Aaron David Gordon

Aaron David Gordon (en literumo en la jida: גאָרדאָן; en rusa skribo: Аарон Давид Гордон; en la hebrea: אהרן דוד גורדון; naskiĝis la 9-an de junio 1856 - mortis la 22-an de februaro 1922), ofte konata kiel A. D. Gordon, estis kromnomita "La sekulara sanktulo". Gordon estis agrikultura laboristo kaj aktivisto en la cionisma movado, kaj estas konsiderata la ĉefpensulo de la laborista cionismo.

Aaron David Gordon
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Vegetarismo, se prenita serioze, estas unu el la unuaj gravaj faktoroj en la realigo de nova sinteno al vivo kaj la mondo en praktiko kaj en agado, la saman novan sintenon, kiun ni serĉas en nia laboro, en nia alproksimiĝo al la naturo kaj en ĉio, kion ni faras por renovigi la vivon. La ĉefa afero estas do la serioza, esenca sinteno al vegetarismo, almenaŭ flanke de vegetaranoj. [...] La sinteno al bestoj, estas la plej fidela, videbla kaj klara pruvilo de nia tuta sinteno al la vivo kaj la mondo tia, kia ili estas, sen escepto. La traktado de la bestoj, kiu ne estas partia, kun kiu ekzistas neniu konto pri pago de rekompenco, neniuj motivoj de profito, de honoro kaj similaj, malkaŝitaj aŭ kaŝitaj, Montras al ni, per la plej lumiga heleco, kun preskaŭ palpebla klareco, kio estas ĉiuj justeco, vero kaj ĉiuj aliaj superaj virtoj, ke ni tiel amas vidi nin, kvazaŭ ni donus niajn animojn al ili. Justeco, vero, ktp, ktp. — kaj buĉi bestojn kaj manĝi ilin! »
— Aaron David Gordon