Edgar Degas

franca artisto (1834–1917)

Edgar Degas (naskiĝis la 19-an de julio 1834 en Parizo - mortis la 29-an de septembro 1917 sameloke) estis franca artisto fama pro siaj pentraĵoj, skulptaĵoj, artpresaĵoj, kaj desegnaĵoj. Lia vera nomo estis Hilaire Germain Edgar de Gas. Li precipe ligiĝas kun la temo de danco; pli ol la duono de liaj verkoj montras dancistojn. Oni vidas lin kiel unu el la fondintoj de Impresionismo, kvankam li malakceptis la vorton, preferante, ke oni lin nomu realisto. Li estis elstara desegnisto, kaj precipe mastra en la bildigo de movado, kiel videblas ĉe liaj bildoj de dancistoj, kurejaj temoj kaj virinaj nudoj. Liaj portretoj estas notindaj pro ilia psikologia malsimpleco, kaj pro ilia prezentado de homa izoleco.

Edgar Degas
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La vero neniam estas malbela, kiam oni povas trovi en ĝi tion, kion oni bezonas. »
— Edgar Degas
 
« Mi ŝatus esti fama kaj nekonata. »
— Edgar Degas
 
« Vi devas havi altan koncepton, ne pri tio, kion vi faras, sed pri tio, kion vi povas fari iam: sen tio, ne utilas labori. »
— Edgar Degas
 
« Vi devas celi alte, ne pri tio, kion vi faros en iu estonta dato, sed pri tio, kion vi mem faros hodiaŭ. Alie labori estas nur tempoperdo. »
— Edgar Degas