Drako

mita reptilia besto

Drako (latine draco) estas fabelbesto konata ekde pratempoj en plejmulto de Eŭrazio kaj drakecaj estuloj konatas de la tuta mondo. Laŭ plej multaj homoj, drakoj nur ekzistis en homa fantazio, dum kelkaj sciencistoj vidas drakojn kiel svagaj rememoroj de homiĝonta pra-mambesto pri dinosaŭroj.

Drako
Drako
Drako
Aliaj projektoj
Drako en Vikipedio
Drako en Komunejo
Drako en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Se leono kaj drako batalus, ili ambaŭ mortus»
— Tadashi Adachi, Prezidanto de la Komerca Ĉambro de Japanio
 
« Konkeru la demonon de ĵaluzo, tiun drakon, kiu mortigas amon sub la preteksto konservi ĝin viva. »
— Havelock Ellis
 
« Mi kredas je feoj, la mitoj, drakoj. Ĉio ekzistas, eĉ se ĝi estas en via menso. Kiu diros, ke sonĝoj kaj koŝmaroj ne estas tiel realaj kiel ĉi tie kaj nun? » « I believe in fairies, the myths, dragons. It all exists, even if it's in your mind. Who's to say that dreams and nightmares aren't as real as the here and now? »
— John Lennon
 
« Neniam ridu pri vivaj drakoj. »
— J.R.R. TolkienLa Hobito (1937)