Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sizarta (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
*Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj.
*Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
*Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron faras idiotoj.
*Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero.
*Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
*Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
Linio 4 ⟶ 9:
*Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
*Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
*Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa.
*Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
*Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
*Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
*Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
*Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
*Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
*Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.