Envio

indignema emocio, kiu "okazas kiam al persono mankas alies (perceptita) supera kvalito, atingo aŭ posedo kaj deziras, ke al la alia mankas ĝi"

Envio estas sento de envianto, do tiu kiu deziras havi tion, kion alia posedas; sentas malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas.

Envio
Envio
Envio
Aliaj projektoj
Envio en Vikipedio
Envio en Komuneja kategorio
Envio en Vikivortaro

Erich Fromm redakti

 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Bildo de dio-despoto, kiu bezonas senliman potencon super la homoj, ilian obeemon, ilian humiliĝon — tio estas projekcio de propra enviemo kaj malamikeco de la meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la malsupra parto de la meza klaso] Tiuj homoj ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj malamo al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman scivolemon, kaj la envio ĉiam raciiĝis kiel malestima indigno; ilia tuta vivo baziĝis sur malabundeco — ne nur en la ekonomia, sed ankaŭ en la psikologia sencoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13
 
« La kvanto de niaj enviantoj pruvas niajn kapablojn. »
— Oscar WILDE
 
« Enviantoj mortas, sed envio restas. »
— Molière
 
« En Germanio la plej alta formo de rekono estas la envio. »
— Arthur SCHOPENHAUER
 
« Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo. »
— Sankta Paŭlo, La unua epistolo al Timoteo 4:6
 
« Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. »
— Sankta Paŭlo, La epistolo al Tito 3:3

Vidu ankaŭ redakti