Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dobromila (diskuto | kontribuoj)
Dobromila (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
*Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
*Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
*Sinjorina peto, egalas al dekreto.
*Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
*Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
*Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
*Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
*Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
*Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
*Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
*Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
*Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
*Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
*Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero.
*Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
*Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
*Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
*Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
*Ago parolas mute, tamen plej laute.
*Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
*Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
*hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
*Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.
[[Kategorio:Aŭtoroj]]