Aleksandro la 1-a (Rusio)

caro de Rusio (caris 1801–1825)

Aleksandro la 1-a (Rusio) (1777–1825) estis la rusia imperiestro (1801–1825).

Aleksandro la 1-a (Rusio)
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Pri li redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin morala konscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Klemens von Metternich diris ke caro Aleksandro la 1-a neniam sekvis la samajn konvinkojn pri ol kvin jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam iu usona generalo dum la Potsdama konferenco, dezirante flati al Stalin, rimarkigis kiom ĝoje evidente estas vidi la rusajn trupojn en Berlino, tiu sarkasme respondis: “Caro Aleksandro la 1-a marŝis ĝis Parizo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Klemens von Metternich redakti

 
« …stranga kombino de viraj virtoj kaj inaj malfortecoj. Tro malforta por vera ambicio, sed tro forta por pura vanteco»
— Klemens von Metternich
 
« Aleksandro deziras pacon al la tuta mondo, sed ne por la paco mem kaj ĉiuj ties bonaĵoj, sed precipe por sin mem; kaj ne senkondiĉe, sed kun iuj kaŝitaj pensoj. Li devas resti batalanto por tiu ĉi paco; de li devas eliri kvieto kaj feliĉo de la tuta mondo, kaj la tuta Eŭropo devas agnoski, ke tiu ĉi ĝia kvieto estas frukto de liaj manoj, ke ĝi dependas de lia bona volo kaj povas esti rompita laŭ lia kaprico… »
— Klemens von Metternich

Vidu ankaŭ redakti