Ŝablonoj estas tre utilaj solvoj por plibonigi viki-paĝojn. Ili estas specialaj paĝoj, kies enteno povas esti enmetita en aliajn paĝojn.

Ŝablonoj povas akcepti parametrojn kaj enteni kondiĉan kodon, kiu en iuj kazoj povas esti tre komplika.

Ŝablonoj en Vikicitaro redakti

La ŝablonoj uzataj en Vikicitaro troviĝas sub kategorio Vikicitaro:Ŝablonoj.

Ŝablonoj estas uzataj por diversaj celoj:

  • Ŝablonoj por artikoloj.
    • informkestoj: ili ofertas normigitajn elegantajn informkestojn por diversaj kategorioj de artikoloj (Aŭtoroj ({{Aŭtoro}}), Temoj ({{Temo}}), Verkoj ({{Verko}})) kiuj entenas bazajn informojn pri la temoj norme prezentitaj
    • navigiloj: ili grupigas ligilojn al kolekto da artikoloj pri iu difinita temo (ĉiu filozofoj, ĉiuj Nobel-premiitoj, ĉiuj tagoj de a semajno ks) vidu ilin ĉe Kategorio:Ŝablono:Navigiloj
    • ĝeneralaj ŝablonoj: la ĉefa estas {{Citaĵo}} uzata por formatigi citaĵojn.
  • Avertŝablonoj por legantoj, por redaktantoj, por kontribuantoj, kiuj informas pri ecoj de la paĝo (ke ĝi estas pluredaktenda, pri ĝia fonto, ...)
  • Ordigaj ŝablonoj kiuj aŭtomate ordigas la paĝojn (artikolojn, ŝablonojn, kategoriojn, ...) en ĝustajn kategoriojn
  • Por kontribuantoj: por bonvenigi, admoni, informi kontribuantojn laŭ cirkonstancoj (nova kontribuanto, kontribuanto kiu konstante faras samspecajn erarojn,...)
  • Por dosieroj: ili informas pri kopirajta statuso, fonto, aŭtoro krerimedo de la dosiero

Rilato al ŝablonoj en Vikipedio redakti

Celo estas ke la ŝablonoj de Vikicitaro similas kiel eble plej multe la ŝablonojn de Vikipedio. Koncerne la ŝablondokumentado: en iuj kazoj oni ligilas al la rilata dokumentado en Vikipedio. Informoj pri vikipediaj ŝablonoj troviĝas sur la paĝo: helpo pri ŝablonoj en Vikipedio.