Genuado ekstaro sur genuoj kun ceremonia celo, petante pardonon ks.

Genuado
Genuado
Genuado
Aliaj projektoj
Genuado en Vikipedio
Genuado en Komuneja kategorio
Genuado en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mi preferas morti stare ol vivi surgenue! » « (hispane) Prefiero morir de pie a vivir de rodillas. »
— Emiliano Zapata
 
« Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. La kondamnito al ekzekuto metas la kapon, li abnegaciis pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies volo. Sed li kunpremas la manojn kaj petegas la reganton pri pardono en la lasta momento. La genuado estas ĉiam ludo en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu servo, pri montro de atento. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la morto, aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan potencon — la potencon pri la vivo kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn favoron. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata distanco devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ redakti