Bernie Sanders

usona politikisto

Bernard "Bernie" SANDERS (naskiĝis 8-an de septembro 1941 en Novjorko, Novjorkio (Usono)) estas usona politikisto kaj ekde 1991 membro en la Usona Senato por federacia ŝtato de Vermonto.

Bernie Sanders
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

De li redakti

 
« Ne ekzistas justeco, kiam tiel malmultaj havas tiel multe kaj tiel multaj havas tiel malmulte. » « There is no justice when so few have so much and so many have so little. »
— Ofta diraĵo ekde lia klopodo de 2016. Traduko de al_ex_an_der en Tatoeba
 
« Por multaj la "usona revo" iĝis premsonĝo» « For many, the American dream has become a nightmare. »
 
« Israelo ĉiel rajtas vivi en paco kaj sekureco, sed ankaŭ la palestina popolo rajtas. » « Israel has every right to live in peace and security, but so does the Palestinian people. »
 
« Ni devas diri klare, ke kvankam antisemitismo estas minaco kontraŭ judoj tutmonde, ĝi estas ankaŭ minaco kontraŭ la demokratia regado mem. La antisemitoj, kiuj manifestaciis en Charlottesville, ne malamas nur judojn. Ili malamas la ideon pri multrasa demokratio. Ili malamas la ideon pri politika egaleco. Ili malamas enmigrantojn, neblankulojn, GLATK-ulojn, virinojn, kaj ĉiujn aliajn, kiuj malhelpas la realigon de nurblankula Usono. Ili akuzas judojn pri organizado de enorma atako kontraŭ blankuloj tutmondaj, en kiu judoj uzus neblankulojn kaj aliajn marĝenigitajn grupojn por fari sian filaboron. » « We have to be clear that while antisemitism is a threat to Jews everywhere, it is also a threat to democratic governance itself. The antisemites who marched in Charlottesville don’t just hate Jews. They hate the idea of multiracial democracy. They hate the idea of political equality. They hate immigrants, people of color, LGBTQ people, women, and anyone else who stands in the way of a whites-only America. They accuse Jews of coordinating a massive attack on white people worldwide, using people of color and other marginalized groups to do their dirty work. »
— "How to Fight Antisemitism" en Jewish Currents
 
« Miaj fiero kaj admiro pri Israelo vivas kune kun mia subteno de palestinaj libereco kaj sendependeco. Mi malakceptas la nocion, ke ekzistas ia kontraŭdiro tie. » « My pride and admiration for Israel lives alongside my support for Palestinian freedom and independence. I reject the notion that there is any contradiction there. »
— "How to Fight Antisemitism," en Jewish Currents
 
« La potencoj, kiuj incitas antisemitismon estas la potencoj aranĝitaj kontraŭ subpremataj homoj tutmonde, inkludante palestinanojn. La lukto kontraŭ antisemitismo estas ankaŭ la lukto por la palestina libereco. » « The forces fomenting antisemitism are the forces arrayed against oppressed people around the world, including Palestinians; the struggle against antisemitism is also the struggle for Palestinian freedom. »
— "How to Fight Antisemitism," en Jewish Currents
 
« Donald Trump kredas, ke klimata ŝanĝo estas fraŭdo. Mi kredas, ke Donald Trump estas fraŭdo. » « Donald Trump thinks that climate change is a hoax. I think that Donald Trump is a hoax. »
— Parolo en Myrtle Beach, S.C., 2019