Henry Kissinger: Malsamoj inter versioj

309 129 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 monatoj
Etikedo: permana malfaro
=== Diplomatio [1994] ===
 
{{Ĉefartikolo|Diplomatio (libro)}}
{{Citaĵo
|teksto = En la [[20-a jarcento]] neniu lando havis tiom decidan kaj tiom ambiguan influon sur la [[internaciaj rilatoj|internaciajn rilatojn]] kiel [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Historio]] de partopreno de [[Usono]] en [[internacia politiko]] estis la historio de [[triumfo]] de la [[kredo]] super la [[sperto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kolapso de la [[Sovetunio|sovetia]] [[komunismo]] signifis [[Intelekto|intelektan]] konfirmon de supereco de usonaj [[idealo]]j kaj, kiom ajn strange tio estas, ĝi starigis [[Usono]]n fronte al tia [[mondo]], kian ĝi strebis eviti dum sia tuta [[historio]]. En kondiĉoj de formiĝanta internacia ordo [[naciismo]] ekhavis novan [[vivo]]n. Landoj komencis ĉiam pli ofte sekvi proprajn [[Egoismo|egoismajn]] [[intereso]]jn, ne altajn [[principo]]jn, kaj pli konkuri unu kun alia ol [[Kunlaboro|kunlabori]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Vere nova en naskiĝanta monda [[ordo]] estas ke unuafoje [[Usono]] sukcesos nek resti flanke de tiu ĉi [[mondo]], nek domini ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[John F. Kennedy]] kun plena konvinko deklaris en 1961, ke [[Usono]] estas forta ĝis tia grado, ke ĝi kapablas “pagi iun ajn [[prezo]]n kaj elteni iun ajn ŝarĝon” por garantii [[venko]]n de [[libereco]]. Post 30 jaroj Usono estas jam ne tiom forta por insisti pri tuja efektivigo de ĉiuj siaj [[deziro]]j. Aliaj landoj atingis nivelon de [[potenco]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nun antaŭ [[Usono]] staras [[problemo]] je atingado de siaj [[celo]]j, ĉiu el kiuj estas kombino de usonaj [[valoro]]j kaj [[Geopolitiko|geopolitikaj]] bezonoj. Unu el tiuj ĉi novaj bezonoj konsistas en tio, ke la [[mondo]], konsistanta el kelkaj [[ŝtato]]j de komparebla [[povo]], devas konstrui sian [[ordo]]n laŭe al [[koncepto]] de [[povekvilibro]] – ideo kiu neniam speciale kontentigis Usonon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive ja [[Usono|usona]] kaj [[Eŭropo|eŭropa]] aliro al [[ekstera politiko]] iĝis kreitaĵoj de iliaj propraj unikaj cirkonstancoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …tiu [[povekvilibro]], kiun plejparto de la usonanoj traktis malestime, efektive garantiis usonan [[sekureco]]n ĝis kiam ĝi funkciis kiel ĝi estis konceptita. Kaj nome ĝia rompo kaŭzadis aliĝon de [[Usono]] al la [[internacia politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo]] estis ekde komenco engaĝita je [[politiko]] de [[povekvilibro]], kiam estis detruita ĝia origina elekto – [[Mezepoko|mezepoka]] [[revo]] pri universala [[imperio]], kaj kiam el la cindro de tiu ventoblovita antikva revo estiĝis [[amaso]] de [[ŝtato]]j de pli aŭ malpli sama [[povo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sistemo de [[povekvilibro]] ne supozigas [[ebleco]]n eviti la [[krizo]]jn aŭ eĉ [[milito]]jn. Kaze de normala funkciado ĝi estis destinita por limigado de same eblecoj de la [[ŝtato]]j domini la aliajn, kaj de skalo de la [[konflikto]]j. Ĝia [[celo]] estis ne [[paco]] mem, sed stabileco kaj sindetenemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive sistemoj de [[povekvilibro]] en la [[historio]] de la [[homaro]] estas tre malofta fenomeno.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por plejparto de la [[homaro]] dum plejparto de la historia periodo tipa formo de [[regado]] estis [[imperio]]. La imperioj sentis neniun [[intereso]]n pri agado kadre de iu internacia sistemo. Ili mem strebis iĝi la internacia sistemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[ideo]]j de [[klerismo]]] Estis supozite, ke ĉiu [[ŝtato]], sekvante proprajn [[Egoismo|egoismajn]] [[intereso]]jn iel aŭ tiel servos al [[progreso]] kvazaŭ iu nevidebla mano garantius ke [[libereco]] de elekto, havata de ĉiu ŝtato, garantius bonfarton por ĉiuj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] neniam partoprenis en la sistemo de [[povekvilibro]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu alia [[socio]] venis al konkludo ke [[principo]]j de [[Etiko|etika]] [[konduto]] aplikeblas al la internacia konduto same kiel al konduto de apartaj [[individuo]]j – tiu nocio kontraŭas [[raison d`etat]], do la nocion de naciaj interesoj, kies aŭtoreco apartenas al [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La eksa [[Sovetunio]] estis [[Milito|milita]] [[superpotenco]] kaj samtempe [[Ekonomio|ekonomia]] nano. Sed tre probable ke alia [[lando]] povus esti [[Ekonomio|ekonomia]] giganto, sed milite signifi nenion kiel tio okazis al [[Japanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[mondo]] post la fino de la [[Malvarma milito]] diversaj elementoj ŝajne ekhavas ĉiam pli da simileco kaj simetrio. Relativa milita povo de [[Usono]] estos poiomete falanta. Manko de klare difinita [[malamiko]] kaŭzos premon interne de la lando, celantan redirektadon de resursoj de [[defendo]] al aliaj prioritatoj – tiu procezo jam komenciĝis… Tiaj tendencoj estos eĉ pli rimarkindaj en la [[Ekonomio|ekonomia]] sfero, en kiu usona [[dominado]] jam komencis fali kaj en kiu estos malpli danĝere defii Usonon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Je nivelo de rilatoj inter la [[ŝtato]]j nova [[ordo]] pli similos al sistemo de eŭropaj ŝtatoj en la [[18-a jarcento|18]]-[[19-a jarcento]]j ol al malfleksa modelo de la tempo de la [[Malvarma milito]]. Ĝin partoprenos almenaŭ ses potencoj, inkluzive de [[Usono]], [[Eŭropo]], [[Ĉinio]], [[Japanio]], [[Rusio]] kaj eble [[Barato]], kaj ankaŭ abundo de mezaj kaj etaj landoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum sia tuta [[historio]] [[Rusio]] estis aparta kazo… Limante tri diversajn [[Kulturo|kulturajn]] regionojn – [[Eŭropo]]n, [[Azio]]n kaj [[Islama mondo|islaman mondon]] – Rusio laŭ loĝantaro konsistis el reprezentantoj de ĉiu el ili kaj sekve neniam estis nacia ŝtato en la eŭropa senco de tiu ĉi nocio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Analizistoj ofte klarigas la rusian [[ekspansiismo]]n kiel rezulton de sento de sia sendefendeco. Sed rusaj [[verkisto]]j oble pli ofte pravigis eksteran direktiĝon de [[Rusio]] per [[Mesio|mesia]] [[destino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La postkomunisma [[Rusio]] aperis ene de la limoj, kiuj ne spegulas ĝian [[Historio|historian]] evoluon. Simile al [[Eŭropo]] ĝi devos elspezi multe da [[energio]] por rekonsidero de sia identeco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis komenco de la [[19-a jarcento]] [[Ĉinio]] neniam havis najbaron, kapablan konkuri kun ĝia supereco kaj ĝi eĉ ne povis imagi, ke tia [[ŝtato]] povas aperi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nocio de suverena [[egaleco]] de la [[ŝtato]]j ne ekzistis en [[Ĉinio]]. Tiujn, kiuj loĝis ekster Ĉinio, oni konsideris [[barbaroj]] kaj tributuloj. Nome tiel oni akceptis en la [[18-a jarcento]] en Ĉinio la unuan [[Britio|britan]] ambasadoron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum 500 jaroj ĝis sia [[Perforto|perforta]] malfermigo fare de komodoro [[Matthew Perry]] en 1854, [[Japanio]] eĉ ne disdegnis ĝis kreado de ekvilibro inter la [[barbaroj]] kaj ilia kvereligado inter si aŭ, kiel tion faris la [[ĉinoj]], inventado de rilatoj de la [[suvereno]] kaj tributuloj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncerne [[Barato]]n, ŝtategon en [[Suda Azio]], ĝia [[ekstera politiko]] laŭ pluraj parametroj similas al restaĵoj de iama [[Eŭropo|eŭropa]] [[imperiismo]], kreskanta sur gisto de [[tradicio]]j de la antikva [[kulturo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Barato]] estas novulo kiel nacia [[ŝtato]]… ĝi ankoraŭ devos ekpreni rolon, konvenan por ĝia grandeco sur la internacia [[Politiko|politika]] scenejo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Do eĉ ne unu el la plej gravaj landoj, kiuj devos krei novan mondordon, havas iun sperton de reciproka komunikado en la naskiĝanta sistemo de [[ekzistado]] de pluraj [[ŝtato]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Studado de la [[historio]] de donas gvidilon, aplikeblan aŭtomate. La historio instruas sur ekzemploj, montrante eventualajn sekvojn de similaj situacioj. Sed ĉiu [[generacio]] devas decidi memstare, kiuj el la cirkonstancoj efektive estas similaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis la komenco de la [[20-a jarcento]] [[Izolismo|izolismaj]] tendencoj dominis en la [[Usono|usona]] [[ekstera politiko]]. Kaj poste du faktoroj lanĉis Usonon sur orbiton de la internaciaj aferoj: ĝia rapidege kreskanta povo kaj poioma kolapso de la internacia sistemo, kies centro estis [[Eŭropo]]. Oficperiodoj de du [[prezidanto]]j markis siaspecan limon de tia evoluo de la aferoj: [[Theodore Roosevelt]] kaj [[Woodrow Wilson]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Theodore Roosevelt]] estis sperta analizisto rilate la [[povekvilibro]]n. Li insistis je internacia rolo de [[Usono]] pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por [[Woodrow Wilson]] kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis [[mesiismo]]: Usono havis [[devo]]n ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Thomas Jefferson]] nomis la [[Napoleonaj militoj|Napoleonajn militojn]] konkurado inter [[tirano]] de la tero ([[Francio]]) kaj tirano de la oceano ([[Anglio]]) – alivorte la partoprenantoj de la eŭropa lukto de [[Moralo|morala]] vidpunkto estis nediferencigeblaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Usono]] kombino de ĝia propra povo kaj malproksimeco estigis certecon ke iu ajn [[problemo]] povas esti solvita post ĝia apero. La [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj kun oble malpli granda [[Individuo|individua]] rezervo de fortoj por [[postvivado]], kreadis koaliciojn por alfronti la [[ebleco]]n mem de la ŝanĝoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ideo]] ke la [[paco]] dependas unuavice de disvastiĝo de [[Demokratio|demokratiaj]] institutoj restas fundamento de la usona [[Filozofio|filozofia]] [[pensado]] ĝis [[nuntempo]]. En [[Usono]] oni kutimas [[Opinio|opinii]], ke la demokratioj ne [[Milito|militas]] unu kontraŭ la alia.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[izolismo]] kaj [[moraleco]] de la [[ekstera politiko]] de [[Usono]]] Ĉirkaŭ 1820 Usono trovis inter tiuj du aliroj [[kompromiso]]n, kiu donis al ĝi [[ebleco]]n uzi ambaŭ ĝis la fino de la [[Dua mondmilito]]. Ĝi plu kondamnis tion, kio okazis trans la oceanoj kiel kondamnindan rezulton de la [[politiko]] de [[povekvilibro]], traktante sian propran ekspansion laŭ la teritorio de [[Nordameriko]] kiel “Manifeston de la sorto”, do kiel [[Evidenta destino|destino]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la usona [[izolismo]]] [[Doktrino de Monroe]], deklarinta tiun ĉi [[politiko]]n, estiĝis pro la provo de la [[Sankta Unio]], kies ĉefaj partoprenantoj estis [[Rusio]], [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio]], subpremi [[revolucio]]n en [[Hispanio]] en la [[1820-aj jaroj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La deklarita en 1823 [[doktrino de Monroe]] transformis la oceanon, dividantan [[Usono]]n kaj [[Eŭropo]]n, je malfacile supereblan obstaklon… ĝi deklaris ke Eŭropo ne devas enmiksiĝi je la usonaj aferoj. Kaj imago de [[James Monroe]] pri la usonaj aferoj – kaj temis pri la tuta [[okcidenta hemisfero]] – havis vere [[Ekspansiismo|ekspansiisman]] karakteron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Strebo de [[Usono]] al [[ekspansiismo]] kaj ĝia [[kredo]] je tio, ke ĝi estas pli sankta kaj principa ol iu ajn alia lando de [[Eŭropo]], neniam alfrontis iun kontraŭdiron. Ĉar Usono ne traktis sian ekspansion kiel aferon de la [[ekstera politiko]], do ĝi povis apliki forton por efektivigo de sia dominado – super la [[indianoj]], [[Meksiko]], en [[Teksaso]] – kaj fari tion sen ajnaj konsciencriproĉoj. Unuvorte la ekstera politiko de Usono konsistis en ne havi la eksteran politikon. Ĝis 1885 Usono superis [[Britio]]n, konsideritan tiutempe la plej granda industria potenco de la [[mondo]], laŭ suma grandeco de la prilabora [[industrio]]. Ĝis la fino de la jarcento ĝi estis konsumanta pli da energio ol [[Germanio]], [[Francio]], [[Aŭstrio-Hungario]], [[Rusio]], [[Japanio]] kaj [[Italio]] kune.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la fino de la [[19-a jarcento]]] Tamen la [[usona senato]] plu konservadis kiel celon internajn prioritatojn kaj fiaskigis ĉiujn ekspansiismajn projektojn. Ĝi tenis etan [[armeo]]n (25 mil homoj) kaj malfortan floton. Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post [[Bulgario]] kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol [[Italio]]. Usono ne partoprenis en la internaciaj konferencoj kaj oni traktis ĝin kiel duarangan potencon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fine de la 1880-aj jaroj [[Usono]] komencis konstruadon de sia milita floto, kiu en 1880 estis malpli granda ol tiuj de [[Ĉilio]], [[Brazilo]] kaj [[Argentino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la tuta [[19-a jarcento]] [[Britio]] estis konsiderata la plej granda problemo por la [[Usono|usonaj]] interesoj kaj la reĝa mararmeo kiel plej serioza strategia [[minaco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1902 [[Britio]] rezignis je siaj pretendoj pri gvida rolo en [[Centra Ameriko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Theodore Roosevelt]] eliris el premiso, ke [[Usono]] estas potenco same kiel ĉiuj aliaj, ne iu universala enkorpigo de la [[virto]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Theodore Roosevelt]]] …li traktis la tutmondan [[povekvilibro]]n kun tioma fajneco, kiun montris neniu alia usona prezidanto, krom [[Richard Nixon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Poiomete [[Theodore Roosevelt]] venis al kompreno de tio, ke [[Germanio]] estas [[minaco]] al la [[Eŭropo|eŭropa]] ekvilibro kaj li ekligis [[Nacia intereso|nacian intereson]] de Usono kun naciaj interesoj de [[Britio]] kaj [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum en [[Eŭropo]] [[Theodore Roosevelt]] konsideris [[Germanio]]n la precipa [[minaco]], en [[Azio]] lin zorgigis streboj de [[Rusio]], pro kio li montris preferon al [[Japanio]], la ĉefa kontraŭulo de Rusio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[ruso-japana milito]]] [[Venko]] de [[Rusio]], kiel li [ [[Theodore Roosevelt]] ] rezonis, estus “la bato kontraŭ la [[civilizo]]”. Kiam [[Japanio]] ekstermis la rusian floton, li ĝojis: “Mi estis komplete kontenta je la japana venko, ĉar Japanio ludis nian ludon”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Theodore Roosevelt]]-on oni memoros pro liaj atingoj, sed nome [[Woodrow Wilson]] formis la [[Usono|usonan]] [[pensado]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Woodrow Wilson]] komprenis ke la intuicia [[izolismo]] de [[Usono]] povas esti superita nur per alvoko direktita al ĝia [[kredo]] je unika naturo de la [[idealo]]j de la lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte akcento de la [[politiko]] de [[Woodrow Wilson]] havis karakteron tute kontraŭan al [[izolismo]]. Wilson promociis ne retiriĝon de [[Usono]] el la ekstera [[mondo]], sed universalan aplikon de ĝiaj [[valoro]]j kaj post certa [[tempo]] sindevigon de Usono pri ilia disvastigado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nek [[Woodrow Wilson]], nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de [[Usono]] pri [[altruismo]] kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Theodore Roosevelt]]… estis politikisto-batalanto. [[Woodrow Wilson]] ja estis [[profeto]]-[[pastro]]. Ŝtataj agantoj, eĉ estante batalantoj, koncentras sian tutan atenton je la [[mondo]], en kiu ili vivas. Profetoj ja konsideras “realan mondon” kiel la mondon, kiun ili deziras krei.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ [[opinio]] de [[Woodrow Wilson]] mankis grava diferenco inter [[libereco]] por [[Usono]] kaj libereco por la tuta [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri kiel [[Woodrow Wilson]] engaĝigis [[Usono]]n en la [[Unua mondmilito]], libere traktante vortojn de [[George Washington]]] Kian teruran [[memfido]]n necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega [[malpermeso]] de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori [[filozofio]]n de [[neŭtraleco]], kiu faris neevitebla aliĝon al la [[milito]]!
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de [[Usono]] al la [[Unua mondmilito|milito]] [[Woodrow Wilson]] anoncis kiel sian celon atingi “[[paco]]n sen [[venko]]”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tio, kion [[Woodrow Wilson]] supozis sub “komunumo de fortoj” estis tute nova koncepto, kiu poste iĝis konata kiel la koncepto de “[[kolektiva sekureco]]”…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton [[Woodrow Wilson]] proponis [[ideo]]n de establo de la [[Ligo de Nacioj]], institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al [[moralo]] kaj forto de [[armilo]] – al [[ordono]] de [[publika opinio]]. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se [[publiko]] estus sufiĉe informita, la [[Unua mondmilito|milito]] neniam okazus, ignorante ardajn [[manifestacio]]jn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la [[Demokratio|demokratiaj]] [[Britio]] kaj [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ taksoj de [[Theodore Roosevelt]] nur [[mistikulo]]j, [[Revo|revuloj]] kaj [[intelektulo]]j subtenis la [[opinio]]n ke [[paco]] estas natura stato de la [[homo]] kaj ke ĝin eblas subteni per neprofitcela [[konsento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Wilsonismo]] enkorpigis en si la ĉefan [[dramon]] de [[Usono]] sur la monda scenejo: la usona [[ideologio]] iusence estis [[Revolucio|revolucia]] dum la usonanoj mem hejme konsideris sin [[homo]]j, sufiĉe kontentaj je status quo. La usonanoj, emaj al transformado de eksterpolitikaj aferoj al lukto inter [[bono]] kaj [[malbono]] kutime sentas sin malkomforte kiam ili devas alfronti [[kompromiso]]jn, same kiel kaze de partaj kaj nekonvinkaj rezultoj. La [[fakto]] ke Usono evitas serĉadon de grandskalaj [[Geopolitiko|geopolitikaj]] transformadoj ofte asocias ĝin kun defendado de [[Teritorio|teritoria]] kaj foje ankaŭ politika status quo. Kredante je la [[ordo]] bazita sur [[leĝo]]j, ĝi apenaŭ kapablas interpacigi kredon je pacaj [[ŝanĝo]]j kaj la [[Historio|historian]] fakton ke preskaŭ ĉiuj gravaj ŝanĝoj en la historio estis ligitaj al [[perforto]] kaj renversoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se [[imperiestro]] de la [[Sankta Romia imperio]] sukcesus starigi centralizitan [[kontrolo]]n super ĉiuj [[teritorio]]j, kiuj formale troviĝis sub lia jurisdikcio, rilatoj de okcidenteŭropaj ŝtatoj al la [[imperio]] similus al la rilatoj de la najbaroj de [[Ĉinio]] al la Meza ŝtato, ĉe tio [[Francio]] similus al [[Vjetnamio]] aŭ [[Koreio]] kaj [[Britio]]n oni povus kompari kun [[Japanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed la plej grava kialo estis ke en la [[Sankta Romia imperio]] [[kontrolo]] super la [[eklezio]] estis apartigita de la kontrolo super la [[registaro]]. Malsame ol iu ajn [[faraono]] aŭ romia [[imperiestro]], la imperiestro de la Sankta Romia imperio posedis neniujn diecajn atributojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Okcidenta Eŭropo]] potenciala kaj foje reala [[konflikto]] inter [[papo]] kaj [[imperiestro]] kreis kondiĉojn por konstituciismo kaj [[disigo de povoj]], kio estas la fundamento de la nuntempa [[demokratio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam teorie ĉiuj [[Feŭdismo|feŭdaj]] [[reganto]]j ĵuris je [[fideleco]] al la [[imperiestro]] [de la [[Sankta Romia imperio]]], en praktiko ili faris ĉion, kion ili deziris.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Reformacio]] donis al ribelantaj [[princo]]j novan [[libereco]]n de la agoj same en la [[Religio|religia]] kaj [[Politiko|politika]] sferoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Principo de [[raison d'État]] supozigis, ke [[bonfarto]] de la [[ŝtato]] pravigas aplikon de ĉiaj rimedoj por garantiado de naciaj interesoj. Dume la nacia intereso anstataŭigis [[Mezepoko|mezepokan]] imagon pri universaleco de [[moralo]]. Anstataŭ sopiro je universala [[monarĥio]] venis principo de [[povekvilibro]], kiu kondolencis per tio ke ĉiu aparta ŝtato, sekvante proprajn [[Egoismo|egoismajn]] interesojn, tiel aŭ alie kontribuos al la [[sekureco]] kaj [[progreso]] de ĉiuj aliaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] estis la [[patro]] de la moderna ŝtata sistemo. Li deklaris la principon de [[raison d'État]] kaj senlace realigis en praktiko koncepton de defendado de naciaj interesoj je la [[bono]] de sia lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri kontraŭstaro de la [[Habsburgoj]] kaj [[Francio]]] La regantoj el la Habsburgoj estis [[homo]]j principaj. Ili neniam faris [[kompromiso]]n malgraŭ propraj konvinkoj, nur kaze de [[malvenko]]. Pro tio ekde la komenco de tiu ĉi [[Politiko|politika]] odiseado ili estis tute sendefendaj kontraŭ senkompataj maĥinacioj de la [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]]] Li timis unuiĝintan [[Centra Eŭropo|Centran Eŭropon]] kaj malebligis ke tio okazus al ĝi. Probable li prokrastis [[Unuigo de Germanio|unuigon de Germanio]] kiel la unueca ŝtato por preskaŭ du jarcentoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] kreis obstaklojn por la [[Habsburgoj]] kaj la [[Sankta Romia imperio]] estis dividita inter pli ol 300 suverenoj, ĉe tio ĉiu el ili rajtis efektivigi sendependan [[Ekstera politiko|eksteran politikon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] estis batalejo de plejparto de la [[Eŭropo|eŭropaj]] [[milito]]j, multaj el kiuj estis iniciitaj de [[Francio]], kaj pro tio ĝi maltrafis la unuan ondon de la [[eŭropa koloniado]] de transmaraj [[teritorio]]j. Kiam Germanio finfine tamen [[Unuigo de Germanio|unuiĝis]], ĝi havis tiom etan sperton pri difinado de propra [[nacia intereso]], ke tio kaŭzis abundon da plej teruraj [[tragedio]]j de nia jarcento.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Racio|Raciaj]] ŝtataj agantoj de la [[18-a jarcento]] malaperon de la [[konflikto]] (aŭ de [[ambicio]]j, de [[avideco]]) konsideris [[utopio]]; solvo konsistis en tio ke necesis bridi aŭ neŭtraligi denaskajn mankojn de la [[Homo|homa]] [[naturo]] por atingi laŭeble plej bonajn longdaŭrajn rezultojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tio sonas paradokse, sed [[Absolutismo|absolutaj]] [[reganto]]j de la [[18-a jarcento]] ne estis tiom ĉionpovaj por mobilizi ĉiujn resursojn por [[milito]] kiel tio okazis, kiam [[religio]], aŭ [[ideologio]], aŭ [[registaro]] elektita de [[popolo]] povis kaŭzi grandegan [[Emocio|emocian]] leviĝon. Ili estis limigitaj per [[tradicio]]j kaj eble per malstabileco de propra stato, ne povis enkonduki [[enspezimposto]]jn kaj multajn aliajn [[imposto]]jn, proprajn al nia [[tempo]]. Tio do limigis volumenon de la naciaj [[riĉaĵo]]j, kiu potenciale povintus esti destinita por defendo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rolo de [[Britio]] kiel stabiligilo spegulis [[Geopolitiko|geopolitikan]] fakton. Postvivado de la negranda insulo ĉe la bordoj de [[Eŭropo]] estus minacata se ĉiuj resursoj de la kontinento estus sub regado de unusola [[reganto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fine de la [[17-a jarcento]] [[Britio|brita]] [[publika opinio]] estis [[Izolismo|izolisma]], kio estis grandparte simila al tiu [[Usono|usona]] du jarcentojn poste.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen [[Rusio]] estis kaŭzanta ambiguan rilaton al si: parte [[espero]]n kaj parte [[timo]]n, kio iĝis ĝia [[sorto]] ĝis niaj tagoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estante fortege influata de [[filozofo]]j de la epoko de [[Klerismo]], [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] imagis sin [[Moralo|morala]] [[konscienco]] de [[Eŭropo]] kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri [[Liberalismo|liberalaj]] institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al [[William Pitt|William Pitt]] nebulan skemon kiel atingi universalan [[paco]]n, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn [[konstitucio]]jn por likvidi [[feŭdismo]]n kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la [[Woodrow Wilson|Wilson]]-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra [[popolo]]. