Ludoviko Lazaro Zamenhof: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dejo (diskuto | kontribuoj)
Lingvaj respondoj-
Linio 6:
*Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
*... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?
 
== Lingvaj Respondoj ==
''Esperantaj Francaj Eldonoj 1962, Editoris G. Waringhien''
 
'''Pri Esperanta stilo'''
 
"Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan, kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas --aŭ alemanaŭ devas esti--nur stilo simpla kaj logika. '' paĝo 119''
 
'''Pri Gramatiko'''
"Laŭ mia opinio estus necese, ne ke mi verku teorian detalan gramatikon, sed ke mi verku kiel eble pli da praktikaj libroj (diversaj literaturaj tradukoj); el ''tiaj'' miaj libroj ĉiu povus lerni la lingvon kun ĝia tuta vera kaj unuforma spirito multe pli bone, pli facile kaj pli precize ol el la plej dika gramatiko. <Grau ist alle Theorie, die ''Praxis'' ist das wichtigste> " (Kunmeto de du verseroj el la Goethe-a Faust: Griza estas ĉiu teorio, la praktiko estas la plej grava. )
 
Vidu ankaŭ: [[Zamenhofa Proverbaro]]