George SANTAYANA, naskita kiel Jorge Agustín Nicolás Ruiz de Santayana y Borrás la 16-an de decembro 1863 en Madrido - mortis la 26-an de septembro 1952 en Romo, estis filozofo kaj verkisto. Li verkis eseojn, novelojn kaj poemojn.

George Santayana
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Fanatikeco konsistas en duobligi viajn klopodojn, kiam vi forgesis vian celon»
— George Santayana
 
« Kiam ŝanĝo estas absoluta, restas neniu estaĵo por plibonigi kaj neniu direkto estas fiksita por ebla plibonigo: kaj kiam sperto ne estas konservita, kiel ĉe sovaĝuloj, infanaĝo estas eterna. Tiuj, kiuj ne povas memori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin. »
— George Santayana