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, [[Konservativismo|konservativisma]] ekstremo de la politika spektro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Povekvilibro]] kreas obstaklojn por apero de eblecoj detrui la internacian ordon; interkonsento rilate komune akceptitajn [[valoro]]jn kreas obstaklojn por [[deziro]] detrui ĝin. La forto, senigita je laŭleĝeco, provokas testi la fortikecon; laŭleĝeco, senigita je forto, provokas malplenan afektadon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[Viena kongreso]] [[Eŭropo]] travivis la plej longdaŭran periodon de [[paco]] dum sia tuta [[historio]]. Dum 40 jaroj okazis eĉ ne unu milito kun partopreno de la ĉefaj potencoj kaj post la [[Krimea milito]] en 1854, la [[mondmilito]]j ne okazis dum pliaj 60 jaroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Viena kongreso]]] Konsiderante ke la [[ideo]] de nacia [[memdetermino]] tiam ankoraŭ ne estis inventita, partoprenantoj de la kongreso estis plej malmulte interesitaj pri tajlado de etne homogenaj ŝtatoj el la [[teritorio]]j, forprenitaj disde [[Napoleono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ekde momento de la fino de la [[Tridekjara milito]] interna aranĝo de [[Germanio]] estis stariganta antaŭ [[Eŭropo]] la saman dilemon: ĉiufoje kiam Germanio estis malforta kaj malunuigita, ĝi estis tento por siaj najbaroj, speciale por [[Francio]], kaj por ilia [[ekspansiismo]]. Samtempe perspektivo de la germana unuiĝo timigis la najbarajn ŝtatojn, kio daŭras ĝis nuntempo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Germanio]]] [[Historio|Historie]] ekde la vidpunkto de la [[Eŭropo|eŭropa]] mondo tiu ĉi lando ĉiam estis tro malforta aŭ tro forta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Viena kongreso]]] Pli ol 300 ŝtatoj de la antaŭ-[[Napoleono|Napoleona]] tempo estis unuigitaj je proksimume 30 landoj kaj interligitaj je nova komunumo, nomita la [[Germana Unio]] kun konfederacia bazo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Puna [[paco]] ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin [[Ofendo|ofendita]], estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la [[Versajla traktato]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[19-a jarcento]] [[Francio]]n oni rigardis kun la sama timo kiel [[Germanio]]n en la [[20-a jarcento]] – kiel al la ĉiam [[Agreso|agresema]] kaj laŭ sia naturo malstabiliga forto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum [[Woodrow Wilson]] konsideris [[demokratio]]jn [[Paco|pacamaj]] kaj [[Racio|raciaj]] pro ilia naturo, [[Klemens von Metternich]] nomis ilin [[Danĝero|danĝeraj]] kaj neprognozeblaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Aŭstrio]], kiu ŝajne post la batoj de [[Napoleono]] estis mortanta, ricevis novan [[vivo]]n danke al sistemo de [[Klemens von Metternich]], kio ebligis al ĝi ekzisti pliajn cent jarojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estante [[kosmopolito]] laŭ sia [[karaktero]], [[Klemens von Metternich]] ĉiam kun pli granda [[deziro]] parolis en la [[franca]] ol en la [[germana]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Viena kongreso]]] [[Britio]] tamen malakceptis sistemon de eŭropa [[registaro]], ĉar tio proksimis al la unuiĝinta [[Eŭropo]] kiun la britoj ĉiam kontraŭis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Viena kongreso]]] Partopreno en eŭropa [[registaro]] estis por la [[Britio|brita]] [[publika opinio]] ne pli alloga ol partopreno de [[Usono|usonanoj]] en la [[Ligo de Nacioj]] post 100 jaroj, kaj ĉefe pro la samaj kialoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en la [[19-a jarcento]]] [[Britio]] flankeniris de la sistemo de kongresoj, kiun elpensis ĝia propra ministro pri eksteraj aferoj [Robert Stewart, Viscount Castlereagh]. Same jarcenton poste [[Usono]] distanciĝos de la [[Ligo de Nacioj]], proponita de ĝia [[Woodrow Wilson|prezidanto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malforteco de la sistemo de [[kolektiva sekureco]] konsistas en tio, ke interesoj malofte estas samaj kaj [[sekureco]] malofte estas senriproĉa. Anoj de komuna sistemo de kolektiva sekureco pro tio plej verŝajne konsentos pri senagado ol interkonsentos pri komunaj agoj; oni detenos ilin kune per belaj ĝeneralaj politikaj alvokoj aŭ ili iĝos atestantoj de renegateco de plej pova el la membroj, kiu sentas sin plej bone protektita kaj pro tio malplej bezonanta tiun ĉi sistemon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Okazis tiel ke la “[[eŭropa koncerto]]” definitive frakasiĝis sur la [[amboso]] de la [[Orienta Demando]]. En 1854 unuafoje ekde la [[tempo]] de [[Napoleono]] ĉefpotencoj partoprenis la [[milito]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kialo pro kiu la [[Viena kongreso|Viena reguligado]] funkciis dum 50 jaroj konsistis en tio, ke tri orientaj potencoj – [[Prusio]], [[Rusio]] kaj [[Aŭstrio]] – en sia unueco vidis gravan obstaklon al la [[Revolucio|revolucia]] [[ĥaoso]] kaj [[Francio|franca]] [[dominado]] en [[Eŭropo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri sekvoj de la [[Krimea milito]]] Ekde nun [[diplomatio]] sin apogis plejparte sur malkaŝan forton ol sur komunecon de la valoroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[19-a jarcento]] [[Britio]] iĝis la ĉefa lando de [[Eŭropo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Britio|Britaj]] ŝtatestroj neniel konsideris disvastiĝon de reprezentaj institucioj kiel ŝlosilon al [[paco]] kiel tion kutime faris iliaj [[Usono|usonaj]] partneroj, kaj ili tute ne zorgis pri ekzistado de institucioj kiuj diferenciĝis de iliaj propraj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estante [[Maro|mara]] [[potenco]], kiu ne havis grandan konstantan [[armeo]]n, [[Britio]] de [[tempo]] al tempo devis kooperi kun iu kontinenta aliancano, kiun ĝi preferis elekti nur tiam, kiam aperis konkreta neceso.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Britio]] pro sia sena je ĉia [[sentimentaleco]] persistemo kaj egocentra decidemo gajnis por si epiteton “[[Kovardo|kovarda]] [[Albiono]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum granda parto de la [[19-a jarcento]] konservado de [[Aŭstrio]] estis konsiderata grava [[Britio|brita]] celo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Centre de [[politiko]] de [[Anglio]] staris tasko malebligi okupadon de la [[Dardaneloj]] fare de [[Rusio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[19-a jarcento]] neniu povintus imagi ke venos tago kaj [[Britio]] iĝos aliancano de [[Rusio]]. Laŭ opinio de [[Lord Palmerston|Palmerston]], Rusio “sekvis sistemon de ĉiuflanka [[agreso]] en ĉiuj direktoj, parte pro personaj ecoj de [[imperiestro]] [ [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]] ] kaj parte pro senŝanĝa sistemo de [[regado]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Necesos jardekoj da germana militemo kaj sensentemo por transloki la ĉefan maltrankvilecon de [[Britio]] rilate [[sekureco]]n al [[Germanio]] kaj tio finfine okazis nur post la komenco de nia jarcento.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekde 1700 [[publika opinio]] ludis gravan [[rolo]]n en la [[Britio|brita]] [[ekstera politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[18-a jarcento]] [[Tory]] kutime reprezentis la [[Ekstera politiko|eksteran politikon]] de la [[reĝo]], kiu emis al enmiksiĝo en kverelojn sur la [[Eŭropo|kontinento]]; [[Whigs]] ja, simile al siro [[Robert Walpole]], preferis gardi certan distancon rilate la kverelojn sur la kontinento kaj faris oble pli grandan akcenton je transmara ekspansio. Komence de la [[19-a jarcento]] la roloj estis interŝanĝitaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En ĉiuj [[tempo]]j [[Britio]] traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia [[politiko]] sur la [[Eŭropo|kontinento]] ĉiam estis pravigata per la brita [[nacia intereso]], ne per [[ideologio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] estis deklaranta siajn [[Demokratio|demokratiajn]] instituciojn ekzemplo por la tuta [[mondo]]; [[Britio]] traktis siajn [[Parlamento|parlamentajn]] instituciojn kiel senrilatajn al iuj ajn aliaj [[socio]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kolapso de sistemo de [[Klemens von Metternich]] baldaŭ post la [[Krimea milito]] estigis proksimume du jardekojn da [[konflikto]]j: [[milito]]n de [[Piemonto]] kaj [[Francio]] kontraŭ [[Aŭstrio]] en 1854, militon por [[Ŝlesvigo-Holstinio]] en 1864, [[Aŭstro-prusa milito|aŭstro-prusan militon en 1866]] kaj la [[Franco-Prusa milito|franco-prusan militon]] en 1870. El tiuj ĉi perturboj en [[Eŭropo]] formiĝis nova [[povekvilibro]]. Francio, partopreninta en tri el tiuj ĉi militoj kaj provokinta la aliajn, perdis [[Dominado|dominantan]] staton, cedinte ĝin al [[Germanio]]… anstataŭ la franca termino [[raison d`etat]] venis la germana termino [[Realpolitik]], reala politiko, kio tamen ne ŝanĝis esencon de la afero.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Napoleono la 3-a]] iĝis kaptito de [[krizo]]j, kiujn li mem organizadis, ĉar al li mankis interna kompaso, ebliganta al li moviĝi laŭ elektita kurso.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Napoleono la 3-a]]] Li havis [[ambicio]]jn de [[Napoleono|sia onklo]], sed ne lian arogantecon, [[Geniulo|geniecon]] aŭ fakte lian praan povegon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] estis komprenanta ke la malforta [[Centra Eŭropo]] estas ŝlosilo al [[sekureco]] de [[Francio]], do [[politiko]] de [[Napoleono la 3-a|Napoleono]], stimulata de soifo de [[gloro]], estis koncentrita je periferio de [[Eŭropo]], la sola loko kie eblis efektivigi akirojn kun minimuma risko. Kaj kiam pezocentro de la eŭropa [[politiko]] ŝoviĝis direkte al [[Germanio]], Francio trovis sin soleca.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ju pli senespera iĝis ĝia [de [[Francio]]] pozicio, des pli despere [[Napoleono la 3-a]] provadis korekti la situacion per iu brila paŝo simile al pasia [[ludanto]], duobliganta vetmonon post ĉiu sia malgajno.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri komenco de la [[Franco-Prusa milito]]] [[Otto von Bismarck]], grave antaŭinta sian [[tempo]]n, uzis tiam trukon, kiun ŝtataj agantoj de postaj [[generacio]]j transformis je siaspeca [[arto]]: li aranĝis likon al [[gazetaro]] de [[teksto]] de la tiel nomata [[Ems-depeŝo]]. Redaktita versio de [[telegramo]] de la [[reĝo]] aspektis kiel reĝa verdikto rilate [[Francio]]n. Furiozinta franca [[publiko]] postulis [[milito]]n kaj [[Napoleono la 3-a]] kontentigis ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Francio]] en la dua duono de la [[19-a jarcento]]] Finfine la internacia [[politiko]] ekbaziĝis sur kruda forto. Kaj en tiu ĉi [[mondo]] aperis interna abismo inter imagoj de Francio pri si mem kiel la dominanta nacio en [[Eŭropo]] kaj ĝiaj eblecoj vivi laŭe al ili – la abismo, kiu plu detruas la francan politikon en niaj tagoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Problemo de [[Napoleono la 3-a]] konsistis en tio, ke li ne estis sufiĉe forta por insisti pri siaj [[deziro]]j kaj ke liaj planoj estis tro radikalaj por esti subtenataj per konsento.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Emo de [[Francio]] al partnereco kun tiaj landoj, kiuj estus pretaj akcepti ĝian gvidan rolon iĝis ĉiama faktoro de la franca [[ekstera politiko]] post la [[Krimea milito]]. Estante malkapabla domini en la alianco kun [[Britio]], [[Germanio]], [[Rusio]] aŭ [[Usono]] kaj konsiderante statuson de malpli grava partnero kiel neakceptebla por si de vidpunkto de imagoj pri sia nacia grandeco kaj [[Mesio|mesia]] [[rolo]] en la [[mondo]], Francio serĉis gvidan rolon en paktoj kun malpli fortaj ŝtategoj. Temis pri [[Sardinio]], [[Rumanio]], mezaj germanaj ŝtatoj en la [[19-a jarcento]], pri [[Ĉeĥoslovakio]], [[Jugoslavio]] kaj Rumanio jam en la [[intermilita periodo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Jarcenton post la [[franco-prusa milito]], problemo de la pli pova [[Germanio]] plu estas [[koŝmaro]] por [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la nuna [[tempo]] [[Francio]] periode ludis [[rolo]]n de iu [[Parlamento|parlamenta]] [[opozicio]] al la [[Usono|usona]] gvida rolo, provante transformi la [[Eŭropa Unio|Eŭropan Ekonomian Komunumon]] je alternativa monda gvidanto kaj aktive subtenante ligojn kun landoj, super kiuj ĝi povas aŭ opinias ke povas domini.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pika stilo de la [[Francio|franca]] [[diplomatio]] grandparte klarigeblas per provoj de estroj de tiu ĉi lando eternigi ĝian [[rolo]]n de centro de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[politiko]] en cirkonstancoj, absolute malkonvenaj al tiaj streboj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Otto von Bismarck]]] Li ankaŭ estis la unua gvidanto, kiu enkondukis [[universala voĉdonrajto|universalan voĉdonrajton]] por [[viro]]j, kune kun sistemo de [[sociala asekuro]], kiu ne havis similaĵojn en la [[mondo]] dum sekvaj 60 jaroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sub influo de la [[reala politiko]] de [[Otto von Bismarck]], Realpolitik, [[ekstera politiko]] transformiĝis je povkonkuroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Agoj de [[Otto von Bismarck]] estis same neatenditaj kiel lia personeco mem. La [[homo]] de “sango kaj fero” verkis [[prozo]]n ege simplan kaj belan, ŝatis [[poezio]]n kaj plenigis en sia [[taglibro]] tutajn paĝojn el [[George Byron]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio estas [[revoluciulo]]? Se [[respondo]] al tiu [[demando]] ne ebligus ambiguecon, malmultaj revoluciuloj sukcesus. Necesas memori ke revoluciuloj preskaŭ ĉiam komencas de pozicio de malforteco. Ili atingas [[sukceso]]n pro tio, ke ekzistanta ordo ne kapablas korekti siajn proprajn malfortaĵojn. Tio estas speciale ĝusta, kiam revolucia defio okazas ne forme de [[okupo de la fortreso Bastille]], sed vestiĝas je [[Konservativismo|konservativismaj]] [[vesto]]j. Malmultaj institucioj kapablas defendi sin de tiuj, kiuj elvokas [[espero]]jn pri ilia konservado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Je la persono de [[Otto von Bismarck]] la [[Habsburgoj]] alfrontis la saman defion, kiun prezentis al ili [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] – [[politiko]]n foran de iu ajn sistemo de [[valoro]]j krom la [[gloro]] de sia propra [[ŝtato]]. Kaj ĝuste same kiel tio estis kun Richelieu, la Habsburgoj ne sciis kiel trakti tion kaj eĉ kiel kompreni naturon de tia politiko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ [[opinio]] de [[Otto von Bismarck]], por [[Prusio]] estis [[Profito|profite]] realigi tian [[politiko]]n, ĉar ĝiaj ĉefaj [[Ekstera politiko|eksterpolitikaj]] interesoj estis en sfero de fortiĝo de propraj pozicioj ene de [[Germanio]], la aliaj aferoj zorgigis ĝin plej malmulte.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sistemo de [[Klemens von Metternich]] spegulis koncepton de la [[18-a jarcento]], kiam la [[universo]] estis traktata kiel grandega [[Horloĝo|horloĝa]] [[mekanismo]] kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. [[Otto von Bismarck]] reprezentis novan eraon en [[scienco]] kaj [[politiko]]. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni [[realo]]n. Lia plej ŝatata [[filozofo]]-[[Biologio|biologia]] doktrino estas la [[Evoluo|evolua]] teorio de [[Darwin]], bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis [[Otto von Bismarck]], li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi [[Filozofio|filozofiajn]] limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de [[Klemens von Metternich]], per [[politiko]] de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de [[reala politiko]] kondukis ilin al troa dependeco de [[Milito|milita]] forto, kaj de tie iris rekta vojo al [[armilkonkuro]] kaj du [[mondmilito]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam en la internaj aferoj li estis ege [[Konservativismo|konservativisma]], [[Otto von Bismarck]] vidis neniujn obstaklojn por ŝoviĝo de la [[Prusio|prusa]] [[interna politiko]] [[Politika maldekstro|maldekstren]], se tio kongruis al celoj de la [[ekstera politiko]]. Ĉar la interna politiko ankaŭ estis instrumento de lia [[reala politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive la plej grava [[dokumento]] rilata al la [[Krimea milito]], estis depeŝo de [[Otto von Bismarck]] kun analizo de situacio post la fino de la milito en 1856. Rimarkindas ke tiu ĉi depeŝo montris ekstreman fleksecon de [[Diplomatio|diplomatia]] metodo kaj mankon de [[konsciencriproĉo]]j ĉe serĉado de iuj ajn eblecoj. [[Germanio|Germana]] [[historiografio]] donis al la depeŝo de Bismarck trafan nomon: “Prachtbericht” aŭ “ekzemplodona raporto”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Malbeno]] de ĉia stabila internacia sistemo estas ĝia preskaŭ kompleta malkapablo antaŭvidi mortminacan [[defio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Otto von Bismarck]]] Sendube li agis same modere rilate la finon de siaj [[milito]]j, kiel senkompate li tiujn militojn estis komencanta. Tuj post kiam [[Germanio]] akiris limojn, kiujn li konsideris vive gravaj por ĝia [[sekureco]], Bismarck komencis singardan kaj stabiligan [[Ekstera politiko|eksteran politikon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Germana [[anekso]] de [[Alzaco-Loreno]] elvokis neestingeblan [[malamikeco]]n en [[Francio]], kio ekskludis ĉiujn [[Diplomatio|diplomatiajn]] eblecojn por [[Germanio]] rilate Francion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post [[anekco]] de [[Alzaco-Loreno]] malamikeca rilato al [[Francio]] iĝis “natura manko de nia [[karaktero]]”, kontraŭ kio tiom persiste avertis [[Otto von Bismarck]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Eŭropo|Eŭropa]] ŝtata aganto, kiu plej rapide komprenis influon de la [[Unuigo de Germanio|unuiĝinta]] [[Germanio]] sur mondeventojn, iĝis [[Benjamin Disraeli]], kiu estis sin preparanta por iĝi [[Britio|brita]] ĉefministro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malkapablo de la “[[Otto von Bismarck|fera kanceliero]]” enradikigi sian [[politiko]]n forme de iuj institucioj devigis [[Germanio]]n turniĝi kiel [[sciuro]] en [[rado]] de [[diplomatio]], de kio ĝi sukcesis liberiĝi nur komencinte [[armilkonkuro]]n kaj poste uzinte [[milito]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Otto von Bismarck]], soleca persono dum sia [[vivo]], estis eĉ malpli komprenita post foriro de sur scenejo, akirinte [[Mito|mitajn]] konturojn. Liaj sampatrujanoj memoris pri tri [[milito]]j, garantiintaj la [[Unuigo de Germanio|unuigon de Germanio]], sed forgesis pri malfacilegaj preparaj operacioj, kiuj ebligis tiujn ĉi militojn, kaj pri tiu [[modereco]], kiu necesis por profiti iliajn fruktojn. Ili vidis manifestiĝojn de forto, sed malsukcesis penetri profundan analizon, sur kiu tiuj ĉi fortoj baziĝis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La kanceliero staris al [[imperiestro]] kaj [[Reichstag]] pli proksime ol ili ambaŭ unu al la alia. Pro tio en certaj limoj [[Otto von Bismarck]] povis kvereligi inter si [[Germanio|germanajn]] internajn instituciojn same kiel li faris tion kun eksterlandaj ŝtatoj, realigante sian [[Ekstera politiko|eksteran politikon]]. Neniu el posteuloj de Bismarck posedis por tio lertecon, nek [[kuraĝo]]n. Rezulto de tio iĝis [[naciismo]], kiu estante ne ekvilibrigita de [[demokratio]], transformiĝis je [[ŝovinismo]], dum senigita je ĉia respondeco demokratio iĝis senfrukta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ambaŭ [[revoluciulo]]j, kiuj staris ĉe [[lulilo]] de la [[Nuntempo|nuntempa]] sistemo de la [[Eŭropo|eŭropaj]] ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. [[Napoleono la 3-a]], pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de [[politiko]] al [[publika opinio]]. [[Otto von Bismarck]], revoluciulo-[[Konservativismo|konservativisto]], spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Napoleono la 3-a]] realigis sian [[Ekstera politiko|eksteran politikon]] je stilo de [[Nuntempo|nuntempaj]] politikaj gvidantoj, por kiuj mezurilo de [[sukceso]] estis ofteco de mencioj de ili en vesperaj televidnovaĵoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Napoleono la 3-a]] iĝis antaŭveninto de stranga [[Nuntempo|nuntempa]] fenomeno – [[Politiko|politika]] figuro, kiu pasie sopiras difini kion deziras [[publiko]], sed kiu fine estas rifuzata kaj verŝajne eĉ [[Malestimo|malestimata]] de ĝi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[unuigo de Germanio|unuigo]] [[Germanio]] iĝis la plej pova potenco en la kontinento kaj estis akiranta pli da povo kun ĉiu jardeko, per tio [[Revolucio|revoluciigante]] la eŭropan [[diplomatio]]n. Ekde momento de apero de la [[Nuntempo|nuntempa]] sistemo de ŝtatoj en la tempo de [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] potencoj laŭ randoj de [[Eŭropo]] – [[Britio]], [[Francio]], [[Rusio]] – estis premantaj al ĝia centro. Nun ja unuafoje la centro de Eŭropo iĝis sufiĉe pova por okazigi premon sur periferion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [post la [[unuigo de Germanio]] fine de la [[19-a jarcento]]] Sinplenumantaj profetaĵoj iĝis parto de internacia sistemo. Tio, kio plu nomiĝis la “[[eŭropa koncerto]]”, evidentiĝis splitiĝinta je du [[Malamiko|malamikaj]] partoj: [[malamikeco]] inter [[Francio]] kaj [[Germanio]], kaj ankaŭ kreskanta malamikeco inter la [[Aŭstro-Hungara imperio|Aŭstro-Hungara]] kaj [[Rusia imperio]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en 1862 [[Otto von Bismarck]] sugestis al [[Aŭstrio]] transloki centron el [[Vieno]] al [[Budapeŝto]]] Tamen, malgajninte lukton pri [[dominado]] en [[Germanio]], [[Aŭstrio]] estis devigita sekvi la sugeston de [[Otto von Bismarck]]. Budapeŝto iĝis egala kaj foje gvidanta partnero en la novformita dueca Aŭstro-Hungara monarĥio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post foriro el [[Germanio]], sola direkto de ekspansio de la nova [[Aŭstro-Hungara imperio]] restis [[Balkanio]]… Tia [[politiko]] jam per si mem minacis [[konflikto]]n kun [[Rusio]]. [[Racio]] devintus averti aŭstriajn gvidantojn pri [[danĝero]] de [[provokado]] de [[naciismo]] en Balkanio aŭ pri tiu de transformiĝo de Rusio je konstanta [[malamiko]]. Sed en Vieno racio estis ne tre disvastiĝinta kaj eĉ malpli da ĝi haveblis en [[Budapeŝto]]. Dominis [[Jingoismo|jingoisma]] naciismo de grandŝtatega, ekspansia [[karaktero]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] vidis neniujn [[Nacia intereso|naciajn interesojn]] en [[Balkanio]]. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la [[Aŭstro-Hungaria imperio]]. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca [[monarĥio]] kaŝis en si [[risko]]n de detruo de la tuta germana [[politiko]] de [[Otto von Bismarck]]. Germanlingvaj [[katoliko]]j de la [[imperio]] ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus [[dominado]]n de la [[Protestantismo|protestanta]] [[Prusio]] por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii [[Rusio]]n. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Otto von Bismarck]] foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – [[Anglio]], [[Francio]], [[Rusio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Germanio]] – Francio iĝis [[Malamikeco|malamika]] lando, Britio estis nealirebla pro sia [[politiko]] de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la [[Eŭropo|eŭropa]] [[paco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tuj post kiam [[Rusio]] aperis sur la internacia areno, ĝi kun ŝoka rapideco okupis gvidajn poziciojn. Ankoraŭ dum subskribo de la [[Vestfalia paco]] en 1648 Rusio ne estis konsiderata sufiĉe grava, pro kio ĝi eĉ ne estis iel reprezentita. Tamen ekde 1750 Rusio iĝis aktiva partoprenanto de ĉiu grava eŭropa [[milito]]. Meze de la [[18-a jarcento]] Rusio eĉ komencis kaŭzi ĉe [[Okcidento|okcidentaj]] observantoj malklaran [[maltrankvileco]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[tempo]] de la [[Viena kongreso]] [[Rusio]] evidente estis la plej pova potenco en la kontinento. Meze de la [[20-a jarcento]] ĝi akiris statuson de unu el du tutmondaj [[superpotenco]]j kaj restis en ĝi preskaŭ 40 jarojn antaŭ ol [[Disfalo de Sovetunio|disfali]], perdinte multajn el siaj vastaj akiroj de antaŭaj jarcentoj dum nuraj kelkaj monatoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Klemens von Metternich]] diris ke caro [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] neniam sekvis la samajn konvinkojn pri ol kvin jarojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Paradokseco estis la plej karaktera trajto de [[Rusio]]. Konstante militante kaj disvastiĝante je ĉiuj direktoj, ĝi tamen opiniis ke oni konstante minacas ĝin. Ju pli plurlingva iĝis la [[imperio]], des pli vindebla sentis sin Rusio, parte ankaŭ pro neceso izoli abundon de siaj [[etno]]j de iliaj najbaroj. Por fortikigi sian regadon kaj superi streĉitecon inter diversaj etnoj, enloĝantaj la imperion, ĉiuj [[reganto]]j de Rusio uzis [[mito]]n pri iu pova ekstera [[minaco]], kiu de [[tempo]] al tempo transformiĝadis je sinplenumanta profetaĵo, elprovante stabilecon en [[Eŭropo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Rusio]]] …ĉirkaŭ 1864 [[sekureco]] kaj senhalta [[ekspansio]] iĝis sinonimoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj [[Eŭropo|eŭropa]] [[povekvilibro]] estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj [[heroeco]] de [[Rusio]]. Sen Rusio [[Napoleono]] kaj [[Hitlero]] preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa [[Jano]], Rusio estis samtempe [[minaco]] al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel [[Usono|usonanoj]], [[rusoj]] konsideris sian [[socio]]n escepta. Renkontante nur [[Nomado|nomadajn]] aŭ [[Feŭdismo|feŭdajn]] sociojn, [[ekspansio]] de [[Rusio]] direkte al [[Meza Azio]] havis plurajn trajtojn de la usona ekspansio okcidenten, kaj se rememori citaĵon de [[Aleksandr Gorĉakov]], do rusa pravigado de la ekspansio estis analoga al usonaj fundamentadoj de sia propra “manifesto de [[Evidenta destino|destino]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sento]] de propra unikeco ĉe [[Usono]] baziĝis sur koncepto de [[libereco]]; ĉe [[Rusio]] ja ĝi devenis el sperto de komune travivtaj [[sufero]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Paradokso de la [[Rusio|rusa]] [[historio]] konsistas en konstanta dueca kontraŭdireco inter [[mesiismo]] kaj ĉion subpremanta [[sento]] de vundebleco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekscita imago de [[Rusio]] pri si mem malofte estis kundividata de la ĉirkaŭa [[mondo]]. Malgraŭ enormaj atingoj en [[literaturo]] kaj [[muziko]], Rusio neniam estis por la konkeritaj [[popolo]]j siaspeca [[Kulturo|kultura]] magneto, malsame ol metropoloj de kelkaj aliaj koloniaj [[imperio]]j. Kaj la [[Rusia imperio]] neniam estis konsiderata kiel modelo de socia ordo – nek de la aliaj [[socio]]j, nek de siaj propraj civitanoj. Por la ekstera mondo Rusio estis natura forto – enigma ekspansia ĉeesto, kiun necesis timi kaj deteni same per inkludo en aliancojn kaj per konfrontiĝo kontraŭ ĝi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Benjamin Disraeli]]] Neniam eĉ unu [[judo]] atingis tiom altajn postenojn en la [[Britio|brita]] [[politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[19-a jarcento]]] El ĉiuj [[Eŭropo|eŭropaj]] potencoj nur [[Britio]] estis zorgita pri la situacio en [[Meza Azio]]. Dum la [[Rusio|rusa]] ekspansio antaŭeniĝis ĉiam pli suden direkte al [[Barato]], protestoj de [[Londono]] estis rifuzataj de kanceliero princo [[Aleksandr Gorĉakov]], kiu ofte eĉ ne imagis kion faras rusiaj trupoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[ruso-turka milito en 1877-1878]]] Subestre de la brila, sed brulkapa generalo kaj diplomato Nikolaj Ignatjev rusiaj trupoj aperis ĉe la pordegoj de Konstantinopolo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Orienta Rumelio]]] …aŭtonoma unuo, formale troviĝanta sub regado de [[Turkio|turka]] guberniestro, sed efektive administrata sub gvidado de eŭropa komisiono (praulo de pacigaj projektoj de [[Unuiĝintaj Nacioj]] en la [[20-a jarcento]]…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Otto von Bismarck]] kaj [[Benjamin Disraeli]]] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de [[Realpolitik]] kaj ne toleris tion, kion ili nomis “[[Moralo|morala]] ĵargono”. Religiaj kromtonoj de [[William Ewart Gladstone|Gladstone]] (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Benjamin Disraeli]] estis la sola ŝtata aganto, kiu iam sukcesis superi [[Otto von Bismarck]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[ruso-turka milito (1877-1878)]]] Multaj