Daniel Keenan "Dan" Savage (naskiĝis la 7-an de oktobro 1964) estas usona verkisto, polemikisto, ĵurnalisto, kaj aktivulo por la GLAT-a komunumo.

Dan Savage
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ni ne diras al virinoj, 'ĉu vere vi triope seksumis kun du inoj kaj viro kaj vi iom manĝis ŝian piĉon? Vi devas esti lesbanino.' Sed ni diras al viroj, 'ĉu vere vi tuŝis kacon? Vi devas esti gejaĉo.'... Malgeja vira sekseco ĉiel temas pri la paranojo: ĉu mi estas ineca, ĉu mi estas geja? Do la viro, kiu permesas al si fari ion perceptata kiel ineca aŭ gejaĉa ne plu estas viro. » « We don't say to women, 'what do you mean you had a three way with two girls and a guy and you ate her pussy a little bit. You must be a lesbian.' But we say to guys, 'you mean you [touched a dick]. You must be a fag.'… Straight male sexuality is all about this paranoia about am I feminine or am I gay. So the man who allows himself to do something perceived as womanly or faggoty is not a man anymore. »
— intervjuo el 1998 fare de James Crotty de la gazeto Monk
 
« La pugo ne estas magia loko, kiun nur la gejoj rajtas viziti, kiel leda drinkejo aŭ la Muzeo de Liberace. » « The butt is not a magical place that only gay people can visit, like a leather bar or the Liberace Museum. »
— Savage Love la 27-an de junio 2002
 
« Sed simple ĉar ni estas psike trejnitaj por rigardi iujn aferojn kiel naŭzajn kaj fiajn, tio ne signifas, ke iuj aferoj ne estas, laŭ efektiva fakto, naŭzaj kaj fiaj. Homa oferado, ekzemple. Aŭ kanibalismo. Aŭ Ann Coulter» « But just because we're conditioned to view some things as disgusting and immoral doesn't mean that some things aren't, in actual point of fact, disgusting and immoral. Human sacrifice, for instance. Or cannibalism. Or Ann Coulter. »
— Savage Love la 1-an de aŭgusto 2002
 
« Ankoraŭ neniu bankrotis subtaksante la malmemcertecon de la geja kaj lesba konsumanto. » « No one has ever gone broke underestimating the insecurities of the gay and lesbian consumer. »
— Skipping Towards Gomorrah (2002), pĝ. 216
 
« Se vi venigas min al la plej 'senalkohola' kantono de la plej konservisma subŝtato [de Usono], post du horoj tiu ĉi persistema epikurano trovos por vi ĉiujn drogojn, putinojn, kaj alkoholaĵojn, kiujn vi bezonos por pasigi eventoplenan semajnfinon. » « Take me to the driest county in the most conservative state [in the U.S.], and in two hours this determined hedonist will find you all the drugs, whores, and booze you'll need to pass an eventful weekend. »
— Skipping Towards Gomorrah (2002), pĝ. 235
 
« Malgraŭ tio, pri kio la Papo Benedikto volas kredigi nin, seksumo sen amo povas esti fekbonega. » « Despite what Pope Benedict would have us believe, sex without love can be fucking amazing. »
— Savage Love la 2-an de februaro 2006
 
« La pis-malseka sadomasoĥisma orgio de iu homo estas la poezia ekstazo de alia. » « One man's piss-soaked sadomasochistic orgy is another man's poetic ecstasy. »
— Savage Love la 9-an de februaro 2006
 
« Estas Karma Regulo de Fetiĉoj (KRdF), kaj ĝi proksimas al la jena: 'Se vi forlasos la honestan pied-fetiĉiston, vi edziniĝos kun la malhonesta nekrofilo.' Se vi finos vian rilaton kun viro pro lia relative malsovaĝa fetiĉo — kaj pied-fetiĉo estas preskaŭ tiom malsovaĝa, kiom fetiĉo povas esti — KRdF certigos, ke via estonta amanto estos mensogema kadavrofikanto, kiu nur diras al vi tion, kion vi volas aŭdi. ('Honeste, kara, mi nur ŝatas vivulinojn!') Nur post kiam vi edziniĝis al la kadavrofikanto kaj havis kelkajn infanojn — post kiam eliri la geedzecon iĝis tre malsimpla afero — li demandos ĉu vi povas kuŝi en kuvo de glacio ĝis vi iĝos sufiĉe malvarma. Kaj dum vi kuŝos en tiu kuvo de glacio — kaj laŭ la plej granda ŝanco vi faros tion pro tio, ke vi ne volos spertigi viajn povrajn infanojn pri eksgeedziĝo — vi memoros tiun dolĉan, sendamaĝan pied-fetiĉiston, kies koron vi rompis en la altlernejo, la viro, kun kiu vi povis edziniĝi. » « There is a Karmic Rule of Kink (KROK), and it goes something like this: "Dump the honest foot fetishist and you will marry the dishonest necrophiliac." Break up with a guy over his relatively tame fetish — and a foot fetish is about as tame as they get — and KROK will make sure your next boyfriend is some lying corpsefucker who tells you only what you want to hear. ("Honestly, honey, I only like live girls!") Only after you've married the corpsefucker and had a few kids — once extricating yourself from the marriage becomes a hugely complicated ordeal — will he ask you to lie in a tub of ice until you're good and cold. And when you're lying in that tub of ice — and odds are you will, because you won't want to put your poor kids through a divorce — you'll remember that sweet, harmless foot fetishist whose heart you broke back in college, the man you could have married. »
— Savage Love la 14-an de decembro 2006
 
« Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte al timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.' » « During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, 'Fuck them. Now fuck me.' »
— Savage Love la 15-an de novembro 2016
 
« Eble ni neniam elradikigos rasismon kaj seksismon kaj malamon. Sed ni ja batalos kontraŭ ili. Kaj ne aŭskultu iun ajn, kiu diras al vi, ke muziko kaj danco kaj arto kaj seksumo kaj ĝojo estas distroj de la batalo. Ili estas partoj de la batalo. » « We may never eradicate racism and sexism and hatred. But fight it we will. And don't listen to anyone who tells you that music and dance and art and sex and joy are a distraction from the fight. They are a part of the fight. »
— Savage Love la 15-an de novembro 2016
 
« Estas nenio, kion la politika dekstro pli amas, ol nigra homo volonta diri, ke nigruloj estas la realaj rasistoj, aŭ kvira homo volonta diri, ke kviroj estas la reala minaco. Se vi estas kvira aŭ neblanka kaj bonaspekta kiam televidata kaj elokventa kaj volonta vendi la rancan spermtukon, kiu apenaŭ sufiĉas kiel via animo, vi neniam denove en via vivo devos fari eĉ tagon da honesta laboro. » « There's nothing the rightwing loves more than a black person willing to say black people are the real racists or a queer person willing to say queer people are the real threat. If you're queer or a person of color and you're telegenic and articulate and willing to sell the rancid cum rag that passes for your soul, you'll never have to do an honest day's work again in your life. »
— "Milo Yiannopoulos: Girls Are In Danger When Adult Trans Women Use Public Toilets But 13-Year-Old Boys Can Benefit From Giving Head To Adult Males", The Stranger, la 20-an de februaro 2017
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: