Centra Azio

regiono de Azio

Centra AzioMeza Azio estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Kiel parton de Centra Azio oni ofte konsideras ankaŭ sudajn partojn de Kazaĥio, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio.

Centra Azio
Centra Azio
Centra Azio
Aliaj projektoj
Centra Azio en Vikipedio
Centra Azio en Komuneja kategorio
Centra Azio en Vikivortaro
Centra Azio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Azerbajĝano kun siaj grandegaj energiaj resursoj ankaŭ koncerne geopolitikon havas ŝlosilan signifon. Tio estas ŝtopilo en ujo, enhavanta riĉaĵojn de la baseno de la Kaspia maro kaj Meza Azio. Sendependecon de la ŝtatoj de Meza Azio oni povas konsideri praktike senutila afero, se Azerbajĝano estos tute subigita al la Moskva kontrolo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Azerbajĝano povas esti nomata vive grava “ŝtopilo”, kontrolanta aliron al “botelo” kun riĉaĵoj de la Kaspia baseno kaj Meza Azio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« El kvin novaj sendependaj ŝtatoj de Meza Azio, Kazaĥio kaj Uzbekio ludas la plej gravan rolon. Kazaĥio estas en la regiono ŝildo kaj Uzbekio — animo de diferencaj vekiĝantaj naciaj sentoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Usono situas tro for por domini en tiu ĉi parto de Eŭrazio, sed estas tro forta por ne esti engaĝita en la eventoj en tiu ĉi teatro. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Tamen ekskludo de Rusio el la regiono egalrajte estas nedezirinda kaj nerealigebla, same kiel stimulado de kontraŭdiroj inter la novaj ŝtatoj de la regiono kaj Rusio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri respublikoj de Centra Azio] Mi ne pensas ke ni devas starigi kun ili milita-politikajn rilatojn, eble nur sut taktika bazo, por aranĝi helpon en Afganio. Kion ni efektive devas fari — kaj ni jam provis, sed mallerte kaj sen realaj klopodoj je alta registara nivelo — tio estas ricevi rektan aliron al komerco, speciale al eksportado de energiaĵoj. Tio signifas nafto- kaj gasduktojn»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Henry Kissinger redakti

 
« Same kiel usonanoj, rusoj konsideris sian socion escepta. Renkontante nur nomadajnfeŭdajn sociojn, ekspansio de Rusio direkte al Meza Azio havis plurajn trajtojn de la usona ekspansio okcidenten, kaj se rememori citaĵon de Aleksandr Gorĉakov, do rusa pravigado de la ekspansio estis analoga al usonaj fundamentadoj de sia propra “manifesto de destino”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la 19-a jarcento] El ĉiuj eŭropaj potencoj nur Britio estis zorgita pri la situacio en Meza Azio. Dum la rusa ekspansio antaŭeniĝis ĉiam pli suden direkte al Barato, protestoj de Londono estis rifuzataj de kanceliero princo Aleksandr Gorĉakov, kiu ofte eĉ ne imagis kion faras rusiaj trupoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aleksej Navalnij redakti

 
« ...Usono konstruas muron kun Meksiko, kaj eĉ Obama voĉdonas por tiu ĉi muro kun Meksiko, kaj ĉe ni oni diras "Alveturu". Krome necesas kompreni, ke al ili alveturas (ja tio estas grava afero) homoj el Meksiko, kristanoj, kaj tamen el pli evoluinta lando. Al ni ĉi tien alveturas kampara loĝantaro el tre subevoluintaj mezaziaj landoj, ĉefe islamaj» « ...США строят стену с Мексикой, и даже Обама голосует за эту стену с Мексикой, а у нас говорят «Давайте приезжайте». Кроме того, нужно понимать, что к ним приезжают (все-таки, это важная вещь) люди из Мексики, христиане и, все-таки, из более продвинутой страны. К нам сюда приезжает сельское население очень отсталых среднеазиатских стран, преимущественно мусульманских. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo, la 23-an de aŭgusto 2013][1]
 
« Jen oni konstante al ni gurdas iun stultaĵon pri eŭraziismo kaj ke ni devas alporti ĉi tien ĉiujn el Meza Azio. Sed vi komuniku kun iu ajn uzbeko malpli ol 40 jarojn aĝa. Por li ĉu la rusoj, ĉu usonanoj, ĉu novzelandanoj. La rusan lingvon ili ĉiuj ne konas. Librojn ni legis malsamajn, filmojn ni spektis malsamajn, proverbojn ni havas malsamajn, valorojn kaj orientilojn ni havas malsamajn. » « Вот нам постоянно втюхивают какую-то ересь про евразийство, и что мы всех должны завозить сюда из Средней Азии. А вы пообщайтесь с любым узбеком младше 40 лет. Для него что русские, что американцы, что новозеландцы. Русского языка они все не знают. Книжки мы читали разные, фильмы мы смотрели разные, пословицы у нас разные, ценности и ориентиры у нас разные. »
— Aleksej Navalnij, [Persona blogo: Detala pozicio pri Ukrainio kaj Krimeo, la 3-an de decembro 2014][2]
 
« Mi estas por enkonduko de viza reĝimo kun la landoj de Meza Azio. Mi opinias ke tio estas absolute normale. Tio estas eŭropa praktiko, kiun mi postulas en Rusio» « Я выступаю за введение визового режима со странами Средней Азии. Я считаю, что это абсолютно нормально. Это европейская практика, которой я требую в России. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][3]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Historie en Centra Azio ne ekzistis nacia identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Hodiaŭ Ĉinio aktive investas en infrastrukturon de Meza Azio, direktitan sud-okcidenten kaj absolute rifuzas investi en infrastrukturon, direktitan nord-okcidenten. Kvankam en sud-okcidento haveblas teroristoj kaj nord-okcidente prezidanto kun populareco 90%. Al mi tio diras, ke Ĉinio havas strangan senton, ke ĉinoj sukce traktos afganajn problemojn, kiam tio necesos, kaj interkonsentos kun Irano. Sed rilate Rusion ili ne sukcesos ĝin venki, nek interkonsenti — ne eblas kredi al tiu, kiu konstante mensogas. Mi pensas, ke investado en la “silka vojo” povos komenciĝi nur samtempe kun mortado de korupto kaj jura nihilismo en Rusio, dum ili ankoraŭ plu kreskas. » « На сегодняшний день Китай активно инвестирует в инфраструктуру Средней Азии, которая направлена на юго-запад, и абсолютно отказывается инвестировать в инфраструктуру, которая направлена на северо-запад. Хотя на юго-западе террористы, а на северо-западе президент с рейтингом 90% Мне это говорит о том, что у Китая есть странное ощущение, что Иран и Афганистан надежнее России. Казалось бы, почему? Да потому, что китайцы справятся с афганскими проблемами, когда надо будет, и договорятся с Ираном. А с Россией не справиться, и не договориться — верить невозможно тому, кто все время врет. Я думаю, что инвестирование в «шелковый путь» может начаться только по мере умирания коррупции и правового нигилизма в России, а они пока только растут. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« Malkaŝe separismaj movadoj efektive frue manifestiĝis en Baltio (ili jam estis rimarkindaj, kiam Brzeziński verkis la libron [“La granda fiasko”, 1989], sed lia prognozo ke en la unuaj vicoj de postulantoj de sendependeco estos ankaŭ sovetiaj islamanoj, montriĝis malĝusta. Neniuj gravaj separismaj movadoj en la centraziaj sovetiaj respublikoj montriĝis iam ajn kaj ili preferis resti en Sovetunio ĝis la fino. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti