George Sand

franca verkisto

George Sand pseŭdonimo de Amantine Aurore Lucile DUPIN, poste baronino DUDEVANT (naskiĝis la 1-an de julio 1804 en Parizo; mortis la 8-an de junio 1876 en Nohant-Vic) estis franca verkistino.

George Sand
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Admiro kaj familieco estas malamikoj. »
 
« Dio metis plezuron tiel proksime al doloro, ke multajn fojojn homoj ploras pro ĝojo. »
 
« La kiso estas formo de dialogo. »
 
« La intelekto serĉas, sed ĝi trovas la koron»
 
« La vera maniero scii nenion estas lerni ĉion samtempe. »
 
« Ekstera beleco estas nenio alia ol momenta ĉarmo. La aspekto de la korpo ne ĉiam reflektas la animon»
 
« Feliĉo troviĝas en la konscio, kiun ni havas pri ĝi. »
 
« La inteligenteco serĉas kaj la koro trovas. »
 
« Ne estas vera feliĉo en egoismo»
 
« Estas tiom da merito adopti ideon, ol krei ĝin. »
 
« Amo estas virto de virinoj. »
 
« Ne amu viron, kiun vi ne admiras. Amo sen admiro estas nur amikeco»
 
« Vivo similas romano pli ofte ol romanoj similas al vivo. » « La vie ressemble plus souvent à un roman qu'un roman ne ressemble à la vie. »
 
« Ni ne povas ŝiri eĉ unu paĝon de nia vivo, sed ni povas ĵeti la tutan libron en la fajron» « Nous ne pouvons arracher une seule page de notre vie, mais nous pouvons jeter le livre au feu. »
 
« La vivo estas longa doloro, kiu malofte dormas kaj neniam resaniĝas. » « La vie est une longue blessure qui s'endort rarement et ne se guérit jamais. »
 
« Majstraĵoj estas apenaŭ bonŝancaj provoj» « Les chefs-d'oeuvre ne sont jamais que des tentatives heureuses. »
 
« Arto ne estas studo de pozitiva realo, ĝi estas serĉado de ideala vero» « L'art n'est pas une étude de la réalité positive; c'est une recherche de la vérité idéale. »
 
« Oni estas feliĉa kiel rezulto de siaj propraj klopodoj, post kiam oni konas la necesajn ingrediencojn de feliĉo: simplaj gustoj, certa grado da kuraĝo, memrezignado ĝis certa puno, amo al laboro kaj, ĉefe, pura konscienco» « On est heureux par soi-même quand on sait s'y prendre, avoir des goûts simples, un certain courage, une certaine abnégation, l'amour du travail et avant tout une bonne conscience. »
 
« La vero estas tro simpla: oni devas ĉiam atingi ĝin per komplika vojo. » « Le vrai est trop simple, il faut y arriver toujours par le compliqué. »