Aliaj Esperantaj proverboj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Sizarta (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
*Multaj milonoj iĝas milionoj.
*Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.
 
 
== Proverboj de Morteza Mirbaghian ==
**Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
**Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
**Sinjorina peto egalas al dekreto.
**Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
**Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
**Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
**Amo estas supo: ju pli varma, des pli ĉarma.
**Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
**Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
**Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
**Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn.
**Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
**Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
**Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
**Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero.
**Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
**Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
**Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
**Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero.
 
kaj :