precipaj rusaj [[politikisto]]j havis [[sento]]n kvazaŭ oni trompe forprenis de ili la [[venko]]n. [[Rusio]] povintus rezigni je [[Teritorio|teritoriaj]] akiroj por laŭleĝeco (kiel tion faris [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] dum [[Greka milito de sendependiĝo|greka ribelo en la 1820-aj jaroj]] kaj [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]] dum [[Franca revolucio de 1848|revolucio]] en 1848), sed Rusio neniam rezignis je la fina celo, nek agnoskis kompromison. Agoj pri detenado de rusa [[ekspansiismo]] ĉiam elvokis koleran grumbladon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed en la 1880-aj jaroj formiĝis senprecedenca situacio. [[Germanio]] iĝis tro forta por resti flanke, ĉar tio povus unuigi [[Eŭropo]]n kontraŭ ĝi. Sed ĝi ne povis ankaŭ plu esperi pri la [[Historio|historia]], preskaŭ aŭtomata subteno de [[Rusio]]. Germanio iĝis giganto, kiu bezonis [[amiko]]jn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La dua “Unio de tri imperiestroj” ne plu ŝajnigis ke ĝi zorgas pri iuj [[Moralo|moralaj]] principoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1882, en la duan jaron post formiĝo de la dua “Unio de tri imperiestroj”, [[Otto von Bismarck]] metis siajn retojn eĉ pli vaste, konvinkinte [[Italio]]n transformi la Duoblan Union inter [[Aŭstrio]] kaj [[Germanio]] je la Triopa Unio, inkludinta Italion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[William Ewart Gladstone]], eble la ĉefa figuro de la [[Britio|brita]] [[politiko]] en la [[19-a jarcento]], traktis la [[Ekstera politiko|eksteran politikon]] proksimume same kiel [[Usono|usonanoj]] post [[Woodrow Wilson]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[William Ewart Gladstone]] komencis la vojon, kiun poste sekvis [[Woodrow Wilson]], deklarinte ke ne povas esti diferenco inter [[moralo]] de [[konduto]] de aparta [[individuo]] kaj moralo de la [[ŝtato]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de [[Otto von Bismarck]] al [[William Ewart Gladstone]]] Por [[Otto von Bismarck]] tiaj vidpunktoj estis ege malamindaj. Ne mirindas ke tiuj du titanaj figuroj tutkore [[Malamo|malamegis]] unu la alian. Rilato de Bismarck al Gladstone memorigis rilaton de [[Theodore Roosevelt]] al [[Woodrow Wilson]]: li konsideris la grandan viktorianon parte [[fripono]], parte pura [[problemo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pozicio de [[William Ewart Gladstone]] pri sia malamiko estis oble pli rekta, ekzemple kiam li nomis [[Otto von Bismarck]] “enkorpigo de [[malbono]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum jardekoj [[historiisto]]j diskutas pri tio, kiu devas porti respondecon pri la komenco de la [[Unua mondmilito]]. Kaj tamen neniu lando povas esti akuzita pri tiu [[Frenezo|freneza]] salto al [[katastrofo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Kvankam ĉiuj [[nacio]]j de [[Eŭropo]] per propra [[politiko]] kontribuis al proksimigo de la [[katastrofo]], nome [[Germanio]] kaj [[Rusio]] pro sia [[naturo]] subfosis [[sento]]n de detenemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bedaŭrinde post foriro de [[Otto von Bismarck]] sindeteno estis kvalito, kiu plej multe mankis al [[Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je [[ideo]] de kruda forto, estis tio ke [[Germanio]], malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran [[Filozofio|filozofian]] bazon… Strikte dirite, Germanio de [[Otto von Bismarck]] tute ne estis efektivigo de [[revo]]j pri kreado de nacia [[ŝtato]], ĉar li intence ekskludis el ĝi la [[Aŭstrio|aŭstriajn]] [[ĝermanoj]]n… Manko de [[Intelekto|intelektaj]] radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana [[ekstera politiko]]. [[Memoro]] pri tio ke Germanio dum longa [[tempo]] servis kiel ĉefa militejo de [[Eŭropo]] estigis ĉe la germana [[popolo]] profunde enradikiĝintan [[sento]]n de manko de [[sekureco]]. Kvankam la [[imperio]] de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara [[minaco]], kion atestas ilia [[obsedo]] je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema [[retoriko]]. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj [[najbaro]]j de Germanio samtempe.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sub [[influo]] de [[emocio]]j de momento kaj pro kompleta manko de kompreno de [[psikologio]] de la aliaj, la [[Germanio|germanaj]] gvidantoj post [[Otto von Bismarck]] kombinis furiozon kun maldecidemo, metante la landon unue je izolado, kaj poste je la [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)]] Frapfrazoj maskis [[Intelekto|intelektan]] vakuon: malantaŭ militemaj paroladoj sin kaŝis interna malpleneco; grandskalaj [[slogano]]j maskis maldecidemon kaj malkapablon orientiĝi en diversaj situacioj. Fanfaronado kune kun maldecidemo en agoj spegulis heredaĵon de dujarcenta germana provincieco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ [[ironio]] de la [[sorto]], dum granda parto de la ekzistado de la imperiestra [[Germanio]], la ĉefa [[minaco]] al [[paco]] estis konsiderata ne Germanio, sed [[Rusio]]… Efektive estis malmulte da gravaj pruvoj de tio, ke Rusio povintus strebi al kreo de eŭropa [[imperio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La tuta [[Eŭropo]] sendube traktis kiel ion strangan enormajn vastojn kaj obstinecon de [[Rusio]]… Kaj tamen Rusio ĉiam preferis [[risko]]n de [[malvenko]] al [[kompromiso]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum marŝo [[Rusio]] malofte spertis komprenon de limo. Kiam oni malhelpis al ĝi, ĝi kaŝis ofendiĝon kaj atendis konvenan momenton por regajno: kontraŭ [[Britio]] – dum plejparto de la [[19-a jarcento]], kontraŭ [[Aŭstrio]] – post la [[Krimea milito]], kontraŭ [[Germanio]] – post la [[Berlina kongreso]] kaj kontraŭ [[Usono]] dum la [[Malvarma milito]]. Restas atendi kiel la postsovetia Rusio reagos al kolapso de sia [[Historio|historia]] [[imperio]] kaj de engaĝitaj je ĝia orbito satelitoj, kiam komplete pasos ŝoko post la [[Disfalo de Sovetunio|disfalo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Rusio]]] Ĝi estis la unua [[Eŭropo|eŭropa]] lando, kiu kontaktis [[Japanio]]n kaj la unua kiu subskribis traktaton kun [[Ĉinio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nek la [[Rusia imperio|imperiestra]], nek la [[Komunismo|komunista]] [[Rusio]] naskis grandan ministron pri eksteraj aferoj. Tiaj ekzemple ministroj pri eksteraj aferoj kiel [[Karl Nesselrode|Nesselrode]], [[Aleksandr Gorĉakov|Gorĉakov]], [[Nikolaj Girs|Girs]], [[Vladimir Lamsdorf|Lamsdorf]] aŭ eĉ [[Andrej Gromiko|Gromiko]], estis preparitaj kaj kapablaj homoj, sed ili ne havis [[rajto]]jn plani longdaŭran [[politiko]]n. Ili estis iom pli ol servistoj de malkonstanta kaj facile emociiĝanta [[reganto]], pri kies bonvolemo ili devis konkuri.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ironio]] konsistis en tio, ke je certa etapo [[ekspansiismo]] ne plu kreskigis povon de [[Rusio]], sed kaŭzis ĝian falon. En 1849 Rusio estis konsiderata de ĉiuj kiel plej pova lando de [[Eŭropo]]. Post 70 jaroj dinastio falis kaj ĝi provizore forlasis rondon de la potencoj. Inter 1848 kaj 1914 Rusio estis engaĝita je pli ol ses [[milito]]j (krom tiuj [[Kolonio|koloniaj]]), oble pli ol iu ajn potenco. En ĉiu ĉi [[konflikto]]j, krom la interveno al [[Hungario]] en 1849, financo-politikaj perdoj de Rusio oble superis atendatajn profitojn… ĝi pasie sopiris ĉiam pli da teroj, kiujn ĝi ne bezonis kaj kiujn ĝi ne povis uzi… [[Ekonomio|Ekonomia]] kaj socio-politika evoluo donus oble pli da utilo por statuso de potenco en la [[Industrio|industria]] epoko ol transformo de [[Bulgario]] je satelito aŭ starigo de protektorato en [[Koreio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Robert Arthur Talbot Gascoyne-Cecil, la tria markizo de Salisbury|Salisbury]] insula situo de [[Anglio]] signifis ke [[Idealo|ideala]] [[politiko]] devus esti aktiveco en [[Maro|maraj]] areoj kaj manko de fortaj kaj devigaj rilatoj en la kutimaj kontinentaj unioj. “Ni estas [[fiŝo]]j” diris li foje rekte.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Povekvilibro]] plej bone funkcias, se en ĝia fundamento kuŝas almenaŭ unu el jenaj kondiĉoj. La unua kondiĉo estas ke ĉiu lando havu eblecon libere unuiĝi kun ĉiu alia [[ŝtato]] depende de kurantaj cirkonstancoj. Dum plejparto de la [[18-a jarcento]] ekvilibro estis starigata per konstante ŝanĝiĝantaj unioj; same estis dum la tempo de [[Otto von Bismarck]] ĝis 1890. La dua kondiĉo estas kiam ĉeeste de konstantaj unioj haveblas reguliganto, observanta ke neniu el la jamaj [[koalicio]]j ricevu [[dominado]]n – tia situacio formiĝis post la subskribo de la franco-rusia traktato, kiam [[Britio]] plu agis kiel reguliganto kaj fakte ĝian [[atento]]n sopiris ĉiuj flankoj. La tria kondiĉo estas kiam ĉeeste de malfleksaj unioj kaj manke de reguliganto, interkroĉaj fortoj ene de la unioj estas relative malfortaj tiel ke pro ĉiu preteksto eblas [[kompromiso]]j aŭ regrupiĝoj en uniaj rilatoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en la [[19-a jarcento]]] Malgraŭ la tuta [[aŭtokrateco]] de [[Germanio]], ĝia gvidantaro atente aŭskultis [[voĉo]]n de [[publika opinio]] kaj troviĝis sub fortega influo de [[Naciismo|naciismaj]] influgrupoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu afero povus transformi [[Britio]]n je tiom nepacigebla [[malamiko]] kiel [[minaco]] al ĝia [[dominado]] sur la [[maro]]j. Sed nome tion faris [[Germanio]], ŝajnas eĉ sen kompreni ke tiun [[defio]]n jam ne eblos nuligi. Ekde la mezo de la [[1890-aj jaroj]] ene de Germanio ekkreskis premo pri neceso konstrui grandan [[mararmeo]]n… Tiel komenciĝis erara cirklo, finiĝinta per [[konfrontiĝo]]. Kaj ĉio ĉi okazis por konstrui la mararmeon, kiu en estonta [[Unua mondmilito|mondmilito]] nur unufoje renkontiĝos kun la brita en la [[Jutlanda batalo]], kiu donis decidan [[sukceso]]n al neniu flanko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …brava kaj sentima… [[Neville Chamberlain]] estis alvokanta al kreado de “[[Teŭtonoj|teŭtona]] alianco”, kiun enirus [[Britio]], [[Germanio]] kaj [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1902 [[Henry Petty-Fitzmaurice, la 5-a markizo de Lansdowne|Henry Petty-Fitzmaurice]] ŝokis [[Eŭropo]]n, farinte [[alianco]]n kun [[Japanio]], unua kazo ekde starigo de [[Komerco|komercaj]] rilatoj de [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] kun [[Otomana imperio|otomanaj]] [[turkoj]], kiam eŭropa lando sin turnu por [[helpo]] ekster la “[[eŭropa koncerto]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Mararmeo|Mararmea]] programo de [[Germanio]], aprobita sur ondo de kontraŭbritaj insultoj dum la [[anglo-bura milito]] en 1899-1902, sekvigis ĉiuflankan rekonsideron de la brita [[ekstera politiko]]. Dum unu jarcento kaj duono [[Britio]] konsideris [[Francio]]n la ĉefa [[minaco]] al [[Eŭropo|eŭropa]] ekvilibro, kiun necesis kontraŭstari per subteno de unu el [[Germanio|germanaj]] [[ŝtato]]j, plejparte de [[Aŭstrio]], sed foje ankaŭ de [[Prusio]]. Kaj ĝi traktis [[Rusio]]n kiel ege seriozan [[danĝero]]n por sia [[Brita imperio|imperio]]. Sed tuj post kiam estis farita alianco kun [[Japanio]], Britio komencis rekonsideri siajn [[Historio|historie]] formiĝintajn prioritatojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[1910-aj jaroj]]] Dum nura jardeko [[Rusio]], antaŭe ligita al [[Germanio]] per la Traktatro pri Reciproka Sekurigado, transformiĝis je milita [[aliancano]] de [[Francio]], dum [[Britio]], objekto de konstantaj provoj de Germanio transformi ĝin je sia [[partnero]], aliĝis al franca [[Diplomatio|diplomatia]] tendaro. Germanio montris ŝokan [[arto]]n, izolinte sin kaj interproksimiginte tri eksajn [[malamiko]]jn en celita nome kontraŭ ĝi mem kaj malamika al ĝi [[koalicio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ebleco por [[Germanio]] [[Unua maroka krizo|testi fortikecon]] de [[Antanto]] aperis en [[Maroko]], kie [[Francio|francaj]] planoj prezentis rompon de traktato, fiksinta [[sendependeco]]n de Maroko kaj kie Germanio havis gravajn [[Komerco|komercajn]] interesojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua maroka krizo]]] [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|Vilhelmo la 2-a]] kaj liaj konsilistoj estis pravaj en siaj taksoj de tio, ke [[Francio]] ne pretas al [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post apero de la anglo-franco-rusia bloko en 1907, en ludo de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[diplomatio]] restis nur du fortoj: [[Antanto|Triopa konsento]] kaj alianco inter [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]]. Ĉirkaŭigo de Germanio iĝis kompleta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la “Memorando de [[Eyre Crowe]] haveblas tiom alta grado de [[analizo]], kiun antaŭe atingis neniu [[dokumento]] de la post-[[Otto von Bismarck|Bismarcka]] [[Germanio]]. [[Konflikto]] estiĝis inter [[strategio]] kaj kruda forto… Agnoskante [[ekzistado]]n de grave malsamaj [[opinio]]j ĉe [[Britio]], [[Francio]] kaj [[Rusio]], Crowe tamen taksis ilin kiel tiajn pri kiuj oni povus atingi [[kompromiso]]n, ĉar tiuj malsamaj opinioj rilatas al difineblaj, do limigitaj [[celo]]j. La [[Ekstera politiko|eksteran politikon]] de Germanio faris [[Danĝero|danĝera]] nome manko de rekonebla [[Racio|racia]] kerno, staranta malantaŭ senfinaj tutmondaj [[atako]]j, kiuj etendiĝis eĉ ĝis tiom foraj regionoj kiel [[Sud-Afriko]], [[Maroko]] kaj [[Proksima Oriento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estante fidela al la ĉefaj reguloj de la reala politiko, [[Realpolitik]], [[Eyre Crowe|Crowe]] asertis ke ne motivoj, sed strukturo determinas stabilecon: intencoj de [[Germanio]] havas neniun signifon, gravas nur ĝiaj eblecoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Landoj de [[Eŭropo]] permesis al si iĝi [[ostaĝo]]j de siaj senpensaj [[Balkanio|balkanaj]] satelitoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Bosnio kaj Hercegovino]] ĉiam estis [[Urso|ursa]] angulo de [[Eŭropo]], ĝia [[sorto]] estis en ambigua stato dum la [[Berlina kongreso]], ĉar neniu fakte imagis kion fari je ĝi. Tiu ĉi tero, kuŝanta inter la [[Otomana imperio|Otomana]] kaj [[Habsburga imperio]]j, kie loĝis [[katolikoj]], [[ortodoksuloj]] kaj [[islamanoj]], kaj loĝantaro konsistis el [[kroatoj]], [[serboj]] kaj islamaj [[popolo]]j, neniam estis ne nur [[ŝtato]], sed eĉ memrega teritorio. Ĝi nur ŝajnis esti administrata, sed neniu el la grupoj necesis subiĝi al la aliaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[konduto]] de [[Germanio]] rilate la [[Rusia imperio|Rusian imperion]] komence de la [[20-a jarcento]]] Humiligi grandan landon, ĉe tio ne malfortiginte ĝin, ĉiam [[Danĝero|danĝera]] [[ludo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la komenco de la [[20-a jarcento]]] Inter [[Germanio]] kaj [[Rusio]] okazis neniuj grandaj [[konflikto]]j; [[konfrontiĝo]] inter ili okazadis kvazaŭ per perantoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De la [[Historio|historia]] vidpunkto aliancoj estis farataj por fortigi pozicion de tiu aŭ alia lando kaze de [[milito]]; dum proksimiĝo de la [[Unua mondmilito]] la ĉefa motivo de partopreno en la milito estis strebo fortigi aliancojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la komenco de la [[20-a jarcento]]] [[Milito|Milita]] planado fakte iĝis aŭtonoma.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la komenco de la [[20-a jarcento]]] Neceso de samtempa [[mobilizado]] de ĉiuj membroj de [[alianco]] firme enradikiĝis en la [[cerbo]]j de la [[Eŭropo|eŭropaj]] gvidantoj, kio iĝis la ĉefa principo de solenaj [[Diplomatio|diplomatiaj]] interagoj. Celo de la aliancoj nun estis jam ne garantio de subteno post komenco de la [[milito]], sed garantio de tio, ke ĉiu el la aliancanoj okazigos mobilizadon laŭeble plej rapide kaj, kiel oni atendis, pli frue ol iu ajn [[malamiko]]… Tiu proceduro de la [[Lasta juĝo]] efike eligis [[casus belli]] el sub iu ajn [[Politiko|politika]] [[kontrolo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ [[vorto]]j de [[Nikolaj Obruĉev]] nome en interesoj de [[Rusio]] estis fari tiel, ke ĉiu [[milito]] iĝu [[Totala milito|totala]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la komenco de la [[20-a jarcento]]] Kiom ajn [[Grotesko|groteske]] tio aspektus, sed la rusia ĝenerala stabo preferis [[Milito|militi]] kontraŭ [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio-Hungario]] samtempe, ne aparte. Milita konvencio, realiginta [[ideo]]jn de [[Nikolaj Obruĉev]], estis subskribita la 4-an de januaro 1894. [[Francio]] kaj Rusio interkonsentis okazigi samtempan [[mobilizado]]n, se mobilizadon okazigos iu ajn el la membroj de la [[Antanto|Triopa Unio]] pro iu ajn kialo. [[Maŝino]] de la [[Lasta Juĝo]] estis preta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel posteuloj de [[Otto von Bismarck]] rezignis je lia komplika [[diplomatio]], ankaŭ [[Alfred von Schlieffen]] forĵetis kiel balaston strategiajn [[koncepto]]jn de [[Helmuth von Moltke]], [[Milito|milita]] [[arkitekto]] de tri rapidaj [[venko]]j de Bismarck dum la periodo inter 1864 kaj 1870.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaze de [[milito]] je du [[fronto]]j, [[Helmuth von Moltke]] planis dividi la [[Germanio|germanan]] [[armeo]]n je pli aŭ malpli egalajn partojn en [[oriento]] kaj [[okcidento]] kaj okazigi [[Defendo|defendajn]] agojn ĉe ambaŭ frontoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Alfred von Schlieffen]] ellaboris planon de decida kaj rapida [[venko]] en unu [[fronto]] kun posta translokado de la fortoj kontraŭ alia [[malamiko]], tiel atingante konvinkan rezulton ĉe ambaŭ frontoj. Ĉar rapida kaj decida [[atako]] en [[oriento]] ne eblis pro malrapida [[ritmo]] de la [[Rusio|rusia]] [[mobilizado]], kiu kiel oni supozis povus okupi ses semajnojn, kaj pro vasteco de la rusia teritorio, Schlieffen decidis venki la [[Francio|francan]] [[armeo]]n la unuan eĉ ĝis kiam la rusia armeo estos komplete mobilizita. Por ĉirkaŭiri pezajn francajn [[fortikaĵo]]jn ĉe la germana limo, Schlieffen proponis rompi [[neŭtraleco]]n de [[Belgio]], kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la [[historio]] povus sugesti al li, ke [[Britio]] nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|kaiser]] kaj la germana ĝenerala stabo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝuste [[sendependeco]] de [[Nederlando]] estis tio, por kio [[Britio]] ĉiam [[Batalo|batalis]] obstine kaj senkompromise… Ekbatalinte Britio militus ĝis la fino eĉ kaze de [[malvenko]] de [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kie ajn okazus [[milito]] (kaj plej verŝajna loko de ĝia komenco estis [[Balkanio]]) la plano de [[Alfred von Schlieffen]] antaŭvidis ke [[batalo]]j de la komenca etapo okazu en [[okcidento]], ĉe tio inter landoj, kiuj havas preskaŭ neniujn interesojn en tiu ĉi [[krizo]]. La [[ekstera politiko]] estis oferita al la milita [[strategio]]…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Ekzistis eĉ ne unu konkreta [[akuzo]] fare de [[Rusio]] kontraŭ [[Germanio]] aŭ eĉ unusola postulo flanke de Germanio al Rusio, kiuj meritus komencon de loka [[milito]], jam sen paroli pri la milito [[Totala milito|totala]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Aŭdiĝis mirinde malmulte da avertoj kaj honorinda escepto estis deklaro de [[Pjotr Durnovo]], eksa rusia ministro pri internaj aferoj, kiu iĝis membro de la Ŝtata Konsilio. En februaro 1914 – duonjaron antaŭ la komenco de la milito – li sendis al la caro politikan memorandon:</br>
“La ĉefa pezo de la [[milito]] sendube trafos nin, ĉar [[Anglio]] apenaŭ kapablas grave partopreni en la kontinenta milito kaj [[Francio]], malriĉa je homa materialo, ĉe tiuj kolosaj perdoj kiuj akompanos la militon en modernaj kondiĉoj de la milittekniko verŝajne sekvos strikte [[Defendo|defendan]] [[taktiko]]n. Rolo de ramo, trabatanta la plejan kernon de la [[Germanio|germana]] defendo, estos destinita por ni…”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj eĉ se [[Rusio]] realigos plurjarcentan [[revo]]n pri konkero de la [[Dardaneloj]], do kiel substrekas [eksa rusia ministro pri internaj aferoj] [[Pjotr Durnovo]], tiu sukceso estos strategie nula: </br>
“Eliron al la malferma [[maro]] la markoloj al ni ne donas, ĉar post ili sekvas maro preskaŭ komplete konsistanta el [[Teritorio|teritoriaj]] akvejoj, maro kovrita je abundo da [[insulo]]j, kie ekzemple [[Britio|angla]] [[floto]] povus facile fermi por ni ĉiujn enirejojn kaj elirejojn, sendepende de la markoloj”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Unua mondmilito]] komenciĝis ne pro tio, ke apartaj landoj rompis subskribitajn de ili [[traktato]]jn, sed pro tio ke ili plenumis ilin tro laŭlitere.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Aŭstrio-Hungario]] komence de la [[Unua mondmilito]]] Do [[Mobilizo|mobilizaj]] planoj, kiuj faris la [[milito]]n neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies [[armeo]] reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj [[batalo]]j en [[okcidento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Kaj la [[Nikolao la 2-a (Rusio)|caro]] kaj la [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|imperiestro]] dezirus iri laŭeble for de senpera [[minaco]] de [[milito]], sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan [[mobilizado]]n, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ [[Rusio]]. Ambaŭ estis dispremitaj de milita [[maŝino]], kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Laŭ [[ironio]] de la [[sorto]], [[Germanio]] malgajnis en [[Ofensivo|ofensivaj]] [[batalo]]j en [[okcidento]] kaj gajnis [[Defendo|defendajn]] batalojn en [[oriento]], ĝuste kiel prognozis maljunulo [[Helmuth von Moltke]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Tiutempe kiam ĉiuj [[evento]]j jam finiĝis, 20 milionoj da homoj kuŝis mortaj; la [[Aŭstro-Hungara imperio]] malaperis de surtere; tri el kvar dinastioj engaĝiĝintaj en la [[milito]] – la [[Germanio|germana]], aŭstria kaj [[Rusia imperio|rusia]] – estis desurtronigitaj. Postvivis nur la [[Britio|brita]] reĝa domo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Antanto]] specialiĝis je proponado de tiaj sloganoj de [[Moralo|morala]] karaktero kiel “[[milito]] por fini ĉiujn militojn” aŭ “fari tiun ĉi [[mondo]]n [[Sekureco|sekura]] por [[demokratio]]” – speciale post kiam en la militon engaĝiĝis [[Usono]]. La unua el tiuj ĉi [[celo]]j estis komprenebla kaj eĉ alloga por landoj, mil jarojn militintaj unu kontraŭ alia en diversaj kombinoj. Ĝia praktika interpretado estis senarmigo de [[Germanio]]. La dua deklaro – disvastigo de demokratio – postulis [[detruado]]n de germanaj kaj [[Aŭstrio|aŭstriaj]] internaj institucioj. Ambaŭ sloganoj de Antanto do postulis militon ĝis la fino.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] [[Germanio|Germanaj]] kondiĉoj estis oble pli konkretaj laŭ enhavo kaj havis [[Geopolitiko|geopolitikan]] karakteron. Kaj tamen kun propra al germanaj ŝtataj agantoj manko de limsento ili postulis tion, kio fakte estis senkondiĉa [[kapitulaco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] [[Germanio]] esperis ke promesado de [[Pollando|pola]] [[sendependeco]] helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Tuj post kiam la [[milito]] estis deklarita, kaj [[strato]]jn de [[Eŭropo|eŭropaj]] ĉefurboj plenigis jubilantaj homamasoj, la [[konflikto]] ĉesis esti interregistara kaj transformiĝis je la lukto de [[amaso]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Inter [[ruino]]j kaj [[fiasko]] de [[iluzio]]j rezulte de daŭrinta tri jarojn sanga buĉado sur la internacian scenejon eniris [[Usono]] kun sia certeco, kun sia povo kaj [[idealismo]], neimageblaj eĉ por ĝiaj malfortiĝintaj [[Eŭropo|eŭropaj]] aliancanoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] De vidpunkto de [[Usono]] ne [[memdeterminado]] kaŭzis [[milito]]jn, sed ĝia manko; ne manko de [[povekvilibro]] naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. [[Woodrow Wilson]] proponis kiel fundamenton de [[paco]] la principon de [[kolektiva sekureco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Bresta paco]] montris kion preparis [[Germanio]] por malgajnintoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] La [[venko]] igis [[Francio]]n kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa [[kapitalo]]. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al [[Germanio]], kvankam neniu alia, kaj speciale [[Usono]], estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franco-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel [[Israelo]] en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan [[paniko]]n ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis [[timo]]n de [[izolado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1880 en [[Francio]] loĝis 15,7% loĝantaro de [[Eŭropo]]. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da [[homo]]j dum tiu de [[Germanio]] – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton [[Aristide Briand]] respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri [[politiko]] de pacigado rilate Germanion, ke li realigas [[Ekstera politiko|eksteran politikon]], kiu kongruas al [[fekundindico]] en Francio. Falo de [[Ekonomio|ekonomia]] povo de Francio en komparaj indicoj estis eĉ pli rimarkinda. En 1850 Francio estis la plej granda [[Industrio|industria]] evoluinta lando en la kontinento. En 1880 produktado de [[ŝtalo]], [[karbo]] kaj [[fero]] fare de Germanio superis la francan. En 1913 Francio elminis 41 milionojn da tunoj da karbo kompare al 279 milionoj da tunoj, elminataj de Germanio; fine de la [[1930-aj]] diferenco kreskis ĝis 47 milionoj da tunoj elminitaj de Francio kompare al 351 milionoj da tunoj ĉe Germanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj nur en la post-[[Versajla paco|Versajla periodo]] [[Francio]] venis al klara kompreno de tio, ke [[malvenko]] farita al ĝi de [[Germanio]] en 1871, ne estis [[devio]] de la [[normo]]. Sola vojo por Francio konservi [[povekvilibro]]n kun Germanio povus esti divido de Germanio je konsistigantaj ĝin ŝtatoj, eble per restarigo de la [[Germana konfederacio]] de la [[19-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam en 1989 falis la [[Berlina muro]], prezidanto de [[Francio]] [[François Mitterrand]] iun tempon promociis [[ideo]]n de kunlaboro kun [[Miĥail Gorbaĉov]] je la afero de kontraŭstarado al la [[unuiĝo de Germanio]]. Sed Gorbaĉov, tro okupita je internaj problemoj, ne tre deziris komenci tiun ĉi aventuron dum Francio estis nesufiĉe forta por sukcesi pri tio sola.