Henry Kissinger: Malsamoj inter versioj

101 107 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 monatoj
Etikedo: Anstataŭiginta
 
=== Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001] ===
 
{{Ĉefartikolo|Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ ironio de la [[sorto]], supereco de [[Usono]] ofte estas traktata de ĝia propra [[popolo]] kun kompleta [[indiferenteco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri sekvo de la [[Tridekjara milito]]] El tiu ĉi buĉado formiĝis la nuntempa [[Ŝtato|ŝtata]] sistemo kiel ĝin difinis la [[Vestfalia Paco]] de 1648, kies ĉefaj principoj formis la [[internaciaj rilatoj|internaciajn rilatojn]] ĝis nuntempo. La bazo de tiu ĉi traktato iĝis doktrino pri [[suvereneco]], proklaminta nejuĝeblon de la [[interna politiko]] de la ŝtato kaj ĝiaj institucioj al la aliaj ŝtatoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum pli ol 200 jaroj — ĝis la komenco de la [[Unua mondmilito]] — sistemo de la [[ŝtato]]j, formiĝinta post la [[Tridekjara milito]] estis atinganta siajn [[celo]]jn (escepte de [[Ideologio|ideologia]] [[konflikto]] de la [[Napoleonaj militoj|Napoleona periodo]], kiam principo de neentrudiĝo estis fakte refutita dum du jardekoj). Ĉiu el tiuj ĉi principoj nun estas atakata; okazas eĉ ke oni ekforgesis ke ilia celo estis limigado, ne vastigo de arbitra apliko de la [[forto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Hodiaŭ okazas sistema [[krizo]] de la [[Vestfalia Paco|Vestfalia ordo]]. Ĝiaj principoj estas pridubataj, kvankam interkonsentita alternativo ankoraŭ estas ellaborata.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Konflikto]]j en [[Proksima Oriento]] plej similas al la konfliktoj en [[Eŭropo]] en la [[17-a jarcento]]. Iliaj radikoj havas ne [[Ekonomio|ekonomian]] karakteron kiel en la [[Atlantiko|Atlantika regiono]] aŭ en la [[okcidenta hemisfero]], sed pure [[Ideologio|ideologian]] aŭ [[Strategio|strategian]] karakteron. La [[kompromiso]] estas malfacile atingebla, kiam la [[demando]] rilatas ne al kategorio de konkreta ofendiĝo, sed al la sfero de laŭleĝeco — fakte al la [[ekzistado]] mem de la alia flanko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[kontinento]] por kiu mankas [[precedento]] en la [[Eŭropo|eŭropa]] [[historio]] estas [[Afriko]]. Kvankam 46 landoj de la kontinento nomas sin [[demokratio]]j, ili ne efektivigas sian [[politiko]]n surbaze de unuiganta [[Ideologio|ideologia]] principo. En la afrika politiko mankas ankaŭ [[dominado]] de ĝenerala koncepto de [[povekvilibro]]. La kontinento estas tro granda, radiuso de [[agado]] de multaj ĝiaj landoj estas tro eta por ke oni povu paroli pri la afrika povekvilibro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [usona] [[Usona kongreso|kongreso]] ne nur [[Leĝo|leĝe]] fiksas la [[Ekstera politiko de Usono|eksteran politikon]], sed ankaŭ strebas trudi [[normo]]jn de [[konduto]] al la aliaj [[lando]]j per starigo de multaj tipoj de [[Ekonomiaj sankcioj|sankcioj]]. Dekoj da landoj nun estas sub efiko de tiaj sankcioj. [[Prezidanto de Usono|Administracioj]] unu post alia silente akceptas tion, parte kiel [[kompromiso]]n por ricevi aprobon de aliaj programoj, kaj parte pro tio, ke pro manko de senpera ekstera [[minaco]] [[interna politiko]] iĝis pli grava por politika [[postvivado]] ol efektivigo de la ekstera politiko. Do tio kion eksterlandaj kritikantoj konsidras [[Orgojlo|orgojla]] serĉado de la [[vojo]] al [[dominado]] tre ofte estas reago al agado de grupoj, premantaj rilate internajn aferojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Samtempe ĉiea kaj brua [[amaskomunikilaro]] transformas la [[Ekstera politiko de Usono|eksteran politikon]] je specon de publika [[distrado]]. Aktiva konkurado por loko en rangolistoj kondukas al [[Obsedo|obseda]] [[ideo]] pri la nuntempa [[krizo]], prezentata kutime kiel [[edifo]]-[[Alegorio|alegoria]] "Moralité" pri la lukto de la [[Bono]] kaj [[Malbono]] kun ties specifa rezulto, kaj malofte estas realigata de la vidpunkto de longdaŭraj [[Historio|historiaj]] [[defio]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome [milito en] [[Vjetnama milito|Vjetnamio]] rompis sintezon de [[ideologio]] kaj [[strategio]], kio iĝis karaktera por [[pensado]] de tiuj, kiujn nun oni nomas "la plej granda generacio".
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Tutmondiĝo|tutmondiĝinta]] [[Ekonomio|ekonomia]] [[mondo]] [[generacio]] formiĝinta post la [[Malvarma milito]] traktas [[Wall Street]] aŭ [[Silicia Valo|Silician Valon]] same kiel iliaj [[gepatroj]] traktis la [[Registaro|registaran]] servon en [[Vaŝingtono]]. Tio spegulas prioritaton de la ekonomia [[agado]] kompare al la [[Politiko|politika]], parte kaŭzitan de kreskanta maldeziro sin doni al la [[profesio]], infektita je senbrida publikeco, kiu ofte finiĝas per [[detruado]] de la [[kariero]] kaj perdo de la [[reputacio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[generacio]] formiĝinta post la [[Malvarma milito]]] Estante produkto de [[edukado]], kiu malmulte atentas [[historio]]n, ĝi ofte havas neniujn vidpunktojn pri la [[internaciaj aferoj]]. Tiu ĉi generacio estas subiĝema al la [[tento]] per [[ideo]] de senriskaj tutmondaj rilatoj kiel rekompenco de akra [[konkurenco]] en ilia privata [[vivo]]. En tia medio iĝas sufiĉe natura [[kredo]] je tio, ke celado de personaj [[Ekonomio|ekonomiaj]] [[intereso]]j finfine kaj preskaŭ aŭtomate sekvigos tutmondan [[Politiko|politikan]] interpaciĝon kaj [[demokratio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...[[generacio]] de la [[Usono|usonaj]] [[gvidanto]]j de periodo post la [[Malvarma milito]] (sendepende de tio, ĉu ili eliris el [[Protesto|protesta]] [[movado]] aŭ el [[Komerco|komercaj]] [[lernejo]]j) konsideras ebla imagi ke la [[ekstera politiko]] estas [[Ekonomio|ekonomia]] [[politiko]] aŭ speco de [[Edifo|edifado]] de la resto de la [[mondo]] je spirito de usonaj [[virto]]j. Ne mirindas ke la usona [[diplomatio]] ekde la fino de la Malvarma milito ĉiam pli kaj pli transformiĝas je vico de proponoj sekvi la usonan agadprogramon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tio kio estas konsiderata komuna [[politiko]] de la [Nordatlantika] [[NATO|alianco]] rilate [[Rusio]]n ofte estas [[Sentimentaleco|sentimentala]] interpreto de la personeco de la nuna rusia [[gvidanto]]. Iam tio estis [[Boris Jelcin]] kaj nun (almenaŭ je komenca etapo) [[Vladimir Putin]]. Tio ebligas al ĉiu ĝia membro libere efektivigi ŝtatan politikon kongrue al [[Psikologio|psikologiaj]] kriterioj, kiujn li ellaboras por si mem.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pli da [[usonanoj]] kaj [[eŭropanoj]] komencis viziti la alian kontinenton kompare al [[pasinteco]]. Sed ili estas translokiĝantaj en kokono de siaj [[antaŭjuĝo]]j aŭ [[Profesio|profesiaj]] rilatoj, sen posedi konojn de [[historio]] kaj nematerialaj valoroj de la alia flanko de la [[Atlantiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekde ekpartopreno de [[Usono]] en la [[Unua mondmilito]] en 1917, ĝia [[politiko]] baziĝis sur agnosko de tio ke ĝiaj [[Geopolitiko|geopolitikaj]] [[intereso]]j postulas malebligon de [[dominado]] en [[Eŭropo]] de potenciale [[Malamiko|malamika]] [[potenco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unu el [[ironio]]j de la [[sorto]] konsistas en tio, ke el ĉiu malgajnita [[mondmilito]] [[Germanio]] estis eliranta pli forta rilate siajn [[najbaro]]jn ol ĝi estis antaŭ ilia komenco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Germanio]], malsame ol en la aliaj grandaj [[Eŭropo|eŭropaj]] [[ŝtato]]j, [[naciismo]] kaj [[demokratio]] evoluis aparte, ofte konfliktante unu kontraŭ la alia... Rezulte de tio la [[germana naciismo]] havis abstraktan, [[Emocio|emocian]] kaj [[Romantikismo|romantikan]] karakteron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum jarcentoj [[Germanio]] estis tro malforta aŭ tro forta por konservi [[paco]]n en [[Eŭropo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kun kresko de relativa [[rolo]] kaj [[povo]] de [[Germanio]] kaj restariĝo de [[Rusio]], renaskiĝos la [[tento]] de la rusio-germana interproksimiĝo, bazita sur la [[Otto von Bismarck|Bismarck]]-tradicio ke ambaŭ landoj prosperis kiam ili estis proksimaj kaj spertis malfacilaĵojn kiam ili [[Konflikto|konfliktis]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...plejparton de la [[1990-aj jaroj]] Atlantika kurso de [[Usono]] estis ŝanceliĝanta inter [[orgojlo]] kaj [[indiferenteco]], inter traktado de [[Eŭropo]] kiel malsupera partnero kaj partoprenanto de [[Reklamo|reklama]] kampanjo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam [[Usono]] interagas kun [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj je individua bazo, ĝi havas eblecon aranĝi konsultadon je pluraj niveloj kaj estis aŭdata longe antaŭ la [[decido]] estas farita. Ĉe interago kun [[Eŭropa Unio]] inverse, Usono estas ekskludita el decidofara procezo kaj ĝi komencas la interagon nur post kiam la [[evento]] okazis kaj interagas kun reprezentantoj, parolantaj nome de ministroj kiuj faris la decidon dum renkontiĝoj, kiujn Usono ne partoprenis je iu ajn nivelo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...limo de [[Estonio]] troviĝas 50 km for de [[Sankt-Peterburgo]]. Avanco de la unuiĝinta komandaro de [[NATO]] tiom proksime al la ŝlosilaj centroj de [[Rusio]] povus bloki eblecon ligi Rusion al la naskiĝanta monda ordo kiel konstrua membro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unu afero estas teoriumi pri [[Reciproke garantiita neniigo|reciproka neniigo]], bazita sur [[minaco]] de reciproka [[sinmortigo]], kaj tute alia afero estas realigi tian koncepton je konkreta kriza situacio. Kiu fakte pretos preni sur sin [[Moralo|moralan]] [[respondeco]]n por apliki la [[strategio]]n, garantiantan [[morto]]n de dekmilionoj da [[homo]]j? Kiel oni povus fari tiel ke tiu ĉi strategio reale funkciu? Kiel povus [[Demokratio|demokratiaj]] [[registaro]]j realigi tian kurson? Ne eblas kredi ke la demokratiaj registaroj en [[Eŭropo]], fieraj pri siaj [[Humanismo|humanismaj]] trajtoj, efektive realigos siajn minacojn de responda atako.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed en [[Eŭropo]], same kiel en [[Usono]], teorio de [[reciproke garantiita neniigo]] estas defendata kun granda [[fervoro]] de tiuj, kiuj komencis sian [[Politiko|politikan]] [[kariero]]n dum [[manifestacio]]j, atakante ''iun ajn'' [[dependeco]]n de la [[nukleaj armiloj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum pintokunveno en [[Moskvo]] en 1972 [[Sovetunio]] aprobis insistan [[Usono|usonan]] proponon limigi [[Ofensivo|ofensivajn]] [[armilo]]jn samtempe kun tiuj [[Defendo|defendaj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la administracio de [[Ronald Reagan]], la [[Strategia Defenda Iniciato]] kaj mezdistancaj [[misilo]]j en [[Eŭropo]] revenigis [[Sovetunio]]n al [[intertraktoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri lokado de usonaj misiloj en Orienta Eŭropo] Parte pro internaj kialoj, [[celo]] de [[kontraŭmisila defendo]] estis difinita escepte kiel rebato de la [[atako]]j fare de la [[Kanajla ŝtato|kanajlaj ŝtatoj]], kio estigis debatojn pri tio kio estas la kanajlaj ŝtatoj aŭ ĉu efektive ekzistas tia [[minaco]]. Sed gravas ankaŭ agnoski ke la kontraŭmisila defendo estas same necesa ankaŭ kontraŭ jamaj [[Nuklea armilo|nukleaj]] potencoj, kiuj ne apartenas al la kanajloj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sankt-Peterburgo]] [[Teritorio|teritorie]] esats pli proksima al [[Novjorko]] ol al [[Vladivostoko]], kiu siavice pli proksimas al [[Seatlo]] ol al [[Moskvo]]. La ŝtato de tia grandeco ne suferos [[klaŭstrofobio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum sia tuta [[historio]] kun ties apogeoj kaj faloj [[Rusio]] estis realiganta insistan, paciencan kaj lertan [[diplomatio]]n: kun Prusio kaj [[Aŭstrio]] kontraŭ fantomo de la franca [[dominado]]; kun [[Francio]] kontraŭ la imperia Germanio; kun [[Anglio]], Francio kaj la [[Hitlero|Hitlera]] [[Germanio]] por eviti [[izolado]]n; kun [[Usono]] kaj [[Britio]] por eviti [[katastrofo]]n dum la [[Dua mondmilito]] kaj dum la [[Malvarma milito]], provante disigi [[Eŭropo]]n disde Usono per kombinado de [[Nuklea armilo|nuklea]] [[ĉantaĝo]] kaj subtenado de [[movado]]j, kiuj prezentadis Usonon kiel la plej grandan minacon al la nuklea [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Multaj en [[Germanio]] ligas la naciajn [[katastrofo]]jn kun forgeso de la [[ordono]] de [[Otto von Bismarck|Bismarck]] ĉiam subteni [[Diplomatio|diplomatiajn]] alternativojn por [[Rusio]]; [[Francio]] memoras ke en la du [[milito]]j ĝis savis la unio kun Rusio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] sin detenis de starigo de [[Diplomatio|diplomatiaj]] rilatoj kun [[Sovetunio]] ĝis la komenco de 1934.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[1990-aj jaroj]]] [[Rusio]]n oni traktis ne kiel seriozan potencon, sed kiel [[objekto]]n de indulgemaj esploroj rilate la staton de ĝiaj internaj [[reformo]]j. La [[Okcidento|okcidentaj]] [[gvidanto]]j, agante tiel kvazaŭ ili mem estas parto de la rusia [[interna politiko]], dum la [[regado]] de [[Boris Jelcin]] verŝis sur lin [[Laŭdo|laŭdajn]] panegirojn pro lia [[fideleco]] al la reformoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Putin]] eliris la [[mondo]]n de [[sekretaj servoj]]. Avancado en tiu ĉi ombra mondo supozigas fortan [[fideleco]]n al la [[laboro]] por la [[bono]] de la lando kaj ĉeeston de malvarma [[Analizo|analiza]] kapablo. Tio kondukas al la [[ekstera politiko]] simila al tiu, kiun dum jarcentoj realigis [[carismo]], al kreskigo de popola subteno de misiisma [[rolo]] de [[Rusio]] kaj strebo domini super la najbaroj, se ili ne povas esti konkeritaj. Rilate la aliajn potencojn, estiĝas kombino de premado kaj stimulado, kies proporcio atingeblas helpe de skrupule ellaboritaj, [[Pacienco|paciencaj]] kaj singardaj manipuladoj je la sistemo de [[povekvilibro]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Konsiderante sian [[Historio|historian]] sperton, [[Rusio]] devas montri specialan zorgitecon pri siaj vastaj randaj areoj kaj, kiel ni diris komence, la [[Okcidento]] devas montri singardemon kaj ne vastigi sian [[NATO|unuigitan militan sistemon]] tro proksime al la [[limo]]j de Rusio. Sed ĝuste same la Okcidento devas instigi Rusion rezigni je sia strebo domini super la najbaroj. Se Rusio eksentos sin trankvila en siaj nunaj limoj, ĝiaj rilatoj kun la ekstera [[mondo]] rapide pliboniĝos. Sed se rezulte de [[reformo]]j Rusio iĝos pli forta kaj revenos al [[Hegemonio|hegemonia]] [[politiko]] — kion fakte timas plejparto de ĝiaj najbaroj — streĉiteco de la [[tempo]] de la [[Malvarma milito]] neeviteble reaperos.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rusia membreco en [[NATO]] transformus la Nordatlantikan aliancon je sekurecilo simila al mini-[[UN]] aŭ inverse, je la kontraŭazia — speciale kontraŭĉina — alianco de la [[Okcidento|okcidentaj]] industrie evoluintaj [[demokratio]]j. Rusia membreco en [[Eŭropa Unio]] aliflanke kaŭzus splitiĝon inter la bordoj de la [[Atlantiko]]. Tia [[ago]] neeviteble stimulos Eŭropon eĉ pli al serĉado de la vojoj por distanciĝi de Usono kaj igos Vaŝingtonon realigi analogian [[politiko]]n en la aliaj mondopartoj. Formale establitaj rilatoj inter Rusio kaj [[Eŭropo]], kiuj estos pli proksimaj ol la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono aŭ eĉ kompareblaj kun ili, kaŭzos [[revolucio]]n en la Atlantikaj rilatoj — tio estas la kialo pro kiu Putin tiom insiste atentas kelkajn aliancanojn de Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[NATO]] devas esti konservita kiel garantio kontraŭ nova transformiĝo de [[Rusio]] je [[imperio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[milito]]j inter la landoj de [[Latinameriko]] fakte estas ekskluditaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Argentino]] kaj [[Brazilo]] superis tion kio en iu momento ŝajne aŭguris komencon de [[nuklearmila konkuro]]. Ambaŭ landoj oficiale promesis ĉesigi iujn ajn strebojn al la kreado de [[nukleaj armiloj]] aŭ sistemoj de ilia sendado. Tiukampe ili aliĝis al [[Meksiko]], kiu deklaris sian sindevigon rezigni je la kreado de nuklea potencialo jardekon pli frue. La aliaj landoj de Latinameriko sekvis la ekzemplon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...la [[tutmondiĝo]] portas [[risko]]n de tio, ke la [[evoluontaj landoj]] komencos evoluigi dunivelan [[ekonomio]]n. Eble 20% de ilia ekonomio iĝos parto de la internacia sistemo kaj tio estos plej ofte elementoj de grandaj plurnaciaj [[kompanio]]j. La aliaj — kaj verŝajne plejparto de la [[loĝantaro]] — restos for de la procezo, ne ricevinte aliron al la [[enspezo]]j, [[laboro]] kaj eblecoj, kiujn donas la tutmondiĝo. Tia ambigueco kaŭzas [[malkontento]]n, negativan rilaton al [[Usono]] kaj sociajn tumultojn, speciale se kaze de ekonomia [[recesio]] la [[usona ekonomio]] falas pli ol oni prognozis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Historie [[Gerilo|gerilaj]] [[milito]]j, same kiel [[Enlanda milito|enlandaj militoj]], finiĝis per definitiva [[venko]] de unu flanko aŭ per kompleta elĉerpiĝo de ambaŭ flankoj. [[Intertraktoj]] inter la flankoj preskaŭ neniam finiĝas per [[kompromiso]] — kvankam ili plu estas konsiderataj plej bona kuracilo, preskribata de [[Nordameriko|nordamerikaj]] konsilistoj, kiuj insistas je "[[Politiko|politikaj]]" rezultoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...[[Gerilo|gerilaj]] grupoj lernis ekspluati zorgitecon de [[Okcidento|okcidentaj]] defendantoj de [[homaj rajtoj]] por provoki enmiksiĝon (kiel en [[Kosovo]]) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en [[Vjetnamio]]).
