Benito Mussolini

itala faŝisto kaj politikisto de la 20a jarcento

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883 - mortis la 28-an de aprilo 1945) estis itala diktatoro, kreinto de faŝismo, ĉefministro de Italio en la jaroj 1922–1943.

Benito Mussolini
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj redakti

 
« Formiĝas speco de tutmonda dialekto, tekniko kaj sporto formos ĝin mem. Sed ia Esperanto nur detruus ĉian literaturon, kaj kio fariĝus el la mondo sen literaturo.[1] »
— Benito Mussolini, Ludwig Emil: Colloqui con Mussolini, p. 78

Pri la aŭtoro redakti

 
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri alparoloj de Franklin D. Roosevelt al Hitlero kaj Mussolini en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la usona popolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj