Ellen Willis

usona verkisto

Ellen Willis (naskiĝis la 14-an de decembro 1941 - mortis la 9-an de novembro 2006) estis usona eseisto kaj kritikisto. Ŝi estis direktoro de la kultura ĵurnalisma programo en Novjorka Universitato kaj kunfondinto de la feminisma grupo Redstockings. Ŝi ludis gravan rolon en la disvolviĝo de sekspozitiva feminismo.

Ellen Willis
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« En la nunaj kondiĉoj, homoj zorgas pri konsumvaroj ne ĉar ili estas cerbolavitaj, sed ĉar aĉetado estas la sola plaĉa agado ne nur permesita sed aktive instigita de niaj regantoj» « (angle) Under present conditions, people are preoccupied with consumer goods not because they are brainwashed but because buying is the one pleasurable activity not only permitted but actively encouraged by our rulers. »
— Ellen Willis
 
« La celo de la dekstro ne estas ĉesigi aborton sed demonigi ĝin, puni ĝin kaj fari ĝin kiel eble plej malfacila kaj traŭmata. Ĉion ĉi ĝi plenumis sufiĉe bone, eĉ sen renversi Roe v. Wade» « (angle) The goal of the right is not to stop abortion but to demonize it, punish it and make it as difficult and traumatic as possible. All this it has accomplished fairly well, even without overturning Roe v. Wade. »
— Ellen Willis
 
« Miaj plej profundaj impulsoj estas optimismaj; sinteno, kiu ŝajnas al mi tiel spirite necesa kaj taŭga, kiel ĝi estas intelekte suspektinda» « (angle) My deepest impulses are optimistic; an attitude that seems to me as spiritually necessary and proper as it is intellectually suspect. »
— Ellen Willis
 
« Triumfalisma kompania kapitalismo, finfine libera de la fantomo de komunismo, mobilizis sian ekonomian potencon senĉese marĝenigi ĉiujn nemerkatajn valorojn; subigi ĉiun aspekton de usona vivo al kompania "efikeco" kaj la fina rezulto; demonigi ne nur registaron sed la ideon mem pri publika servo kaj publikaj varoj. » « (angle) A triumphalist corporate capitalism, free at last of the specter of Communism, has mobilized its economic power to relentlessly marginalize all nonmarket values; to subordinate every aspect of American life to corporate "efficiency" and the bottom line; to demonize not only government but the very idea of public service and public goods. »
— Ellen Willis

Eksteraj ligiloj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: