George H. W. Bush

41-a prezidento de Usono

George H. W. Bush (naskiĝis la 12-an de junio 1924 - mortis la 30-an de novembro 2018) estis usona politikisto, kiu estis la kvardek-unua prezidanto de Usono ekde 1989 ĝis 1993.

George H. W. Bush
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« [en marto 1990] Mia pozicio estas jena: ekstera politiko de Usono insistas ke en CisjordanioOrienta Jerusalemo ne devas esti novaj kolonioj»
— George H. W. Bush, Citita laŭ: Zbigniew Brzeziński. Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2008]
 
« …libereco kaj sendependeco ne estas la samaj aferoj. Usonanoj ne subtenos tiujn, kiuj strebas al sendependeco, ĉe tio anstataŭigante forirantan tiranion per loka despotismo. Ili ne helpos al tiuj, kiuj diskonigas sinmortigan naciismon, bazitan sur etna malamo»
— George H. W. Bush, [parolado en Kievo en aŭgusto 1991][1]

Pri la aŭtoro redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« George H. W. Bush estis ne revulo, sed lerta praktikulo de la povopolitiko kaj tradicia diplomatio en netradicia tempo»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Li estis majstro de kriza reguligado, sed ne estis strategia prognozisto. Liaj agoj koncerne la disfalon de Sovetunio estis rezolutaj, kaj internacia ago responde al agreso de Saddam Hussein estis organizita kun granda diplomatia lerteco. Sed neniu el liaj triumfoj transformiĝis je longdaŭra historia sukceso»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« George H. W. Bush kaj Brent Scowcroft en siaj komune verkitaj rememoroj “La mondo iĝis alia” agnoskas ke ili ne deziris ripetiĝon de la tumultoj en Orienta Eŭropo kiel en 1953, 1956 kaj 1968, kiam komenciĝinta liberaligo kaŭzis reagon de la sovetia flanko. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [reago de George H. W. Bush al subpremo de la protestoj sur placo Tian An Men] Fine li elektis relative mildan esprimon de riproĉo kaj sekvis sekreta misio al Pekino fare de Brent Scowcroft, kiu kredigis la ĉinojn ke usona reago estos formala. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri pintokunveno en Malto] Agoj de George H. W. Bush meritas la plej grandan laŭdon. Admonoj, promesoj, flatado, foje minacoj en milda formo — li ĉion uzis en siaj konversacioj kun la sovetia gvidanto. Li devis tenti Gorbaĉov, pentrante por li bildojn de la tutmonda partnereco kaj ĉe tio klinante lin al akcepto de la disfalo de la sovetia imperio en Eŭropo. Samtempe Bush devis konvinki siajn britajn kaj francajn aliancanojn ke Germanio ne prezentas danĝeron por iliaj interesoj, tiucele devigante kancelieron de Okcidenta Germanio agnoski la Odro-Niso-linion (ĝis tiu tempo defendatan nur de Sovetunio) kiel okcidentan limon de la denove liberigita Pollando»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Prevento de la disfalo de SovetunioJugoslavio iĝis prioritata tasko por administracio de George H. W. Bush, pri kio ĝi ne emis paroli publike. Poste en siaj raportoj pri rezultoj de sia prezidenta oficperiodo, Bush ne agnoskis siajn klopodojn pri konservado de Sovetunio»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Subtaksinte potencialon de perforto en Jugoslavio kaj supertaksinte vivkapablon de ĝia federacia sistemo, konserviĝanta nur danke al la jam forpasinta marŝalo Tito, administracio de George H. W. Bush estis surprizita de eskaliĝo de krizo en tiu ĉi lando. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« …George H. W. Bush subtaksis veran profundecon de manifestiĝoj de kontraŭrusa naciismo flanke de aliaj etnoj en cirkonstancoj de la malstabiliĝinta ŝtato kaj subiĝis al tento konsideri Sovetunion sinonimo de Rusio»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [antaŭ la Golfa milito] George H. W. Bush ankaŭ sin turnis al ĉinoj, memoriginte pri sia tolerema reago al la buĉado en placo Tian An Men»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Oni povas diri ke respondo de George H. W. Bush al agreso de Saddam Hussein kontraŭ Kuvajto iĝis samtempe lia plej granda milita venko kaj lia plej nefinita, senrezulta politika ago»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Laŭ rememoroj de George H. W. Bush, li estis surprizita, eksciinte ke Saddam Hussein plu havas oli ol 20 diviziojn, inkluzive elitajn trupojn de lia Respublika Gvardio. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri la disfalo de Sovetunio] Jelcin unue telefonis al George H. W. Bush, poste li telefonis al Gorbaĉov kaj diris al li ke li jam interparolis kun Bush. Kaj Gorbaĉov tre ekkoleris: “Ĉu vi unue interparolis kun Bush, ne kun mi?” »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Brent Scowcroft redakti

 
« Antaŭa prezidanto George H. W. Bush estis ĉiam evitanta koncepton: “Ni gajnis la Malvarman militon, Sovetunio ĝin malgajnis”. Li ne deziris ripetiĝon de la sindromo de la Unua mondmilito. Kaj li estis diranta ke kun la fino de la Malvarma milito gajnis ĉiuj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Unu el la fortaj trajtoj de prezidanto Bush — Bush pli Maljuna — konsistis en tio, ke li sciis telefoni. Unue mi kontraŭis tion, mi opiniis ke por la ŝtatestro tia ago estas riska. Sed li brile sciis fari tion kaj sciis krei amikecan atmosferon en rilatoj kun ŝtatestro de ĉiu ajn lando de la mondo. Li telefonis ne nur por ricevi subtenon en tiu aŭ alia afero. Foje li povis telefoni kaj simple demandi: “Kiel estas la vivo, kiel statas la aferoj?” Kaj kiam li telefonis jam pri konkreta afero, oni aŭskultis lin sen streĉiteco. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj