Citaĵo estas mallonga frazo (aforismo, proverbo ks.) aŭ peco de teksto kies signifo famiĝis, populariĝis aŭ postrestis (pro la ideo aŭ la aŭtoro).

Citaĵoj
Citaĵoj
Citaĵoj
Aliaj projektoj
Citaĵoj en Komunejo
Citaĵoj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Mi ĵus renkontis hazarde teksteron tiom simila je la ideo de kiu mia spirito estis plena, ke mi estis pro tio efektita kaj kontentigita. Entenas tiu kongrueco de la pensoj, principon al intima ĝojo : igas tiu la homon necesa je la homo, ĉar ĝi igas niajn ideojn naskipovaj. »
— Senancourt
 
« Nuntempe, plendis sinjoro K., ekzistas sennombraj homoj, kiuj gloras sin publike, esti kapablaj verki tute solaj grandajn librojn, kaj tio estas ĝenerale aprobata. La ĉina filozofo Ĝango Dzio verkis, jam plenkreska viro, libron de centmil vortoj konsistantan je naŭ dekonoj el citaĵoj. Tiaj libroj ĉe ni ne plu verkeblas, ĉar mankas la spirito. Sekve de tio, pensoj estas produktataj nur en propra laborejo, dum tiu konsideras sin pigra, kiu ne produktas sufiĉe da ili. Do ankaŭ ne ekzistas penso transprenebla kaj ankaŭ ne citebla formulado de penso. Kiom malmulte ĉiuj ĉi bezonas por sia laboro! Plumingo kaj iom da papero estas ĉio, kion ili povas prezenti! Kaj sen ajna helpo, nur per tiu mizera materialo, kiun unuopulo povas alporti surbrake, ili starigas siajn kabanojn! Pli grandajn konstruaĵojn ili ne konas ol tiajn konstrueblajn de unu sola homo. »
— Bertolt BRECHT, (esperantigis Lutermano)
 
« Mi aŭdis sentencojn de Imuthes kaj Hardefef, kiuj citiĝas kiel proverboj, kaj daŭras pli ol ĉio ajn. »
— Sennoma aŭtoro, antikva Egipto
 
« Tiuj saĝuloj antaŭparolis la estontecon, kiu eliris el ties buŝoj. Oni konstatis, ke tio estis diro, kiu kuŝis en iliaj libroj. La infanoj de aliaj personoj donitas al ili kiel heredantojn, anstataŭ siaj propraj. »
— Sennoma aŭtoro, antikva Egipto
 
« Ŝi estis sufiĉe talenta je citaĵoj, kio sufiĉe bone anstataŭas spritaĵon. / Ŝi havis konsiderindan talenton citi, kiu utiligeblas anstataŭ la kapablo spriti. » « She had a pretty gift for quotation, which is a serviceable substitute for wit. »
— William Somerset Maugham