Monda krizo de la 1929-a jaro estis mondvasta financa kaj ekonomia krizo, kiu daŭris de 1929 ĝis la fino de la 1930-aj jaroj.

Granda Depresio
Granda Depresio
Granda Depresio
Aliaj projektoj
Granda Depresio en Vikipedio
Granda Depresio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Jean Baudrillard redakti

 
« Reklamo kaj propagando akiras sian plenan grandecon ekde la Oktobra revolucio kaj de la monda krizo de la 1929-a jaro]]. Ambaŭ estas lingvoj de la amasoj, naskitaj de amasa produktado de ideojvaroj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas naturon de la socio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la ekonomia kaj la politika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]