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...dum plejparto de sia [[historio]] kiel suverena ŝtato, [[Brazilo]] estis insistanta je specialaj rilatoj kun [[Usono]] kaj ricevanta ilin je la sama grado. Ĝi agis ĝuste same kiel aliancano de Usono kia iĝis [[Britio]] en [[Eŭropo]] post la [[Dua mondmilito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum plejparto de sia [[historio]] [[Argentino]] rigardis ne al la [[Nordo]], sed al la Oriento, al [[Eŭropo]]. Posedante grandajn resursojn kaj talentan [[loĝantaro]]n, ĝi antaŭ [[diktaturo]] de [[Juan Domingo Perón|Perón]] estis la sesa laŭ pokapaj enspezoj en la [[mondo]]. En la [[okcidenta hemisfero]] ĝi estis substrekanta sian individuecon, disdegne traktante siajn nordajn najbarojn kaj indignante pro la dominanta rolo de [[Usono]], cetere sen forlasi [[limo]]jn de indulgema [[indiferenteco]]. Enpotenciĝo de Juan Domingo Perón finis la pretendojn de Argentino pri unikeco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La landoj de [[Azio]] traktas unu la alian kiel strategiajn [[malamiko]]jn, eĉ kiam ili kunlaboras je multaj [[Ekonomio|ekonomiaj]] kampoj. La [[milito]]j inter ili ne przentiĝas eblaj, kvankam ili ne povas esti tute ekskluditaj. La internacia ordo en Azio pro tio pli similas al la ordo en [[Eŭropo]] en la [[19-a jarcento]] ol al Norda Atlantiko en la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...landoj de [[Azio]] neniam agnoskis komunan [[danĝero]]n, havante sufiĉe malsamajn [[opinio]]jn pri [[minaco]]j al ilia [[sekureco]]. Iuj historie timis [[Rusio]]n; aliaj pli maltrankviliĝis pro [[Ĉinio]]; aliaj estis zorgitaj pro la restariĝinta [[Japanio]]; iuj en [[Sud-Orienta Azio]] konsideras la ĉefa danĝero [[Vjetnamio]]n. [[Barato]] kaj [[Pakistano]] estas absorbitaj de konsiderado de unu la alia kiel minaco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...elspezoj je [[defendo]] tra la tuta [[Azio]] laŭgrade kaj konstante kreskas, malgraŭ la fino de la [[Malvarma milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Korea milito]] iĝis jura misio de [[Unuiĝintaj Nacioj]], kvankam ĝi fakte estis organizita kaj efektivigita ĉefe de [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Vjetnamio]] neniu el la [[NATO]]-aliancanoj subtenis [[Usono]]n eĉ [[Politiko|politike]]; ili diferenciĝis nur laŭ grado de sia malproksimeco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...en [[Azio]] simple ne ekzistas [[Politiko|politikaj]] kaj [[Strategio|strategiaj]] kondiĉoj por markado de divida linio kaj grupiĝo de ĉiuj landoj ĉe unu flanko de ĝi, sen ebligi iujn grandajn [[Ĉinio|ĉinajn]] [[provoko]]jn. Provo fari tion — ĉu malkaŝe aŭ kaŝe — havus tute kontraŭan efikon kompare al la celita. Amikecaj landoj, plej verŝajne, preferus klare distanciĝi de tia plano. Ili preferus resti ie meze, kio kaŭzus laŭgradan izoladon de [[Usono]] en la regiono, stimulante la azian naciismon kaj politikon de nealiĝo al la blokoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia [[Aŭstralio]] — riskus kreskon de [[konfrontiĝo]] kontraŭ [[Ĉinio]] aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de [[demokratio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pli timante la [[Demokratio|demokratian]] [[Japanio]]n ol la [[Aŭtokratio|aŭtokratian]] [[Ĉinio]]n, [[Sud-Koreio]] ne partoprenos [[krucmilito]]jn, kiuj rompus internajn strukturojn de iu ajn [[Azio|azia]] [[ŝtato]], des pli de Ĉinio, kiun ĝi bezonas por konservi ekvilibron de siaj rilatoj kun [[Nord-Koreio]], Japanio kaj [[Rusio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Geopolitiko|Geopolitika]] [[defio]] por ĉiu granda [[Azio|azia]] lando, inkluzive [[Ĉinio]]n, konsistas ĉefe ne en kiel konkeri [[najbaro]]jn, sed kiel malebligi unuiĝon de tiuj najbaroj kontraŭ si.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Ĉinio kaj Rusio] Nur neimagebla [[persekutado]] de ambaŭ landoj fare de [[Usono]] puŝus ilin al pli proksima partnereco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Avantaĝo de [[Usono]] devas konsisti je subtenado de kunlaboraj rilatoj kun ĉiuj landoj de [[Azio]] kaj evitado de [[politiko]], kiu akcentus aserton ke al iu ajn granda azia lando propras [[malamikeco]], ĝis tiu ĉi malamikeco montriĝos malkaŝe.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono|Usonaj]] [[ekonomikisto]]j kritikas malfortajn ecojn de la [[Ekonomio de Japanio|japana ekonomio]] kaj, komplikante taskon de siaj usonaj kritikantoj, [[japanoj]] ĝis nun obstine rifuzas akcepti insistajn preskribojn de usonanoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Japanio]] fakte tiom forte ekkredis je sia unikeco, ke post alveno de [[Matthew Perry]] ĝi ne timis reorganizi siajn insituciojn laŭ [[Okcidento|okcidenta]] maniero, ĉar ĝi estis tiom certa pri tio ke ajnakaze ĝi konservos sian specifan karakteron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[reformo]]j en [[Japanio]] post la [[Dua mondmilito]]] Japanio sukcesis entrepreni tiajn ŝanĝojn, ĉar la japana sento de [[Kulturo|kultura]] [[identeco]] estis tiom forta, ke ĝi estis fakte transformanta tion kio povus iĝi [[Revolucio|revolucia]] impeto en aliaj landoj, je aspekto de nepra kontinueco de la [[japana kulturo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Japanio|Japanaj]] ĉefministroj ĉiam devenas de la sama elektita rondo — estro de [[frakcio]] aŭ kandidato je tiu posteno — kaj kutime oni povas lin prognozi anticipe, jardekon antaŭ la elekto, krom maloftaj kazoj de [[skandalo]]j aŭ subita [[morto]], rompintaj normalan pason de la aferoj. Pro tio la [[Ekstera politiko de Japanio|eksteran politikon de Japanio]] ne eblas kompreni traktante decidojn de apartaj [[gvidanto]]j. Oble pli ĝuste estas trakti ĝin kiel [[Familio|familian]] [[komerco]]n, kiu vidas sin konkuranta kun la [[mondo]] de senpersonigitaj, potenciale [[Malamiko|malamikaj]] [[konkuranto]]j, traktataj kiel senfine foraj kaj evidente tute nekompreneblaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Japanio|Japanaj]] ministroj ne povas esti eksigitaj de ĉefministro antaŭ ol ilia [[frakcio]] aprobos tion, la ministroj ankaŭ ne povas fari [[decido]]jn se ilia frakcio kontraŭas ilin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alta posteno en [[Japanio]] ne signifas [[rajto]]n eldoni [[ordono]]jn kaj des pli rajton [[Regado|regi]] surbaze de dekretoj; fakte ĝi nur donas la rajton gvidi la procezon de konvinkado de siaj kolegoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en [[Politiko de Japanio|japana politiko]]] Antaŭ ol grupo kiu koncernas atingon de interkonsento (kutime tio estas tiuj, kiuj devos plenumi la [[decido]]n) aprobos ke mankas alia alternativo, [[promeso]] ne povas esti plenumita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[ekonomio de Japanio]]] Se [[historio]] entute ion instruas, [[Japanio]] ekmoviĝos nur tiam, kiam ĝi eksentos premon ligitan al nesufiĉa [[konkurenco]], senpere influanta ĝian [[loĝantaro]]n, sed ne pli frue.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bonaj [[Rilatoj de Ĉinio kaj Usono|rilatoj kun Ĉinio]] — aŭ almenaŭ rilatoj, en kiuj [[Usono]] ne estas konsiderata la fonto de [[krizo]] — estas premiso de vivkapablo de la [[Rilatoj de Japanio kaj Usono|japano-usona alianco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Pjongjango]] devas esti konvinkita je tio ke la [[vojo]] al [[Vaŝingtono]] iras tra [[Seulo]] kaj neniel alie. Se tiuj prioritatoj estos ŝanĝitaj, [[Sud-Koreio]] laŭgrade estos malaltigita ĝis la [[rolo]] de figuranto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nek [[Ĉinio]], nek [[Japanio]] deziras baldaŭan [[Reunuiĝo de Koreio|reunuiĝon de Koreio]] — speciale kaze de heredado de la unuiĝinta [[Koreio]] de la [[Nuklea programo de Nord-Koreio|nuklea kaj misila teknologioj]] de [[Nord-Koreio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Japanio]] permesis loki [[Usono|usonajn]] militbazojn sur sia [[teritorio]] plejparte por defendi status quo en [[Koreio]] kaj ĝi timas ke la [[reunuiĝinta Koreio]] povus mobilizi sian [[socio]]n per alvokoj al plurjarcentaj [[antipatio]]j rilate Japanion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Certe la [[Nord-Koreio|Nordkoreia]] reĝimo povas kolapsi kiel tio okazis en [[Orienta Germanio]], ĉar [[Kim Ĝong-il]] perdas kontrolon super la paso de la [[evento]]j. En multaj kampoj tio verŝajne estas [[koŝmaro]] por [[Seulo]]. Rapida procezo de [[reunuiĝo de Koreio]] malgrandigus kolosajn problemojn, kiujn spertis [[Germanio]] dum jardekoj. Rilatumo de nombro de loĝantaro de [[Okcidenta Germanio|Okcidenta]] kaj [[Orienta Germanio]]j estis tri kontraŭ unu; en Koreioj ĝi estas proksimume du kontraŭ unu. Rilatumo de [[MEP]] pokape en Germanio estis proksimume du kontraŭ unu; la rilatumo en Koreio proksimas al 10:1, kio signifas ke la [[Ekonomio|ekonomia]] problemo de la reunuiĝo de Koreio estas oble pli terura ol en Germanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio koncernas [[Usono]]n, ĝi ne havas kialojn kontraŭi la [[reunuiĝo de Koreio|reunuiĝon de Koreio]] kaj havas multe da argumentoj por subteni ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri eventuala foriro de la [[Usono|usonaj]] trupoj el la [[reunuiĝinta Koreio]]] Siavice post foriro de tiuj ĉi trupoj [[estonteco]] de la usonaj militbazoj en [[Japanio]] iĝus problema.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Rilatoj de Ĉinio kaj Usono|politiko de Usono rilate Ĉinion]]] [[Azio|Azia]] versio de la [[politiko de detenado]] de la [[1980-aj jaroj]] trovos ne tro multe da subtenantoj, eble escepte de [[Vjetnamio]]; do la afero estos traktata malĝuste. Plej verŝajne tio kaŭzos ke la aziaj landoj forturniĝos de [[Usono]]. Eblecoj de Usono influi [[Japanio]]n grave reduktiĝos. [[Koreio]] transformiĝos je pulvora barelo. Landoj kun teritoriaj pretendoj eksentos novajn eblecojn por si. [[Eŭropo|Eŭropaj]] aliancanoj de Usono volonte plenigos la politikan kaj ekonomian vakuon. [[Politiko]], traktanta [[Ĉinio]]n kiel [[malamiko]]n ĉefe pro tio ke ĝia [[ekonomio]] kreskas kaj ĝia [[ideologio]] estas neakceptebla, finiĝos per izolado de Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Rilatoj de Ĉinio kaj Usono|politiko de Usono rilate Ĉinion]] [[Konfrontiĝo]] kontraŭ [[Ĉinio]] devas esti la lasta rimedo, ne [[Strategio|strategia]] elekto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...[[Ĉinio|ĉina]] [[konduto]] formiĝis precipe danke el [[naciismo|naciismaj]] [[ideo]]j de la [[19-a jarcento]], ne el [[Marksismo|marksismaj]] ideoj de la sama jarcento.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Aliro de [[Ĉinio]] al la [[ekstera politiko]] havas nuancon de [[skeptikeco]] kaj [[racio]]. Al [[Usono]] propras [[optimismo]] kaj [[misiismo]]. Ĉinio havas tute alian [[sento]]n de la [[tempo]] ol Usono. Kiam oni petas usonanon nomi iun historian [[evento]]n, li parolos pri konkreta [[tago]] en [[kalendaro]]. Kiam ĉino priskribas eventon, li priskribas ĝin kadre de tiu aŭ alia [[dinastio]]. Kaj ĉiu el 14 imperiestraj dinastioj daŭris pli ol la tuta [[historio de Usono]]. Usonanoj pensas je terminoj de konkretaj solvoj de konkretaj [[problemo]]j. Ĉinoj pensas je terminoj de etapoj de procezo, kiu ne havas precizan kulminon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[ĉinoj]] [[usonanoj]] prezentiĝas iom strangaj kaj iuspece neseriozaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Protestoj sur placo Tian An Men|Eventoj sur la placo Tian An Men]] havis pli komplikan karakteron ol simple [[Kontraŭkomunismo|kontraŭkomunista]] [[ribelo]]. Ili havis tri kialojn. Unue, la ribelo de [[studento]]j, kiu sin bazis sur [[Okcidento|okcidentaj]] [[Demokratio|demokratiaj]] principoj; due ribelo de [[laboristo]]j, kiuj insistis pri forigo aŭ almenaŭ malgrandigo de maljustaĵoj, fiagoj kaj problemoj, kaŭzitaj de ekonomia [[reformo]], kaj fine interna lukto en la komunista partio ĉefe koncerne sekvojn de la ekonomia reformo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[protestoj sur placo Tian An Men]]] Kiam [[Deng Xiaoping]] kaj liaj kolegoj decidis rompi la tendencon, akceptinte [[Merkata ekonomio|merkatan ekonomion]] kaj malcentralizitan decidofaradon, ili unuigis — je la komenca etapo de la [[reformo]] — [[problemo]]jn de la [[Planita ekonomio|centralizita planado]] kun problemoj de la libera merkato. Provo fari tiel ke la [[prezo]]j spegulu realajn elspezojn kaŭzas prezokreskon, almenaŭ je mallongga distanco. [[Inflacio|Inflacia]] eksplodo iĝis unu el lanĉiloj de la tumultoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[protestoj sur placo Tian An Men]]] [[Deng Xiaoping]] preferis akcepti paradoksecon de la situacio, insistante je politika stabileco por havi eblecon fini la socio-ekonomian [[revolucio]]n. Laŭ lia [[opinio]], li luktis kontraŭ [[ĥaoso]], ne kontraŭ [[demokratio]]. "Mi restas la reformisto, — diris al mi Deng duonjaron post la subpremo de la [[protestoj sur placo Tian An Men|ribelo sur Tian An Men]], sed se estus perdita la stabileco, por ĝia restarigo necesus la vivo de la tuta generacio".