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] Fine neniu el la landoj atingis siajn [[celo]]jn: [[Germanio]] ne estis pacigita, [[Francio]] ne atingis garantiojn de propra [[sekureco]] kaj [[Usono]] forlasis la reguligadon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …por ŝtatestroj estas preskaŭ ĉiam granda eraro profundiĝi je detaloj de [[Intertraktoj|intertrakta]] procezo. Ili tiukaze devas lerni detalojn, pri kiuj kutime zorgas [[ministro]]j pri eksteraj aferoj, kaj deflankiĝi je detala pridiskutado de aferoj, pli konvenaj al iliaj subuloj, do mankas al ili [[tempo]] por okupiĝi pri tiuj [[problemo]]j, kiujn povas solvi nur ŝtatestroj. Kaj ĉar neniu homo sen evoluinta [[egoo]] atingas gvidajn postenojn, [[kompromiso]] iĝas malfacile atingebla kaj sakstratoj iĝas [[Danĝero|danĝeraj]]. Konsiderante ke fortikeco de interna pozicio de intertraktanto ofte dependas de almenaŭ ŝajnigo de [[sukceso]], tiaj intertraktoj plej ofte koncentriĝas je kaŝado de kontraŭdiroj ol je la esenco de la problemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol en la [[Viena kongreso]], en la [[Pariza paca konferenco]] la venkitoj ne estis reprezentitaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Pariza paca konferenco]]] [[Rusio]] de [[Lenin]], kiu ankaŭ ne estis invitita, kritikis tiun aranĝon kiel [[Kapitalismo|kapitalisman]] [[orgio]]n, iniciitan de landoj kies fina [[celo]] estis enmiksiĝo je la [[enlanda milito en Rusio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Pariza paca konferenco]]] Estis invititaj 27 ŝtatoj. La konferenco, konceptita kiel forumo de ĉiuj [[popolo]]j de la [[mondo]], fine transformiĝis je malferman diskutklubon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Pariza paca konferenco|Pariza konferenco]] finiĝis, havante 58 diversajn komisionojn. Plejparto de ili okupiĝis pri [[Teritorio|teritoriaj]] [[problemo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Pariza paca konferenco]]] [[Usono]]n protektis ĝia [[Geografio|geografia]] situo, kapitulaco de la [[Germanio|germana]] [[floto]] kaj ĝia transdono al la venkintoj nuligis [[dubo]]jn de [[Anglio]] rilate [[minaco]]n al ĝia [[dominado]] sur la [[maro]]j. El la venkintoj nur [[Francio]]n oni petis bazi propran [[sekureco]]n sur la monda [[publika opinio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte [[ideo]]j de [[Woodrow Wilson]] transformiĝis je institucioj, ekvivalentaj al [[monda registaro]], al kio la [[Usono|usona]] [[popolo]] estis preta eĉ malpli ol al plenumo de funkcio de la tutmonda [[Polico|polica]] forto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[Unua mondmilito]] [[Britio]] kaj [[Usono]] efektive ne kredis je la [[Germanio|germana]] [[minaco]]; ili proponis sian garantion sen esti konvinkitaj je ĝia neceso kaj sen havi firman decidemon efektivigi ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Garantioj daŭris nelonge. Rifuzo de la [usona] [[Usona senato|senato]] ratifiki la [[Versajla traktato|Versajlan traktaton]] faris ilin neaktualaj; kaj [[Britio]] uzis tiun pretekston por ankaŭ liberiĝi de siaj sindevigoj. Rezigno de [[Francio]] de siaj antaŭaj postuloj evidentiĝis ĉiama dum garantioj estis mallongdaŭraj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Versajla traktato]] estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la [[Versajla palaco]]. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa [[humiligo]]. Antaŭ 50 jaroj [[Otto von Bismarck]] sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami [[Unuigo de Germanio|unuigon de Germanio]]. Nun la venkintoj respondis per [[ofendo]] al la ofendo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Versajla traktato]]] Landoj-aliancanoj fine venis al la tiel nomata “mandata principo”, kiu estis same originala kaj [[Hipokriteco|hipokrita]]. La [[Germanio|germanaj]] [[kolonio]]j, same kiel la eksaj teroj de la [[Otomana imperio]] en [[Proksima Oriento]], estis donitaj al diversaj venkintoj laŭ “mandato” sub observado de la [[Ligo de Nacioj]] por rapidigo de ilia [[sendependiĝo]]. Kion konkrete tio signifis neniam estis definite kaj rezulte de tio haveblo de mandato tute ne rapidigis sendependiĝon de tiuj teritorioj kompare al situacio en la aliaj kolonioj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Versajla traktato]]] Tio kio aperis rezulte de ĝi estis fragila [[kompromiso]] inter [[Usono|usona]] [[utopiismo]] kaj [[Eŭropo|eŭropa]] [[paranojo]] – tro limigita per diversaj klaŭzoj por efektivigi [[revo]]jn de la unua, tro spekulativa por forigi [[timo]]jn estigitajn de la lasta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Versajla traktato]]] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de [[memdetermino]] ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la [[Aŭstro-Hungaria imperio]]… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ la [[Unua mondmilito|milito]] [[Germanio]] havis fortajn [[najbaro]]jn [[Oriento|oriente]] kaj [[Okcidento|okcidente]]. Ĝi ne povis ekspansii en iu ajn direkto sen alfronti [[rezisto]]n de granda ŝtato – [[Francio]], la [[Aŭstrio-Hungara imperio]] aŭ [[Rusio]]. Sed post subskribo de la [[Versajla traktato]] oriente Germanio ne plu havis kontraŭpezon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] [[Pollando]] mem estis tro malforta por preni sur sin [[rolo]]n de [[Rusio]] [je detenado de [[Germanio]]]. La [[Versajla traktato]] fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi [[Pollando]]n, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Do stabileco sur la kontinento ekdependis de [[Francio]]. Siatempe por venki [[Germanio]]n necesis unuiĝintaj fortoj de [[Usono]], [[Britio]], Francio kaj [[Rusio]]. El tiuj ĉi landoj Usono denove revenis al [[izolismo]] dum Rusio estis distancigita de [[Eŭropo]] je [[Oktobra revolucio|revolucia]] [[dramo]] kaj la tiel nomata “sanitara kordono” el etaj [[Orienta Eŭropo|orienteŭropaj]] [[ŝtato]]j, kiuj stariĝis sur vojo de rekta rusa helpo al Francio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Versajla traktato|Versajla solvo]] estis mortnaskita, ĉar [[valoro]]j kiujn ĝi proklamis kontraŭis stimulojn necesajn por subteni ĝin: plejparto de [[ŝtato]]j, necesaj por garantii defendon de la interkonsento, konsideris ĝin pli aŭ malpli [[Maljusteco|maljusta]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Germanio|germana]] [[iredentismo]], do strebo al unuiĝo de ĉiuj [[germanoj]], estis subtenata de la baza principo de la [[Versajla traktato]], kreskigante [[kulposento]]n ĉe la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En longdaŭra perspektivo [[Germanio]] post la [[Versajla traktato|Versajlo]] estis en oble pli bonaj kondiĉoj por [[Dominado|domini]] en [[Eŭropo]] ol antaŭ la [[Unua mondmilito|milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pasis ne pli ol kvin jaroj kaj ambaŭ potencoj, venkitaj dum la [[Unua mondmilito|milito]] unuiĝis en [[Traktato de Rapallo (1922)|Rapallo]]. Kreskanta [[kunlaboro]] inter [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] iĝis decida bato kontraŭ la [[Versajla traktato|Versajla sistemo]], kion ne tuj povis kompreni [[demokratio]]j, kiuj estis tro demoralizitaj tiumomente.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncepto de [[kolektiva sekureco]] ne difinas haveblon de iu konkreta [[minaco]], nek donas garantiojn al iu aparta lando, nek [[Diskriminacio|diskriminacias]] iun el ili. Teorie ĝi estas direktita al kontraŭstaro al ĉia minaco al [[paco]], de kie ajn ĝi venus kaj kontraŭ kiu ajn ĝi estus direktita. Unioj ĉiam supozigas haveblon de iu konkreta potenciala [[malamiko]]; kolektiva sekureco defendas [[Internacia juro|internacian juron]] en abstrakta formo kaj ordo helpe de ĝi estas subtenata proksimume same kiel [[Juro|jura]] sistemo de lando subtenas internan kriman kodekson.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[kolektiva sekureco]]] Finfine [[koncepto]] de kolektiva sekureco iĝis [[viktimo]] de malforteco de propra ŝlosila [[argumento]] ke ĉiuj landoj samgrade estas interesitaj kontraŭi konkretan [[agreso]]n kaj pretas egale [[Risko|riski]] por kontraŭstari ĝin. Sperto montris ke tiu premiso estas falsa. Eĉ ne unu [[agreso]] partoprenita de granda potenco iam ajn estis venkita per apliko de principo de kolektiva sekureco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Malvarma milito]] [[Unuiĝintaj Nacioj]] estis samgrade neefika en ĉiu kazo, kiam temis pri [[agreso]] fare de granda potenco. Tion kaŭzis [[Komunismo|komunista]] [[vetoo]] en la [[Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio pri Sekureco]] aŭ maldeziro de ŝtatetoj [[Risko|riski]] pro aferoj, kiuj laŭ ilia [[opinio]]j neniel rilatis al ili.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la “[[Golfa milito]]” en 1991 ĝi [Unuiĝintaj Nacioj] efektive aprobis [[Usono|usonajn]] [[ago]]jn, sed [[respondo]]n al la [[Irako|iraka]] [[agreso]] oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de [[kolektiva sekureco]]. Sen atendi internacian [[konsento]]n, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi [[influo]]n sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti [[risko]]n de la [[konflikto]] se ili vetous ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[milito en la Persa golfo]] [[kolektiva sekureco]] servis kiel pravigo de la [[Usono|usona]] gvidanteco, sed ne estis ĝia anstataŭigo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ [[Emocio|emocia]] malpleniĝo rezulte de la [[Unua mondmilito|milito]] [[Eŭropo|eŭropaj]] [[gvidanto]]j devintus kompreni ke ĝenerala [[ideo]] pri [[kolektiva sekureco]] ne funkcios eĉ se ĝi superos ĉiujn barojn sur sia [[vojo]] antaŭ ol ĝi koncernos tri plej povajn [[nacio]]jn en la mondo: [[Usono]]n, [[Germanio]]n kaj [[Sovetunio]]n. Ĉar Usono rifuzis membriĝi en la [[Ligo de Nacioj]], al Germanio oni malhelpis tion fari kaj Sovetunio, kiun oni traktis kiel [[pario]]n, rilatis al ĝi disdegne.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel [[Ferdinand Foch]]], kiam ĝi prognozis ke [[Germanio]] denove ekmilitos kontraŭ [[Britio]] pro la samaj [[problemo]]j, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la [[Unua mondmilito|lastan militon]]”. [[Malpermeso]]j truditaj de la [[Versajla traktato]], kiel asertis stabaj [[militisto]]j, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe [[Politiko|politike]] forta por forĵeti [[kateno]]jn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de [[Francio|francoj]], la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Ŝtataj agantoj de [[Britio]] traktis la demoralizitan [[Francio]]n kiel potenciale dominantan potencon, kiun necesas kontraŭpezigi dum la revenĝisman [[Germanio]]n ili konsideris la damaĝita flanko, kiu bezonas [[konsolo]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Neniam farintaj militan [[alianco]]n kun plej forta lando en [[Eŭropo]], [[Britio|britaj]] [[gvidanto]]j nun traktis [[Francio]]n kiel denove ekflamigantan [[Historio|historian]] [[minaco]]n de sia [[dominado]] en la kontinento. En 1924 la centra departemento de la brita ministerio pri [[eksteraj aferoj]] karakterizis francan okupadon de [[Rejna provinco]] kiel “komencan punkton de salto al [[Centra Eŭropo]]”. Tiu [[opinio]] komplete malkongruis al la franca [[humoro]] en tiu periodo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] …multaj en [[Britio]] ekkonsideris [[Germanio]]n kiel kontraŭpezon de [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En septembro 1923 laŭ insisto de [[Francio]] kaj [[Britio]] la Konsilio de la [[Ligo de Nacioj|Ligo]] [de Nacioj] ellaboris universalan taktaton pri reciproka helpo… la traktato deklaris, ke la [[viktimo]] de la [[agreso]] por ricevi rajton je [[helpo]] devis anticipe subskribi traktaton pri [[senarmiĝo]], aprobitan de la Ligo, kaj redukadi siajn armitajn fortojn laŭe al interkonsentita plano… Kreiĝis [[Absurdo|absurda]] situacio. Kontraŭado al la agreso estis dependigita de anticipa senarmiĝo de la viktimo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En tiuj [[Naiveco|naivaj]] [[tago]]j neniu konsideris stranga proponi al [[Germanio]] inspekti sian propran [[senarmiĝo]]n… Ne mirindas ke artikoloj pri senarmiĝo estis plej krude rompataj jam longe antaŭ ol [[Hitlero]] rifuzis ilin plenumi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la [[ŝoko]] de [[malvenko]], estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun [[Usono]] devis lerni rilate [[Irako]]n fine de la [[Golfa milito]] en 1991. Ne pli frue ol en 1921 – do nur du jarojn post la subskribo de la [[Versajla traktato]] – estis difinita sumo de [[reparacio]]j. Ĝi estis [[Absurdo|absurde]] alta: 132 miliardoj da oraj markoj (proksimume 40 miliardoj da [[Usona dolaro|usonaj dolaroj]], kio en nuntempaj [[prezo]]j estus proksimume 323 miliardoj da dolaroj), do la sumo kiu neeviteble sekvigus germanajn [[pago]]jn ĝis la fino de la jarcento. Sufiĉe prognozeble [[Germanio]] anoncis sian [[bankroto]]n; eĉ se la internacia [[Financo|financa]] sistemo sukcesus aranĝi tiom grandan ĝiron de [[Banko|bankaj]] aktivoj, neniu germana [[Demokratio|demokratia]] [[registaro]] restus reganta se ĝi akceptus tion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Versajla traktato|Versajlo]] efektive kaŭzis ion pli similan al [[Ekstera politiko|eksterpolitika]] [[Partizano|partizana]] [[milito]] ol la mondordon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekde la [[tempo]] de la [[Franca revolucio]] sur horizonto de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[diplomatio]] aperis nenio eĉ proksimume simila al [[Sovetunio]]. Unuafoje dum pli ol 100 jaroj unu el landoj oficiale dediĉis sin al faligo de la ekzistanta [[ordo]]. Francaj [[revoluciulo]]j strebis ŝanĝi [[karaktero]]n de la [[Ŝtato|ŝtata]] sistemo; [[bolŝevisto]]j, farinte plian paŝon, proponis neniigi la ŝtaton mem. Tuj post kiam la ŝtato malaperos, laŭ vortoj de [[Lenin]], ne plu necesos diplomatio, nek [[ekstera politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de [[Sovetunio]] dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio [[reago]] de la kontraŭa flanko restos konstanta: [[Demokratio|demokratiaj]] landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de [[Paco|paca]] kunekzistado fare de Sovetunio kiel [[signo]]n de transiro al konstanta paca [[politiko]]. Tamen [[komunisto]]j siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al [[konfrontiĝo]]. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ [[fideleco]] de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la [[Pakto Ribbentrop-Molotov|pakto inter Hitlero kaj Stalino]] en 1939.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] [[Pollando]] tiel sukcesis akrigi rilatojn kun du siaj [[historio|historiaj]] [[malamiko]]j: [[Germanio]], ĉe kiu ĝi forprenis [[Supra Silezio|Supran Silezion]] kaj “[[Pola koridoro|polan koridoron]]”, kaj [[Sovetunio]], ĉe kiu ĝi forkaptis [[teritorio]]n oriente de la tiel nomata [[Curzon-linio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Georgij Ĉiĉerin]] dum la [[Traktato de Rapallo (1922)|konferenco en Rapallo en 1922]]] Li proponis agendon tiom ampleksan, ke ĝin eblis nek efektivi, nek ignori flanke de [[Demokratio|demokratiaj]] [[registaro]]j – [[taktiko]], kiu iĝos tipa por la [[Sovetunio|sovetia]] [[diplomatio]]. Tiu agendo inkludis likvidon de [[armiloj de amasa detruo]], alvokon de internacia [[Ekonomio|ekonomia]] konferenco kaj enkondukon de internacia kontrolo je ĉiuj akvovojoj. [[Celo]] de tiu propono estis altiri [[atento]]n de la [[Okcidento|okcidenta]] [[publiko]] kaj krei por [[Moskvo]] [[reputacio]]n de [[Paco|pacama]] internaciismo, kio malhelpus al demokratiaj landoj aranĝi unuiĝintan [[Kontraŭkomunismo|kontraŭkomunistan]] [[krucmilito]]n, kio ĉiam estis koŝmaro de la [[Kremlo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri interproksimiĝo de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] dum la [[intermilita periodo]]] …[[Okcidento|okcidentaj]] aliancanoj kreis kondiĉojn por ĝi, subiginte al [[ostracismo]] la plej grandajn kontinentajn [[potenco]]jn per kreado de zono de malfortaj [[ŝtato]]j malamikaj unu al alia, kaj per dispartigo de Germanio kaj Sovetunio. Ĉio ĉi kreis maksimumon de instigaj [[motivo]]j por Germanio kaj Sovetunio por superi [[Ideologio|ideologian]] [[malamikeco]]n kaj kunlabori pri [[detruado]] de la [[Versajla traktato|Versajlo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Versajla traktato]]] Al [[Hitlero]] kaj [[Stalin]], kiuj ne havis ŝarĝon de [[pasinteco]] kaj estis instigataj de strebo al la [[potenco]], restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, [[Paco|pacemaj]] kaj fakte [[Timo|timemaj]] ŝtataj agantoj de la [[intermilita periodo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vejmara respubliko]]] [[Demokratio|Demokratiaj]] ŝtataj agantoj de la nova [[Germanio]] neniam estis sufiĉe aprezitaj pro tio ke ili konservis fundamenton de sia lando ĉe tiom komplikaj cirkonstancoj. En [[politiko]] cetere malofte okazas [[premio]]j pro malgrandigo de [[damaĝo]], ĉar tre malofte eblas pruvi ke sekvoj povus esti eĉ pli malbonaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] [[Argumento]]j de [[Britio]] por asistado al [[Germanio]] havas certan similecon al [[Usono|usonaj]] proponoj pri [[helpo]] al [[Rusio]] dum la regado de [[Boris Jelcin]]. Nek en la unua, nek en la dua kazo estis konsiderataj sekvoj de la “[[sukceso]]” de proponata [[politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] agis longvide, proponinte [[helpo]]n al [[Rusio]] post la fino de la [[Malvarma milito]]; sed tuj post kiam Rusio resaniĝos [[Ekonomio|ekonomie]], ĝia premo sur najbarajn landojn sendube kreskos. Eble indus pagi tian [[prezo]]n, sed estus [[eraro]] ne rimarki ke oni tamen devos pagi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Dum sekvaj kvin jaroj [[Germanio]] pagis [[reparacio]]jn je proksimume unu miliardon da [[Usona dolaro|usonaj dolaroj]] kaj ricevis ĉirkaŭ du miliardoj da dolaroj forme de [[prunto]]j, ĉefe de [[Usono]]. Fakte Usono pagis la reparaciojn de Germanio dum Germanio uzis reston de la usonaj pruntoj por modernigi sian [[industrio]]n. [[Francio]] insistis je la reparacioj por konservi Germanion malforta. La devigita elekti inter Germanio malforta kaj Germanio kapabla pagi la reparaciojn, Francio preferis la lastan varianton, ĉe tio ĝi devis ne enmiksiĝi, vidante kiel la reparacioj helpas restarigi le ekonomian kaj fine [[Milito|militan]] povon de Germanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Lokarna pakto]] estis akceptita kun troiga malpeziĝo kiel alveno de nova mondordo. Tri ministroj pri eksteraj aferoj – [[Aristide Briand]] de [[Francio]], [[Neville Chamberlain]] de [[Britio]] kaj [[Gustav Stresemann]] de [[Germanio]] – ricevis la [[Nobel-premio pri paco|Nobel-premion pri paco]]. Sed inter ĉiuj ĉi jubiloj neniu rimarkis ke la ŝtataj agantoj foriris flanken de la veraj [[problemo]]j; la Lokarno ĉefe ne pacigis [[Eŭropo]]n, sed difinis kampon de estonta [[batalo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Lokarna pakto|Lokarno]], kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna [[paco]], efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la [[Versajla traktato|Versajlo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar por la [[Versajla traktato|Versajla ordo]] ne ekzistis [[Geopolitiko|geopolitika]] bazo, ŝtataj agantoj faris personajn rilatojn rimedo por ĝia subtenado — la paŝo tute nekonata al iliaj antaŭuloj… Ekde tiam tendenco al personigo de oficialaj rilatoj nur kreskis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis la komenco de la [[18-a jarcento]] sekureclimo de [[Britio]] iris laŭ la [[Manika markolo]]. Dum la tuta [[19-a jarcento]] tiu ĉi sekureclinio iris laŭ limo de [[Nederlando]]. [[Neville Chamberlain]] provis ŝovi ĝin al [[Rejno]], kie finfine oni ne subtenis ĝin kiam en 1936 [[Germanio]] ĝin kontestis. Garantioj al [[Pollando]] estis ekster la rondo de interesoj de la britaj ŝtataj agantoj en 1925.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la tempo de [[krizo]]j francoj preferis la firman kaj severan [[Raymond Poincaré]], kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la [[Versajla traktato]]. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de [[Ruhr-regiono]] – denove aperadis [[Aristide Briand]]. [[Problemo]] je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke [[Francio]] perdis kapablon efektivigi [[politiko]]n, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca [[publika opinio]] donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama [[paco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[Lokarna traktato]] al [[Germanio]] impetis [[kapitalo]] – ĉefe la [[Usono|usona]] – akcelante moderniĝon de ĝia [[industrio]]… Kaŝita rearmiĝo de Germanio estis okazanta kun granda rapideco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …konstruado de la [[Maginot-linio]] pruvis ke [[Francio]] intencas sekvi [[Defendo|defendan]] [[taktiko]]n ene de propraj limoj per tio liberigante la manojn al [[Germanio]] kiu povis libere agi [[Oriento|oriente]]. La [[Politiko|politika]] kaj [[Milito|milita]] [[strategio]]j de Francio definitive disiĝis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Embarasitaj [[gvidanto]]j tendencas anstataŭigi kapablon orientiĝi per [[Publikaj rilatoj|PR]]-kampanjoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Pakto Ribbentrop-Molotov|pakto pri neagreso]] inter [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]]] Efektive tio signifis ke tiuj du landoj en rilatoj inter si eligis sin el la sistemo de aplikado de [[kolektiva sekureco]] unu rilate la alian. Germanio jam ekskludis sin el la sistemo de [[sankcio]]j kontraŭ iu ajn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …origina motivo de interproksimiĝo de prezidanto [[Anŭar al-Sadat|al-Sadat]] kun [[Israelo]] preskaŭ sendube estis provo detrui imagon de la [[Okcidento]] pri militiemo de la [[araboj]] kaj [[Psikologio|psikologie]] meti Israelon en situacion de sin [[Defendo|defendanta]]. Same kiel [[Gustav Stresemann]], al-Sadat provis enbati kojnon inter sia [[malamiko]] kaj ĝiaj [[amiko]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post jardeko kiam la [[Diplomatio|diplomatia]] agado fokusiĝis je [[Eŭropo]], ĝuste [[Japanio]] – subite – montris malplenecon de la koncepto de [[kolektiva sekureco]] kaj de la [[Ligo de Nacioj]] ĝenerale, komencinte en la [[1930-aj jaroj]] jardekon de kreskado de [[perforto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri reago de la [[Ligo de Nacioj]] al atako de [[Japanio]] kontraŭ [[Manĉurio]] en 1931] Fine estis elpensita mekanismo de kompleta neagado. Ĝi realiĝis forme de la komisiono pri enketado – tipa ilo de [[Diplomatio|diplomatia]] averto pri tio, ke dezirata rezulto estas neagado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eksterlande [[Hitlero]] akiris plej grandan [[sukceso]]n kiam la [[mondo]] [[Opinio|opiniis]] ke li persekutas normalajn, limigitajn [[celo]]jn. Ĉiuj liaj plej grandaj [[triumfo]]j okazis dum la unuaj kvin jaroj de la [[regado]], en 1933-1938, kaj estis bazitaj sur konjektoj de liaj [[viktimo]]j ke lia celo estas konformigi la [[Versajla traktato|Versajlan sistemon]] al la principoj kiujn ĝi mem deklaris. Sed tuj post kiam Hitlero ĉesis ŝajnigi ke li korektas faritajn maljustaĵojn, [[fido]] al li malaperis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Versajla traktato|Versajlo]] kaj [[Lokarna traktato|Lokarno]] pavimis la [[vojo]]n por [[Germanio]] direkte al [[Orienta Eŭropo]], kie pacienca germana estraro kun tempopaso atingus [[dominado]]n per [[Paco|pacaj]] rimedoj aŭ eble la [[Okcidento]] mem donus ĝin al ĝi. Sed [[Despero|despera]] [[megalomanio]] de [[Hitlero]] transformis tion kio povus iĝi paca evoluo je la [[Dua mondmilito|mondmiliton]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Okcidento]] devintus malŝpari malpli da [[tempo]] por pritakso de veraj motivoj de [[Hitlero]] kaj pli da tempo por serĉado de kontraŭpezo al la kreskanta povo de [[Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] provis trovi [[azilo]]n en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la [[1920-aj jaroj]] al [[Pollando]], [[Ĉeĥoslovakio]] kaj [[Rumanio]], je traktatoj pri reciproka milita [[helpo]]… Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate [[Francio]]n per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de [[atako]] kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia [[alianco]], kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la [[krizo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1935… [[Francio]] malvolonte subskribis [[Politiko|politikan]] aliancon kun [[Sovetunio]], rezolute rifuzinte intertraktojn je nivelo de [[Milito|militaj]] staboj. Eĉ en 1937 Francio ne enlasis sovetiajn observantojn en siaj ĉiujaraj manovroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Orienta Eŭropo|orienteŭropaj]] aliancanoj de [[Francio]], troviĝintaj inter [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]], estis malpretaj enlasi sovetiajn trupojn en siaj [[teritorio]]j, obstakligante per tio serĉadon de temo por gravaj intertraktoj inter la franca kaj sovetiaj militaj staboj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Francio]] tiel evidentiĝis esti en [[Milito|milita]] alianco kun landoj tro malfortaj por helpi al ĝi kaj en [[Politiko|politika]] alianco kun [[Sovetunio]], kun kiu ĝi ne kuraĝis kunlabori en milita sfero.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Dua italo-etiopa milito]]] Sub estrado de [[Britio]] estis ekfunkciigita sistemo de [[ekonomiaj sankcioj]] de la [[Ligo de Nacioj|Ligo]]. Samtempe [[Pierre Laval]] private kredigis [[Mussolini]], ke aliro de Italio al [[nafto]] ne estos rompita… Vortumo de tiu ĉi [[politiko]] iĝis slogano: “Ĉiuj sankcioj krom [[milito]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Dua italo-etiopa milito]]] Etiopio tiel markis komencon de la neevitebla interproksimiĝo de Italio kaj [[Germanio]], motivita egale de [[avideco]] kaj [[timo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Paniko|panika]] humoro antaŭ la [[Dua mondmilito]]] Altiĝanta [[simbolo]] de tia mensostato estis certe la [[Maginot-linio]], kiun [[Francio]] konstruadis dum dek jaroj, malŝparinte enormajn rimedojn. Per tio Francio kondamnis sin je [[Strategio|strategia]] [[defendo]] en la sama jaro, kiam ĝi garantiis [[sendependeco]]n de [[Pollando]] kaj [[Ĉeĥoslovakio]]. [[Signo]] de analoga [[frenezo]] estis nekomprenebla franca [[decido]] haltigi la konstruadon de la Maginot-linio ĉe la belga limo, kio komplete kontraŭis sperton de la [[Unua mondmilito]]. Ĉar se tamen konsideri franco-germanan militon vere ebla, do kial ne eblas germana [[atako]] tra [[Belgio]]?
