Donovan Phillips Leitch (naskiĝis la 10-an de majo 1946 en Maryhill, Glasgovo, Skotlando) estas skot-naskita popkantisto kaj gitaristo, kiu estis populara en la 1960-aj jaroj. Frue en sia kariero li estis komparata kun Bob Dylan, sed li disvolvis sian propran muzikan stilon, kiu inkluzivis elementojn de ĵazo kaj hinda muziko.

Donovan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La plej grava el miaj atingoj, se vi volas nomi ilin tiel, estis, ke mi sukcese enkondukis mistikajn ideojn en popmuzika kulturo,... Mi volis savi nian kulturon de la stulteco kaj la bigoteco kaj la nescio, kiu minacis ĝin. »
— Donovan