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [komparo kun [[Ekspansiismo|ekspansiisma]] [[politiko]] de [[Sovetunio]]] Ĉina komunista gvidantaro ne efektivigas tian politikon eksterlande kaj nek faras tiajn deklarojn mondskalajn: ĝi ne havas servistojn forme de tutmonda reto de komunistaj partioj aŭ radikalaj organizoj, deklarantaj pri sia [[fideleco]] al [[Pekino]]. [[Ĉinio]] ankaŭ ne kreas [[problemo]]jn por internaj strukturoj de la aliaj landoj pro [[Ideologio|ideologiaj]] konsideroj. Nome [[naciismo]], ne [[komunismo]], povas kaŭzi [[konfrontiĝo]]n kontraŭ [[Usono]] kaj ĉe tio ne pro la diskuto pri tutmonda [[hegemonio]], sed pro [[Tajvano]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[ekstera politiko de Ĉinio]] havas [[Pacienco|paciencan]] kaj longdaŭran karakteron. [[Geopolitiko|Geopolitika]] [[defio]], kiel oni ĝin vidas en [[Pekino]], evidente prezentiĝas ne kiel [[konkero]] de najbaraj landoj, sed kiel malebligo de ilia unuiĝo kontraŭ [[Ĉinio]]. Kaj plej malmulte gvidantaro de Ĉinio interesiĝas pri provokado de [[Usono]], la lando plej fora de Ĉinio, kiu historie neniam minacis unuecon kaj tutecon de Ĉinio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sovetunio]] havis ĉirkaŭ 2500 strategiajn [[misilo]]jn, multaj el ili kun dispartigeblaj raketkapoj. Amasa atako kontraŭ [[Usono]] teknike povus esti plenumita kaj strategie sufiĉe probabla (kvankam ĝi neniam estis tia). [[Ĉinio|Ĉinaj]] strategiaj trupoj kun iliaj proksimume 30 likvofuelaj misiloj kun nedispartigeblaj raketkapoj, bezonantaj horojn por lanĉo, ne estas [[Ofensivo|ofensiva]] rimedo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio koncernas [[Ĉinio|ĉinan]] terarmeon, ĝi kapablas defendi sian landon surbaze de strategio de elĉerpigo, kiu tamen ne taŭgas por senhalta [[ofensivo]] kontraŭ granda [[malamiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĉinio]] havas sufiĉe [[Milito|milite]] fortajn [[najbaro]]jn, inkluzive de [[Barato]], [[Vjetnamio]], [[Japanio]], [[Rusio]] kaj du [[Koreio]]j, ĉiun el kiuj estus malfacile [[Venko|venki]] je lukto unu kontraŭ unu, kaj eĉ pli malfacile se ili estos organizitaj je iuj grupoj. Tio almenaŭ postulas de Ĉinio efektivigon de [[diplomatio]], kiu ne sekvigas [[minaco]]jn al ĉiuj ĝiaj najbaroj samtempe.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Racia usona gvidantaro devas ekvilibri inter [[risko]] de flamigo de la [[ĉina naciismo]] kaj profitoj de mallongdaŭra premo. Eĉ supozinte ke la nova [[Malvarma milito]] estas neevitebla — la supozo kiun mi ne kundividas — saĝa usona politiko devas klopodi transmeti respondecon pri la [[konflikto]] sur [[Pekino]]n por malebligi izoladon de [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se [[Ĉinio]] konservos koncentriĝon je la internaj aferoj ĝi nepre iĝos granda [[potenco]] kaj tiel ricevos eblecon defii [[Usono]]n. Sed ĝi ne estos sola: [[Barato]], [[Brazilo]] kaj [[Rusio]] havas eblecojn similajn al la ĉinaj kaj iusence alfrontas ne malpli timigajn obstaklojn. Ĉu Usono devas dependigi sian [[sekureco]]n de preventado de apero de iu ajn granda potenco? Tia [[konduto]] transformos ĝin je la tutmonda ĝendarmo kaj finfine turnos la aliajn landojn kontraŭ ĝi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Tajvano]], estanta parto de [[Ĉinio]] ekde la [[17-a jarcento]], estis aneksita de [[Japanio]] en 1895 dum la provo kiu evidentiĝis la unua paŝo en [[konkero]] de la ĉeftera Ĉinio. La [[insulo]] estis redonita al Ĉinio de la venkintaj en la [[Dua mondmilito]] aliancanoj en 1945, post kiam prezidanto [[Franklin D. Roosevelt]] deklaris ĝin parto de Ĉinio en 1943.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De [[Tajvano]] komenciĝis dispartigo de [[Ĉinio]] — ĝi estis la unua provinco, kiu estis aneksita de la [[Koloniismo|koloniistoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri reveno de Tajvano] En novembro 1973 [[Mao Zedong]] diris al mi, ke [[Ĉinio]] povos atendi 100 jarojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri pozicio de Usono rilate statuson de Tajvano] Tia neoficiala interkonsento ekfendiĝis en 1995 kiam prezidanto de [[Tajvano]] [[Lee Teng-hui]] ricevis vizon por vizito al la [[Universitato Cornell]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sensiva demando pri [[Tajvano]] trafas kategorion de [[problemo]]j — simile la demandon pri [[estonteco]] de [[Palestino]] — kiuj ne havas definitivan [[solvo]]n nuntempe.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri malkaŝa subteno de [[Tajvano]] fare de [[Usono]]] Tia [[strategio]] estas mallongvida, ĉar la ekzistanta kadro plejparte kongruas al la interesoj de Tajvano. Ĉar la ĉefa detena faktoro en la Tajvana politiko de [[Ĉinio]] ĉiam estis strebo de Ĉinio al bonaj [[Rilatoj de Ĉinio kaj Usono|rilatoj kun Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato]] estas [[demokratio]], kiu ĝis nun restas plej bone funkcianta kaj vere libera sistemo el ĉiuj landoj, ricevintaj [[sendependeco]]n post la [[Dua mondmilito]]. La reganta grupo perfekte konas la [[Angla lingvo|anglan]]. Barata administra aparato, kvankam tro [[Burokratio|burokratisma]] kaj subiĝema al influo de [[Socialismo|socialismaj]] [[ideologio]]j, lernitaj en la [[Londona lernejo pri ekonomio]], estas inter la plej efike funkciantaj en la [[evoluonta mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato]] konservis propran karakteron ne per absorbado de eksterlandanoj, sed per apartiĝo de ili. La barata [[socio]] povis subiĝi al forto, sed ĝi konserviĝis pro tio ke neniu fremda [[kulturo]] povis penetri ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La eksterlandanoj ricevas neniun statuson en la [[Hinduismo|hinduisma]] [[socio]] kio fermas ĝin komplete je kondiĉoj de eksterlanda regado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato]] unuiĝis je la nunaj [[limo]]j pro tio ke [[Britio]] donis al tiu ĉi subkontinento, kiu antaŭe havis religian, kulturan kaj geografian identecon, homogenan strukturon de la [[regado]], administrado kaj [[juro]]. Ĝi kreis la baratan [[ŝtato]]n surbaze de la [[Okcidento|okcidentaj]] [[Liberalismo|liberalaj]] principoj de [[demokratio]] kaj ŝtata sistemo. Ĝi ankaŭ ŝarĝis Baraton per la problemo de ties [[Islamo|islama]] loĝantaro, ĉirkaŭ 100 milionoj restis en Barato post la establo de [[Pakistano]] dum la apartigo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...milita [[alianco]] de [[Usono]] kun [[Pakistano]] en la [[1950-aj]] kaj [[1960-aj jaroj]], kvankam ĝi estis direktita kontraŭ [[Sovetunio]] kaj [[Ĉinio]], damaĝis la [[Rilatoj de Barato kaj Usono|usono-baratajn rilatojn]] dum la [[Malvarma milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Malvarma milito]] [[Barato]] proklamis sin neŭtrala [[Moralo|morala]] arbitracianto de la mondaj aferoj, kaj multaj [[Usono|usonaj]] intelektuloj estis agnoskantaj ke Barato en tiu ĉi kazo sekvis pli altajn moralajn normojn ol la [[superpotenco]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la nordo [[Anglio]] insistis ke gardado de la [[McMahon-linio]], farita je certa distanco de la historiaj limoj inter [[Ĉinio]] kaj [[Hindostano]]. La imperiestra Ĉinio neniam agnoskis tiun ĉi demarkacion, sed ĝi estis tro malforta por kontesti ĝin. La komunista Ĉinio restarigis la tradician [[limo]]n kaj militis tiucele en 1962.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato]] estas pli zorgita je la [[Afganio|afgana]] [[fundamentismo]] ol je tiu [[Irano|irana]] kaj oble pli forte maltrankvilas pro [[Financo|financa]] subteno de [[islama fundamentismo]] fare de [[Sauda Arabio]] ol pro nepacigeblo de [[Saddam Hussein]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la nordo je [[Himalajo]] [[Usono]] havas neniujn [[Nacia intereso|naciajn interesojn]], kiuj ebligus al ĝi sin engaĝi je lima diskuto inter [[Ĉinio]] kaj [[Barato]] antaŭ ol unu el la landoj provos atingi siajn [[celo]]jn per forto. Tiu ĉi demando ne apartenas al tiuj por kiuj Usono indus riskigi siajn rilatojn kun ĉiu el tiuj ĉi landoj. Tio estas klasika kazo de neceso kompreni limojn de la usonaj interesoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Rilatoj de Barato kaj Ĉinio|Rilatoj de Ĉinio kaj Barato]] influas [[Usono]]n nur en tiu kazo se iu ajn el tiuj ĉi [[ŝtato]]j provos [[Dominado|domini]] super la alia.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato]] realigis sian unuan [[Nuklea testo|nuklean teston]] en 1974. [[Ĉinio]] testis sian unuan [[Nuklea armilo|nuklean armilon]] en 1964. En 1976 kiel la [[Usona Sekretario de Ŝtato|Ŝtata Sekretario]], mi ne sukcesis konvinki [[Pakistano]]n ne lanĉi propran [[Nuklea programo de Pakistano|nuklean programon]]. Tiel nuklea testo servas por ni kiel memorigo pri tio ke malgraŭ mantroj pri [[tutmondiĝo]] ekzistas [[Geopolitiko|geopolitikaj]] realoj, kiuj staras pli alte ol modaj [[revo]]j pri universaleco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato]] kaj [[Pakistano]] testas nukleajn armilojn ĉar, vivante en tiom proksima najbareco, ili ne [[risko]]s sian [[postvivado]]n por [[edifo]]j, devenantaj de landoj, kiuj bazas sian propran [[sekureco]]n sur la [[nukleaj armiloj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alianco kun [[Japanio]] restas angulŝtono de la [[Ekstera politiko de Usono|politiko de Usono]] en [[Azio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[konflikto]]j en [[Proksima Oriento]] [[Emocio|emociaj]] stimuloj devenas de la fortoj kompareblaj kun tiuj, kiuj ekzistis en [[Eŭropo]] en la [[17-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ironio de la [[Usono|usona]] [[rolo]] en la [[araba-israela konflikto]] konsistas je tio, ke provo de la [[Bill Clinton|Clinton]]-administracio en la lasta jaro de sia regado solvi ĝin definitive transformis la konflikton el malfacile solvebla je nesolvebla.