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam [[Politiko|politikaj]] [[gvidanto]]j faras [[decido]]jn, [[spionservo]]j klopodas serĉi pravigojn por tiuj ĉi decidoj. Amasa [[literaturo]] kaj [[filmo]]j ofte prezentas tute kontraŭan bildon – kreantojn de politika kurso kiel senvolajn ilojn en la [[mano]]j de spionaj ekspertoj. En reala [[mondo]] pritaksoj de spionservoj plej ofte sekvas politikajn decidojn, ne direktigas ilin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1937, unu jaron post remilitiĝo de la [[Rejna regiono]], lordo [[Edward Frederick Lindley Wood]], estante tiutempe lordo-prezidanto de la Privata Konsilio, iĝis [[simbolo]] de [[Moralo|morala]] retiriĝo de la [[demokratio]]j, vizitinte [[domo]]n de [[Hitlero]] sur [[monto]] en [[Berchtesgaden]], li laŭdis la [[Nazia Germanio|nazian Germanion]] kiel “fundamenton de [[Eŭropo]] kontraŭ [[bolŝevismo]]” kaj listigis aferojn rilate kiujn “eventualaj ŝanĝoj povus okazi kun tempopaso”. Konkrete estis menciitaj [[Danzig]], [[Aŭstrio]] kaj [[Ĉeĥoslovakio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed plej multe [[Britio]] deziris eviti [[milito]]n. Ĝia [[registaro]] avertis [[Francio]]n, ke Britio lasas por si rajton konservi [[neŭtraleco]]n, se rezulte de francaj liveroj de [[armilo]]j al la respublika [[Hispanio]] komenciĝos milito – eĉ se laŭ la [[internacia juro]] Francio havis la rajton vendi armilojn al la laŭleĝa hispana registaro. Francio ekdubis kaj poste anoncis [[embargo]]n pri liverado de la armiloj, cetere de [[tempo]] al tempo ignorante ĝian rompon. Tiu [[politiko]] tamen nur malmoralizis la [[amiko]]jn de Francio kaj kostis al ĝi estimon flanke de ĝiaj [[malamiko]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri renkontiĝo de [[Britio|britaj]] kaj [[Francio|francaj]] ŝtatestroj en [[Londono]] en novembro 1937] [[Ĉeĥoslovakio]] estis kondamnita ne en [[Munkeno]], sed en Londono, unu jaron pli frue.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rilate la [[Okcidento|okcidentajn]] [[demokratio]]jn, ili malsukcesis kompreni kia [[Ideologio|ideologia]] [[abismo]] apartigas ilin de la [[Hitlero|germana diktatoro]]. Ili kredis je [[paco]] kiel la fina [[celo]] kaj aplikis ĉiujn rimedojn por eviti [[milito]]n. Hitlero aliflanke [[Timo|timis]] pacon kaj deziregis militon. “La [[homaro]] fortiĝis en eterna lukto, – skribis li en “[[Mein Kampf]]” – kaj ĝi nur pereos de eterna paco”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Anschluss]]] La 12-an de marto 1938 [[Germanio|germanaj trupoj]] eniris [[Aŭstrio]]n. Rezistado mankis kaj la aŭstra loĝantaro, plejparto de kiu ĝojis ekstreme, ŝajne sentis ke seniĝinte je [[imperio]] kaj restinte senpova en [[Centra Eŭropo]], ĝi prefere elektu por si [[estonteco]]n forme de la germana provinco ol kiel duaranga ludanto sur la eŭropa scenejo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Ĉeĥoslovakio]] antaŭ la germana invado] El 15 milionoj de ĝia loĝantaro preskaŭ triono estis nek [[ĉeĥoj]], nek [[slovakoj]] kaj slovaka [[fideleco]] al tiu ĉi [[ŝtato]] estis sufiĉe malforta. En konsiston de la nova ŝtato eniris tri kaj duono milionoj da [[germanoj]], preskaŭ miliono da [[hungaroj]] kaj ĉirkaŭ duonmiliono da [[poloj]]. La situacio malboniĝis pro tio ke tiuj ĉi [[malplimulto]]j loĝis en [[teritorio]]j, najbaraj al iliaj [[Etno|etnaj]] [[patrujo]]j, kio faris iliajn postulojn pri unuiĝo kun siaj patrujoj eĉ pli gravaj kadre de la domininta [[Versajla traktato|versajla]] principo de [[memdetermino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Ĉeĥoslovakio]] antaŭ la germana invado] Ĉeĥoslovakio [[Politiko|politike]] kaj [[Ekonomio|ekonomie]] estis la plej [[Progreso|progresinta]] el ĉiuj [[ŝtato]]j – sukcedintoj [de la [[Aŭstrio-Hungara imperio]]]. Ĝi estis vere [[Demokratio|demokratia]] lando kaj vivnivelo estis komparebla kun vivnivelo en [[Svislando]]. Ĝi havis grandan [[armeo]]n kaj plejparto de ĝiaj bonegaj militteknikaĵoj estis dezajnita kaj produktita en Ĉeĥoslovakio; ĝi estis ligita per militaj unioj kun [[Francio]] kaj [[Sovetunio]]. Do de vidpunkto de tradicia [[diplomatio]] estus malfacile lasi Ĉeĥoslovakion sen [[helpo]]; de vidpunkto de la principo de [[memdetermino]] estus same malfacile defendi ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Francio]] sin devigis defendi [[Ĉeĥoslovakio]]n, same kiel [[Sovetunio]], kvankam sovetia [[helpo]] estis kondiĉigita per tio ke unue devas veni helpo de Francio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Munkena interkonsento|Munkeno]] estis ne [[kapitulaco]], sed mensostato kaj preskaŭ neevitebla sekvo de klopodoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj subteni [[Geopolitiko|geopolitike]] kriplan pacigadon per [[retoriko]] pri [[kolektiva sekureco]] kaj rajto pri [[memdetermino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Munkena interkonsento]]] [[Neville Chamberlain]] decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte [[Hitlero]]n. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon [[Berchtesgaden]] – lokon plej foran de [[Londono]] kaj plej malfacile alireblan. En tiu [[tempo]] [[vojaĝo]] de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran [[flugo]]n, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj [[horo]]j paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la [[sudetaj germanoj]], Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Munkena interkonsento]]] [[Neville Chamberlain]] [[Melankolio|melankolie]] rimarkis ke oni alvokis [[Britio]]n ekmiliti por fora lando, pri kiu ĝi scias nenion – kaj tio estis la [[vorto]]j de la [[gvidanto]] de la lando, kiu dum jarcentoj senĝene batalis apud [[Barato]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Munkena interkonsento]]] Ĉeĥaj reprezentantoj atendis en akceptejoj dum ilian landon oni dividis je partoj. [[Sovetunio]] entute ne estis invitita. [[Britio]] kaj [[Francio]] trankviligis sian malsanan [[konscienco]]n, proponinte garantiojn al tio, kio restis de la senarmigita [[Ĉeĥoslovakio]] – sensenca [[gesto]] fare de la landoj, kiuj rifuzis estimi garantiojn rilate la tutecan, bone armitan membron de la [[Demokratio|demokratia]] komunumo. Kompreneble tiu ĉi garantio neniam estis realigita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Venkintoj en la [[Napoleonaj militoj]] faris altaniman [[paco]]n, sed ili ankaŭ aranĝis la [[Sankta Alianco|Kvaropan aliancon]] por ke restu neniuj duboj rilate ilian [[decido]]n defendi tiun ĉi pacon. Venkintoj en la [[Unua mondmilito]] faris [[Puno|punan]] pacon kaj post krei propramane maksimumon de stimuloj por ĝia reviziado, ili partoprenis malmuntadon de sia propra reguliga sistemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Munkena interkonsento]] estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj [[Neville Chamberlain]] estis [[Franklin D. Roosevelt]]. “Bona bubo” diris li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estas strange, sed ĉiuj atestintoj de tio kiel okazis la [[Munkena interkonsento|Munkena konferenco]], esprimas la saman [[opinio]]n ke [[Hitlero]] tute ne aspektis kiel triumfanto. Li sopiris [[milito]]n, kiun li konsideris necesa por realigo de siaj [[ambicio]]j… Hitlero forlasis [[Munkeno]]n kun [[sento]] kvzaŭ li estis [[Trompo|trompita]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Paradokse sed la [[Munkena interkonsento|Munkeno]] transformiĝis je [[Psikologio|psikologia]] fino de la [[strategio]] de [[Hitlero]]. Antaŭ tio li ĉiam povis apelacii al [[kulposento]] rilate maljustaĵojn de la [[Versajla traktato|Versajlo]], kiu haveblis ĉe [[Demokratio|demokratiaj]] landoj; poste lia sola [[armilo]] iĝis kruda povo kaj montriĝis fino de tiu kvanto de [[ĉantaĝo]] al kiu povas cedi eĉ tiuj, kiuj plej multe timis [[milito]]n antaŭ ol preni propran pozicion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Per sia konduto en [[Bad Godesberg]] kaj [[Munkeno]] [[Hitlero]] elĉerpis la lastajn rezervojn de la [[Britio|brita]] bona [[volo]]. Malgraŭ [[Stulteco|stulta]] deklaro, farita post reveno al [[Londono]] pri tio ke li alportis “eternan [[paco]]n”, [[Neville Chamberlain]] estis plena je decidemo neniam denove cedi al [[ĉantaĝo]] kaj ekfunkciigis estimindan programon de rearmiĝo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Demokratio|Demokratia]] [[publiko]] neniam [[Pardono|pardonas]] [[Katastrofo|katastrofajn]] [[malvenko]]jn, eĉ se ili sekvas el plenumo de momentaj [[deziro]]j de la sama publiko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Detruo]] de [[Ĉeĥoslovakio]] havis neniun [[Geopolitiko|geopolitikan]] [[senco]]n; ĝi montris ke [[Hitlero]] forlasis kadron de [[Racio|racia]] kalkulado kaj celas [[milito]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …kadre de principoj de la [[Versajla traktato|Versajlo]] okupado de [[Ĉeĥoslovakio]] estis limo, ĉar ĝi montris ke [[Hitlero]] strebis al [[dominado]] en [[Eŭropo]], nek al [[memdetermino]] aŭ egalaj rajtoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri okupado de [[Ĉeĥoslovakio]] fare de [[Germanio]]] Ekde tiu ĉi momento [[Britio]] komencis rezisti al [[Hitlero]] ne por sekvi [[Historio|historiajn]] teoriojn pri [[povekvilibro]], sed simple pro tio ke Hitlero ne plu estis [[Fido|fidinda]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la okupado de [[Ĉeĥoslovakio]] fare de [[Germanio]], la [[Britio|brita]] [[publika opinio]] ne plu [[Deziro|deziris]] [[Tolero|toleri]] iujn ajn [[cedo]]jn; ekde tiu momento komenco de la [[Dua mondmilito]] estis nur afero de la [[tempo]], ĝis Hitlero restus trankvila, kio evidentiĝis [[Psikologio|psikologie]] malebla por li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia [[ideologio]] enkorpigas [[Historio|historian]] [[vero]]n, [[Stalin]] kun tuta senkompato [[Defendo|defendis]] la [[Sovetunio|sovetian]] [[Nacia intereso|nacian intereson]], estante libera de tio, kion li konsideris [[Hipokriteco|hipokrita]] [[moralo]] aŭ personaj ligitecoj. Stalin estis vera [[monstro]]; sed en la aferoj de [[ekstera politiko]] li estis en pleja grado realisto — [[Pacienco|pacienca]], [[Sagaco|sagaca]] kaj nefleksigebla kiel [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] de sia [[tempo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj tamen malflekseco de [[Stalin]] koncernis nur [[Komunismo|komunisman]] [[ideologio]]n. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je [[taktiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]], granda [[ideologo]], efektive ne metis sian ideologion je la servo al [[reala politiko]]. [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] aŭ [[Otto von Bismarck]] havus neniujn [[problemo]]jn pri kompreno de lia [[strategio]]. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj; rifuzinte povan [[politiko]]n, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna [[kredo]] je principoj de [[kolektiva sekureco]] kaj ke ideologia [[malamikeco]] ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de [[kunlaboro]] inter [[faŝistoj]] kaj [[komunistoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar [[Stalin]] ne deziris kontraŭstari la [[Germanio|germanan]] [[armeo]]n je la tiama [[Sovetunio|sovetia]] limo, nek ekbatali kontraŭ [[Hitlero]], la kvara dspartigo de [[Pollando]] prezentiĝis sola alternativo (fakte ĝuste sama [[logiko]] kondukis [[Katerina la Granda|Ekaterinon la Grandan]] al neceso kune kun [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio]] fari la unuan [[Dispartigoj de Pollando|dispartigon de Pollando]] en 1772). La fakto ke Stalin atendis la tutan jaron antaŭ ol [[Hitlero]] faros la unuan paŝon, atestas liajn ŝtalajn nervojn kun kiuj li efektivigis sian [[Ekstera politiko|eksteran politikon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Siavice [[Pollando]], [[Romantiko|romantike]] supertaksinta siajn militeblecojn, kion evidente kundividis [[Britio]], estis rifuzanta aliĝi al komuna agado kun [[Sovetunio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Britio|britaj]] ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke [[Pollando]] [[Milito|milite]] estis iel aŭ tiel pli forta ol [[Sovetunio]] kaj ke la [[Ruĝa Armeo]] ne havas [[Ofensivo|ofensivan]] potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan [[malfido]]n al Sovetunio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive britaj garantioj al [[Pollando]] kaj [[Rumanio]] senigis [[Sovetunio]]n je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la [[Okcidento|okcidentaj]] [[demokratio]]j… unuflankaj britaj garantioj iĝis [[donaco]] por [[Stalin]], ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se [[Hitlero]] direktiĝus [[Oriento|orienten]], Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de [[Britio]] en la [[milito]] eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis [[frukto]]jn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Pollando]] kondutis [[Heroo|heroece]], sed ĝi ne havis signifan [[Milito|militan]] povon… [[Defendo|Defenda]] [[strategio]], kiun efektive sekvis [[Francio]], devigis Pollandon akcepti sur sin la tutan [[furiozo]]n de la [[Germanio|germana]] atako – tasko, kiu, kiel devintus bone scii [[Okcidento|okcidentaj]] [[gvidanto]]j, estis ekster limoj de eblecoj de Pollando. Samtempe oni neniel povis konvinki Pollandon akcepti [[Sovetunio|sovetian]] [[helpo]]n, ĉar ĝiaj gvidantoj estis konvinkitaj ke (kaj kiel evidentiĝis poste estis tiurilate pravaj) ke la sovetia armeo-“liberiganto” transformiĝos je la armeo okupacia. Takso de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj konsistis je tio ke ili povos memstare [[Venko|venki]] en la milito kontraŭ Germanio eĉ kaze de [[malvenko]] de Pollando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]], kiu sentis ke [[milito]] estas neevitebla, [[Espero|esperis]] [[Profito|profiti]] ĝin sen partopreni.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] bonorde turniĝis inter du flankoj. Sed fine mankis iu ajn [[konkurenco]]. Nur unusola [[Hitlero]] povus reale proponi al Stalin [[Teritorio|teritoriajn]] akirojn en [[Orienta Eŭropo]], kiuj interesis lin. Kaj tion li sufiĉe pretus pagi per [[Eŭropo|eŭropa]] [[milito]], kiu ne koncernus [[Sovetunio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] ne hastis, malsame ol [[Hitlero]], antaŭ li ne staris iu fina dato kaj li havis fortikajn [[nervo]]jn. Do Stalin atendis, maltrankviligante Hitleron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Elmontro de preteco malofte rapidigas pason de [[intertrakto]]j. Neniu sperta ŝtata aganto akceptas solvon nur pro tio, ke lia kunparolanto sentas neceson hasti; li prefere uzos tiun [[malpacienco]]n por ricevi pli favorajn kondiĉojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri prioritatoj de [[Hitlero]]] …de [[Britio]] li deziris neenmiksiĝon je la aferoj en la kontinento kaj de [[Sovetunio]] li deziris akiri Lebensraum aŭ “vivospacon”. Nur danke al siaj atingoj [[Stalin]] sukcesis ŝanĝi prioritatojn de Hitlero, eĉ se provizore.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[pakto Ribbentrop-Molotov]]] [[Stalin]] gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis [[Sovetunio|sovetian]] ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke [[Hitlero]] tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun [[Britio]] aŭ [[Francio]] li povus ricevi nur post sangoverŝa [[milito]] kontraŭ [[Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[pakto Ribbentrop-Molotov]]] La jubilanta [[Ribbentrop]] revenis al [[Berlino]], kie en stato de [[eŭforio]] lin salutis [[Hitlero]], nominta lin “la dua [[Otto von Bismarck]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri 1939] La [[Britio|brita]] [[registaro]] sen ĉiaj duboj faris vicon da krudaj [[Psikologio|psikologiaj]] [[eraro]]j. Ne nur eĉ ne unu ministro vizitis [[Moskvo]]n, sed [[Londono]] prokrastis [[intertrakto]]jn pri komuna [[Milito|milita]] planado ĝis komenco de aŭgusto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Realo|Reala]] [[problemo]] konsistis en tio, ke [[Britio]] ne povis akcepti kondiĉojn de [[Stalin]] sen damaĝi siajn principojn, kiujn ĝi [[Defendo|defendis]] ekde la [[tempo]] de la fino de la [[Unua mondmilito]]. Ne havis sencon starigi [[malpermeso]]n pri malaperigado de etaj landoj fare de [[Germanio]], se tio supozis donon de la sama rajto al [[Sovetunio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] havis [[strategio]]n, sed ne principojn dum la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj [[Defendo|defendis]] principojn sen krei iun ajn strategion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Okcidento|okcidentaj]] potencoj havis antaŭ si sufiĉe [[Racio|racian]] kaj altmoralan [[Politiko|politikan]] [[celo]]n – haltigi [[Hitlero]]n. Sed ili malsukcesis ellabori [[Milito|militan]] [[strategio]]n por atingi tiun ĉi celon. En 1914 strategoj estis tro kuraĝe senraciaj; en 1939 ili estis tro modestaj. En 1914 [[militisto]]j de ĉiuj landoj sopiris la militon; en 1939 ili havis tiom da [[Malbono|malbonaj]] antaŭsentoj (eĉ en [[Germanio]]) ke ili komplete konfidis al [[opinio]]j de [[Politiko|politikaj]] [[gvidanto]]j. En 1914 haveblis strategio, sed mankis politiko; en 1939 haveblis politiko, sed mankis strategio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis 1941 [[Hitlero]] kaj [[Stalin]] strebis al netradiciaj [[celo]]j per [[Tradicio|tradiciaj]] rimedoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[20-a jarcento]] – jarcento de universala volmontrado kaj de senpersonaj fortoj – estis forĝita de eta nombro de [[persono]]j kaj ĝian plej grandan [[katastrofo]]n oni povus eviti per forigo de iu unu persono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Germanio|germana]] [[armeo]] dispremis [[Pollando]]n en malpli ol unu monato, la [[Francio|francaj]] trupoj, al kiuj kontraŭstaris nur neplene formitaj germanaj divizioj, pasive atendis kaŝinte sin malantaŭ la [[Maginot-linio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[okupado de baltaj landoj]] en 1939] [[Celo]] de [[Stalin]] certe estis krei plian bufrozonon por [[Leningrado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sovetunio]] proponis militunion al la [[okupado de baltaj landoj|tri baltaj landetoj]], kune kun rajto krei [[militbazo]]jn en iliaj [[teritorio]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Novembre venis tempo de [[Finnlando]]. [[Stalin]] postulis krei [[Sovetunio|sovetiajn]] [[militbazo]]jn en la finna [[teritorio]] kaj transdoni la [[Karelia istmo|Karelian istmon]] apud [[Leningrado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam movebleco de [[Germanio|germana]] militmaŝino tiutempe grave fortikiĝis, la observantojn ŝokis kiom rapide [[Francio]] estis komplete [[Venko|venkita]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel multaj konkerantoj antaŭ li, [[Hitlero]] ne sciis kiel fini [[milito]]n, kiun li tiom senracie komencis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eĉ ne unu [[Germanio|germana]] [[gvidanto]] penis kompreni [[senco]]n de la [[Britio|brita]] vidpunkto, kiu konsistas je tio, ke se ekzistas en la [[mondo]] [[nacio]] kapabla [[Defendo|defendi]] la [[Brita imperio|imperion]], do la sama nacio kapablas konkeri ĝin…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] reagis preskaŭ ĉiam [[Stereotipo|stereotipe]]. En neniu momento de sia kariero li elmontris [[timo]]n, eĉ kiam li ne povus ne senti ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Stalin]]] Ekstreme preciza kiel kalkulilo, li malsukcesis tamen ĝuste konsideri [[Neŭrozo|neŭrozan]] [[karaktero]]n de la [[personeco]] de [[Hitlero]] kaj pro tio li malsukcesis [[Prognozo|prognozi]] eblecon de [[respondo]] de Hitlero al alfrontita de li [[defio]] forme de [[milito]] ĉe du [[fronto]]j, kiom ajn senracia estus tia kurso.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri okupado de [[Okcidento|okcidentaj]] [[teritorio]]j en 1939-1941] Kiam tiu procezo finiĝis, [[Stalin]] revenigis la tutan teritorion, kiun [[Rusio]] perdis fine de la [[Unua mondmilito]]; per tio la aliancanoj pagis la lastan kontribuon kiel [[puno]]n pro ekskludo de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] el partopreno en la [[Paco|paca]] konferenco en 1919.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Stalin]] tamen la plej terura tago iĝis la 27-a de septembro 1940, kiam [[Germanio]], [[Italio]] kaj [[Japanio]] subskribis la [[Antikominterna pakto|Triflankan pakton]], devigantan ĉiun el tiuj ĉi landoj ekmiliti kontraŭ iu ajn alia lando, kiu subtenus [[Britio]]n. Se esti preciza, la pakto speciale ekskludis rilatojn de ĉiu el la subskribintaj ĝin landoj kun [[Sovetunio]]… Kaj kvankam la Triflanka pakto estis tute evidente direktita kontraŭ [[Vaŝingtono]], Stalin ne havis kialojn senti sin trankviligita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu sekvis el provoj aranĝi personan renkontiĝon de [[Hitlero]] kaj [[Stalin]] post la subskribo de la [[Antikominterna pakto|Triflanka pakto]]. Ĉiu el la [[gvidanto]]j faris ĉion eblan por eviti ĝin, deklarante ke li ne povas forlasi sian landon kaj ŝajne [[Logiko|logika]] loko de renkontiĝo kiel [[Brest-Litovsko]] ĉe la limo portis en si tro multe da pezaj [[Historio|historiaj]] [[rememoro]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[intertrakto]]j inter [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] en novembro 1941] [[Molotov]], posedinta [[talento]]n malekvilibrigi oble pli ekvilibrajn [[persono]]jn ol [[Hitlero]], kun duobla forto elmontris firman [[taktiko]]n antaŭ la [[Naziismo|nazia]] [[gvidantaro]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiaj [[intertrakto]]j kun la [[Sovetunio|sovetiaj]] [[diplomato]]j transformiĝis je elprovado de eltenemo; ne eblis atendi iujn ajn [[cedo]]jn ĝis la estro de la sovetia delegacio konvinkiĝis persone – kaj speciale ĝis li konvinkis tiujn, kiuj legis liajn [[telegramo]]jn en [[Moskvo]] – ke estas atingita la lasta limo de flekseco de la alia flanko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sovetunio|Sovetiaj]] intertraktantoj – kaj [[Andrej Gromiko]] estis la [[Vero|vera]] majstro de la [[ludo]] – sciis brile lacigi la oponantojn, kiuj estis ŝarĝitaj je firmaj [[ideo]]j kaj trafitaj de [[senpacienco]] atingi [[solvo]]n de [[problemo]]. Aliflanke, ili havis [[kutimo]]n ne vidi [[arbaro]]n malantaŭ la [[arbo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Molotov]], evidente sufiĉe multe leginte “[[Mein Kampf]]”, estis konscianta ke efektive [[Hitlero]] bezonas “vivospacon” en [[Rusio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri intertraktoj de [[Molotov]] kaj [[Ribbentrop]] en 1940] [[Germanio]] ankoraŭ ne ekregis tion, kion ĝi intencis proponi kaj [[Sovetunio]] ne bezonis Germanion por konkeri tiujn [[teritorio]]jn por si mem.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri pompa akcepto de [[Molotov]] fare de [[Hitlero]] en 1940] Montrinte ke li eĉ iomete ne estis timigita de tia akcepto, evidente prenita el imagoj pri majesto el iu [[Vieno|Viena]] [[opereto]], Molotov ekokupiĝis pri starigado de konkretaj [[demando]]j: je kio konsistas fina [[celo]] de la [[Triflanka pakto]]? Kiel Hitlero difinas deklaritan de li “novan [[ordo]]n”? Kio estas “ampleksigita [[Azio|azia]] influsfero”? Kio estas [[Germanio|germanaj]] intencoj en [[Balkanio]]? Ĉu daŭras kompreno de tio, ke [[Finnlando]] troviĝas en la sovetia influsfero? Neniu ankoraŭ konversaciis kun Hitlero tiel, nek subigis lin al tia kruca pridemandado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Hitlero]] kredis je tio, ke forto de la [[volo]] povas superi ĉiujn obstaklojn. Lia tipa reago al [[rezistado]] estis transigo de ĝi je la formo de persona kontraŭstaro. Hitlero neniam lasis bonajn kondiĉojn komplete maturiĝi jam pro tio, ke la prozeco de atendado mem signifus ke obstakloj povus superi lian volon. [[Stalin]] estis ne nur pli [[Pacienco|pacienca]], sed ankaŭ kiel [[komunisto]] pli [[Estimo|estimis]] [[Historio|historiajn]] fortojn. Dum preskaŭ 30 jaroj de sia [[regado]] li neniam metis je unu [[vetludo]] ĉiujn ludmarkojn kaj erare opiniis ke ankaŭ Hitlero neniam faros tion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ŝajnas ke [[Stalin]] estis certa ke la sekvonta jaro 1942 estos la jaro decidonta la [[demando]]n pri la [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Stalin]]] [[Pakto Ribbentrop-Molotov|Pakto Hitlero-Stalin]] donis al li dujaran paŭzon kaj traktato pri neagreso kun [[Japanio]] ebligis post duonjaro transloki armeajn trupojn de [[Rusia Fora Oriento|Fora Oriento]] por partopreni la [[Batalo de Moskvo|batalon ĉe Moskvo]], kiu decidis la rezulton de la [[milito]] favore al li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefa malforteco de [[Stalin]] kiel ŝtata aganto estis ke li tendencis aljŭgi al siaj [[malamiko]]j la saman kapablon je malvarma kalkulado kiun posedis li mem kaj pri kiu li multe [[Fiero|fieris]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tio ke [[Stalin]] estis preta al grandaj [[cedo]]j videblis el reago de [[Molotov]], kiam la 22-an de junio [[Friedrich-Werner Graf von der Schulenburg]] alportis al li [[Germanio|germanan]] militdeklaron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sendube [[Stalin]] estis tiom grave [[Ŝoko|ŝokita]] de tio, ke [[Germanio]] deklaris kontraŭ li [[milito]]n, ke lin trafis io simila al [[depresio]], kio daŭris ĉirkaŭ dek tagojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] [[Espero|esperis]] pri [[racio]] de [[Hitlero]] kaj malgajnis; Hitlero esperis ke Stalin rapide [[Malvenko|malvenkos]] kaj ankaŭ malgajnis. Sed se [[eraro]] de Stalin estis korektebla, do eraro de Hitlero ne.