Jean Baudrillard: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 55:
{{Citaĵo
|teksto = Uzi [[Simulado|malsimuladon]] signifas ŝajnigi ke vi ne havas tion, kion vi havas. Simuli signifas ŝajnigi ke vi havas tion, kion vi ne havas. Unu referencas al haveblo, la alia — al manko.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …je [[Metafiziko|metafizika]] [[despero]] la [[ikonoklasto]]jn metis la [[penso]], ke la [[ikono]]j kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj [[simulakro]]j, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun [[morto]]n de [[Dio|dia]] referenceco.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Linio 73 ⟶ 66:
— ĝi maskas ''mankon'' de fundamenta realo;</br>
— ĝi entute havas nenian rilaton al iu ajn realo, estante sia propra [[simulakro]] en la pura [[senco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[scienco]] ne oferas sin mem, ĝi ĉiam estas [[Morto|mortiga]]…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Disneyland]] ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “[[Realo|reala]]” lando — la tuta “reala” [[Usono]] (proksimume same kiel la [[prizono]]j servas por kaŝi, ke la tuta [[socio]] en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Disneyland]]] Tiu ĉi [[mondo]] pretendas esti [[Infano|infana]] por konvinki ke la [[plenkreskulo]]j troviĝas en alia loko — en la “[[Realo|reala]]” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Usono]]] [[Homo]]j ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu [[Tuŝo|tuŝas]] unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn [[korpo]]jn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉio kio postulas de ni [[kapitalo]] estas akcepti ĝin kiel ion [[Racio|racian]] ''aŭ'' lukti kontraŭ ĝi je la nomo de racieco, akcepti ĝin kiel ion [[Moralo|moralan]] ''aŭ'' lukti kontraŭ ĝi je la nomo de moraleco. Efektive tio estas la ''sama afero'' kaj ĉion ''oni povas rigardi alimaniere'': pli frue oni klopodis kaŝi [[skandalo]]n nun oni klopodas kaŝi ke skandalo ne ekzistas.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Kennedy]] estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis [[Politiko|politikan]] dimension. Aliaj — [[Lyndon B. Johnson|Johnson]], [[Richard Nixon|Nixon]], [[Gerald Ford|Ford]] — havis rajton nur je ŝajnigaj [[atenco]]j, je simulitaj [[murdo]]j. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita [[minaco]] estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la [[potenco]]. Iam la [[reĝo]] (same kiel la [[Dio]]) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli [[morto]]n por konservi ''gracon'' de la povo. Sed ĝi jam estas perdita.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Linio 150 ⟶ 101:
{{Citaĵo
|teksto = Kontraŭ-[[Koperniko|Kopernika]] [[revolucio]]: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la [[suno]], nek fonto de [[lumo]], [[potenco]] kaj [[scio]] — ĉio eliras el la [[popolo]] kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka ''recirkulado'' komencas realiĝi, de scenaro de la totala [[Baloto|balotrajto]] kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de [[Opinio|opinisondado]], la universala [[simulakro]] de [[Manipulado de la amasoj|manipulado]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Nuklea milito]] simila al la [[Troja milito|Troja]], neniam okazos. [[Risko]] de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de [[sekureco]], limigado kaj [[kontrolo]], kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “[[malvarma milito]]”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia [[Milito|militado]]), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj [[evento]]j, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de [[timo]] estas la timo de ekvilibro.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[ombro]] de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” [[minaco]] kaj danke al tiu ĉi [[Nuklea armilo|nuklea]] [[Damokla glavo]], estas kreata povega sistemo de [[kontrolado]], kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la [[sekureco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] Neenmiksiĝo de [[Ĉinio]], atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de [[modus vivendi]], transiro de la [[strategio]] de la tutmonda [[revolucio]] al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la [[Politiko|politika]] sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter [[Pekino]] kaj [[Vaŝingtono]]) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi [[senco]] [[Usono]] kvankam foriris el [[Vjetnamio]], sed gajnis la [[milito]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de [[malamiko]]j, [[realo]] de antagonismaj kialoj, [[Ideologio|ideologia]] seriozeco de [[milito]], kaj ankaŭ realo de [[venko]] aŭ [[malvenko]], ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …disvastiĝo de la [[nukleaj armiloj]] ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ [[katastrofo]], escepte de [[tempo]], kiam “junaj” [[ŝtato]]j povas eksenti [[tento]]n uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “[[Realo|reala]]” celo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Fetiĉismo|Fetiĉigo]] de la [[aĵo]] aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras [[Freud]], ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmatiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu [[historio]], kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” [[epoko]]n. Jen kie radikas ĉieesto de [[faŝismo]] kaj [[milito]] en retroo — koincido, sed ne rilata al [[politiko]], ja estus naive elkonduki el [[rememoro]]j pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia [[krueleco]], filtrita per [[Estetiko|estetikaj]] rimedoj de retroo).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Faŝismo]] estas rezistado al tio, rezistado senlima, [[Racio|senracia]], demencia — ne gravas; ĝi ne allogus tiun ĉi amasan [[energio]]n, se ĝi ne estus rezistado al io eĉ malpli bona. Ĝia [[krueleco]], ĝia [[teruro]] interrilatas al ''eĉ pli granda teruro, devenanta el miksiĝo de la [[Realo|reala]] kaj racia'', kiu kreskis en la [[Okcidento]], kaj faŝismo estas respondo al tio.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Historio]] estis forta [[mito]], eble lasta granda mito kune kun [[Nekonscio|nekonscia]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Monumento al la amasa [[ludo]] de [[simulado]], la [[Centro de Georges Pompidou|Centro de Pompidou]] funkcias kiel rubobruligejo, kiu ensorbas la tutan [[Kulturo|kulturan]] [[energio]]n kaj voras ĝin…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Jen kio estas grava en la [[Nuklea armilo|nuklea]]: la [[atomcentralo]] estas tiu [[matrico]], kie estas produktata modelo de absoluta [[sekureco]], kiu disvastiĝas tra la tuta [[Socio|sociala]] sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub [[signo]] de la [[Paco|paca]] kunekzistado kaj de [[simulado]] de de nuklea minaco).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Centro de Georges Pompidou|Centro de Pompidou]]] …movebla, komunikema eksteriero, stila kaj moderna, kaj interiero, spasme kroĉiĝanta al malnovaj [[valoro]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Centro de Georges Pompidou|Centro de Pompidou]]] Al [[defio]] de amasa allogado al steriligita [[kulturo]] [[amaso]]j respondas per detrua invado, kiu trovas sian daŭrigon en kruda [[palpado]]. Al mentala apotropio la amasoj respondas per rekta fizika apotropio. Jen ilia defio.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]]j plenas je [[deziro]] ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion [[Konsumado|konsumi]], ĉion [[Tuŝo|palpi]] permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa [[pasio]] estas pasio palpi permane.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Majo de la [[Majo de 1968 (Francio)|68-a jaro]] estis sendube la unua [[Implozio|implozia]] epizodo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …novaj [[urbo]]j transformiĝas je ''satelitoj'' de [[superbazaro]] aŭ de ''[[aĉetcentro]]'', kiuj estas priservataj de programita [[Transporto|transporta]] reto kaj ĉesas esti la urboj por iĝi aglomeraĵoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[superbazaro]] prezentiĝas kiel ''nukleo''. La [[urbo]], eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝas ''enplantaĵo'' por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ pri [[universitato]] aŭ [[fabriko]], sed ne pri fabriko de la [[19-a jarcento]] aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas en [[apudurbo]], sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua al [[Teritorio|malteritoriigita]] [[Produktado|produkta]] procezo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Linio 294 ⟶ 133:
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Reklamo]] kaj [[propagando]] akiras sian plenan grandecon ekde la [[Oktobra revolucio]] kaj de la [[monda krizo de la 1929-a jaro]]. Ambaŭ estas [[lingvo]]j de la [[amaso]]j, naskitaj de amasa [[produktado]] de [[ideo]]j aŭ [[varo]]j, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas [[naturo]]n de la [[socio]], nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la [[Ekonomio|ekonomia]] kaj la [[Politiko|politika]], ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[reklamo]] estas ne tio, kio vivigas aŭ ornamas murojn, ĝi estas tio, kio forviŝas la murojn, forviŝas la stratojn, fasadojn kaj la alian [[arkitekturo]]n, forviŝas iun ajn fundamenton kaj iun ajn profundon, kaj nome tiu neniigo, tiu resorbo de ĉio, kio estas sur surfaco (ne gravas, kiaj [[signo]]j tie