Aŭtoro

aŭtoro aŭ intelekta aŭtoro de lingva verko
Aŭtoro
Aliaj projektoj
Aŭtoro en Vikipedio
Aŭtoro en Komuneja kategorio

Aŭtoro estas la kreinto de verko plej ofte de artverko, homo pro kiu io ekzistas.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Verŝajne ne estas infero por aŭtoroj en la sekva mondo - ili suferas tiom multe flanke de kritikistoj kaj eldonistoj en ĉi tiu. »
— Christian Nestell Bovee
 
« Aŭtoro en sia libro devas esti kiel Dio en la universo, ĉie ĉeesta kaj nenie videbla. »
— Gustave Flaubert, leteroj al Louise Colet (9-an de decembro 1852)
 
« Vera facileco verki venas el arto, ne el hazardo. Ĉar moviĝas plej facile tiuj, kiuj lernis danci»
— Alexander Pope
 
« En ĉiu aŭtoro ni distingu la homon disde siaj verkoj»
— Voltaire
 
« Certe ne plaĉas al natura justeco, ke fremdulo rikoltu la utilan monan produkton de la laboro de alia homo. »
— Willes, J, Millar v Taylor (1769)
 
« Verkistoj, precipe kiam ili agas korpe kaj laŭ unu direkto, havas grandan influon sur la publika menso. »
— Edmund Burke
 
« La plumo estas la lango de la animo» « La pluma es lengua del alma. »
— Miguel de CervantesKiĥoto
 
« Kaj elektu aŭtoron kiel vi elektas amikon»
— Wentworth Dillon
 
« Ĉio, kion aŭtoro metas inter la du kovrilojn de sia libro, estas publika posedaĵo. »
— Gail Hamilton
 
« Se vi iam komprenas la rolon de aŭtoro, la kompreno de liaj verkoj fariĝas facila. »
— Henry Wadsworth Longfellow, Hyperion (1839)
 
« Vi ne publikigas viajn proprajn versojn, Laelius; vi kritikas la mian. Preĝu, ĉesu kritiki la mian aŭ alie publikigu la vian. »
— Marcialo, Epigramoj (ĉ. 80-104 p.K.)
 
« La inko de la klerulo estas pli sankta ol la sango de la martiro. »
— Mohamedo
 
« Ĉi tiu letero donas al mi langon; kaj se mi ne rajtus skribi, mi estus muta. » « Prsebet mihi littera linguam: Et, si non liceat scribere, mutus ero. »
— Ovidio
 
« Kvazaŭ mi vivis por verki kaj verkis por vivi. »
— Samuel Rogers
 
« La grandaj kaj bonaj ne mortas eĉ en ĉi tiu mondo. Enbalzamigitaj en libroj, iliaj spiritoj promenas eksterlanden. La libro estas viva voĉo. Ĝi estas intelekto, kiun oni ankoraŭ aŭskultas. »
— Samuel Smiles
 
« Por verki malbonan libron necesas tiom da laboro kiel por bona; ĝi eliras kun la sama sincereco el la animo de la aŭtoro. »
— Aldous Huxley
 
« La noto estas verkita ne por informi la leganton sed por defendi la aŭtoron. »
— Dean Acheson
 
« La silento de la enviemaj estas la plej bona komplimento al kiu aŭtoro povas aspiri. »
— Santiago Ramón y Cajal
 
« La talento de multaj aŭtoroj ne estas proporcia al ilia egoo. »
— Bill Adler
 
« La originaleco de aŭtoro dependas malpli de lia stilo ol de lia pensmaniero»
— Anton Ĉeĥov
 
« Nenio donas al aŭtoro tiom da plezuro, kiel vidi siajn verkojn cititaj kun respekto de aliaj kleraj aŭtoroj. »
— Benjamin Franklin
 
« Ĉiu aŭtoro, kiu sin prezentas sub pseŭdonimo, zorgas lasi siajn identigajn signojn»
— Manuel Fraga Iribarne
 
« Bona romano diras al ni la veron pri sia ĉefrolulo; malbona romano diras al ni la veron pri sia aŭtoro »
— Gilbert Keith Chesterton
 
« Filmo povas esti bona, mezbona aŭ terura sed ĝi neniam devas esti farita kontraŭ la konscienco, pensoj kaj ideologio de la aŭtoro. »
— Luis Buñuel

Benjamin Disraeli redakti

 
« Kiam mi volas legi libron, mi verkas unu. »
— Atribuita al Benjamin Disraeli
 
« La aŭtoro, kiu parolas pri siaj propraj libroj, estas preskaŭ same malbona kiel patrino, kiu parolas pri siaj propraj infanoj»
— Benjamin Disraeli, parolado (19-an de novembro 1870)

Horacio redakti

 
« Vi, kiuj verkas, elektu temon taŭgan por viaj kapabloj» « Sumite materiam vestris, qui scribitis, sequam Viribus. »
— Horacio, Ars Poetica (18 a.K.)
 
« Scio estas la fundamento kaj fonto de bona verkado. » « Scribendi recte sapere est et principium et fons. »
— Horacio, Ars Poetica (18 a.K.)

Samuel Johnson redakti

 
« Homo povas skribi iam ajn, se li obstine sin dediĉas al tio. »
— Samuel Johnson
 
« La ĉefa gloro de ĉiu popolo ekestiĝas de ĝiaj aŭtoroj. »
— Samuel Johnson