Vortoj de Kamarado E. Lanti: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dejo (diskuto | kontribuoj)
interna ligo
Dejo (diskuto | kontribuoj)
10 citaĵoj pli
Linio 10:
 
*Oni tro klaĉadis, ke Esperanto estas "tiel facile lernebla!", ke oni povas encerbigi ĝin en "kelkaj semajnoj" da lernado. Tio estas malvera....Sufiĉu diri la veron: [[esperanto]] estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo. p.49
 
*Senidealulo eĉ ne devus esti konsiderata kiel homo, ĉar la homeco ĉefe konsistas en la intelekta kapablo imagi perfekton –[[idealo]]n. p. 91
 
*En epoko, kiam [[monavido|monavidemo]], koruptado, k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, [[idealo|idealismo]] en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia [[movado]]. p 91
 
*[[intelekto|Intelektulo]] oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homojn, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberiĝi el la [[rutino]], el la [[tradicio]], el la [[kutimo]]j, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas –[[kreemo|kreanto]]. p.102
 
*[[Esperanto]] ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri per nia organizo. (SAT) p .106
 
*[[Pastroj]] k [[politikistoj|politikistaj gvidantoj]] neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. p.107
 
*Nur [[metafiziko|metafizikisto]] povas postuli, ke ĉiam k ĉie oni devas apliki rigore difinitajn [[principo]]jn. p.113
 
*La [[anarkio|anarkistoj]] ne agnoskas partian [[disciplino]]n; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. p.113
 
*“La forigo de l’ŝtatregado estas la celo, kiun ĉiuj [[socialismo|socialistoj]], [[Karl Marx|Marks]] unuavice, alcelis…”
**[[Lenin]] citita en [[Vortoj de Kamarado E. Lanti]] p.114
 
*Ne necesas esti [[profetoj|profeto]] por ekvidi, ke la [[internaciistoj]] trovos trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la [[proletoj]] en la venontaj [[milito]]j naciecaj. p.122
 
*Ni liberiĝu de la [[Britio|brita]] jugo por konstati, ke la [[kapitalismo]] estas la malamiko –ne la brita nacio.
**[[James Connolly]] citita en [[Vortoj de Kamarado E. Lanti]] p.122
 
*Ĉu [[sennaciistoj]] devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? … Ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo? p. 123
 
*La [[sennaciistoj]] havas la firman kredon, ke la nacilinvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur [[naciistoj]] kapablas tion fari dum militoj. p. 126
 
 
 
 
 
 
[[Kategorio:Verkoj|Vortoj de Kamarado E. Lanti]]