François de La Rochefoucauld

François de LA ROCHEFOUCAULD (naskiĝis la 15-an de septembro 1613 en Parizo - mortis la 17-an de marto 1680 samloke) estis franca duko, verkisto kaj moralisto. Iufoje oni esperantigas lian nomon Laroŝfuko.

François de La Rochefoucauld
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« En tutaj la ekzistadoj, oni notas daton, kie disforkiĝas la destino, aŭ al katastrofo aŭ al la sukceso. »
 
« Hipokrito estas homaĝo, kiun malvirto donas al virto»
 
« Kvereloj ne daŭrus longe se la kulpo estus nur unuflanke. »
 
« Ni apenaŭ trovas prudentajn homojn, krom tiuj, kiuj konsentas kun ni. »

Maksimoj redakti

La sekvantaj citaĵoj estas el "Maksimoj" tradukitaj de G. Waringhien, dua eldono 1986 (eldonejo) Fonto Chapecó-SC Brazilo
 
« Niaj virtoj estas plejofte nur mavirtoj maskitaj. » « Nos vertus ne sont le plus souvent que des vices déguisés. »
— p. 24-25
 
« Se ni havus neniajn mankojn, ni ne sentus tian plezuron, rimarkante kelkajn ĉe la aliaj homoj. » « Si nous n'avions point de défauts, nous ne prendrions pas de plaisir à en remarquer dans les autres. »
— p. 28-29
 
« La orgojlo estas egala ĉe ĉiuj homoj, kaj diferencas nur la rimedoj ka la maniero aperigi ĝin. » « L'orgeuil est égal dans tous les hommes, il il n'y a de différence qu'aŭ moyens et à la manière de le mettre au jour. »
— p. 30-31
 
« Nenio devas tiom malgrandigi la kontenton, kiun ni sentas pri ni mem, kiel la konstato, ke ni malaprobas en unu tempo, kion ni aprobis en alia. » « Rien ne doit tant diminuer la satisfaction que noue avons de nous-mêmes que de voir que noue désapprouvons dans un temps ce que nou approuvions dans un autre. »
— p. 32-33
 
« Kion la homoj nomis amikeco, tio estas nur asocio, reciproka flegado de interesoj kaj interŝanĝo de servoj; ĝi estas fine nur negoco, en kiu la memamo ĉiam celas gajni ion. » « Ce que les hommes ont nommé amitié n'est qu'une société, qu'un ménagement réciproque d'intérêts, et qu'un échange de bons offices; ce n'est enfin qu'un commerce où l'amour-propre se propose toujours quelque chose à gagner. »
— p. 38-39