Fortuno priskribas konkretan rezulton de bona ŝanco. Povas aŭ temi pri sekvo de hazardo (do rezulto de fatalo) aŭ de konkreta planita ago - ĉiukaze la avantaĝa vivopaŝo konsideriĝas bona sorto respektive destino. Homo spertanta fortunon kutime reagas per emocio de ĝojo kaj feliĉo.