Angela Yvonne DAVIS (naskiĝis la 26-an de januaro 1944) estas politika aktivulino pri civilaj rajtoj en Usono.

Angela Davis
Dosiero:Angela Davis in 2019.jpg, Bundesarchiv Bild 183-L0911-029, Berlin, Erich Honecker empfängt Angela Davis.jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
La kialo ke mi estas komunisto, estas ĉar mi kredas je totala revolucio, kiu renversos la kapitalisman kontrolon de la ekonomio, kiu kaptos la riĉaĵojn de ĉiuj gigantaj kompanioj, kiuj ekspluatas kaj regas la vivojn de ĉiuj laboristoj.
 
« Malliberejoj ne malaperigas problemojn, ili malaperigas homojn. Kaj la praktiko malaperigi multajn homojn el malriĉaj, enmigrintaj kaj rase marĝenigitaj komunumoj laŭvorte fariĝis granda komerco» « Prisons do not disappear problems, they disappear human beings. And the practice of disappearing vast numbers of people from poor, immigrant and racially marginalized communities has literally become big business. »
 
« La kialo ke mi estas komunisto, estas ĉar mi kredas je totala revolucio, kiu renversos la kapitalisman kontrolon de la ekonomio, kiu kaptos la riĉaĵojn de ĉiuj gigantaj firmaoj, kiuj ekspluatas kaj regas la vivojn de ĉiuj laboristoj. »
— El intervjuo
 
« Kiam vi parolas pri revolucio, plej multaj homoj pensas pri perforto; sen rimarki ke la vera enhavo de ia revolucia puŝo kuŝas en la principoj kaj la celoj, kiujn vi celas - ne en la maniero, kiel vi atingas ilin. » « When you talk about a revolution, most people think violence; without realizing that the real content of any kind of revolutionary thrust lies in the principles and the goals that you're striving for - not in the way that you reach them. »
 
« Mia decido aliĝi al la komunista partio eliris el mia kredo ke la sola vera vojo de liberigo por nigruloj estas tiu, kiu kondukas al kompleta kaj totala renverso de la kapitalisma klaso en ĉi tiu lando kaj ĉiuj ĝiaj multnombraj instituciaj etendaĵoj, kiuj certigas ĝian kapablon ekspluati la amasojn kaj sklavigi nigrulojn. » « My decision to join the Communist party emanated from my belief that the only true path of liberation for black people is the one that leads toward a complete and total overthrow of the capitalist class in this country and all its manifold institutional appendages which insure its ability to exploit the masses and enslave black people. »
— I am a Revolutionary Black Woman (1970)
 
« La malliberejo do funkcias ideologie kiel abstrakta ejo, en kiu estas deponitaj nedezirindaj aferoj, liberigante nin de la respondeco pripensi la verajn aferojn, kiuj suferas tiujn komunumojn, el kiuj malliberuloj estas tiritaj en tiom neproporcia nombro. Jen la ideologia laboro, kiun plenumas la malliberejo - ĝi liberigas nin de la respondeco serioze okupiĝi pri la problemoj de nia socio, precipe tiuj produktitaj de rasismo kaj, ĉiam pli, tutmonda kapitalismo» « The prison therefore functions ideologically as an abstract site into which undesirables are deposited, relieving us of the responsibility of thinking about the real issues afflicting those communities from which prisoners are drawn in such disproportionate numbers. This is the ideological work that the prison performs—it relieves us of the responsibility of seriously engaging with the problems of our society, especially those produced by racism and, increasingly, global capitalism. »
— Are Prisons Obsolete? (2003)
 
« Diri ke "nigraj vivoj gravas" [Black Lives Matter], tamen estas proklami ke efektive ĉiuj vivoj gravas. »
 
« La persisto de la mortopuno kiel ofta formo de puno estas unu el la plej dramaj ekzemploj pri kiel la konsekvencoj de sklaveco daŭre formas nian socion»
 
« Estas ne unu feminismo, sed multaj. Efika feminismo devas batali kontraŭ homofobio, klaso, raso kaj seksa ekspluatado, kapitalismo kaj imperiismo»

Pri la aŭtoro redakti

 
« Angela Davis, emerita profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio, Santa Cruz. Dum duona jarcento, Angela Davis estas unu el la plej influaj aktivuloj kaj intelektuloj en Usono, ikono de la nigra liberiga movado. La laboro de Angela Davis pri temoj de sekso, raso, klaso kaj malliberejoj influis kritikan penson kaj sociajn movadojn tra pluraj generacioj. Ŝi estas ĉefa defendanto por forigo de malliberejoj, pozicio formita de sia propra sperto kiel kaptito kaj fuĝanto de la FBI lito de la plej serĉataj antaŭ pli ol 40 jaroj. Post esti kaptita, ŝi renkontis la mortopunon en Kalifornio. Post absolvado je ĉiuj akuzoj, ŝi pasigis sian vivon batalante por ŝanĝi la kriman jursistemon. » « Angela Davis, professor emerita at the University of California, Santa Cruz. For half a century, Angela Davis has been one of the most influential activists and intellectuals in the United States, an icon of the Black liberation movement. Angela Davis’s work around issues of gender, race, class and prisons has influenced critical thought and social movements across several generations. She’s a leading advocate for prison abolition, a position informed by her own experience as a prisoner and a fugitive on the FBI’s top 10 wanted list more than 40 years ago. Once caught, she faced the death penalty in California. After being acquitted on all charges, she’s spent her life fighting to change the criminal justice system. »
— Amy Goodman (12 junio 2020)