Aleksandro Aleĥin

Aleksandro Aleksandroviĉ ALEĤIN (ruse Александр Александрович Алехин) (31-a de oktobro 1892, Moskvo, Rusio – 25-a de marto 1946, Estoril, Portugalio) estis rusa ŝakludisto, la kvara mondĉempiono.

Aleksandro Aleĥin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Kombinaĵo - la animo de ŝako. »
 
« En ŝako, vi povas fariĝi bonega majstro nur kiam vi rimarkas viajn proprajn erarojn kaj malfortojn. Samkiel en la vivo»
 
« Ŝakmajstro, male al mastroj de aliaj artoj, bedaŭrinde, ofte estas senigita de la plezuro fini sian laboron per la lastaj tuŝoj, kiujn li skizis, ĉar la efektivigo de liaj kreivaj planoj dependas de kiom logika estas la rezisto de lia kontraŭulo. »
 
« Mi kredas, ke la vera beleco, kiun posedas ŝako, estas pli ol sufiĉa por kontentigi ĉiun imageblan postulon»
 
« Ŝako por mi ne estas ludo, sed arto. Jes, kaj mi prenas sur min ĉiujn tiujn respondecojn, kiujn arto trudas al siaj anoj. »
 
« Viroj iam devis esti duondioj; se ne, ili ne inventus ŝakon. »
 
« Neniam antaŭe estis kaj neniam estos tia geniulo. Noto: Rilatante al Capablanca, okaze de lia morto. »

Pri li redakti

 
« Capablanca estis la plej granda talento, sed Alekin estis la plej granda en siaj atingoj. »
— Miĥail Botvinnik
 
« Alekin estas poeto, kiu kreas artverkon el io, kio apenaŭ inspirus alian viron sendi hejmen bildan poŝtkarton. »
— Max Euwe
 
« La progreso de Alekin ŝuldiĝis al jenaj faktoroj:
  1. Senkondiĉa amo al ŝako, kiun li konsideras arto.
  2. Tre evoluinta intelekto kaj solida instruado.
  3. Neelĉerpebla fonto de ideoj.
  4. Konstanta pliboniga laboro.
  5. Lia moto: Prezenti problemojn al la kontraŭulo en preskaŭ ĉiu ludado.
  6. Sereneco en malsukcesoj kaj sukcesoj. »
— Tartakower