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Franklin D. Roosevelt]]] Neniu el la [[Prezidanto de Usono|prezidantoj]], eble escepte de [[Abraham Lincoln]], realigis pli grandajn ŝanĝojn en la [[historio de Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Soleco]] de [[Franklin D. Roosevelt]] estis trudita al li de [[poliomjelito]], je kiu li [[Malsano|malsaniĝis]] en 1921. Danke al escepta [[volo]]forto li sukcesis superi la plagon kaj lernis stari, sin apogante sur karkason el ŝtalaj splintoj, kaj eĉ fari kelkajn paŝojn aperante antaŭ [[publiko]], kvazaŭ li tute ne estus [[Paralizo|paralizita]]. Ĝis raporto al la [[Usona kongreso|kongreso]] pri la [[Jalta konferenco|Jalto]] en 1945, Roosevelt ĉiam faris gravajn [[parolado]]jn stare. kaj ĉar [[amaskomunikilo]]j kunlaboris kun Roosevelt kaj helpis al li ludi lian [[rolo]]n kun [[digno]], plejparto de la usonanoj tute ne sciis pri grado de nemovebleco de Roosevelt kaj al ilia imago pri li neniam almiksiĝis [[sento]] de [[kompato]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Li regis pli ofte sekvante [[instinkto]]jn ol sin apogante sur [[analizo]]n kaj elvokis draste kontrastajn [[sento]]jn. Kiel resumis [[Isaiah Berlin]], [[Franklin D. Roosevelt|Roosevelt]] havis seriozajn mankojn kiuj inkluzivis [[senprincipeco]]n, [[senkompato]]n kaj [[cinikeco]]n. Kaj tamen Berlin konkludis ke finfine ili ĉiuj grave estis superataj de liaj pozitivaj trajtoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Woodrow Wilson|Wilson]]-escepteco starigis tiajn kriteriojn, kiujn neniu internacia [[ordo]] povus realigi, kaj tio faris [[elreviĝo]]n parto de ĝia [[ekzistado]] mem.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1935 speciala komisiono de la [[Usona senato|senato]] subestre de senatano de la ŝtato [[Norda Dakoto]] [[Gerald Nye]] publikigis raporton je 1400 paĝoj, en kiu [[kulpo]] pri aliĝo de [[Usono]] al la [[Unua mondmilito|milito]] estis atribuata al armilfabrikantoj. Baldaŭ post tio aperis furorlibro de [[Walter Millis]] “Vojo al milito”, populariginta tiun ĉi tezon inter [[Amaso|amasaj]] legantoj. Sub influo de tiu [[ideo]] partopreno de Usono en la milito iĝis klarigata pli per [[Krimo|krima]] [[komploto]] kaj [[perfido]] ol per bazaj aŭ konstantaj interesoj. Por preventi novan engaĝon de Usono je milito, la kongreso akceptis tri tiel nomatajn [[leĝo]]jn pri [[neŭtraleco]] inter 1935 kaj 1937. La sugestitaj de la raporto de Nye, tiuj ĉi leĝoj malpermesis doni [[prunto]]jn kaj alian [[Financo|financan]] [[helpo]]n al militantaj landoj (sendepende de kialoj de la [[milito]]) kaj metis [[embargo]]n je liverado de [[armilo]]j al ĉiuj flankoj de la [[konflikto]] (sendepende de tio, kiu estis [[viktimo]]). Aĉetado de nemilitaj varoj kontraŭ kontanta [[mono]] estis permesata nur se ili estis transportataj je ne-usonaj [[ŝipo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Usono]] en la [[tempo]] de [[Franklin D. Roosevelt]]] Laŭ [[Ĵurnalismo|ĵurnalista]] praktiko de tiu [[tempo]], la [[Prezidanto de Usono|prezidanto]] ĉiam renkontiĝis kun [[gazetaro]] sen registriĝo de [[konversacio]]j, kio signifis ke oni ne povis lin citi aŭ referenci al li, kaj tiuj [[regulo]]j ne estis rompataj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …La [[Munkena interkonsento|Munkeno]] evidente iĝis turnopunkto, deviginta [[Franklin D. Roosevelt]] unuigi [[Usono]]n kun la [[Eŭropo|eŭropaj]] [[demokratio]]j, unue [[Politiko|politike]] kaj poiomete ankaŭ esence.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La granda [[gvidanto]] devas esti ankaŭ [[edukisto]], pleniganta [[abismo]]n inter siaj imagoj pri [[estonteco]] kaj bone konata kaj kutima [[nuntempo]]. Sed li devas ankaŭ esti preta iri sola por ke la [[socio]] poste sekvu vojon elektitan de li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri alparoloj de [[Franklin D. Roosevelt]] al [[Hitlero]] kaj [[Mussolini]] en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la [[Usono|usona]] [[popolo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Multaj agoj fare de [[Franklin D. Roosevelt]] estis rande de [[Konstitucio de Usono|konstitucia]] valideco. Neniu el la [[prezidanto]]j de tiu tempo povus uzi metodojn de [[Franklin D. Roosevelt]] kaj konservi la postenon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Franklin D. Roosevelt]] la [[Atlantiko]] havis la saman signifon kian la [[Manika markolo]] havis por la [[Britio|britaj]] ŝtataj agantoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri deklaro fare de [[Franklin D. Roosevelt]] kaj [[Winston Churchill]] en aŭgusto 1941] …komuna deklaro de tiuj ĉi du [[gvidanto]]j spegulis ne [[Tradicio|tradiciajn]] [[celo]]jn en la [[milito]], sed planon de tute alia [[mondo]], en kiu ĉio estos farata je sankcio de [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en 1941] [[Britio]] transformiĝis je malsupera partnero en la anglo-[[Usono|usonaj]] rilatoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Franklin D. Roosevelt]] imagis la postmilitan [[ordo]]n tiel, ke la tri venkintoj kune kun [[Ĉinio]] agu kiel internacia konsilio de direktoroj, per forto garantiante [[paco]]n kaj [[Defendo|defendante]] ĝin de [[atako]]j de ĉiu potenciala [[maliculo]], kia Roosevelt unuavice konsideris [[Germanio]]n. Tia imago pri la paco iĝis konata kiel plano de “kvar [[policano]]j”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar oni planis ne [[povekvilibro]]n, sed staton de universala [[paco]], [[Franklin D. Roosevelt]] decidis ke post [[malvenko]] de la [[Nazia Germanio]] [[Usono]] devos revoki siajn armitajn fortojn hejmen. Roosevelt havis neniun [[deziro]]n teni usonajn trupojn en [[Eŭropo]], des pli kiel kontraŭpezon al [[Sovetunio]], kion laŭ lia [[opinio]] la usona [[socio]] neniam akceptus.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Franklin D. Roosevelt]] grave supertaksis postmilitajn eblecojn de [[Britio]], proponante al ĝi samtempe [[Defendo|defendi]] kaj rekonstrui [[Eŭropo]]n. Tia supertakso de la [[rolo]] de Britio estis kaŭzita de lia profundega disdegno rilate [[Francio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne estante preta destini por [[Usono]] iun konstantan [[rolo]]n, [[Franklin D. Roosevelt]] [[Deziro|deziris]] ke la [[Venko|venkintaj]] aliancanoj kune kontrolu [[senarmigo]]n kaj dispartigon de [[Germanio]] kaj subigu kelkajn aliajn landojn al propra [[kontrolo]] (mirinde, sed en kategorion de kontrolendaj landoj Roosevelt inkludis ankaŭ [[Francio]]n).
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Franklin D. Roosevelt]] decideme intencis fini la [[ekzistado]]n de la [[Britio|brita]] kaj [[Francio|franca]] [[Koloniismo|koloniaj]] [[imperio]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncepto de [[Franklin D. Roosevelt]] ne povis esti realigita en praktiko, ĉar rezulte de la [[milito]] formiĝis neniu [[povekvilibro]]. Kaj ĉio ĉi pro tio ke inter la [[Venko|venkintoj]] ekzistis nesuperebla [[Ideologio|ideologia]] [[abismo]] kaj pro tio ke [[Stalin]] tuj post kiam li seniĝis je [[minaco]] flanke de [[Germanio]], ĉesis atenti detenajn faktorojn rilate atingon de [[Sovetunio|sovetiaj]] ideologiaj kaj [[Politiko|politikaj]] interesoj kaj faris tion eĉ koste de [[konfrontiĝo]] kontraŭ siaj antaŭaj aliancanoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam iu [[Usono|usona]] [[generalo]] dum la [[Potsdama konferenco]], dezirante [[Flato|flati]] al [[Stalin]], rimarkigis kiom [[Ĝojo|ĝoje]] evidente estas vidi la [[Rusio|rusajn]] trupojn en [[Berlino]], tiu sarkasme respondis: “Caro [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] marŝis ĝis [[Parizo]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiel [[komunisto]] [[Stalin]] rifuzis vidi diferencon inter la [[Demokratio|demokratiaj]] kaj [[Faŝismo|faŝistaj]] landoj, kvankam li sendube konsideris la demokratiojn malpli [[Senkompato|senkompataj]] kaj eble malpli [[Danĝero|danĝeraj]] por li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Stalin]]] Kunlaboro kun [[Hitlero]] ne [[Simpatio|simpatiigis]] lin al [[naziismo]], same kiel sekvinta alianco kun la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj ne igis lin taksi avantaĝojn de institucioj de la [[Libereco|libera]] [[mondo]]. Li prenis de ĉiu provizora partnero ĉion eblan per [[diplomatio]] kaj okupis per forto ĉion kion oni ne donis al li propravole – ĝis tio minacis [[risko]]n de [[milito]]. Lia gvida [[stelo]] restis la sovetia [[nacia intereso]], refraktata je prismo de [[Komunismo|komunisma]] [[ideologio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se [[Usono]] kaj [[Sovetunio]] ne ekmilitus tiam kiam tio okazis, [[Britio]] finfine devintus akcepti [[kompromiso]]n kaj esti malvenkinta. [[Atako]] de [[Hitlero]] kontraŭ Sovetunio la 22-an de junio 1941, atako de [[Japanio]] kontraŭ [[Pearl Harbor]] la 7-an de decembro 1941 kaj stranga deklaro de [[milito]] kontraŭ [[Usono]] fare de Hitlero post kelkaj [[tago]]j, garantiis ke [[Britio]] estos inter la [[Venko|venkintoj]], sendepende de tio kiom longa kaj malfacila estos la [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estis klare ke post postulo de senkondiĉa [[kapitulaco]] de [[Germanio]] [[Sovetunio]] iĝos dominanta potenco en la kontinento, speciale se [[Usono]] forkondukos siajn trupojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiom ajn [[Memfido|memfida]] aspektus [[Winston Churchill]], li sciis – pli bone ol liaj [[Usono|usonaj]] [[amiko]]j, kiuj plu [[Kredo|kredis]] ke [[Britio]] povos memstare garantii [[Eŭropo|eŭropan]] [[povekvilibro]]n – ke la [[rolo]], kiun lia lando ludos en la milita [[tempo]], estos la lasta rolo de la vere sendependa tutmonda potenco. Do por Churchill ne ekzistis pli grava aspekto de [[Diplomatio|diplomatiaj]] rilatoj inter la aliancanoj ol kreado de ligoj de amikeco kun Usono tiom fortaj, ke Britio ne restu sola en la postmilita [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar [[Franklin D. Roosevelt]] ne [[Deziro|deziris]] priparoli [[celo]]jn de la [[milito]] antaŭ la [[Stalingrada batalo|Stalingrado]] kaj ĉar [[Stalin]] opiniis ke frontolinioj difinis [[Politiko|politikan]] rezulton fine de la [[milito]], plejparto de la [[ideo]]j de la milita [[tempo]] rilate la postmilitan agordon de la komuna komunumo devenis de [[Winston Churchill]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de [[Franklin D. Roosevelt]] al [[Winston Churchill]]] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; [[Stalin]]on li konsideris partnero pri konservado de la postmilita [[paco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Idealo|ideala]] usona [[universo]] [[diplomato]]j ne okupiĝis pri [[strategio]] kaj militistaro finis plenumon de sia tasko ĝis tiu [[tempo]] kiam diplomatio ekagis – sekvadon je tiu ĉi vidpunkto [[Usono]] devis pagi koste dum la [[Korea milito|Korea]] kaj [[Vjetnama milito|Vjetnama militoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la germana atako en 1941] Komence de la [[milito]] [[Stalin]] evudente estis preta akcepti solvon surbaze de limoj de 1941; kaj li estis tro [[Ciniko|cinika]] por ne atendi proponon de iu quid pro quo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu [[Konscio|konsciis]] pli bone ol [[Stalin]] [[senco]]n de malnova diro: [[regado]] je naŭ dekonoj difinas rajton de [[posedado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Jalta konferenco|Jalto]] iĝis [[simbolo]] de [[malhonoro]] de vidpunkto de formiĝo de postmilita [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj tamen kiam okazis [[Jalta konferenco|tiu ĉi konferenco]], la [[Sovetunio|sovetiaj]] trupoj jam delonge transiris ĉiujn limojn de 1941 kaj povis unuflanke starigi sovetian [[Politiko|politikan]] kontrolon super la resto de [[Orienta Eŭropo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1941 la ĉefa zorgo de [[Stalin]] estis limoj; en 1945 tio estis jam [[Politiko|politika]] kontrolo super [[teritorio]]j, situantaj ekster tiuj ĉi limoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Influo]] ĉiam estis difinata de ĉeesto de [[Konkurenco|konkurantaj]] [[armeo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pretendoj de [[Stalin]] pri la suda parto de [[Saĥaleno]] kaj la [[Kurilaj insuloj]] efektive havis, kvankam iom nebulan, rilaton al la [[Sovetunio|sovetia]] [[sekureco]] kaj la [[Rusio|rusa]] historio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri 1945] Preventi restarigon de [sovetiaj] limoj de 1941 prezentiĝis praktike neebla.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Naziismo|Nazia]] plano konsistis je malplenigi [[Sovetunio]]n ĝis linio de [[Arĥangelsko]] ĝis [[Astraĥano]], kiu situis sufiĉe for malantaŭ [[Moskvo]], kaj tiun parton de la loĝantaro kiu sukcesos eviti ekstermon, transformi je [[sklavo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Franklin D. Roosevelt]]] En [[Jalta konferenco|Jalto]] li diris al siaj kolegoj ke [[Usono|usonaj]] trupoj plenumos siajn okupaciajn [[devo]]jn ne pli ol du jarojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Simile al [[Moseo]], [[Franklin D. Roosevelt]] vidis [[Promesita Lando|Promesitan Landon]], sed ne povis atingi ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Harry S. Truman]] neniam leviĝis super nivelo de nekompleta [[mezlernejo]]…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Problemo]], alfrontita de [[Stalin]] en liaj rilatoj kun la [[Usono|usona]] estraro, konsistis je tio ke li kun granda malfacilo estis komprenanta kiom gravan [[rolo]]n por ili ludis [[moralo]] kaj laŭĝeleco en iliaj vidpunktoj pri [[ekstera politiko]]. Stalin efektive ne estis komprenanta kial la usona estraro faras tian bruon rilate internan aranĝon de [[Orienta Eŭropo|orienteŭropaj ŝtatoj]], pri kiuj ĝi havas neniun rimarkindan [[Strategio|strategian]] intereson. [[Fideleco]] de usonanoj al principo ne ligita al konkreta intereso kiu estus tute klara, igis Stalin serĉi kaŝitajn motivojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Joseph E. Davies]]] Kvankam Davis estis [[Investo|investa]] [[bankisto]], do por la [[komunistoj]] [[kapitalisto|superkapitalisto]], li havis inklinon propran al plejparto de la [[Usono|usonaj]] [[ambasadoro]]j – speciale tiuj kiuj ne apartenas en karieraj [[diplomato]]j – transformiĝi je nepetitaj [[propagandisto]]j de tiuj landoj, en kiuj ili servas.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Revo]] de [[Franklin D. Roosevelt]] pri “kvar [[policano]]j” malaperis dum la [[Potsdama konferenco]], daŭrinta de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Potsdama konferenco]]] En tiu momento [[Harry S. Truman]] forkondukis [[Stalino]]n flanken kaj informis lin pri [[ekzistado]] de [[atombombo]] en [[Usono]]. Stalin certe jam sciis pri tio de siaj [[Sovetunio|sovetiaj]] [[spiono]]j; fakte li eksciis pri ĝi delonge antaŭ ol Truman mem.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [opinio de [[H. Freeman Mattews]] en 1946] [[Usono]], kiel li asertis, dominas en la [[maro]]j kaj [[aero]], [[Sovetunio]] ne havas egalulojn surtere.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en 1946] Dokumento de [[H. Freeman Mattews]] diras ke jenaj landoj aŭ [[teritorio]]j povas iĝi zonoj de [[risko]]: “[[Finnlando]], [[Skandinavio]], [[Orienta Eŭropo|Orienta]], [[Centra Eŭropo|Centra]] kaj [[Sud-Orienta Eŭropo]], [[Irano]], [[Irako]], [[Turki]]o, [[Afganio]], [[Ŝjinĝjiango]] kaj [[Manĉurio]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum sia mallonga kaj senutila [[vivo]] la [[Ligo de Nacioj]] montris praktike kompletan malkapablon pri organizado de [[Kolektivo|kolektivaj]] agoj kontraŭ potencoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pozicio de [[Usono]] rilate [[Sovetunio]]n] Ĝis Sovetunio estis konservanta sian [[ideologio]]n, [[intertrakto]]j estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kurso [[solvo]] estus atingita aŭtomate.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = El miloj da artikoloj, verkitaj post la fino de la [[Dua mondmilito]], “La fontoj de sovetia konduto” de [[George F. Kennan]], estas tute speciala fenomeno. Tiu verkita je klara lingvaĵo, plena je arda argumentado literatura adaptaĵo de la Kennana “Longa telegramo”, levas [[demando]]jn rilatajn al la [[Sovetunio|sovetia]] [[defio]] ĝis nivelo de [[filozofio]] de [[historio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[NATO]] kiel organizaĵo estis la unua en la [[historio de Usono]] milita alianco de [[Paco|paca]] [[tempo]]. Senpera instigo al la kreado de la alianco estis [[Komunismo|komunista]] [[ŝtatrenverso]] en [[Ĉeĥoslovakio]] en februaro 1948.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[NATO]] iĝis senprecedenca devio de la kutima [[Usono|usona]] [[ekstera politiko]]: usonaj trupoj kune kun la [[Kanado|kanadaj]] aliĝis al [[Eŭropo|eŭropaj]] [[armeo]]j sub internacia komandado de NATO.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la [[Ŝtata Departemento]] en 1949] Mirindas, sed [[dokumento]] kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke [[NATO]] estis konceptita ne por [[Defendo|defendi]] status quo en [[Eŭropo]], kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de [[Usono]]. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne [[teritorio]]n; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la [[agreso]]. Ĝi ne celas ŝanĝi “[[povekvilibron]]”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la kreado de [[NATO]]] Do la [[Eŭropo|eŭropa]] sistemo de [[povekvilibro]] estis rekonstruita helpe de sendube [[Usono|usona]] [[retoriko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum du jardekoj [[Federacia Respubliko Germanio]] rifuzadis agnoski tion, kio nomiĝis [[Germana Demokratia Respubliko]] kaj minacis rompi [[Diplomatio|diplomatiajn]] rilatojn kun ĉiu lando, kiu agnoskus ĝin. Post 1970 Federacia Respubliko Germanio rezignis je la tiel nomata [[Hallstein-doktrino]] de kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun la [[Orienta Eŭropo|orienteŭropa]] satelito, kvankam ne rezignis je pretendo reprezenti la tutan [[Germanio|germanan]] [[nacio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Doktrino de la [[Usono|usonaj]] “[[Patroj-fondintoj de Usono|patroj-fondintoj]]” laŭ kiu ilia [[nacio]] estas [[lumturo]] de [[libereco]] por la tuta [[homaro]] trasorbis la tutan usonan filozofion de la [[Malvarma milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en 1947] [[Walter Lippmann]] estis substrekanta gravecon ellabori kriteriojn por difini en kiuj areoj kontraŭstaro al la [[Sovetunio|sovetia]] ekspansio estas vive grava por la usonaj interesoj. Sen tia kriterio [[Usono]] devos aranĝi “nehomogenan miksaĵon de satelitoj, [[kliento]]j, [[parazito]]j kaj [[marioneto]]j”, kio ebligos al la novkreitaj aliancanoj de Usono ekspluati la [[politiko]]n de detenado por siaj propraj interesoj. Usono trafos [[kaptilo]]n, estante devigita subteni nevivkapablajn reĝimojn, kio starigos [[Vaŝingtono]]n antaŭ malĝoja [[elekto]] inter “pacigado kaj [[malvenko]] kun perdo de la [[vizaĝo]] aŭ… subteno de ili kontraŭ enorma [[prezo]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Aserto pri [[Moralo|morala]] identeco de la [[Usono|usonaj]] kaj [[Sovetunio|sovetiaj]] agoj iĝis karaktera trajto de [[Radikalismo|radikala]] [[kritiko]] dum la tuta periodo de la [[Malvarma milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Malvarma milito]]] [[Usono]] estis engaĝita je [[milito]]j en areoj ne [[Defendo|defendataj]] de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De [[Koreo]] kaj ĝis [[Vjetnamio]] tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por [[Radikalismo|radikala]] [[kritiko]], kiu plu dubigis [[Moralo|moralan]] bazon de la [[politiko]] de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la [[animo]] de Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Malvarma milito]]] Turmentante sin per [[Tradicio|tradicia]] strebo al [[Moralo|morala]] perfekteco, [[Usono]] finis lukton kiun ĝi kondukis dum vivodaŭro de pli ol unu [[generacio]], elĉerpita pro streĉiĝo kaj kontraŭdiroj, sed atinginta preskaŭ ĉion kion ĝi celis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[atako]] de [[Nord-Koreio]] kontraŭ [[Sud-Koreio]]] Sukcesa [[invado]] en [[Koreio]] havus [[Katastrofo|katastrofajn]] sekvojn por [[Japanio]], troviĝanta tuj trans la malvasta [[Japana maro]]. Japanio ĉiam konsideris Koreion [[Strategio|strategia]] [[ŝlosilo]] al [[Nord-Orienta Azio]]. Per nenio detenata [[Komunismo|komunista]] [[kontrolo]] vivigus [[fantomo]]n de proksimiĝanta tutazia komunista monolito kaj subfosus la porokcidentan orientiĝon de Japanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] [[Sovetunio|Sovetia]] malflekseco faciligis al [[Harry S. Truman]] taskon de engaĝo de sia lando je la [[milito]]. Sovetia [[ambasadoro]] en la [[Unuiĝintaj Nacioj]] dum multaj [[monato]]j [[Bojkoto|bojkotis]] kunsidojn de la [[Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio pri Sekureco]] kaj aliaj institucioj de UN proteste kontraŭ rifuzo de la tutmonda organizaĵo transdoni lokon de [[Ĉinio]] al [[Pekino]]. Se la sovetia ambasadoro malpli timus [[Stalino]]n aŭ povus pli rapide ricevi instrukciojn, li nepre [[Vetoo|vetous]] la proponitan de Usono rezolucion de la Konsilio pri Sekureco, postulantan de [[Nord-Koreio]] ĉesigi bataladon kaj retiriĝi malantaŭ la 38-an paralelon. Estante ne povinta ĉeesti la kunsidon kaj vetoi, la sovetia ambasadoro ebligis al Truman aranĝi reziston kiel [[decido]]n de la monda komunumo kaj pravigi usonan [[rolo]]n en Koreio per konata [[Woodrow Wilson|Wilson]]-a terminologio de kontraŭstarigo de la [[libereco]] al [[diktaturo]], de la [[bono]] al [[malbono]]. Usono, laŭ la vortoj de Truman, ekmilitis por plenumi [[ordono]]jn de la Konsilio pri Sekureco. Ĝi do tute ne enmiksiĝis je la fora loka [[konflikto]], sed kontraŭstaris la atakon kontraŭ la tuta libera mondo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Komence de la [[Korea milito]] [[Usono]] havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de [[NATO]] kiel [[Britio]] kaj [[Turkio]], kiuj sendis al [[Koreio]] signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la [[sorto]] de Koreio, ili subtenis la principon de [[Kolektivo|kolektivaj]] [[ago]]j, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra [[defendo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] Ĉiuj senescepte [[Ŝlosilo|ŝlosilaj]] figuroj de la [[Harry S. Truman|Truman]]-administracio ekkredis ke okazas tutmonda [[Komunismo|komunista]] [[komploto]] kaj ekkonsideris la [[agreso]]n en [[Koreio]] la unua paŝo de interkonsentita [[Ĉinio|ĉino]]-[[Sovetunio|sovetia]] [[strategio]], kiu povus iĝi preludo de la ĝenerala [[atako]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Samtempe kun anonco pri sendo de trupoj al [[Koreio]], estis ordonite al la 7-a floto [[Defendo|defendi]] [[Tajvano]]n de la [[Komunismo|komunista]] [[Ĉinio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] Por [[Mao Zedong]], ĵus venkinta en la [[Ĉina enlanda milito]], deklaroj de [[Harry S. Truman|Truman]] neeviteble aspektis kiel spegulaĵo de la [[timo]] de [[Usono]] antaŭ [[Komunismo|komunista]] [[komploto]]: li traktis ilin kiel unuan paŝon en la usona provo reludi la Ĉinan enlandan militon, finiĝintan per la [[venko]] de komunistoj… Mao havis ĉiujn bazojn por konkludi, ke se li ne haltigos Usonon en [[Koreio]], do eble li devos [[Batalo|batali]] kontraŭ Usono en la ĉina [[teritorio]]; almenaŭ li ne havis [[kialo]]jn pensi alie.