Bildliteraturo

arto en kiu io esprimiĝas per sinsekvo de bildoj

Bildliteraturo estas arto en kiu io esprimiĝas per — kaj disvolviĝas laŭ — sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp).

Bildliteraturo
Bildliteraturo
Bildliteraturo
Aliaj projektoj
Bildliteraturo en Vikipedio
Bildliteraturo en Komuneja kategorio
Bildliteraturo en Vikivortaro
Citaĵo
« Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La amasa arto estas klaŭno, memoriganta al ni pri la tuteco de la vivo kaj pri ĉiuj kapabloj, perditaj de ni en nia ĉiutaga rutino. Li prenas al si kuraĝon plenumi specialiĝintajn rutinajn agojn de la socio, agante kiel tuteca homo. Sed la tuteca homo estas senpova en la specialista situacio. kaj tio donas almenaŭ unu el aliroj al komprenado de la bildstria arto, kaj samtempe de la klaŭna arto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]