Foiro estas granda komerca kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo kaj loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj ktp.

Foiro
Foiro
Foiro
Aliaj projektoj
Foiro en Vikipedio
Foiro en Komunejo
Foiro en Komuneja kategorio
Foiro en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Malsaĝulo en foiro estas bona akiro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« [pri foiro] Amasoj da fruktoj estas la plej grava parto de la denseco, ĝia kerno. Komence kune kolektiĝis la aĵoj kaj nur poste, kiam ili jam videble ĉeestis, ĉirkaŭ ili kolektiĝis la homoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Ippolit Zavaliŝin redakti

Laŭ siberiaj vojoj (1863) redakti

 
« …Irbito, kuŝante for de la vaporŝipa, ĉefa telegrafa, poŝta kaj kargoĉevala trafikoj de la tuta Rusio al Siberio kaj reen, ne havanta navigeblan kaj vaporŝipe vetureblan riveron, kaj neniujn rimedojn krom sia foiro (sekvo de neceso, kreita dum jarcentoj en tiu malklera tempo, kiam la vaporforto ankoraŭ ne diris sian miraklofaran vorton), pretas elsalti el sia haŭto kaj disputas ĝislarme, ke la fervojo de Permjo iru rekte al ĝi, kaj eĉ envie postulas, ke en ĝi haltu! » « …Ирбить, лежащая в стороне от пароходного, главного телеграфного, почтового и обозного движения всей России в Сибирь и обратно, не имеющая судоходной и пароходной реки, да и никаких удобств, кроме своей ярмарки (следствия необходимости, созданной веками в те невежественные времена, когда сила пара не сказала еще своего чудодейственного слова), лезет из кожи вон и спорит до слез, чтобы железная дорога от Перми пошла прямо на нее, и даже завистливо требует, чтобы в ней остановилась![1] »
 
« Nun en Irbito unu monaton jare estas vivo kaj 11 monatojn tombo. En februaro en ĝi oni “vivas” kaj la tutan alian tempon “vivaĉas”. » « Теперь в Ирбити один месяц в году жизнь, а 11 месяцев могила. В феврале в ней «живут», а все остальное время «прозябают».[2] »
 
« La fervojo iĝas peranto de la industrio en ĉiu tempo de la jaro kaj kontentigas postulojn ĝuste en tiu tempo, kiam ili aperas. Nature ĉe tiaj, tiel diri, ĉiuminutaj kondiĉoj de facileco de alportado de kargoj, la kondiĉigitaj alvenoj al foiroj iĝas tute nenecesaj. Ambaŭ niaj foiregoj: la Irbita kaj Niĵnegoroda estas nuraj pezaj katenoj sur la kolo de la negocistoj! » « Железная дорога становится посредницею промышленности во всякое время года и удовлетворяет требованиям в то самое время, когда они возникают. Естественно, что при таких благоприятных, так сказать, ежеминутных условиях легкости привоза кладей условные съезды на ярмарки становятся вовсе ненужными. Обе наши огромные ярмарки: Ирбитская и Нижегородская — только колодка на шее торговцев![3] »

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Завалишин И. По сибирским дорогам // Лукичок. 2008. Ч. 2. С. 20.
  2. Завалишин И. По сибирским дорогам // Лукичок. 2008. Ч. 2. С. 20.
  3. Завалишин И. По сибирским дорогам // Лукичок. 2008. Ч. 2. С. 20-21.