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[araba-israela konflikto]]] Apenaŭ tia [[konflikto]] povas esti solvita definitive per interkonsento (eĉ se ĝi vere devas esti tia). La plej realisma propono estas kunekzistado. Strebi iri pluen signifas instigi al [[perforto]] kiel tio okazis en [[Camp David]] en julio 2000 post pintokunveno de prezidento [[Bill Clinton|Clinton]], [[Israelo|israela]] ĉefministro [[Ehud Barak]] kaj prezidanto de la [[Organizaĵo por Liberigo de Palestino]] [[Jaser Arafat]]. La [[problemo]] nun konsistas je tio, ĉu la kunekzistado aperos per [[intertraktoj]] aŭ ĉu ĝi estiĝos post pliaj provoj de la forto de tia skalo, kiu en [[17-a jarcento|analogia periodo]] en [[Eŭropo]] kaŭzis la [[Tridekjara milito|Tridekjaran militon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la lastaj tri jardekoj inter islamaj landoj okazis pli da [[milito]]j kaj ili estis oble pli sangoverŝaj ol inter [[Israelo]] kaj la [[islama mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Proksima Oriento] La [[konflikto]]j en la regiono ne koncernas la demandojn pri [[demokratio]], ĉar escepte de [[Israelo]] neniu el la oponantoj estas demokratio, kio devigas [[Usono]]n kunlabori kun vico da [[ŝtato]]j surbaze de komunaj zorgitecoj rilate [[sekureco]]n. La fakto konsistas je tio ke la industrie evoluintaj demokratioj simple ne povas ebligi ĉesigon de ilia aliro al la [[nafto]] de la [[Persa golfo]] aŭ silente aprobi ke iu lando aŭ grupo da landoj, malamikaj rilate ĝian bonfarton, dominos en la areo de la golfo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis la [[1970-aj jaroj]] [[Irano]] estis bazo de la usona sekurecpolitiko en la [[Persa golfo]]; [[Irana revolucio|interna revolucio]], kiun [[Usono]] ne povis preventi, nek ekgvidi, transformis la landon je la ĉefa [[minaco]] al [[sekureco]] en tiu ĉi regiono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Limo]]j de [[Israelo]] de 1967 kun [[Egiptio]], [[Sirio]] kaj [[Jordanio]] spegulas fakte la internacie agnoskitajn limojn de la [[Mandata Palestino|brita mandato]] en [[Palestino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Israela ĉefministro [[Jicĥak Rabin]], same kiel [[Jaser Arafat]], preferus la [[venko]]n. Ili kontentiĝis per [[Interkonsentoj de Oslo|interkonsento en Oslo]] pro tio, ke ĉiu el ili venis al [[kompreno]] ke li ne havas alian elekteblon. [[Israelo]] estis tro forta por ke oni povu venki ĝin [[Milito|milite]], kaj la [[Organizaĵo por Liberigo de Palestino]] havis tro multe da internaciaj subtenantoj por ke oni povu venki ĝin [[Politiko|politike]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malkapablo de [[Israelo]] fini la [[intifado]]n en 1987-1988 en [[Cisjordanio]] kaj en [[Gazaa Sektoro]] lasis al Israelo nur kvar eblecojn: [[Etna purigado|etnaj purigadoj]]; anekso de Cisjordanio kaj kreado de [[ŝtato]] dividita surbaze de rasapartiga principo; inkluzivigo de la [[Araboj|araba]] loĝantaro je la juda ŝtato aŭ iu formo de interkonsentita dislimigo de la du komunumoj — do akcepti la kreadon de la palestina ento, kiu iam nepre ricevos formon de la ŝtato. Etnaj purigadoj kaj apartigo estis nekombineblaj kun moralaj konvinkoj kaj politikaj bezonoj de Israelo. Israelo estis malpreta ankaŭ al la inkluzivigo de ĉiuj araboj de Cisjordanio je Israelo, ĉar tio detruus la [[Judoj|judan]] karakteron de tiu ĉi ŝtato. La [[Interkonsentoj de Oslo|atingita per intertraktoj]] kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de [[Palestino]] transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo [[Jicĥak Rabin]] tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min".
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Interkonsentoj de Oslo]]] Pli ol 90% de la loĝantaro estis fiksita je areoj, kontrolataj de [[Palestino|palestinanoj]]. Kaj rezulte de sekvintaj interkonsentoj tie nun estas ĉirkaŭ 95% de la palestina loĝantaro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Israelo]], dividita je "kolomboj", identigantaj la [[paco]]n kun sia psikologia [[memrealigo]], kaj "akcipitroj", vidantaj en la paca procezo teston pri eltenemo, pelis sin je interna sakstrato. Ĝi estas disŝirata inter esperoj pri benata paco ka paralizantaj [[timo]]j dum atendado de tutnacia [[katastrofo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De la vidpunkto de adfministrado de [[intertraktoj]] [[Ehud Barak]] kiel evidentiĝis estis la plej kuraĝa kaj plej pacama [[Israelo|israela]] ĉefministro dum la tuta [[historio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[araba-israela konflikto]]] En la nuna etapo la [[Diplomatio|diplomatiaj]] klopodoj devas koncentriĝi je serio da interaj interkonsentoj. Ilia [[celo]] devas esti difinita kiel ne atingo de la definitiva [[paco]], sed kiel konsento pri longa periodo de kunekzistado, spegulanta la formiĝintajn por ambaŭ flankoj realojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En prognozebla [[estonteco]] la [[Palestina ŝtato]] estos agnoskita de plejparto de la landoj, inkluzive plejparton de la [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj, eĉ se [[Usono]] por iu [[tempo]] sin detenos de tio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Palestina ŝtato|Palestina teritorio]] devas en signifa parto esti tuteca unuo kaj [[Israelo|israleaj]] kontrolpunktoj kaj enmiksiĝo je ĉiutaga [[vivo]] ene de tiu [[teritorio]] devas esti strikte limigitaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Postvivado]] de [[Israelo]] dependas precipe de [[Diplomatio|diplomatia]] protekto kaj almenaŭ samgrade de [[Milito|milita]] ekipaĵaro liverata de [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri fortigo de la alianco kun [[Turkio]]] En [[Usono]] estis la granda aspiro kaj en [[Eŭropo]] ĝi estis eĉ pli granda, akcepti Turkion kiel ion evidentan per si mem, agi kvazaŭ oni povas subigi ĝin al kontrolo de [[interna politiko]] sen iuj ajn elspezoj kaj kvazaŭ la turka nacia [[fiero]] povas esti ignorata.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Persa golfo]]] Kun tempopaso la [[rolo]] de [[Barato]] en tiu ĉi regiono kreskos.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Golfa milito]]] Plej bone estus daŭrigi [[detruado]]n de elitaj [[Irako|irakaj]] unuoj — de la trupoj de la Respublika Gvardio — kiuj estis kaj plu estas apogilo de la potenco de [[Saddam Hussein]]. Se oni sekvus tiun ĉi strategion, tre probable ke la iraka [[armeo]] forigus lin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Irako]] ne devas esti tro forta de la vidpunkto de la [[povekvilibro]] en la regiono, nek tro malforta por ke ĝi povu konservi sian [[sendependeco]]n kaze de [[komploto]]j de siaj avidaj [[najbaro]]j, speciale inkluzive de [[Irano]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estos paradokse se nepripensemaj agoj denove sekvigos kontraŭan rezulton: tiom malfortan [[Irako]]n ke ĝiaj [[najbaro]]j, speciale [[Irano]], hastos por plenigi la vakuon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[mondo]] malmultas landoj kontraŭ kiuj [[Usono]] havas malpli da kialoj por [[kverelo]] ol [[Irano]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Malvarma milito]] je interesoj de [[Usono]] estis konservi [[sendependeco]]n de [[Irano]] de la [[minaco]] flanke de [[Sovetunio]], historia fonto de premo kaj invado al la lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Haveblas neniu [[Geopolitiko|geopolitika]] motivo por [[malamikeco]] inter [[Irano]] kaj [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Irano]] la [[sorto]] mem difinis gravan [[rolo]]n — en iuj cirkonstancoj decidan — en la [[Persa golfo]] kaj la [[islama mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[ekonomiaj sankcioj]] de [[Usono]]] Eksterteritorian sferon de apliko, speciale kontraŭ [[aliancano]]j, malfacilas pravigi kaj ĝi bezonas novan aliron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[ekstera politiko]] ĉiam finiĝas per [[problemo]] de elekto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la fino de la [[Malvarma milito]] neniu malamikeca fremda lando kapablas [[Dominado|domini]] en [[Afriko]] kaj neniu afrika lando havas milito-ekonomian potencialan por tio. Kutima argumento de la [[tempo]] de la Malvarma milito — ke resursoj de Afriko ne devas trafi manojn de [[malamiko]]j — ne aplikeblas en prognozebla [[estonteco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...en [[Azio]] [[koloniismo]] tendencis grandigi: [[Barato]], [[Indonezio]], [[Malajzio]] — ĉiuj ili estas pli grandaj ol la princlandoj, kiuj ekzistis antaŭ la koloniismo. Kaj inverse la postkoloniismaj landoj en [[Afriko]] tendencis eriĝi je malpli grandaj partoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Enkonduko de la sistemo de [[rasapartigo]] estis la afero de escepta [[Politiko|politika]] [[stulteco]] kaj [[senmoraleco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kariero de [[Nelson Mandela]] estas enkorpigo de [[kuraĝo]] firmigita per spirita profundeco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Nelson Mandela]] plenumis sian [[promeso]]n. Tri jardekoj de [[mallibero]] ne malmoligis lian [[koro]]n — kiel tio okazis al kelkaj liaj kolegoj, kiuj pasigis la saman [[tempo]]n en [[ekzilo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pro grandeco de la teritorioj de [[Afriko]] sude de [[Saĥaro]] neniu el troviĝantaj tie [[ŝtato]]j kapablas minaci ĉiujn aliajn. Neniu lando, escepte de [[Niĝerio]] aŭ [[Sud-Afriko]], kapablas ludi la precipan [[rolo]]n ekster la plej proksima regiono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Afriko]] mankas stabilaj [[demokratio]]j en la [[Usono|usona]] [[senco]] de tiu ĉi [[vorto]] — la escepto estas [[Sud-Afriko]] kaj eble [[Niĝerio]], ĉirkaŭ kiuj povus formiĝi demokratia afrika interkonsento.