Bestaj rajtoj

ideo ke la bazaj interesoj de nehomaj bestoj devas havi la saman konsideron kiel la bazaj interesoj de homoj

Bestaj rajtoj estas la ideo ke la bazaj interesoj de nehomaj bestoj (ekz. la intereso al la evitado de doloro) devas havi la saman konsideron kiel la bazaj interesoj de homoj. Subtenantoj de bestaj rajtoj aliras la temon de diversaj filozofiaj pozicioj, sed konsentas ke bestoj estu jure rigardataj kiel personoj kaj estu konsiderataj membroj de la morala komunumo, ne posedaĵo kaj ke oni ne uzu ilin kiel manĝaĵon, kiel esplor-objektojn, por vestaĵoj aŭ por distrado.

Bestaj rajtoj
Bestaj rajtoj
Bestaj rajtoj
Aliaj projektoj
Bestaj rajtoj en Vikipedio
Bestaj rajtoj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Aŭŝvico komencas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj» « Auschwitz begins wherever someone looks at a slaughterhouse and thinks: they’re only animals. »
— Theodor Wiesengrund Adorno
 
« La grandeco kaj morala progreso de nacio mezuriĝas per tio, kiel ĝi traktas bestojn. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
 
« Vi ĵus vespermanĝis kaj tamen, skrupule, la buĉejo estas kaŝita ĉe la eleganta distanco de kelkaj mejloj, estas la kunkulpeco [...] » « You have just dined, and however scrupulously the slaughterhouse is concealed in the graceful distance of miles, there is complicity [...] »
— Ralph Waldo Emerson
 
« La demando ne estas, ĉu ili povas rezoni, nek ĉu ili povas paroli? sed, ĉu ili povas suferi? » « The question is not, Can they reason?, nor Can they talk? but, Can they suffer? »
— Jeremy Bentham
 
« Mi ne tenas bestojn superaj aŭ eĉ egalaj al homoj. La tuta kazo por konduti dece al bestoj dependas de tio ke ni estas la supera specio. Ni estas la specioj unike kapablaj je imago, racio kaj morala elekto kaj ĝuste tial ni havas la devon agnoski kaj respekti la rajtojn de bestoj. » « I don't hold animals superior or even equal to humans. The whole case for behaving decently to animals rests on the fact that we are the superior species. We are the species uniquely capable of imagination, rationality and moral choice—and that is precisely why we are under the obligation to recognise and respect the rights of animals. »
— Brigid Brophy
 
« Nia etiko kaj nia politiko supozas, plejparte sen demando aŭ serioza diskuto ke la divido inter homo kaj "besto" estas absoluta. "Porvivo", por preni nur unu ekzemplon, estas potenca politika insigno, asociita kun gamo de etikaj aferoj kiel opozicio al aborto kaj eŭtanazio. Kion ĝi vere signifas estas "por-homa vivo". Abortaj klinikaj bombistoj ne estas konataj pro sia veganismo, nek romkatolikoj montras iajn malemon ke iliaj suferantaj dorlotbestoj "dormu". En la menso de multaj konfuzitaj homoj, unuĉela homa zigoto, kiu ne havas nervojn kaj ne povas suferi, estas senfine sankta, simple ĉar ĝi estas "homa". Neniuj aliaj ĉeloj ĝuas ĉi tiun ekzaltitan statuson. » « Our ethics and our politics assume, largely without question or serious discussion, that the division between human and 'animal' is absolute. 'Pro-life', to take just one example, is a potent political badge, associated with a gamut of ethical issues such as opposition to abortion and euthanasia. What it really means is pro-human-life. Abortion clinic bombers are not known for their veganism, nor do Roman Catholics show any particular reluctance to have their suffering pets 'put to sleep'. In the minds of many confused people, a single-celled human zygote, which has no nerves and cannot suffer, is infinitely sacred, simply because it is 'human'. No other cells enjoy this exalted status. »
— Richard Dawkins
 
« La minimumo, kiun mi povas fari estas paroli por la centoj da ĉimpanzoj, kiuj nun sidas kurbaj, mizeraj kaj sen espero, rigardante per mortaj okuloj el siaj metalaj malliberejoj. Ili ne povas mem paroli. »
— Jane Goodall (1989)
 
« Malfermante la okulojn, la mensojn kaj la korojn de la usona popolo al la malbono manĝi bestojn. Mi zorgas pri ĉi tiu afero, ĉar ĝi iras al la kerno de ĉio, pri kio mi kredas: justeco, publika sano, monda malsato kaj media kvalito. Aliaj homoj devas zorgi pri tio, ĉar ĝi difinas, kiuj ili estas. Bestaj rajtoj ne multe temas pri "ili" sed pri ni. »
— Alex Hershaft
 
« Kion ni vidas nun estas interesa morala momento: baza penado de membroj de unu specio por antaŭenigi la bonstaton de aliaj. [...] Bestaj rajtoj nun estas firme en la ĉefa etika tagordo. » « What we're seeing now is an interesting moral moment: a grass-roots effort by members of one species to promote the welfare of others. […] animal rights are now firmly on the mainstream ethical agenda. »
— Nicholas Kristof
 
« Viro povas vivi kaj esti sana sen mortigi bestojn por manĝi; tial se li manĝas viandon, li partoprenas en la preno de bestan vivon nur pro sia apetito. Kaj tiel agi estas malmorale. »
— Lev Tolstoj (1886)
 
« La bestoj de la mondo ekzistas pro siaj propraj kialoj. Ili ne estis faritaj por homoj pli ol nigruloj por blankuloj aŭ virinoj por viroj. »
— Alice Walker

Arthur Schopenhauer redakti

 
« Amemo por bestoj estas tiel proksime ligita al boneco de karaktero ke oni povas sekure certigi ke tiu, kiu estas kruela al bestoj, ne povas esti bona homo»
— Arthur Schopenhauer
 
« Oni asertas ke bestoj ne havas rajtojn; oni montras la iluzion ke nia konduto, koncerne ilin, havas neniun moralan signifon... Tia vidpunkto estas unu el la abomenindaj krudeco kaj barbareco de la Okcidento, kies fonto estas judismo. En filozofio ĝi tamen dependas de la supozo, malgraŭ ĉiuj kontraŭaj pruvoj, de la radikala diferenco inter homo kaj besto doktrino kiu, kiel konate estis proklamita per pli forta emfazo de Renato Kartezio ol de iu ajn alia: ĝi ja estis la necesa konsekvenco de liaj eraroj»
— Arthur Schopenhauer (1840)
 
« Eŭropanoj pli kaj pli vekas la senton ke bestoj havas rajtojn, proporcie kun la stranga nocio iom post iom superata kaj superkreskita ke la besta regno ekestis nur por la avantaĝo kaj plezuro de la homo. »
— Arthur Schopenhauer

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti