Boris Jelcin: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 14:
 
=== Zbigniew Brzeziński ===
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Politiko]] rilate la novan [[Rusio]]n estis plena je [[retoriko]], superpotencaj [[gesto]]j kaj strategia malplena. Oni gloris Boris Jelcin kiel grandan demokratian [[gvidanto]]n, parte por rekompenci malvarmajn akcepton kiun faris antaŭe [[George H. W. Bush]] pro maldeziro ofendi [[Gorbaĉov]]. Sed oni nesufiĉe atentis programon de politika kaj socia-ekonomia transformado, kiu firme ligus Rusion al [[Eŭropo]]. Financa [[helpo]] efektive ekfluis al Rusio, sed senpense, sen direktanta ĝin koncepto ligita al deviga programo de ekonomia kaj financa [[reformo]] (ekzemple de tia kiun povis proponi al [[Pollando]] ĝia ministro pri financoj [[Leszek Balcerowisz]]).
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La financa [[helpo]], donita al la [[registaro]] de Jelcin, ne estis malgranda. Ĝis la fino de 1992 estis donitaj 3 miliardoj da dolaroj por nutraĵaj kaj medicinaj subvencioj, pli ol 8 miliardoj da dolaroj por stabiligo de financa bilanco kaj preskaŭ 19 miliardoj da dolaroj forme de eksportaj kaj aliaj [[kredito]]j kaj garantiaĵoj. Plejparto de tiu mono estis simple ŝtelita.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam prezidanto [[Lech Wałęsa]] esprimis [[deziro]]n de [[Pollando]] iĝi membro de [[NATO]], ĉiujn mirigis pozitiva reago de la [[rusia prezidanto]] Boris Jelcin. Dum sia vizito al [[Varsovio]] en aŭgusto 1993, kiam trupoj ankoraŭ restis en [[Orienta Germanio]], Jelcin publike deklaris ke li ne konsideras tian perspektivon kontraŭa al la [[intereso]]j de [[Rusio]]. Tamen la ĉefaj konsilistoj de [[Bill Clinton]] pri rusiaj aferoj, same kiel lia Ŝtata Sekretario alvokadis al singardemo. Do proksimume dum unu plia jaro [[Usono]] koncentris siajn klopodojn je serioza “preparado” al la [[vastigo de NATO]], ne sen ruzeco nomita “[[Partnereco por paco]]”, kiu faris la vastigon pli probabla, ĉe tio prokrastante ĝian komencon. Sed tiutempe rilato de Rusio ŝanĝiĝis, ĝi transiris al pozicio de malkaŝa kontraŭstaro kaj fine de 1994 [[Bill Clinton|Clinton]] devis garantii al Jelcin ke estos plenumita triobla “ne”: ne okazos subitaj [[evento]]j, nek estos hasto kaj nek okazos ekskludo de Rusio.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fine de 1999 Boris Jelcin transdonis sian prezidentan oficon — ĉiam malpli efikan — al ĉefministro [[Vladimir Putin]]…
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua milito en Ĉeĉenio]]] Fakte okazis ke [[Bill Clinton]] preferis distanciĝi de tio kaj eĉ komparis tiun [[milito]]n kun la [[Enlanda milito en Usono]] kaj [[Jelcino]]n kun [[Abraham Lincoln]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[disfalo de Sovetunio]]] Jelcin unue telefonis al [[George H. W. Bush]], poste li telefonis al [[Gorbaĉov]] kaj diris al li ke li jam interparolis kun Bush. Kaj Gorbaĉov tre ekkoleris: “Ĉu vi unue interparolis kun Bush, ne kun mi?”