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ŝajne senfina [[Ekonomio|ekonomia]] evoluo de [[Usono]] neeviteble iam komencos malkreski. La demando konsistas nur je la [[tempo]] kaj profundeco de la malkresko. En la momento de la verkado de tiu ĉi [[libro]] ([[printempo]] de 2001) cirkulas vaste akceptita kredo ke Usono jam eniris sian falon kaj malcerteco koncernas ĉefe demandon pri la tiel nomata mola falo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La respondeculoj pri la [[Ekonomio de Usono|ekonomio]] — la [[Usona Departemento de la Trezorejo]], grandaj investantoj, bankistoj kaj konsilioj de direktoroj de gigantaj plurnaciaj [[korporacio]]j — ne pridubas probablecon de la malkresko. Tamen ili ne hastas por agi por ne stimuli fakte tion, kion ili penas prokrasti — esperante ke tiumtempe ili jam ne plu laboros en tiuj ĉi oficejoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri reformoj sugestataj de evoluintaj landoj al tiuj [[Tria mondo|evoluontaj]]] Tamen subtenantoj de nova aliro ofte evidente forgesas [[Historio|historiajn]] lecionojn, kiuj montras ke por efektivigo de [[reformo]]j necesis en iliaj propraj landoj pluraj jardekoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono|Usona]] modelo supozigas ke [[kapitalo]] estas relative malmultekosta kaj [[laborforto]] sufiĉe kosta, do [[sukceso]] en [[Konkurenco|konkurenca]] lukto finfine dependas de altiĝo de produktiveco, subtenita per konstanta teknologia [[progreso]]. Kompara avantaĝo estas atingata per reduktado ĝis laŭeble plej malalta grado de uzado de laborfortoj en plejparto de produktadaj procezoj... Tamen sperto de multaj aliaj landoj ankaŭ montris ke malfacilas ekfunkciigi la usonan modelon pli rapide.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = 10 jarojn post la kolapso de [[komunismo]], [[Rusio]] malgraŭ [[Okcidento|okcidentaj]] edifoj kaj pluraj miliardoj da [[dolaro]]j englutitaj, ne iĝis pli proksima al la normale funkcianta [[merkata ekonomio]] kaj al la [[Demokratio|demokratiaj]] institucioj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Perdo de laborposteno pro teknika [[progreso]] estis okazanta verŝajne ekde [[invento]] de la [[fosilo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Kapitalismo]] de la [[merkata ekonomio]] restas la plej efika kaj ĝis nun la sola konfirmita ilo por atingi stabilan ekonomian kreskon kaj [[vivnivelo]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Etaj kaj mezaj landoj estas sendefendaj antaŭ tutmonda [[Financo|financa]] sistemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estas vere ankaŭ ke la internacia [[Financo|financa]] sistemo, bazita sur la [[Internacia Mona Fonduso]], punas senraciajn [[Prunto|pruntantojn]] oble pli forte ol la senraciajn pruntedonantojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rimedoj celantaj bremsi kaj solvi la [[krizo]]jn, proponataj de la internacia [[Financo|financa]] sistemo, tro ofte malbonigis la situacion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Tutmondiĝo|tutmondiĝinta]] [[mondo]] la [[Internacia Mona Fonduso]] ĉiam pli iĝas organizanto de savpakaĵoj kaj la lasta [[kreditoro]] en la kriza situacio. Tamen ĝiaj [[kuracilo]]j pasintece ofte komplikis [[problemo]]n, ĉar ili laŭ sia senco havas [[Ekonomio|ekonomian]] karakteron dum ju pli profunda estas la krizo, des pli granda iĝas ĝia [[Politiko|politika]] komponanto. Kaj la IMF estas malbone preparita por pritrakti politikajn sekvojn de siaj programoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...en [[Rusio]] sub la premo de la registaro de [[Usono]] la [[Internacia Mona Fonduso]], rezigninte je propraj [[Ekonomio|ekonomiaj]] kriterioj, kontribuis al la apero de [[Oligarĥio|oligarĥia]] sistemo al kiu mankis iu ajn ekonomia bazo. Pro ĉiuflanka usona subtenado de prezidanto [[Boris Jelcin]], la IMF donis grandajn [[kredito]]jn, por kiuj mankis iu ajn ekonomia pravigo. (Eksa ekonomia konsilanto de Jelcin, [[Anatolij Ĉubajs]], poste fanfaronis sufiĉe sendanke ke Rusio "trompaĉis" la IMF kaj igis ĝin daŭrigi la kreditadon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La mondgvidantoj — speciale en la [[Industrio|industrie]] evoluintaj [[demokratio]]j — ne povas ignori la fakton ke abismo inter tiuj, kiuj profitas la [[tutmondiĝo]]n kaj la resto de la [[mondo]] kreskas, same ene de la [[socio]]j kaj inter ili. La tutmondiĝo iĝis sinonimo de la kresko; la kresko bezonas la [[kapitalo]]jn; kaj la kapitalo serĉas laŭeble plej altan [[profito]]n ĉe minimumaj [[risko]]j, fluante tien kie haveblas la plej bona rilatumo de risko kaj profito. En realo tio signifas ke en tiu aŭ alia formo [[Usono]] kaj aliaj avangardaj industriaj landoj absorbos plej grandan procenton de la alirebla [[Investo|investa]] kapitalo en la mondo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kompanioj de la [[Tria mondo|evoluontaj merkatoj]] kadre de internacia [[konkurenco]] alfrontas du perspektivojn — suferi [[malvenko]]n aŭ iĝi parto de internacia korporacio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dume la [[ekonomio]] de la tipa [[evoluonta lando]] duiĝas: unu grupo de entreprenoj integriĝas je la tutmonda ekonomio, plejparte regata de internaciaj korporacioj; la aliaj, fortanĉitaj de la [[tutmondiĝo]], dungas multe da [[laborfortoj]] laŭ plej malalta [[prezo]] kaj sen iuj ajn sociaj perspektivoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistas [[danĝero]] de formiĝo de konstanta [[malalta klaso]] mondskale, speciale en la [[evoluontaj landoj]], kio ege malfaciligos eltrovon de [[Politiko|politika]] interkonsento sur kiu sin bazas interna stabileco, internacia [[paco]] kaj [[tutmondiĝo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eĉ se plurflanka internacia [[komerco]] estos rapide evoluanta, la [[gvidanto]]j de la industria [[mondo]] ne devas preteratenti [[Politiko|politikan]] [[defio]]n. Ili devas memori kiom multaj jardekoj necesis por ke la [[Usono|usona]] modelo poiomete akiru la nunajn formojn. Tio kio efikis en Usono, ne povas esti ripetita en la tuta [[evoluonta mondo]] ekzakte kaj certe ne kun tia rapideco por preventi inversan politikan reagon direktitan kontraŭ la [[tutmondiĝo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝenerale aktivuloj pri [[homaj rajtoj]] fidas al la [[juristo]]j pli ol al la [[politikisto]]j. Defendantoj de la [[Vestfalia paco|Vestfaliaj principoj]] fidas al la politikistoj pli ol al la juristoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] estis unu el plej akraj kritikantoj de la subfosa entrudiĝo de [[Sovetunio]]. Kaj tamen ĝi mem neniam komplete akceptis la principon de neentrudiĝo se temis pri ĝia propra [[konduto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Doktrino de Monroe]] forigis du [[Eŭropo|eŭropajn]] potencojn — [[Anglio]]n kaj [[Hispanio]]n — el povkonkuro en [[Nordameriko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Komence de la [[20-a jarcento]] [[kredo]] je universala misio de [[Usono]] transformiĝis je konvinko ke ŝlosilo al la tutmonda bonfarto troviĝas je transdonado al la resto de la [[mondo]] de atingoj, kuŝantaj je la bazo de la usona [[historio]] de [[sukceso]]... Sekvante tiajn [[ideo]]jn, Usono malestime traktis tion kiel la [[ekstera politiko]] estis efektivigata en la resto de la mondo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol liaj antaŭuloj kaj plejparto de la posteuloj, [[Theodore Roosevelt]] ne opiniis ke sur [[Usono]] kuŝas misia destino, li simple konsideris ĝin granda potenco — potenciale la plej granda.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Theodore Roosevelt]] estis rifuzanta la supozatan povon de la [[internacia juro]]; tio kion landoj ne povas [[Defendo|defendi]] per propraj fortoj ne povas esti defendita de iu alia. Li malestime traktis [[malarmado]]n, ĵus aperintan sur la internacia scenejo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Woodrow Wilson]] enigis [[Usono]]n en la [[Unua mondmilito|militon]] nome de principoj pli konvenaj al la usona historia [[sperto]] ol koncernaj al la [[Eŭropo|eŭropa]] [[povekvilibro]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tri temoj de la tuta estonta [[ekstera politiko de Usono]] estis formitaj de [[Woodrow Wilson]]. Unue, [[harmonio]] estas natura ordo de la [[internaciaj aferoj]]; ĉiuj aferoj, kiuj historie influis ĝin, estas malfidindaj aŭ sensignifaj kaj devas, kiel poste klarigis la [[wilsonismo]]n [[George F. Kennan]], "iĝi duarangaj, cedinte lokon al celkonscieco de la ordigita [[mondo]], kiu ne estas subigata al internacia devigado". Due, [[Perforto|perfortaj]] ŝanĝoj estas neakcepteblaj; ĉiuj transformiĝoj devas okazi kadre de procezo, bazita sur [[juro]] aŭ io proksima al juraj kaj procesaj normoj. Kaj ĉar la [[homo]]j estas dotitaj fare de [[dio]] de la rajto memstare difini propran [[sorto]]n, la [[ŝtato]] devas esti bazita sur la nacia [[memdetermino]] kaj [[demokratio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Demokratio]]j, laŭ la [[Wilsonismo|wilsonisma]] teorio, havas fakte neniun alian laŭleĝan intereson krom promociado de universalaj valoroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = "[[Izolismo|Izolistoj]]" de la [[1920-aj jaroj]] fakte spegulis dominantan en [[Usono]] en la [[19-a jarcento]] [[politiko]]n post [[Prezidanto de Usono|prezidenta]] ofico de [[James Monroe]]. Profesoro [[Walter Russell Mead]] nomis ilin Jacksonistoj — laŭ familinomo de prezidento [[Andrew Jackson]], la unua prezidanto veninta el usona sovaĝejo kaj kreinta la nuntempan [[Demokrata Partio (Usono)|Demokratan partion]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Wilsonistoj]] deziris transformi la internacian sistemon helpe de aktiva partoprenado en la mondaj aferoj; [[Jacksonistoj]] tute ignoris manovrojn de la [[Eŭropo|eŭropa]] povopolitiko, se ĝi ne minacis malkaŝe la [[sekureco]]n kaj [[valoro]]jn de [[Usono]]. Sed tuj post kiam tio okazis, la Jacksonistoj iĝis nepacigeblaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En januaro 1941 [[Franklin D. Roosevelt]] deklaris kiel [[celo]]j de la [[Ekstera politiko de Usono|usona politiko]] kvar [[libereco]]jn — [[Parollibereco|liberecojn de parolo]] kaj [[religio]], liberecon dis de [[malriĉeco]] kaj [[timo]] — "en la tuta [[mondo]]".
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1947 [[Usono]], laŭe al [[Truman-doktrino]], prenis sur sin [[defendo]]n de [[Grekio]] kaj [[Turkio]]; en 1949 — de la tuta [[Okcidenta Eŭropo]]; en sekvaj jardekoj — de plejparto de la resto de la [[mondo]], ĉu oficiale aŭ malrekte.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kuniĝo de [[Misio|misiisma]] impeto kaj [[solipsismo]] — malkapablo eĉ imagi la alian rigardon al la [[mondo]] — kreis sortodeterminan kombinon de la tutmonda kaj misiisma impulsoj, kiuj venigis [[Usono]]n al [[Vjetnama milito|Vjetnamio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1974 okazis drasta ŝanĝo en realigo de la [[ekstera politiko de Usono]]. Ĝis tiam usonaj provoj influi [[Interna politiko|internan politikon]] de aliaj landoj okazis forme de sekretaj operacoj aŭ kvieta [[diplomatio]]. Oficiala enmiksiĝo je internaj aferoj de aliaj landoj ankoraŭ ne iĝis akceptebla komponanto de la usona ekstera politiko. [[Vestfalia Paco|Vestfaliaj]] [[konsciencriproĉo]]j ankoraŭ turmentis nin... En 1974 la [[Usona kongreso|kongreso]] unuafoje aplikis leĝajn [[sankcioj]]n por [[Amendo de Jackson–Vanik|promociado de la juda elmigrado]] el [[Sovetunio]], farinte tion oficiala kaj malkaŝa parto de la usona ekstera politiko... Ekde tiam enmiksiĝo je tio, kio estis konsiderata interna politiko, iĝis ĉiam pli disvastiĝinta. La fina akto de la konferenco pri [[sekureco]] kaj [[kunlaboro]] en [[Eŭropo]] en aŭgusto 1975 proklamis subtenadon de la [[homaj rajtoj]] universala sindevigo de la landoj-subskribintoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Administracio de [[Ronald Reagan]] ellaboris sintezon de ĉiuj tri skoloj de la usona [[pensado]]: de [[Wilsonismo|wilsonisma]] retoriko pri escepteco de [[Usono]], de [[krucmilito]] kontraŭ malamika [[ideologio]] ("[[imperio]] de [[malbono]]") mobilizinta la [[Jacksonistoj]]n, kaj de [[Alexander Hamilton|Hamiltona]] taktiko de [[Richard Nixon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncerne la [[Usona kongreso|kongreson]], dum la [[1970-aj jaroj]] ĝi ĉiam pli dependigis [[helpo]]n al aliaj [[ŝtato]]j per ilia traktado de la [[homaj rajtoj]]. Dum la [[1980-aj jaroj]] ĝi komencis apliki [[sankcioj]]n provante atingi [[celo]]jn en la sfero de la homaj rajtoj kaj dekoj da landoj nun estas trafataj de tiaj sankcioj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Definitiva transiro de konjekto de [[John Quincy Adams]] pri tio ke [[Usono]] plej bone helpas disvastigadi [[demokratio]]n eksterlande, firmigante siajn [[valoro]]jn kaj [[virto]]jn hejme, al transformiĝo de la temo de la [[homaj rajtoj]] je precipa [[celo]] de la [[ekstera politiko de Usono]], okazis dum la periodo de la administracio de [[Bill Clinton]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[ekstera politiko de Usono]]] Se rigardi pli proksime iĝas evidenta ke ĝenerala principo de nova [[Etiko|etika]] politiko estas ne aplikebla al la ĉefaj landoj, al aliancanoj de la ĉefaj landoj kaj al tiuj landoj, en kiuj forta interna klientaro havas influon al pli grandaj [[Demokratio|demokratiaj]] ŝtatoj. Ĝis nun ĝi estis aplikata nur al etaj, eksaj [[kanajlaj landoj]] rande de [[Eŭropo]] kaj al [[Indonezio]] dum apogeo de ĝiaj internaj tumultoj kaj malkapablo kontraŭstari al iuj ajn eksterpolitikaj [[risko]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...[[Etno|etnaj]] grupoj en [[Bosnio]] kaj [[Kosovo]] estis ĉesigantaj [[Subpremado|subpremadi]] unu la alian nur kiam la [[paco]]n trudis al ili ekstera forto: la [[Otomana imperio]], la [[Aŭstria imperio]] aŭ [[Tito]]. Nun tian forton reprezentas [[NATO]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ la [[Bombado de Jugoslavio fare de NATO|milita kampanjo fare de NATO]] prezidanto [[Bill Clinton]] en parolo antaŭ la [[Serbio|serba popolo]] konfirmis aktualan [[Ekstera politiko de Usono|politikon de Usono]]: Aliancanoj de [[NATO]] subtenas [[Kosovo]]n kiel parton de via lando". Kaj li aldonis ke "la interkonsento garantios rajtojn de ĉiuj homoj en Kosovo — de la etnaj [[serboj]] kaj [[albanoj]] en Kosovo".
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Liberiga Armeo de Kosovo]] (LAK) ne estis ordinara politika [[movado]], luktanta por aŭtonomio. La [[armeo]], kiu komencis sian [[vojo]]n kiel lernintoj de la albana senkompata [[Stalinismo|stalinista]] [[reganto]] [[Enver Hoĝa]], estis karakterizita de speciala reprezentanto de [[Bill Clinton]] en [[Balkanio]], ambasadoro [[Robert S. Gelbard]] ne pli frue ol en 1998 kiel "sendube [[Terorismo|teroristo]] grupo". Ĝia [[celo]] estis la sendependa [[Kosovo]] kaj eble [[Granda Albanio]], inkluzivanta la nunan Albanion kaj albanajn partojn de [[Nord-Makedonio|Makedonio]]. Pluralisma, pluretna [[demokratio]], inkluzivanta [[serboj]]n, ne estis koncepto konvena al la spirito de LAK.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Amasoj da [[rifuĝinto]]j, plenigintaj [[Televido|televidajn]] ekranojn post komenco de la [[Bombado de Jugoslavio fare de NATO|NATO-bombado]], estis je pli granda parto sekvo de la agoj de [[NATO]] ol la preteksto akcelinta ilin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj mi opinias — kvankam certe mankas ebleco tion konfirmi — ke la dezirata rezulto forme de kreado de la aŭtonoma [[Kosovo]] ene de [[Jugoslavio]] — rezulto de la [[Bombado de Jugoslavio fare de NATO|Kosova operaco]] — povus esti atingita kontraŭ oble malpli granda [[prezo]] kaj je malpli konvulsia maniero.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kompreneble [[NATO]]-aliancanoj pravigis [[Bombado de Jugoslavio fare de NATO|siajn agojn]] per nebulaj kaj plejparte nekorektaj [[Historio|historiaj]] analogioj: pri tio ke ambaŭ [[mondmilito]]j radikis en [[Balkanio]] aŭ ke la [[milito]] estas direktita kontraŭ unu [[Hitler]]-simila figuro forme de [[Slobodan Miloŝeviĉ]]. Tamen la [[Dua mondmilito]] komenciĝis ne en Balkanio kaj la [[Unua mondmilito]] iĝis rezulto de tio ke la [[mondpotenco]]j ligiĝis la balkaniaj frakcioj. Kaj Miloŝeviĉ estis tute ne Hitlero, sed loka balkania [[bandito]], kiu finfine estus eksigita de la propra [[popolo]] dum internaj tumultoj similaj al tiuj, kiuj markis la finon de ĉiuj aliaj [[Komunismo|komunistaj]] aŭtokratoj en [[Centra Eŭropo|Centra]] kaj [[Orienta Eŭropo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Postuloj de la [[Interkonsento de Rambouillet]] iĝis turnopunkto en la [[historio]] de [[alianco]], ĉar ili konsistis je la postulo de [[milito]] fare de grupo de landoj, kiuj ĉiam pravigis sian aliancon kiel pure [[Defendo|defendan]]. Kaj tio estis des pli grava, ĉar [[NATO]] estis ĉiam substrekanta sian defendan karakteron, admonante [[Rusio]]n akcepti la disvastigon de la alianco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe tiaj cirkonstancoj la [[doktrino]] de universala intervenismo povos kun tempopaso turniĝi kontraŭ la [[Humanismo|humanisma]] koncepto mem. Tuj post kiam doktrino de universala enmiksiĝo disvastiĝos kaj [[Konkurenco|konkurantaj]] landoj ekmilitos unu kontraŭ alia, ni verŝajne eniros la [[mondo]]n kiu, uzante la frazon de [[Gilbert Keith Chesterton]], "plenas je [[Frenezo|frenezaj]] [[virto]]j".