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Komence de januaro 1951 frontlinio pasis proksimume 80 km sude de la 38-a paralelo kaj [[Seulo]] denove trafis la [[mano]]jn de [[komunistoj]]. En tiu momento [[ĉinoj]] ripetis eraron de [[Douglas MacArthur]] faritan antaŭ tri [[monato]]j. Se ili proponus solvon surbaze de la 38-a paralelo, [[Vaŝingtono]] sendube akceptus kaj [[Ĉinio]] estus glorinta pro tio ke ĝi [[Venko|venkis]] la usonan armeon nur unu jaron post deklaro pri la venko en la propra [[Ĉina enlanda milito|enlanda milito]]. Sed same kiel [[Harry S. Truman]] antaŭ duonjaro, [[Mao Zedong]] estis trafita de [[eŭforio]] pro neatenditaj [[sukceso]]j kaj li ekdeziris komplete forpeli la usonajn trupojn el la duoninsulo. Ankaŭ li spertis grandan [[fiasko]]n. Ĉinoj eksuferis gravajn perdojn, kiam ili atakis fortikigitajn usonajn poziciojn sude de Seulo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Veraj [[fanatikulo]]j de tiu ĉi afero sidis en [[Pekino]] kaj [[Pjongjango]]; la [[Korea milito]] tute ne estis [[Moskva Kremlo|Kremla]] [[komploto]] aranĝita por engaĝi [[Usono]]n je [[Azio]] por poste havi eblecon ataki [[Eŭropo]]n… Efektive [[helpo]] de [[Stalin]] al [[Ĉinio]] estis sufiĉe [[Avareco|avara]], li postulis pagi ĝin per kontanta [[mono]], kio kreis bazon por la ĉino-[[Sovetunio|sovetia]] [[kverelo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[vorto]]j de [[Harry S. Truman]] dum la [[Korea milito]]] Sed militi por “sekureco de niaj armitaj fortoj” estas [[Strategio|strategie]] sensenca afero. La [[milito]] mem jam estas [[risko]] por ilia sekureco, do transformi “sekurecon de niaj armitaj fortoj” je la [[celo]] signifas trafi [[taŭtologio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] [[Stalin]] ne serĉis pretekston por komenci la [[Totala milito|totalan militon]]; li plej forte strebis eviti ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En singarda kaj suspektema [[naturo]] de [[Stalin]] estis nenio de senracia [[aventuristo]]; li ĉiam preferis agi kaŝe kaj ĉirkaŭvoje ol iniciati veran [[konfrontiĝo]]n kaj li montris specialan [[singardemo]]n por ne riski militan konfrontiĝon kontraŭ [[Usono]] – kaj ne senbaze. Pro misproporcio rilate [[Nuklea armilo|nukleajn]] eblecojn de la flankoj, ĝuste [[Sovetunio]] perdus ĉion en la totala milito.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] [[Douglas MacArthur]] preskaŭ tutcerte estis prava, asertante ke “[[Ĉinio]] uzas kontraŭ ni maksimumon de siaj fortoj”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kutime ĝuste premo de rezultoj de [[ago]]j sur batalkampo devigas komenci [[intertrakto]]jn. Kaj forigo de tia premo malaltigas [[stimulo]]jn ĉe la [[malamiko]] intertrakti serioze kaj instigas ĝin al longigo de la intertraktoj espere de eventualaj unuflankaj [[gesto]]j. Nome tio okazis en [[Koreio]]… nombro de [[viktimo]]j, spertitaj de [[Usono]] dum periodo de la intertraktoj, superis ilian nombron dum la tuta antaŭa periodo de la grandskala [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]], kiun [[Usono]] penis daŭrigi singarde] Sekvo de tia aliro iĝis eksplodo de [[elreviĝo]] kaj serĉado de [[pekokapro]]j. [[George C. Marshall]] kaj speciale [[Dean Acheson]] estis skoldataj ĉiuflanke. Kvazaŭ okazinta enfiltriĝo de [[komunisto]]j je [[Vaŝingtono]] estis sisteme [[Ekspluatado|ekspluatata]] de [[demagogo]]j kiel [[Usona senato|senatano]] [[Joseph McCarthy]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] [[Krizo]] en [[Koreio]] kaŭzis koncentriĝon de la fortoj en [[Eŭropo]] kaj kreadon de la [[Organizaĵo de Nordatlantaika traktato]], ebliginta elteni longan konkuradon pri eltenemo, kia iĝis la [[Malvarma milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej malgajninta flanko en [[Koreio]] iĝis [[Sovetunio]], la lando kiu, kiel pensis usonaj [[gvidanto]]j, organizis la tutan [[entrepreno]]n. Dum du jaroj ekde momento de invado en Koreio, [[Usono]] sukcesis allogi ĉiujn landojn, troviĝintajn je ĝia flanko de la tutmonda dividlinio. Usono triobligis [[Defendo|defendajn]] [[elspezo]]jn kaj transformis la [[NATO|Nordatlantikan aliancon]] el la [[Politiko|politika]] koalicio je la unuiĝinta [[Milito|milita]] [[organizaĵo]] subestre de usona ĉefkomandestro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono|Usonaj]] [[gvidanto]]j vidis en la [[Korea milito]] [[Sovetunio|sovetian]] [[strategio]]n de allogado de [[Usono]] je [[konflikto]]j de la fora [[Azio]] por faciligo de sovetia [[atako]] kontraŭ pozicioj de la aliancanoj en [[Eŭropo]], kio estis plej granda trotakso de sovetia povo kaj [[metodo]]j de [[Stalin]]. En neniu el la etapoj de sia [[kariero]] tiu ĉi skrupula kaj ruza analizisto estis ĵetanta sur [[pesilo]]n ĉion samtempe. Samtempe Stalin traktis kreskigon de la povo fare de la Okcidento ne kiel [[Defendo|defendan]] entreprenon, kia ĝi efektive estis, sed kiel pretekston por [[Milito|milita]] [[konfrontiĝo]], kiun li ĉiam [[Timo|timis]] kaj kiun li sinsekve penis eviti. Ambaŭ flankoj fakte estis sin preparantaj al la evento, kiu spegulis [[intenco]]jn de neniu el ili – al la rekta grandskala [[defio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[GDR]]] [[Stalin]] neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan [[Suvereneco|suverenan]] [[ŝtato]]n kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj [[Orienta Eŭropo|orienteŭropaj]] satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam [[unuiĝo de Germanio]] estos priparolata serioze.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri propono de [[Stalin]] en 1952 [[unuiĝo de Germanio|unuigi Germanion]] kiel [[Neŭtraleco|neŭtralan]] ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al [[Usono]], la [[Sovetunio|sovetiaj]] armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la [[Pollando|pola]] limo, do 160 km orienten. Konzice dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de [[NATO]], ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sento]] de interna memfido de [[Konrad Adenauer]] fontis pli el [[kredo]] ol el [[analizo]]. Li ne estis libroŝatanto aŭ konanto de [[historio]] kiel [[Winston Churchill]] aŭ [[Charles de Gaulle]]. Sed li pasigis [[ekzilo]]n en [[meditado]]; li trapasis la tutan [[vojo]]n de [[Socio|sociaj]] [[katastrofo]]j spertitaj de lia lando kaj akiris unikan [[intuicio]]n rilate la ĉefajn tendencojn de sia [[tempo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Konrad Adenauer]]] Li senkondiĉe elektis la [[Okcidento]]n, eĉ koste de prokrasto de [[unuiĝo de Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[tempo]] de [[Konrad Adenauer]]] …la social-demokratoj konsideris unuaranga tasko atingi [[unuiĝo de Germanio|unuecon de Germanio]], ne fortigi [[Atlantiko|atlantikajn]] ligojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Konrad Adenauer]]] Li estis komprenanta oble pli bone ol liaj oponantoj ene de la lando, ke en la [[Historio|historiaj]] cirkonstancoj de lia [[tempo]] la [[unuiĝo de Germanio|unuiĝinta]] [[Neŭtraleco|neŭtrala]] [[Germanio]] povus aperi nur rezulte de [[Paco|paca]] solvo, organizita kontraŭ Germanio. Sur la novan [[ŝtato]]n oni metos striktajn limigojn kaj estos starigita internacia kontrolado. Povaj [[najbaro]]j akiros konstantan [[rajto]]n pri enmiksiĝo. Adenauer konsideris tiun senkondiĉan [[dependeco]]n [[Psikologio|psikologie]] pli [[Danĝero|danĝera]] por Germanio ol dividiteco. Li preferis [[egaleco]]n kaj integriĝon kun la [[Okcidento]] kaj [[estimo]]n al sia lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Posteulo]]j de [[Stalin]] eĉ pli ol ilia eksa estro bezonis ripozpaŭzon en la streĉiteco kun la [[Okcidento]]. Ili tamen ne posedis lian [[aŭtoritato]]n, lian akran percepton, lian [[sagaco]]n kaj kio plej gravas, al ili mankis [[Politiko|politika]] unueco, necesa por sekvi tiom komplikan kurson.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam ŝtataj agantoj deziras gajni [[tempo]]n ili proponas [[intertrakto]]jn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri deziro de [[Winston Churchill]] intertrakti kun [[Sovetunio]] en la [[1950-aj jaroj]]] [[Usono|Usonaj]] gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunula [[demenco]]. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siaj [[ago]]j, insistante je intertraktoj same dum la [[Dua mondmilito|milito]] kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumita [[politiko]] de detenado…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nova ŝtata sekretario de [[Dwight D. Eisenhower]], [[John Foster Dulles]] traktis konflikton [[Oriento]] – [[Okcidento]] kiel [[Moralo|moralan]] [[problemo]]n kaj strebis eviti [[intertrakto]]jn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la [[Sovetunio|sovetia]] sistemo…
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rifuzo de [[Dwight D. Eisenhower]] intertrakti kun [[Sovetunio]] en 1953] Intertraktoj ne necesis, kiel diris Dwight D. Eisenhower, venis [[tempo]] de ne [[vorto]]j, sed [[ago]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Problemo]] de enkorpigo de [[Federacia Respubliko Germanio]] je [[Milito|milita]] strukturo de la [[Okcidento]] estis tre komplika. [[Francio|Francoj]] ne tre [[Deziro|deziris]] vidi la komplete rearmiĝintan [[Germanio]]n kaj ne deziris [[Ofero|oferi]] sian nacian [[defendo]]kapablon por integrita defendosistemo de la Okcidento, inkluzivanta Germanion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri enkorpigo de [[Germanio]] je [[NATO]]] [[Parizo]] cedis al [[premo]], tamen insistis ke [[Britio|britaj]] trupoj estu konstante lokitaj en la germana tero. Kaj kiam [[Anthony Eden]] akceptis tiun ĉi proponon, [[Francio]] ricevis konkretan militan garantion kiun post la [[Unua mondmilito]] tiom daŭre rifuzis al ĝi la angloj. Pro tio britaj, francaj kaj [[Usono|usonaj]] trupoj estis lokitaj en Germanio kiel aliancanoj de [[Federacia Respubliko Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la komenco de la [[Malvarma milito]]] [[Diplomatio]] ĉiam pli estis translokiĝanta en sferon de [[kontrolo]] super [[armilo]]j, kio iĝis reversa flanko de la aliro de la “pozicio de forto”. Adeptoj de tia aliro strebis transformi limigon de armiloj aŭ kontrolon super ili je anstataŭaĵo de [[Politiko|politika]] [[dialogo]]; aŭ, se paroli per lingvaĵo de politiko de detenado, ili strebis limigi pozicion de forto je plej malalta nivelo, akceptebla por politiko de detenado forme de [[Timo|timigado]]. Sed same kiel pozicio de forto ne transformiĝas aŭtomate je [[intertrakto]]j, kontrolo super armiloj ne transformiĝas aŭtomate je malfortiĝo de streĉiteco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Nikita Ĥruŝĉov]] estis antaŭulo de [[Miĥail Gorbaĉov]] tiusence ke li ekis procezon de la ŝanĝoj, kies [[senco]]n li ne komprenis kaj kies direkton li poste kondamnus. De tiu ĉi vidpunkto oni povus diri ke [[kolapso]] de [[komunismo]] komenciĝis de Ĥruŝĉov.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Nikita Ĥruŝĉov]]] Li havis [[Kamparo|kamparanan]] [[instinkto]]n palpi [[Nervo|nervajn]] interplektiĝojn ĉe landoj, kiujn lia [[ideologio]] difinis kiel [[Imperiismo|imperiismaj]]. Nikita Ĥruŝĉov disblovis la [[Proksima Oriento|proksimorientan]] [[krizo]]n, starigis serion da [[ultimato]]j pri [[Berlino]], subtenis [[milito]]jn pri nacia [[sendependiĝo]] kaj lokis [[misilo]]jn en [[Kubo]]. Sed, obstakligante planojn de la [[Okcidento]], Nikita Ĥruŝĉov atingis neniujn konstantajn [[profito]]jn por [[Sovetunio]], ĉar li sciis krei krizojn, sed ne sciis kiel solvi ilin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ŝtatestra renkontiĝo en [[Ĝenevo]] en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi [[aventuro]]j. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, [[Nikita Ĥruŝĉov]] haltis en [[Berlino|Orienta Berlino]], kie li agnoskis [[suvereneco]]n de la [[GDR|orientgermana]] [[Komunismo|komunista]] reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis [[Stalin]]. Por la resta periodo de la [[Malvarma milito]] afero de [[unuiĝo de Germanio]] malaperis el internacia agendo, ĉar [[Moskvo]] transigis ĝin al kompetenco de [[intertrakto]]j inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar [[Politiko|politika]] [[pezo]] de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari [[suicido]]n, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]] en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] neniam [[Risko|riskis]] sovetian [[aŭtoritato]]n en la “[[tria mondo]]”. Li opiniis ke tiuj [[teritorio]]j troviĝas for de lia lando kaj estas tro malstabilaj, [[gvidanto]]j de tiuj landoj estas malfacile kontroleblaj kaj [[Sovetunio]] estis ankoraŭ ne sufiĉe forta por engaĝiĝi je [[aventuro]]j en malproksimaj distancoj – kvankam eble kun tempopaso kresko de sovetia [[Milito|milita]] povo povus ŝanĝi lian aliron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post kiam [[fumo]] dissolviĝis, la [[Sueza krizo]] senigis je statuso de granda [[potenco]] [[Britio]]n kaj [[Francio]]n. Ekster [[Eŭropo]], ekde nun [[Usono]] [[defendo]]s siajn [[fortikaĵo]]jn dum la [[Malvarma milito]] plejparte sola.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eĉ en tia malfortiĝinta stato senpere post la fino de la [[Dua mondmilito]] [[Britio]] plu konsideris sin [[Dominado|dominanta]] [[potenco]] en [[Proksima Oriento]], ĉe tio ĝia domina pozicio sin bazis sur du [[baleno]]j: sur [[Irano]] liveranta [[nafto]]n tra la kunlabora Brito-Irana naftokompanio kaj sur [[Egiptio]], servinta kiel [[Strategio|strategia]] bazo. En 1945 laŭ iniciato de [[Anthony Eden]] estis fondita la [[Ligo de Arabaj Ŝtatoj]] kiel [[Politiko|politika]] bazo de kontraŭstaro al ekstera penetrado en Proksiman Orienton. Signifa nombro de britaj trupoj restis en Egiptio, [[Irako]] kaj Irano. Brita oficiro generalo [[John Bagot Glubb]] (Glubb Paŝao) komandis la [[Cisjordanio|cisjordanian]] [[Araba Legio|Araban Legion]]. En la [[1950-aj jaroj]] tiu ĉi [[mondo]] komplete disfalis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Britio]] iĝis la unua kiu devis adiaŭi [[iluzio]]jn rilate [[Proksima Oriento|Proksiman Orienton]]. Ĝia [[militbazo]] laŭlonge de la [[Sueza kanalo]] estis konsiderata inter la lastaj signifaj [[Imperiismo|imperiistaj]] antaŭpostenoj, kies personaro konsistis el proksimume 80 mil [[militisto]]j. Kaj tamen Britio ne povis teni grandajn trupojn en la zono de la Sueza kanalo en kondiĉoj de opono fare de [[Egiptio]] kaj sen [[Usono|usona]] subteno. En 1954 sub premo de Usono, Britio konsentis forigi siajn trupojn el sia Sueza bazo en 1956.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri pozicio de [[araboj]] rilate estiĝon de [[Israelo]]] Por ili la [[Judoj|juda]] [[ŝtato]] estis fremda instalaĵo en la [[Tradicio|tradiciaj]] arabaj [[tero]]j pretekste de pretendoj 2000 jarojn malnovaj kaj forme de elaĉeto de judaj [[sufero]]j pri kiuj kulpis tute ne la araboj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Limo]]j ene de [[Eŭropo]] – escepte de tiuj en [[Balkanio]] – spegulis precipe komunecon de [[historio]] kaj [[kulturo]]. Kontraŭe al tio limoj en [[Proksima Oriento]] estis farataj de eksterlandaj, ofte [[Eŭropo|eŭropaj]] [[ŝtato]]j fine de la [[Unua mondmilito]] por faciligi ilian [[dominado]]n super la regiono. En [[imago]] de la [[Araba naciismo|arabaj naciistoj]] tiuj ĉi limoj kontraŭis interesojn de la araba [[nacio]] kaj estis rifuzantaj komunecon de la araba kulturo. Ilia forigado ne signifis starigon de [[dominado]] de unu nacio super alia; tio estis [[vojo]] al kreado de la araba nacio same kiel [[Camillo Benso di Cavour]] unigis [[Italio]]n kaj [[Otto von Bismarck]] kreis [[Germanio]]n el abundo de [[Suvereneco|suverenaj]] ŝtatoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Aliaj [[Naciismo|naciismaj]] [[gvidanto]]j, formintaj sin laŭ ekzemplo de [[Naser]], ne subiĝis al alloga [[kantado]] de [[politiko]] de detenado. Ilia ĉefa avantaĝo dum [[intertrakto]]j estis la [[Malvarma milito]], kiun ili samtempe [[Ekspluato|ekspluatis]] kaj [[Kondamno|kondamnis]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sufiĉas subosi bildon de la lando kiel [[nacio]] kaj tuj malaperas ĝia preteco ludi gvidan [[rolo]]n en la [[Mondo|monda]] [[politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bedaŭrinde emo de [[John Foster Dulles]] [[Edifo|edifi]] al siaj kunparolantoj ofte superis lian bonegan konon de [[internacia politiko]] kaj interalie lian profundan [[analizo]]n de dinamiko de evoluo de la [[Sovetunio|sovetia]] sistemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Sueza krizo]]] Ekde tiam nome [[Usono|usonaj]] aliancanoj komencos rifuzi siajn sindevigojn kadre de [[NATO]] ekster strikte difinitaj limoj kadre de tiu ĉi traktato.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri pozicio de [[Dwight D. Eisenhower]]] …li estis tiom arda kontraŭulo de la [[milito]], kia povas esti nur profesia [[militisto]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Dwight D. Eisenhower]] la [[Sueza krizo]] estis ne tiom [[Minaco|minaca]] por meriti aplikon de forto. Sendepende de [[Amikeco|amikeca]] [[rideto]] sur sia [[vizaĝo]], li estis sufiĉe forta persono kaj ne tro afabla kiam oni kontraŭis lin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Sueza krizo]]] Ellaborita de [[Francio]] skemo postulis ke [[Israelo]] invadu [[Egiptio]]n kaj direktiĝu al la [[Sueza kanalo]] dum [[Britio]] kaj Francio insistu ke por [[libereco]] de [[navigado]] Egiptio kaj Israelo retiriĝu de la kanalo je 16 km. Kaze de rifuzo de Egiptio, kion oni atendis, Britio kaj Francio okupus la zonon de la kanalo. Kio estus entreprenota poste, restis malklara. La planon oni devis ekfunkciigi unu semajnon antaŭ [[Prezidanto de Usono|prezidanta]] [[baloto]] en [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Sueza krizo]]] [[Britio]] kaj [[Francio]] dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj [[potenco]]j, ĉar okazis ke ili bezonis [[helpo]]n de [[Israelo]] por ektrakti [[Egiptio]]n. Israelo perdis [[Moralo|moralan]] avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la [[najbaro]] priparoli [[paco]]n, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de [[koloniismo]]. Pozicio de Britio en [[Jordanio]] kaj [[Irako]], ŝlosilaj [[fortikaĵo]]j en [[Meza Oriento]], estis malfortigita. [[Dwight D. Eisenhower]] estis profunde [[Ofendo|ofendita]] de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-[[judoj]]n en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian [[Ekstera politiko|eksterpolitikan]] manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu [[heroaĵo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[voĉdono]] en [[Unuiĝintaj Nacioj]] dum la [[Sueza krizo]]] Unuan kaj solan fojon [[Usono]] voĉdonis kune kun [[Sovetunio]] kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe [[humiligo]] de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis [[Hungara revolucio de 1956|hungarajn liberecbatalantojn]], alfrontinte nur [[Simbolo|simbolan]] [[kondamno]]n flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Sueza krizo]]] [[Sovetunio|Sovetiaj]] [[minaco]]j enhavis enorman fanfaronadon, kiu finfine iĝis atributo de la [[Nikita Ĥruŝĉov|Ĥruŝĉov]]-[[diplomatio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Sueza krizo]] ankaŭ unuafoje servis al la [[nealiancitaj landoj]] kiel baza leciono de la [[vero]] de la [[Malvarma milito]]. Ili komprenis ke premo sur [[Usono]]n kutime sekvigis ĝiajn asertojn pri bona rilato kaj provojn forigi fonton de malkontento dum provoj premi sur [[Sovetunio]]n povis esti [[Risko|riskaj]], ĉar la ĉiama respondo de Sovetunio estis forta kontraŭago. Dum jardekoj post la Sueza krizo tiuj tendencoj signife kreskis. Severa [[kondamno]] de la usona [[politiko]] transformiĝis je [[rito]] de konferencoj de la nealiancitaj landoj. Kondamno de sovetiaj [[ago]]j en la finaj deklaracioj de periode okazintaj renkontiĝoj de la nealiancitaj landoj, estis sufiĉe malofta kaj singarda.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Forturniĝinte de la [[Eŭropo|eŭropa]] unueco, [[Britio]] preferis konstantan subiĝon al la [[Usono|usonanoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Plej malbone la [[Sueza krizo]] influis [[Sovetunio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Sueza krizo]] iĝis [[bapto]] de [[Usono]] je reala akcepto de sia [[rolo]] kiel tutmonda [[potenco]]… Liberiginte [[Britio]]n kaj [[Francio]]n de ilia [[Historio|historia]] rolo en [[Proksima Oriento]], Usono trovis ke nun [[respondeco]] pri [[povekvilibro]] en tiu ĉi regiono kuŝiĝas rekte sur ĝiajn ŝultrojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum [[Dean Acheson]] subtenis [[Tito]] post lia rompo kun [[Moskvo]] surbaze de la principoj de [[Realpolitik]], [[John Foster Dulles]], estante fakte adepto de la sama [[politiko]], aldonis al ĝi elementon de universala [[idealismo]], nominte ĝin “[[liberigo]]”. Efektive la [[teorio]] de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan [[prezo]]n kontraŭ peno unuigi siajn [[konkero]]jn, ne kreskigante ĉe tio [[risko]]n por [[Usono]]. Dulles subtenis [[titoismo]]n, ne [[demokratio]]n kaj diferenco inter liaj [[ideo]]j kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en [[Retoriko|retorika]] nuanco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[John Foster Dulles]] estis la ĉefa aŭspicianto de tiaj entreprenoj kiel [[Radio Libera Eŭropo]] kaj [[Radio Libereco]], kies ĉefa tasko estis subteni principojn de [[libereco]] en [[Orienta Eŭropo]], stimulante [[sento]]jn kapablajn ekflamigi [[ribelo]]n. En aliro de la [[radiostacio]] Libera Eŭropo al doloriga [[problemo]] estis nenio fajna. Teorie ĝiaj deklaroj ne havis oficialan [[karaktero]]n, ĝi plendis pri “liberiĝo” en plej laŭvorta kaj militema senco de tiu ĉi [[vorto]]. Bedaŭrine diferencoj inter eldiroj de “privata” kaj “oficala” karaktero fare de [[Usono|usona]] entrepreno financata de la [[registaro]], estis tro malfacile kapteblaj por ke ilin povus kompreni orieneŭropaj liberecbatalantoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Posteulo]]j de [[Stalin]] tamen ne havis lian nehaltigeblan alcelecon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum [[Hungario|hungaraj]] [[studento]]j kaj [[laboristo]]j [[Hungara revolucio de 1956|batalis surstrate]] kontraŭ [[Sovetunio|sovetiaj]] [[tanko]]j, [[Vaŝingtono]] [[Silento|silentis]]. [[Moskvo]] ricevis eĉ ne unu averton ke [[minaco]] aŭ apliko de forto povus fuŝi ĝiajn rilatojn kun Vaŝingtono… [[Vakuo]]n plenigis la [[radiostacio]] [[Libera Eŭropo]], kiu sin taskigis pri klarigo de usona traktado de la situacio, alvokante [[hungaroj]]n akceli paŝojn de ilia [[revolucio]] kaj rifuzi ĉiun ajn [[kompromiso]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Hungara revolucio en 1956]]] Malsame ol la [[Poloj|pola]] [[popolo]], [[hungaroj]] postulis ne liberaligon de la [[Komunismo|komunista]] reĝimo, sed ĝian likvidon, ne [[egaleco]]n kun [[Sovetunio]], sed kompletan rompon kun ĝi.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[1950-aj jaroj]] la tiel nomata [[Movado de Nealiancitaj Landoj]] [[Simbolo|simbolis]] novan aliron al [[internaciaj rilatoj]]… Ili lernis [[Kverelo|kvereligi]] la mondpotencojn unu kontraŭ alia. Kaj ĉar ili [[Timo|timis]] [[Sovetunio]]n pli ol [[Usono]]n, do kutime ili estis ĉe la flanko de la [[komunisto]]j, ne konsiderante ĉe tio necesa apliki al Sovetunio la samajn severajn [[Moralo|moralajn]] kriteriojn kiujn ili aplikis al Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Barato|Barataj]] [[gvidanto]]j [[Lernado|lernis]] en [[Britio|britaj]] [[lernejo]]j kaj [[Legado|legis]] [[Usono|usonajn]] klasikaĵojn. Ili kombinis [[retoriko]]n de [[Woodrow Wilson|Wilson]] kaj [[William Ewart Gladstone]] kun praktiko de [[Benjamin Disraeli]] kaj [[Theodore Roosevelt]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Komunismo|komunistaj]] [[gvidanto]]j povis babiladi pri objektivaj faktoroj iom ajn multe, sed la [[fakto]] restas klara: la solaj [[revolucio]]j, okazintaj en [[evoluintaj landoj]], okazis nur ene de la komunista influsfero. En longdaŭra perspektivo [[Sovetunio]] estus pli [[Sekureco|sekura]] kaj [[Ekonomio|ekonomie]] pli forta, se ĝi ĉirkaŭus sin en [[Orienta Eŭropo]] per [[registaro]]j de la [[Finnlando|finna]] tipo, ĉar tiukaze ĝi ne bezonus preni sur sin [[respondeco]]n pri interna stabileco kaj ekonomia [[progreso]] de tiuj ĉi landoj. Anstataŭe realigado de [[Imperiismo|imperiisma]] politiko en Orienta Eŭropo elĉerpadis sovetiajn resursojn kaj [[Timo|timigadis]] la [[Okcidento|okcidentajn]] [[demokratio]]jn, sen fortikigi la sovetian povon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Hungara revolucio en 1956]]] Malgraŭ ĉio okazinta, post dek jaroj [[Hungario]] iĝos interne oble pli [[Libereco|libera]] ol [[Pollando]] kaj ĝia [[ekstera politiko]] estos pli [[Sendependeco|sendependa]] de [[Sovetunio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[1950-aj jaroj]]] Eĉ en la [[Okcidento]] populariĝis aserto ke [[planita ekonomio]] ja estas pli efika ol tiu [[Merkata ekonomio|merkata]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] [[Nikita Ĥruŝĉov]] elektis lokon de [[atako]] ege majstre.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] Konsiderante [[Katastrofo|katastrofajn]] sekvojn de la [[nuklea milito]], malnova slogano “pour quoi mourir pour [[Danzig]]? [Por kio morti por Danzig?], ludinta grandan [[rolo]]n en senmoraligo de [[Francio]] en 1940, sendube paliĝus kompare al pli indigna slogano: “Por kio morti pro transita stampaĵo?”
