrik Ibsen
 
« Kiam ni mortas vekiĝas.... Ni vidas, ke ni neniam vivis»
— Henrik Ibsen

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj redakti