Allan Kardec realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (naskiĝis la 3-an de oktobro 1804 en Lyon, Francio – mortis la 31-an de marto 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento. Studinte en la Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio.

Allan Kardec
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Demando: "Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?" Respondo: "Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraǔ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj."[1] »
— Allan Kardec, La Libro de la Spiritoj

La Evangelio laŭ Spiritismo redakti

 
« Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem [...].[2] »
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
 
« Ne per leĝoj oni dekretas karitaton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.[3] »
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
 
« Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.[4] »
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
 
« Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraǔulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aǔ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataǔ trankviligi [...].[5] »
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo

Referencoj

  1. Demando 886 de la verko La Libro de la Spiritoj
  2. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 11, paragrafo 10
  3. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 25, paragrafo 8
  4. Epigrafo de la verko La Evangelio laŭ Spiritismo
  5. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 10, paragrafo 4

Verkoj ĉe Vikipedio redakti