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ...[[Somalio]] estas ne lando, sed aro de militantaj [[tribo]]j, duono de kiuj antaŭ la sendependiĝo estis regataj de [[Italio]] kaj alia duono — de [[Anglio]], do la nova lando ne havis eĉ komunan [[Koloniismo|kolonian]] [[historio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Maldeziro de la usona gvidantaro kompreni kaj solvi la [[problemo]]n, kiu havas [[Historio|historiajn]] radikojn, enigis ĝin je senfunda abismo de [[Balkanio|balkaniaj]] perturboj. En alparolo al la popolo de [[Bosnio]] [[Bill Clinton]] komparis ĝian staton kun la stato de [[Usono]] dum la enlanda milito, el kiu Usono eliris "kompreninte ke ekzistas grandaj avantaĝoj, kiuj rezultiĝas el eltrovo de komunaj vidpunktoj". La analogio estis tute malĝusta. La [[Usona enlanda milito]] daŭris ĝis la venka fino; ĝia rezulto estis ne [[kompromiso]], sed senkondiĉa [[kapitulaco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Bosnia milito]]] Profunde enradikiĝinta [[malamo]] de ĉiu flanko al la du aliaj daŭris longan [[tempo]]n, ĉar ilia [[konflikto]] pli proksimas al la [[Tridekjara milito]] ol al iu ajn alia nuntempa politika konflikto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por malobservi [[embargo]]n de [[Unuiĝintaj Nacioj]] je liverado de [[armilo]]j, kiun ĝi ne deziris rompi rekte, administracio de [[Bill Clinton]] en 1994 asistis sekretan sendadon de armiloj el [[Irano]] al [[Bosnio]], elirante el tio ke principo de pluretneco en Bosnio estos konsiderata pli grava ol strategia [[celo]] kontraŭstari la radikale [[Fundamentalismo|fundamentalisman]] Iranon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Agnosko de la sendependa ŝtato [[Bosnio]] fare de [[NATO]] en 1992 neeviteble sekvigis komencon de la [[Bosnia milito|enlanda milito]], ne ek[[vivo]]n de la nova lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri kreado de [[Bosnio kaj Hercegovino]]] Kial pluretna [[ŝtato]], kiun subtenas nur unu el la [[Etno|etnaj]] grupoj, devas esti trudata helpe de ekstera militforto? Al kiuj [[Nacia intereso|naciaj interesoj]] de [[Usono]] aŭ des pli al kiuj grandaj celoj servas tia [[politiko]]?
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [ekde averto al [[Slobodan Miloŝeviĉ]] en 1992] Dum sekvaj kvin jaroj administracio de [[Bill Clinton]] kaj [[NATO]] "parolis laŭte, tamen minacis per vergeto", dirante per la vortoj de brita historiisto [[Timothy Garton Ash]], eble la plej sinsekva sagaca observanto de la Balkania krizo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Liberiga Armeo de Kosovo]] estis plena je decidemo uzi zorgitecon de la [[Okcidento]] pri [[homaj rajtoj]] por altigi nivelon de [[perforto]] ĝis la punkto, devigonta [[NATO]] komenci invadon. [[Politiko]] de NATO do donis al ambaŭ flankoj stimulon sekvi la tute senkompromisan [[vojo]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Albanoj]] militis ne por [[aŭtonomio]], ili militis por [[sendependeco]] kaj certe ne por resti sub [[suvereneco]] de [[Jugoslavio]]. Kaj ili montris sian aliron kiam ili okazigis [[Etna purigado|etnajn purigadojn]] rilate al ducent mil [[serboj]] en sia teritorio post la [[Bombado de Jugoslavio fare de NATO|venko de NATO]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Almenaŭ triono de loĝantaro de [[Nord-Makedonio|Makedonio]] estas [[albanoj]], ekzistas ankaŭ signifaj albanaj [[minoritato]]j en [[Montenegro]] kaj Norda [[Grekio]]. [[Sendependeco]] de [[Kosovo]] tute certe stimulos postulojn de almenaŭ [[aŭtonomio]] por tiuj ĉi etnaj minoritatoj — kaj verŝajne sekvigos [[Gerilo|gerilan]] [[milito]]n, speciale en Makedonio. Ĉe tio tre probable povas aperi [[movado]] por [[Granda Albanio]], unuigonta la nuntempan Albanion, Kosovon kaj ĉiujn albanajn malplimultojn en la aliaj landoj, kiuj sukcesos atingi aŭtonomion. Realigo de ĉiuj albanaj streboj prezentiĝos por ĉiuj landoj, kiuj luktis por sendependeco en la 19-a kaj komenco de la [[20-a jarcento]] kvazaŭ [[filmo]], montrita en inversa direkto, en kiu renaskiĝanta [[islamo]] refaras rezultojn de sia lukto por sendependeco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Traŭmato de la [[ekstera politiko de Usono]] en la [[1960-aj]] kaj [[1970-aj jaroj]] okazis ne pro tio ke [[Usono]] estis obsedita je forto, sed pro tio ke ĝiaj [[valoro]]j estis aplikataj tro universale; Usono ne estis speciale obsedita je siaj [[Nacia intereso|naciaj interesoj]], sed ĝi tre malkritike identigis siajn [[Strategio|strategiajn]] interesojn kun [[Wilsonismo|wilsonismaj]] principoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri universaligo de valoroj] [[Danĝero]] konsistas je tio, ke tio okazas kun troaĵoj kaj riskas anstataŭigi [[tiranio]]n de la [[registaro]]j per tiranio de la [[juĝisto]]j; historie [[diktaturo]] de [[virto]] ofte sekvigis [[inkvizicio]]n kaj eĉ [[Ĉasado de sorĉistinoj|ĉasadon de sorĉistinoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ja fakte estis kreita precedento, kiam ekde oktobro 1998 la eksa prezidanto de [[Ĉilio]] [[Augusto Pinochet]] estis detenata dum unu jaro kaj kvar monatoj kaj duono en [[Britio]] pro la peto pri lia ekstradicio farita de [[Hispanio|hispana]] [[juĝisto]], provinta juĝi lin pro la krimoj faritaj kontraŭ [[hispanoj]] en la tero de Ĉilio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen ĉia universala sistemo devas enhavi procedurojn, destinitajn ne nur puni la [[deliktulo]]jn, sed ankaŭ deteni la [[justulo]]jn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar volumeno de alirebla [[informo]] kaŭzas ĝian troon kaj maleblecon pritaksi ĝin komplete kaj tute, aperis [[abismo]] inter informo kaj [[scio]]j, kaj eĉ pli, inter la scioj kaj [[saĝeco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Gvidado]] estas [[arto]] superi abismon inter la [[sperto]] kaj [[antaŭvido]]. Ĝuste pro tio la plej grandaj ŝtataj agantoj ne elstaris per detalaj [[scio]]j (kvankam ekzistas certa minimuma nombro da ili), ilin pli distingas [[Instinkto|instinkta]] kompreno de la [[Historio|historiaj]] tendencoj, kapablo ekvidi inter miriado da [[impreso]]j tiujn, kiuj plej entrudiĝas je [[konscio]]. Ĝuste ili plej verŝajne estis formantaj la [[estonteco]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri nuntempo] Studadon de [[historio]] kaj [[filozofio]], [[scienco]]j plej rilataj al perfektigado de la [[arto]] gvidi la [[ŝtato]]n, oni traktas disdegne ĉie aŭ traktas ĝin tiom utilece, ke ili povas servi nur kiel helpilo al tio, kio estas konsiderata [[racio]]. La [[gvidanto]]j famiĝas, uzante kaj manipulante humoron de la momento. Ili difinas siajn [[celo]]jn, pli ofte konsultante fokusajn celgrupojn, ol gvidataj de propra percepto. Ili vidas [[estonteco]]n kiel projekcion de io kutima.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri nuntempo] [[Politikisto]]j subiĝas al [[tento]] atendi iujn [[evento]]n kaj reagi al ilia eĥo en [[amaskomunikiloj]]. Efektive ili havas malmulte da aliaj kriterioj, surbaze de kiuj ili povus juĝi siajn [[ago]]jn. Dume perspektivo de [[estonteco]] tre ofte estas ŝirmata de [[Taktiko|taktikaj]] agoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sukcesa [[ekstera politiko]] postulas regi nuancojn je senĉesa procezo; [[interna politiko]] ja temas pri vortumado de interesoj kaj kreado de [[leĝo]]j, kiuj je necesa maniero estas aprobataj de la aktuala [[Juro|jura]] sistemo. En [[diplomatio]] [[moralo]] speguliĝas je preteco persiste atingadi ĉion per serio da paŝoj, ĉiu el kiuj sendube estas malsufiĉa de vidpunkto de atingo de la fina [[celo]]. Interna politiko pritakasas siajn atingojn dum pli mallonga [[tempo]] kaj je pli konkretaj absolutaj esprimoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Finfine plej gravas kiel [[Usono]] perceptas sin mem. Kvankam ĝi neas [[Imperio|imperiajn]] pretendojn kaj nek havas imperian strukturon, ĝi malgraŭ ĉiuj siaj deklaroj pri bonaj intencoj, estas perceptata en multaj anguloj de la [[mondo]] kiel malebliganta iujn ajn kontraŭojn kaj [[Dominado|dominanta]] — kaj fakte [[Imperiismo|imperiisma]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sendepende de tio kiom neprofitemaj konsideras siajn [[celo]]jn [[Usono]], senduba akcento je [[dominado]] poiomete unuigos la tutan [[mondo]]n kontraŭ Usono kaj starigos ĝin je situacio, kiu finfine sekvigos ĝian izoladon kaj elĉerpiĝon de la resursoj. La [[vojo]] al [[imperio]] kondukas al interna degrado, ĉar kun tempopaso pretendoj je ĉiopovo detruos ĉiujn internajn limigojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Celkonscia strebo al [[hegemonio]] estas la [[vojo]] al [[detruado]] de la [[valoro]]j, kiuj faris [[Usono]]n la granda lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento]] [2001]
10 105

redaktoj