Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
internaj ligoj
Linio 1:
*Se eblus fajron per fajro estingi, eblus[[paco| pacon]] per batalo atingi.
*Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
*Se oni zorgus pri aliaj homoj, [[feliĉo]] ekzistus en ĉiuj domoj.
*Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
*[[Politikistoj]] ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas [[idiotoj]].
*Vere bona [[patrioto]] ne partoprenas en [[milito]].
*Se politikistoj irus al [[infero]], la mondon regus paco kaj prospero.
*Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
*Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
Linio 11:
*Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
*Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
*Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto [[saĝeco|saĝa]].
*Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
*Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
*Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
*Se [[edzeco|edzo]] ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
*Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
*Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
*Por eviti kverelojn,[[edzeco| edzo]] fermu la orelojn.
*Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj.
*Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo.