Baltasar Gracián

hispana verkisto el Aragono

Baltasar GRACIÁN Y MORALES (Belmonte de Gracián, Calatayud, 8-a de januaro de 1601 - Tarazona, Zaragozo, 6-a de decembro de 1658) estis verkisto de Hispanio de la Hispana ora epoko, kiu kultivis la didaktikan kaj filozofian prozaron, nome eseisto.

Baltasar Gracián
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Aldonu gramon da aŭdaco en ĉion, kion vi faras. »
 
« Bona libertempo pli bonas ol negoco» « Más vale el buen ocio que el negocio. »
 
« Ĉion aprobi kutime estas nescio; riproĉi ĉion, malico»
 
« Ĉiuj venkoj generas malamon»
 
« Estas neniu instruisto, kiu ne povas esti disĉiplo. »
 
« Iuj estus saĝuloj, se ili ne kredus ke ili jam estas tiaj. »
— Baltasar Gracián
 
« Kiu ridas pri io ajn, tiu estas tiel malsaĝa kiel tiu, kiu ploras pri ĉio. »
 
« La homo naskiĝas barbara; liberigu vin de besteco kultivante vin mem. »
 
« Libereco pli valoras ol donaco, ĉar ĝi estas perdebla. » « Más preciosa es la libertad que la dádiva, porque se pierde. »
 
« Pli bonas esti trompita de la prezo ol de la varoj. » « Más vale ser engañado en el precio que en la mercadería. »
 
« Por regi frenezulojn, necesas granda prudento kaj regi malsaĝulojn, granda scio»
 
« Preteco estas la patrino de feliĉo» « La presteza es madre de la dicha. »
 
« Scii konservi amikon estas pli grava ol gajni novan. » « Saberlos conservar es más que el hazerlos amigos. »
 
« Se vi ne povas fari scion via servanto, faru ĝin via amiko»
— Baltasar Gracián
 
« Simpatio estas unu el la sigelitaj mirindaĵoj de la naturo. »
 
« Tiel glora estas bela retiriĝo kiel brava atako»