Claude Debussy

franca komponisto

Achille-Claude DEBUSSY (Esperantigite: Aĥilo-Klaŭdo Debusi) (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1862 en Saint-Germain-en-Laye - mortis la 25-an de marto 1918 en Parizo) estis franca komponisto kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de impresionismo. Lia muziko estas konsiderata kiel interligilo inter romantismo kaj modernismo.

Claude Debussy
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Artaĵoj faras regulojn sed reguloj ne faras artaĵojn. »
— Claude Debussy
 
« Mi deziras noti miajn muzikajn revojn en spirito de plena mem-malligo. Mi deziras kanti pri miaj internaj vizioj kun la naiva sincereco de infano. Sendube, tiu ĉi simpla muzika gramatiko influos iujn homojn. Ĝi nepre ofendos la partianojn de trompo kaj artifiko. Mi antaŭvidas tion kaj ĝojas pri ĝi. »
— Claude Debussy