Benjamin Tucker

usona ĵurnalisto kaj anarkiisto

Benjamin TUCKER, Benjamin R. TuckerBenjamin Ricketson Tucker (naskiĝis la 17-an de aprilo 1854 en South Darmouth, Masaĉuseco - mortis la 22-an de junio 1939 en Monako) estis ĵurnalisto, socialisto kaj grava reprezentanto de la usona individuisma anarkiismo, tamen, kiel la plej parto de membroj de tiu movado, ne estis tre konsiderata de la fakuloj pri sociaj movadoj kaj ĉefe pri la historiistoj de anarkiismo, kompare ekzemple kun la ĉefaj teoriistoj de tiu movado, kiel Bakunin, Kropotkin aŭ Proudhon.

Benjamin Tucker
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La anarkiistoj neniam asertis, ke libereco alportos perfektecon; ili simple diras, ke ĝiaj rezultoj estas ege preferindaj al tiuj, kiuj sekvas aŭtoritaton» « (angle) The Anarchists never have claimed that liberty will bring perfection; they simply say that its results are vastly preferable to those that follow authority. »
— Benjamin Tucker
 
« La loĝantaro de la mondo iom post iom dividiĝas en du klasoj, anarkiistoj kaj krimuloj» « (angle) The population of the world is gradually dividing into two classes, Anarchists and criminals. »
— Benjamin Tucker
 
« Kiel ĝenerala regulo, ju pli bonaj homoj estas, des pli da Anarkiistoj kaj Socialistoj troviĝos inter ili. » « (angle) As a general rule, the better people are, the more Anarchists and Socialists will be found among them. »
— Benjamin Tucker