cirkulas), sinkigas nin en tiun ŝokan, superrealan eŭforion, kiun ni ne interŝanĝus kontraŭ io ajn alia kaj kiu estas malplena kaj senapelacia formo de la [[tento]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[klonado]]] Unuĉela [[utopio]], kiu helpe de [[genetiko]] malkovras al komplikaj estaĵoj aliron al la [[sorto]], difinta por la eŭkariotoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la [[besto]]j memorigas specifaĵojn de [[Manipulado de la amasoj|manipulado]] de la [[homo]]j — de eksperimentoj ĝis rapidigo de [[tempo]]j de la [[Industrio|industria]] bredado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[besto]]j ricevis sian statuson de senhomeco nur dum progresado de la [[Racio|racieco]] kaj [[humanismo]]. [[Logiko]] paralela al logiko de [[rasismo]]. La “regno” de la bestoj ekzistas nur ĉar ekzistas la [[Homo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …abismo, disdividanta nin, iĝis sekvo de hejmigado de sovaĝaj [[besto]]j, same kiel vera [[rasismo]] iĝis sekvo de enkonduko de [[sklaveco]].</br>
Iam al la bestoj estis propra eĉ pli sankta, pli [[Dio|dia]] karaktero ol al la [[homo]]j. En praaj [[socio]]j mankas eĉ la “regno” de la homoj, kaj longan [[tempo]]n la ordo de la bestoj restis la ordo de referenco. Nur la besto meritas esti [[Ofero|oferita]] kiel dio, kaj nur poste, en malsuprenira ordo, iras la homofero.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Struktura opozicio — la [[Diablo|diabla]], ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la [[Homo|Homa]], kiu forĵetas la [[besto]]jn en la Nehoman — kaj la ciklo estas [[Simbolo|simbola]]: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiel aŭ aliel, sed al la [[besto]]j ĉiam estis propra ĝis nuntempo [[Dio|dia]] aŭ [[Ofero|ofereca]] nobleco, kies priskribojn ni trovas en ĉiuj [[mitologio]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La vojo, kiun trairis la [[besto]]j de la [[Dio|dia]] [[ofero]] ĝis [[Hundo|hunda]] tombejo, super kiu fluas kvieta [[muziko]], de sankta defio ĝis [[Ekologio|ekologia]] [[sentimentaleco]], multon parolas pri vulgarigo de statuso de la [[homo]] mem — kaj tio plian fojon konfirmas neatenditan interligon inter ni kaj la bestoj. Nome nia sentimentaleco rilate al la bestoj estas ĝusta [[signo]] de nia disdegno al ili. Ĝi estas proporcia al tiu disdegno… La sentimentaleco estas nura senfine degenerinta formo de [[krueleco]], [[Rasismo|rasisma]] kompato, ni bezonas humiligi la bestojn por elvoki sentimentalecon rilate ilin.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive la vojo, kiun trairis la [[besto]]j, ne diferenciĝas de la vojo de la [[frenezulo]]j aŭ [[infano]]j, [[sekso]] aŭ [[Nigrulo|negritudo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ''[[Historio|Historia]] respondo al la [[defio]] de la [[frenezo]] iĝis hipotezo pri [[nekonscio]]''. Nekonscio estas [[Logiko|logika]] sistemo, ebliganta pripensi la [[frenezo]]n (kaj ĝenerale iun ajn strangan aŭ nenormalan aĵon) en la sistemo de la [[senco]], vastigita ĝis limo de sensenco, anstataŭigita per teruraĵoj de la frenezo kaj ekde nun komprenebla danke al uzado de certa diskurso: [[psiko]], nekonscia impulso, subpremado ktp.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[frenezulo]]j, iam mutaj, hodiaŭ estas aŭditaj de ĉiuj: danke al tio ke oni trovis la vojon malĉifri iliajn [[mesaĝo]]jn, kiuj estis konsiderataj antaŭe kiel absurdaj kaj nekompreneblaj. La [[infano]]j ankaŭ akiris la voĉon, ili ne plu estas tiuj strangaj kaj samtempe malgravaj estaĵoj en la [[mondo]] de la [[plenkreskulo]]j — la infanoj havas signifon, ili transformiĝis je signanto ne danke al iu “[[liberiĝo]]” de ilia “parolado”, sed ĉar [[racio]] de la plenkreskuloj ricevis pli fajnajn rimedojn por preventi [[minaco]]n de ilia [[silentado]]. Estis aŭditaj ankaŭ la praaj [[homo]]j, al ili oni turnas sin, aŭskultas atente, ili ne plu estas [[besto]]j kaj [[Levi-Strauss]] estis prava, kiam diris, ke ilia mentala organizado estis la sama kiel la nia, [[psikanalizo]] ligis ilin al la [[Edipa komplekso]] kaj [[libido]] — ekfunkciis ĉiuj niaj kodoj kaj ili respondis al ili. Ili estis entombigitaj en silento, nun ili estas entombigitaj en “parolado”, “alia” certe, sed sub devizo de unueco de la Racio — ne necesas erari — tio estas la sama ordo de supereco: [[imperiismo]] de racio, novimperiismo de malsameco. Plej gravas ĉe tio ke nenio evitas superecon de la senco, de ŝarĝado per la senco.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed la [[besto]]j — ili plu ne parolas. En la [[mondo]] de ĉiam kreskanta “[[parolado]]”, en la mondo de devigita konfesado kaj klarigado nur ili konservas [[silento]]n kaj pro tio ŝajnas al ni, ke ili retropaŝis malproksimen de ni, trans horizonton de la [[vero]]. Sed tio estas tio, kio proksimigas nin al ili.