Eŭrazio

la kontinentego konsistanta el Azio kaj Eŭropo

Eŭrazio estas kontinentego, kiu konsistas el Eŭropo kaj Azio.

Eŭrazio
Eŭrazio
Eŭrazio
Aliaj projektoj
Eŭrazio en Vikipedio
Eŭrazio en Komunejo
Eŭrazio en Komuneja kategorio
Eŭrazio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Kune la eŭrazia povo grave superas la usonan. Feliĉe por Usono, Eŭrazio estas tro granda por esti unueca politike. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Sed se la meza parto [de Eŭrazio, do Rusio] rezistos al la Okcidento, iĝos aktiva unueca ento kaj ekregos la Sudon aŭ formos aliancon kun partopreno de granda orienta ŝtato, do la usona dominado en Eŭrazio draste malkreskos. Same okazos, se du grandaj orientaj ludantoj iamaniere unuiĝos. Fine, se la okcidentaj partneroj forpelos Usonon de ĝia sidstango en la okcidenta periferio, tio aŭtomate signifos finon de la partopreno de Usono en la ludo sur la eŭrazia ŝaktabulo, eĉ se tio verŝajne signifos ankaŭ finfine subiĝon de la okcidenta finaĵo al la reviviĝinta ludanto, okupanta la mezan parton [Rusio]. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en Eŭrazio aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la malamiko kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter Eŭropo kaj Fora Oriento ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas islamanoj kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda Balkanio”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …Barato, Rusio kaj Ĉinio preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [Eŭrazion] droni en maturiĝantaj etnaj kaj religiaj konfliktoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Per komunaj klopodoj Rusio kaj Ĉinio kapablas komplete ŝanĝi la eŭrazian povekvilibron malfavore al la Okcidento kaj aktualigi ĉiujn timojn, kiuj ekzistis en la 1950-aj jaroj rilate ĉina-sovetiajn rilatojn»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ redakti