Friedrich August von Hayek

Friedrich August VON HAYEK (naskiĝis la 8-an de majo 1899 - mortis la 23-an de marto 1992 en Frajburgo) estis ekonomikisto de la Aŭstria skolo de ekonomiko, nobel-premiito en 1974, konata por lia defendo de libermerkata kapitalismo kontraŭ leviĝinta tajdo de socialisma pensado en la meza 20-a jarcento.

Friedrich August von Hayek
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri ekonomiko (1974)

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Libereco donita nur kiam oni antaŭscias, ke ĝiaj efikoj estos utilaj, ne estas libereco. »
— Friedrich Hayek
 
« La kresko de la homa menso estas parto de la kresko de civilizo; ĝi estas la stato de civilizo en iu ajn momento, kiu determinas la amplekson kaj eblojn de homaj celoj kaj valoroj. La menso neniam povas antaŭvidi sian propran antaŭeniĝon. »
— Friedrich Hayek
 
« Libereco ne nur signifas, ke la individuo havas kaj la ŝancon kaj la ŝarĝon de elekto; ĝi ankaŭ signifas, ke li devas porti la konsekvencojn de siaj agoj.... Libereco kaj respondeco estas nedisigeblaj. »
— Friedrich Hayek