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …se antaŭe supereco de la [[Homo]] baziĝis sur monopolo de [[konscio]], do hodiaŭ ĝi baziĝas sur monopolo de [[nekonscio]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Vagado de la [[besto]]j estas [[mito]] kaj nuntempa [[imago]] pri [[nekonscio]] kaj [[deziro]] de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis [[Teritorio|malteritoriigitaj]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni projekcias kiel [[Idealo|idealan]] sovaĝan staton ([[naturo]], [[deziro]], [[Besto|besta]] stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de [[Teritorio|malteritoriigado]], kiu estas skemo de la [[Ekonomio|ekonomia]] sistemo kaj [[kapitalo]]. [[Libereco]]n eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …postulado de “[[libereco]]” estas ĉiam nura postulado iri pli for ol la sistemo, sed en la sama direkto.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nek la [[besto]]j, nek la [[sovaĝulo]]j konas la “[[naturo]]n” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn ''[[teritorio]]jn'', spacon de nesuperebla interago.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Nekonscio]] estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. [[Teritorio]] estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la [[subjekto]]. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo [[Besto|besta]] kaj [[Planto|planta]], ciklo de [[bono]] kaj [[abundo]], ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo [[Virino|virina]] kaj [[Rito|rita]] — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta [[interŝanĝo]]. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la [[morto]]n, ĉar ĉio spertas [[metamorfozo]]jn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.</br>
Ĉe la [[besto]]j mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la [[homo]]j nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas [[nostalgio]]n pri ĝi.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sekso]] kaj [[morto]] estas tiuj du ĉefaj temoj, ĉe kiuj oni agnoskas kapablon provoki dusensecon kaj [[rido]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida [[logiko]] de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. [[Psikanalizo]] mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, [[sonĝo]]j kto). Nin gvidas jam ne [[Politiko|politika]] [[ekonomio]] de la [[produktado]], sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al [[ekologio]] kaj [[poluado]] de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[universitato]] degradas: ĝi estas nefunkcia sur la [[Socio|socialaj]] arenoj de la [[merkato]] kaj okupiteco, sena je [[Kulturo|kultura]] [[senco]] kaj de la fina celo de la ekkonado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome la [[maldekstrulo]]j sekrecias kaj despere reproduktas la [[potenco]]n, ja ili strebas al ĝi, do kredas je ĝi kaj renaskigas ĝin nome tie, kiel al sistemo ĝin neniigis… La maldekstruloj mem estas devigitaj restarigi ĉiujn mekanismojn de la [[kapitalo]] por havi eblecon ricevi la potencon iutage: de privata [[posedo]] ĝis eta [[komerco]], de [[armeo]] ĝis nacia grandeco, de puritana [[moralo]] ĝis etburĝa [[kulturo]], de [[justico]] ĝis la [[Universitato]] — ĉio kio malaperas, kion la sistemo mem likvidis en sia [[krueleco]], sed ankaŭ en sia nerenversebla impeto, devas esti konservita.</br>
La potenco (aŭ tio, kio anstataŭgas ĝin) ne plu kredas je la Universitato. Finfine ĝi scias ke ĝi estas nura zono de lokado kaj observado de la tuta aĝkategorio, do ĝi ne zorgas pri elektado — sian [[elito]]n ĝi trovs en alia loko aŭ alimaniere.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[potenco]] perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen [[iluzio]] de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la [[Socio|socian]] ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema [[teroro]] de la [[kontrolo]], teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
Linio 472 ⟶ 140:
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Melankolio]] estas kruela malkontentiĝo, kiu karakterizas nian supersaturitan sistemon.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la vojo de [[nihilisto]] estus bonega, se ankoraŭ ekzistus [[radikalismo]] — same kiel la vojo de [[teroristo]] estus alloga, se la [[morto]], inkluzive la morton de la teroristo, ankoraŭ havus iun [[senco]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rememoru grandajn [[Terorismo|terorajn]] atakojn de lastaj jaroj: la [[morto]] estas nuligita je [[indiferenteco]], kaj en tio la terorismo estas kontraŭvola kompliculo de la sistemo — ne je la [[Politiko|politika]] [[senco]], sed je tio ke ĝi stimulas rapidegan trudadon de indiferenteco.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}