Donald Rumsfeld

usona politikisto

Donald Henry RUMSFELD (naskiĝis la 9-an de julio 1932 - mortis la 29-an de junio 2021) estis la Usona Sekretario de Defendo [t.e. milito] depost la 20-a de januaro 2001 ĝis la 8-a de novembro 2006, sub prezidento George W. Bush. Li estis la 21-a sekretario de defendo kaj la ĝis tiam plej maljuna persono en tiu posteno. Antaŭe li jam servis sub prezidento Gerald Ford kiel la 13-a sekretario de defendo de 1975 ĝis 1977, estante do ankaŭ la plej juna persono en la posteno.

Donald Rumsfeld
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Raportoj, kiuj diras, ke io ne okazis, ĉiam interesas min, ĉar kiel ni scias, estas sciata scio; estas aferoj, kiujn ni scias, ke ni scias. Ni ankaŭ scias, ke estas sciata nescio; tio celas diri, ke ni scias, ke estas aferoj, kiujn ni ne scias. Sed ankaŭ estas nesciata nescio – la aferoj, kiujn ni ne scias, ke ni ne scias. Kaj se oni trarigardas la historion de nia lando kaj aliaj liberaj landoj, estas ĉi lasta kategorio, kiu emas esti komplika. » « (angle) Reports that say that something hasn't happened are always interesting to me, because as we know, there are known knowns; there are things we know we know. We also know there are known unknowns; that is to say we know there are some things we do not know. But there are also unknown unknowns – the ones we don't know we don't know. And if one looks throughout the history of our country and other free countries, it is the latter category that tend to be the difficult ones. »
— Donald Rumsfeld