Aristipo de Cireno (ĉ. 435 - ĉ. 356 a.K.) estis la fondinto de la cirena filozofia skolo. Li estis lernanto de Sokrato, sed adoptis tre malsaman filozofian perspektivon, instruante ke la celo de vivo estis serĉi plezuron per cirkonstancoj al si mem kaj konservi bonordan kontrolon de malprospero kaj prospero.

Aristipo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Post kiam oni demandis al li, kian avantaĝon li akiris de filozofio, li diris:
La potenco asocii memfide kun ĉiuj. »
 
« Kiam oni riproĉis al li ke li vivis ekstravagance, li respondis:
Se ekstravaganco estus kulpo, ĝi ne havus lokon en la festivaloj de la dioj»
 
« Iam, kiam Dionysius demandis lin, kial la filozofoj frapas la pordojn de la riĉuloj, sed la riĉuloj ne frekventas tiujn de la filozofoj, li diris:
Ĉar la unuaj scias, kion ili volas, sed la duaj, ne. »
 
« Alifoje li iris en la domon de korteganino kaj kiam unu el la junaj viroj, kiuj estis kun li, ruĝiĝis, li diris:
Ne la eniro en tian domon malbonas, sed la ne povo iri eksteren. »
 
« Kiam iu diris ke la filozofojn ĉiam estas vidataj ĉe la pordoj de la riĉuloj, li diris:
Kaj la kuracistoj ankaŭ ĉiam estas vidataj ĉe la pordoj de siaj pacientoj; sed tamen neniu elektus esti malsanulo anstataŭ kuracisto. »
 
« Kaj kiam iu riproĉis lin ke li venis de Sokrato al Dionysius, lia respondo estis:
Mi iris al Sokrato ĉar mi volis instruon (παιδεῖας) kaj mi venis al Dionysius ĉar mi volas amuzon (παιδιᾶς). »
Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono