Ekonomio de Ĉinio

Ekonomio de Ĉinio estas aro de ĉiuj produktaj kaj servaj rimedoj de Ĉinio.

Ekonomio de Ĉinio
Ekonomio de Ĉinio
Ekonomio de Ĉinio
Aliaj projektoj
Ekonomio de Ĉinio en Vikipedio
Ekonomio de Ĉinio en Komuneja kategorio
Ekonomio de Ĉinio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, Ĉinio aŭ Barato»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanhaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”… »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« La plej probablan konkurencon al Ĉinio povus konsistigi la evoluanta demokratia Barato, tamen konsiderante neceson solvi ŝlosilajn sociajn problemojn kiel analfabeteco, malsato, malriĉeco, kadukeco de la infrastrukturo, Barato estas ankoraŭ for de egala rivaleco kun Ĉinio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« …ĉinoj ĉe forta aŭtoritata registaro sukcesis profunde modernigi sian ekonomion. Rusoj inverse: unue ili modernigis sian politikan sistemon, faris ĝin pli demokratia kaj rezulte de tio al ili malsufiĉis centralizita potenco por akceli transformadon de la ekonomio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ redakti