Elwyn Brooks White

usona verkisto

Elwyn Brooks "E. B." White (naskiĝis la 11-an de julio 1899 - mortis la 1-an de oktobro 1985) estis usona verkisto. Li estis kontribuanto al la satira magazino The New Yorker kaj kunaŭtoro de la anglalingva stilgvidilo The Elements of Style, ofte nomata "Strunk & White". Li ankaŭ skribis librojn por infanoj, kiel Stuart Little (1945, pri eta muso), Charlotte's Web (1952, pri amikeco de farmbienaj porketo kaj araneo), kaj The Trumpet of the Swan (La Trumpeto de la cigno, 1970). Charlotte's Web estis voĉdonita la plej sukcesa porinfana romano en enketo de 2012 de la legantoj de la usona ĵurnalo de lernejaj librejoj School Library Journal - sed ankaŭ antaŭaj enketoj jam konfirmis tiun statuson en Usono.

Elwyn Brooks White
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La signifo de vivo ĉiam forevitis min kaj mi supozas, ke ĝi ĉiam sukcesos. Sed mi amas ĝin same. » « (angle) Life's meaning has always eluded me and I guess it always will. But I love it just the same. »
— E. B. White