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Proksimume fine de la periodo de la usona [[Nuklea armilo|nuklea]] [[monopolo]] aŭ duonmonopolo [[John Foster Dulles]] ellaboris koncepton de “amasa [[venĝo]]” por rebato de la [[Sovetunio|sovetia]] [[agreso]] kaj ekskludo en [[estonteco]] de longiĝinta stagnoperiodo simila al tiu en [[Koreio]]. Tiukaze anstataŭ rezisti al la agreso en loko de ĝia estiĝo [[Usono]] povus ataki la fonton de rompo de [[trankvilo]] en tia [[tempo]] kaj per tiaj [[armilo]]j, kiujn ĝi preferus.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] [[Charles de Gaulle]] reagis kun propra al li [[kuraĝo]]. [[Francio]] permesos ke [[Germanio]] havu [[Milito|militan]] kaj [[Ekonomio|ekonomian]] povon kaj eĉ permesos ĝian superecon en tiuj sferoj, kaj ankaŭ subtenos [[Unuiĝo de Germanio|unuiĝon de Germanio]] interŝanĝe de [[agnosko]] de Francio fare de [[Bonno]] kiel politika [[gvidanto]] de [[Eŭropo]]. Tio estis malvarma kalkulo, ne granda [[pasio]]; [[Charles de Gaulle]] sendube mortis kun la [[sento]] de plenumita [[devo]], ĉar dum lia [[vivo]] Germanio ne unuiĝis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[unuiĝo de Germanio]]] Estis sufiĉe strange ke [[Britio]] kaj [[Usono]] devintus instigi [[Germanio]]n al kurso, kiu preskaŭ certe sekvigus kreskon de la [[germana naciismo]] dume [[Konrad Adenauer]], oble malpli [[Fido|fidinta]] al siaj sampatrujanoj, estis konservanta firman decidemon ne tenti ilin tiel. [[Dwight D. Eisenhower]] kaj [[Harold Macmillan]] kredis je ŝanĝo de konvinkoj de la [[germanoj]], Adenauer ja ne povis forgesi pri ilia [[origina peko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] Malkapablo de [[Nikita Ĥruŝĉov]] insisti je [[postulo]]j, kiujn li mem starigis, savis la [[NATO|Nordatlantikan aliancon]] de eventuala plej granda [[krizo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Andrej Gromiko]]] [li havis] …enorman kapablon krei [[obstaklo]]jn helpe de kiuj li estis [[Turmento|turmentanta]] [[ministro]]jn pri eksteraj aferoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj dum la [[vivo]] de tuta [[generacio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[vojaĝo]] de [[Nikita Ĥruŝĉov]] al [[Usono]]] La [[Sovetunio|sovetia]] [[reganto]] vojaĝadis tra Usono de la 15-a ĝis la 27-a de septembro 1959, kaŭzinte la saman [[Socio|socian]] [[eŭforio]]n, kiun naskis antaŭ kvar jaroj la [[Ĝenevo|Ĝeneva]] ŝtatestra renkontiĝo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] Sed kiam ŝajnis ke la [[Berlino|Berlina]] afero trankviliĝas, la administracio de [[John F. Kennedy]] faris malsukcesan provon renversi [[Fidel Castro]] per albordiĝo en la [[Golfo de Porkoj]] kaj ĝia maldecidemo rilate [[Laoso]]n evidente konvinkis [[Nikita Ĥruŝĉov]] ke Kennedy estis neserioza [[malamiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol ĉiuj aliaj [[milito]]j, la [[Dua mondmilito]] ne sekvigis postmilitan aranĝon. Kreiĝis paŝon post paŝo [[Usono|usona]] kaj [[Sovetunio|sovetia]] influsferoj, kaj tio okazis ne per oficialaj interkonsentoj, sed forme de [[Silento|silenta]] agnosko de okazintaj [[fakto]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri apero de la [[Berlina muro]]] [[Usono|Usona]] provo ne reagi al la [[konstruado]] de la [[muro]] estis klare konfirmita per tio ke en la [[tago]] de ĝia konstruado [[John F. Kennedy]] konsentis navigi sur [[jaĥto]] kaj la ŝtata sekretario [[Dean Rusk]] ĉeestis [[Basbalo|basbalan]] matĉon. Atmosfero de [[krizo]] mankis al [[Vaŝingtono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri apero de la [[Berlina muro]]] [[Willy Brandt]] devis poste diri, ke lia “[[Oriento|orienta]] [[politiko]]”, kaŭzinta agnoskon de la [[GDR|orientgermana reĝimo]], estis naskita de [[elreviĝo]] je la [[reago]] de [[Usono]] al la [[konstruado]] de la [[muro]]. Tamen supozeble [[ŝoko]] en [[Germanio]] estus eĉ pli granda se klopodoj detrui la muron kaŭzus [[milito]]n. Eĉ [[Konrad Adenauer]] diris al [[Dean Acheson]] ke li ne [[Deziro|dezirus]] ke oni defendus [[Berlino]]n per [[nuklea milito]], bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo [[Defendo|defendi]] ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] Mirindas ke ĝuste kiam [[Sovetunio|sovetia]] [[sukceso]] ŝajnis neevitebla, [[Nikita Ĥruŝĉov]] ŝanĝis antaŭan kurson. Provante per unu [[ago]] fari trarompon kiun li ne sukcesis fari en la lastaj tri jaroj, Ĥruŝĉov lokis en [[Kubo]] sovetiajn mezdistancajn [[misilo]]jn. Evidente Ĥruŝĉov [[Espero|esperis]] ke se li sukcesis je tiu [[aventuro]], liaj pozicioj dum eventualaj [[intertrakto]]j pri [[Berlino]] estos [[Dominado|dominantaj]]. Pro la sama kialo [[John F. Kennedy]] ne povis lasi sovetian [[Strategio|strategian]] povon disvastiĝi en la [[Okcidento|okcidenta]] hemisfero.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Berlina krizo (1961)|Berlina krizo]]] La [[Okcidento]] estis bonŝanca ke [[Nikita Ĥruŝĉov]] supertaksis siajn eblecojn, ĉar la [[Nordatlantika alianco]] estis proksima al disfalo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Komuna rezulto de [[fiasko]] de iniciatoj de [[Nikita Ĥruŝĉov]] pri [[Berlino]] kaj [[Kubo]] konsistis en tio, ke [[Sovetunio]] neniam denove [[Risko|riskis]] rekte [[Defio|defii]] [[Usono]]n, escepte de mallonga periodo de la kurta [[Milito de Jom Kippur|militeksplodo]] en [[Proksima Oriento]] en 1973.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Harold Macmillan]] estis la unua [[Britio|brita]] ĉefministro, kiu alfrontis dolorigan [[realo]]n, montrintan ke lia lando ne plu estas mondpotenco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [ekde la [[1950-aj jaroj]]] [[Britio]] ne plu konsideris sin escepte [[Eŭropo|eŭropa]] [[ŝtato]]. Finfine [[Minaco|minacantaj]] ĝin [[danĝero]]j plej ofte estiĝis en Eŭropo dum la [[savo]] venis de la alia [[bordo]] de la [[Atlantiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[Sueza krizo]], [[Francio]] kaj [[Britio]] faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita [[humiligo]] fare de [[Usono]]. Francio ekiris la [[vojo]]n de fortiĝo de sia [[sendependeco]]; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Britio|Britoj]] neniam kundividis [[Usono|usonan]] vidpunkton pri la [[homo]] kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis [[Propagando|propagandi]] [[Moralo|moralajn]] principojn. De sia [[Filozofio|filozofia]] vidpunkto britaj [[gvidanto]]j plejparte sekvis opiniojn de [[Thomas Hobbes]]. Atendante de la homo plejan [[malbono]]n ili malofte estis elreviĝintaj. En [[ekstera politiko]] Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala [[egoismo]]: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome ĉe [[Harold Macmillan]] finiĝis transiro de [[Britio]] de povego al [[influo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …kiam [[intertrakto]]j iĝas [[celo]] en si mem, ilin ekregas la flanko, kiu plej pretas ĉesigi ilin aŭ almenaŭ kapablas krei tian impreson.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Charles de Gaulle]]] En la [[1960-aj jaroj]] dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun [[Usono]], iĝis [[Modo|moda]] [[Akuzo|akuzi]] la francan prezidanton je [[megalomanio]]. Efektive [[problemo]], kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi [[sento]]n de propra signifo ĉe la lando, [[Sufero|suferanta]] amaron de [[malvenko]] kaj senton de vundebleco… Kvankam formale [[Francio]] finis la [Duan] [[Dua mondmilito|mondmiliton]] kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Interago de persona [[modesteco]] de usonaj [[gvidanto]]j kaj ilia [[Historio|historia]] [[orgojlo]] unuflanke kaj persona orgojlo de [[Charles de Gaulle]] kaj lia historia modesteco aliflanke iĝis difina faktoro en estiĝo de [[Psikologio|psikologia]] bariero inter Usono kaj Francio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Charles de Gaulle]] deziris ke [[Bonno]] traktu [[Francio]]n kiel pli fidindan aliancanon ol [[Usono]] kaj poiomete anstataŭigus usonan gvidantecon per tiu franca.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La centra [[Strategio|strategia]] dilemo de la [[superpotenco]]j iĝis ne akumulado de aldona povo, sed limigado de troviĝanta je ilia dispono grandega [[armilaro]]. Neniu el la flankoj sukcesis plenumi tiun ĉi taskon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniam antaŭe distanco en [[Milito|milita]] sfero inter [[superpotenco]] kaj [[Nuklea armilo|nenuklea]] [[ŝtato]] estis tiom granda; neniam ĝi estis uzita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Posedado]] de [[atombombo]] fare de unu konkreta lando estis ŝanĝanta [[povekvilibro]]n pli grave ol iuj ajn [[Teritorio|teritoriaj]] konkeroj [[Pasinteco|pasintece]]. Tamen escepte de unusola [[Israelo|israela]] [[atako]] kontraŭ [[Irako|iraka]] [[nuklea reaktoro]] en 1981, eĉ ne unu lando dum la tuta [[historio]] de la [[Malvarma milito]] aplikis forton por preventi tian kreskon de la povo fare de [[malamiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[John F. Kennedy]] nomis la [[Francio|francan]] [[Nuklea armilo|nuklean]] programon “[[Malamiko|malamika]]” al [[NATO]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la periodo de [[Charles de Gaulle]]] [[Francio]] kapablis fuŝi [[Usono|usonajn]] planojn, sed ne estis sufiĉe forta por trudi tiujn proprajn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Samtempe [[fiasko]] de [[komunismo]] kaj [[unuiĝo de Germanio]] nuligis plejparton de la [[ideo]]j de [[Charles de Gaulle]]. [[Skeptikeco|Skeptike]] traktinta ĉion krom internacia [[rolo]] de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de [[Francio]] memstare regi iron de la [[Historio|historia]] procezo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Tradicio|Tradicia]] elekto de [[Francio]] en la afero de detenado de [[Germanio]] per proksimiĝo al [[Rusio]] estis ekskludita de iu ajn eventuala varianto de evoluo de [[Sovetunio]]: se rezulte sekvos [[ĥaoso]] kaj disfalo, do Rusio iĝos tro malforta por esti kontraŭpezilo de [[Germanio]]; se ekregos la [[rusa naciismo]] kaj okazos recentralizado, do la nova [[ŝtato]], plu posedanta milojn da [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]], povos iĝi tro forta por esti partnero de Francio. Tute ne estas garantiite ke tiu nova ŝtato preferos Francion. Ĝi sendube konsiderus pli alloga por si union kun [[Usono]] aŭ Germanio… Do Usono restas la plej fidinda, kvankam koncepte plej malfacila, partnero de Francio kaj ankaŭ ĝia sola garantio en efektivigo de absolute necesa por ĝi [[amikeco]] kun Germanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] En severa testado ligita al [[Vjetnamio]] [[Usono|usona]] escepteco voris sin mem.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] Malofte sekvoj de [[ago]]j de iu ajn lando estis tiom malproksimaj de originaj [[intenco]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive tuj post kiam komenciĝis la [[milito en Vjetnamio]], [[Usono]] estis devigita militi kontraŭ similaĵo de similaĵo, ĉiu el kiuj plej profunde malfidis al respektiva supera partnero.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en la [[1950-aj jaroj]]] Multaj en [[Demokratio|demokratiaj]] landoj kaj speciale en antaŭnelonge [[Sendependeco|sendependiĝintaj]] [[ŝtato]]j opiniis ke la [[Komunismo|komunista]] [[mondo]] sendube superos la [[Kapitalismo|kapitalistan]] mondon per [[Industrio|industria]] povo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En ordinaraj [[milito]]j [[sukceso]] je 75% difinus la [[venko]]n. En [[Partizano|partizana]] milito [[defendo]] de loĝantaro dum 75% de la [[tempo]] garantias [[malvenko]]n. 100% [[sekureco]] en 75% de la [[teritorio]] estas oble pli bona ol 75% [[defendo]] en 100% de la teritorio de la lando. Se defendantaj fortoj malkapablas [[Garantio|garantii]] praktike kompletan sekurecon al loĝantaro – almenaŭ en teritorioj kiujn ili konsideras vive gravaj por si – partizanoj pli aŭ malpli frue venkos.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Baza ekvacio de la [[Gerilo|partizana]] [[milito]] estas same simpla kaj malfacile plenumebla en praktiko: partizana [[armeo]] estas venkanta ĝis ĝi estos venkita; ordinara armeo estas venkita se ĝi ne venkos. Preskaŭ neniam okazas sakstrataj situacioj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] [[Francio]] dufoje suferis [[malvenko]]n same kiel dek jarojn poste [[Usono]]: ĉiufoje kiam ĝi koncentris siajn trupojn ĉirkaŭ grandaj setlejoj, [[komunisto]]j ekposedis preskaŭ tutan [[kamparo]]n; kiam ĝi provis eliri por [[Defendo|defendi]] la kamparon, la komunistoj atakis [[urbo]]jn kaj fortikigitajn areojn unu post alia.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Dwight D. Eisenhower]] estis viva enkorpigo de stranga fenomeno de [[Usono|usona]] [[politiko]], kiam [[Usona prezidanto|prezidantoj]] kiuj ŝajnis esti la plej simplaj ofte estis la plej malsimplaj. Tiusence Dwight D. Eisenhower estis antaŭulo de [[Ronald Reagan]], ĉar li [[Sukceso|sukcesis]] kaŝi esceptan kapablon [[Manipulado|manipuli]] sub [[masko]] de varma bonvenemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] [[Winston Churchill]] kaj [[Anthony Eden]] [[Opinio|opiniis]] ke la plej bona loko por [[defendo]] de [[Sud-Orienta Azio]] estas limoj de [[Malajzio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] …plej ofte tiom ambiguaj [[dokumento]]j kiel la [[Ĝenevo|Ĝeneva interkonsento]] [pri [[Vjetnamio]], 1954] estas spegulaĵo de [[realo]]; ili reguligas nur tion kion eblas reguligi kun plena [[konscio]] ke plua perfektigo eblos nur post plia turno de la [[evento]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Ngô Đình Diệm]]] Li havis ne makulitan [[reputacio]]n de [[naciisto]]; bedaurinde emo al [[demokratio]] ne estis inter liaj fortaj flankoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Gvidanto]]j de la tiel nomataj liberigaj [[movado]]j kutime estas ne [[demokrato]]j; ili dum multaj jaroj da [[ekzilo]] kaj [[malliberigo]] estis subtenantaj sin per [[imago]] pri [[Estonteco|estontaj]] ŝanĝoj kiujn ili realigos post enpotenciĝo. [[Rezignacio]] malofte estas ilia [[Karaktero|karaktera]] trajto; se estus tiel, ili simple ne estus [[revoluciulo]]j. Kreado de [[registaro]], kies gvidanto estus ŝanĝebla prezentiĝas por plejparto el ili [[Logiko|logika]] kontraŭdiro. Gvidantoj de lukto por [[sendependeco]] strebas esti [[heroo]]j kaj herooj plej ofte ne estas afablaj akompanoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Konfuceismo]] laŭ sia [[esenco]] estas [[Ĥierarĥio|ĥierarĥia]] kaj [[Elito|eliteca]], ĝi akcentas [[fideleco]]n al la [[familio]], [[estimo]]n al la [[Ŝtato|ŝtataj]] institucioj kaj [[potenco]]. Eĉ ne unu [[socio]], troviĝanta sub [[influo]] de tiu ĉi [[ideologio]], ĝis nun kreis normale funkciantan plurisman sistemon (plej proksime al ĝi en la [[1990-aj jaroj]] aliris [[Tajvano]]).
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ ĉiuj atendoj kaj kun serioza [[Usono|usona]] [[Spiono|spiona]] subteno, [[Ngô Đình Diệm]] subpremis [[agado]]n de [[Sekreto|sekretaj]] societoj, stabiligis [[ekonomio]]n kaj sukcesis starigi [[regado]]n de la centra [[potenco]] – impresaj [[sukceso]]j, kiujn oni bonvenigis en Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Supozo de [[Usono]] ke ĝia unika tipo de [[demokratio]] sufiĉe taŭgas por [[eksporto]], evidentiĝis erara. En la [[Okcidento]] [[Politiko|politika]] plurismo atingis sian disfloron en [[Harmonio|harmonie]] evoluintaj [[socio]]j, en kiuj socia interkonsento firme ĉeestas jam dum sufiĉe longa [[tempo]], garantiante [[toleremo]]n al [[opozicio]] kaj ne [[Minaco|minacante]] ĉe tio vivkapablon de la [[ŝtato]]. Sed tie kie [[nacio]] estas ankoraŭ kreota, opozicio povas iĝi minaco al la nacia [[ekzistado]], speciale se mankas [[civila socio]], kiu rolas kiel “sekuriganta reto”. Ĉe tiaj cirkonstancoj forta kaj eĉ dominanta estas [[tento]] egaligi opozicion kaj [[perfido]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[rolo]] de [[Usono]] en la [[Vjetnama milito]]] Ĝi okupiĝis pri kreado de la [[Vjetnamo|vjetnama]] [[armeo]] kiel kopio de la sia… Mekanizado kaj divizia strukturo faris la vjetnaman armeon preskaŭ maltaŭga por armila [[defendo]] de sia lando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam [[Dwight D. Eisenhower]] sin preparis al emeritiĝo, lia ĉefa zorgo fakte estis [[Laoso]]. En sia libro “Lukto por [[paco]]” li nomis tiun ĉi landon la ĉefa ĉenero en la “[[domino-teorio]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Dwight D. Eisenhower]] estis prava. Se [[Hindoĉinio]] vere estis angulŝtono de la usona [[sekureco]] en la [[Pacifiko|Pacifika areo]] kiel tion dum jardekoj asertis [[Vaŝingtono|vaŝingtonaj]] [[gvidanto]]j, do [[Laoso]] estis pli konvena loko por ĝia [[defendo]] ol [[Vjetnamio]]; se diri sincere, ĝuste kaj nur tie plej verŝajne necesis defendi Hindoĉinion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La administracio de [[John F. Kennedy]] ekiris la [[vojo]]n de engaĝiĝo en la [[Vjetnama milito|vjetnama marĉo]] en majo 1961, kiam al [[Sajgono]] direktiĝis vic-prezidanto [[Lyndon B. Johnson]] por “pritaksi la situacion”. Tiaj misioj preskaŭ ĉiam estas [[signo]] de tio ke la [[decido]] jam estas farita… Eksterlandaj misioj de la usonaj vic-prezidantoj kutime okazas por konfirmi usonan [[prestiĝo]]n kaj garantii [[konfido]]n al jam faritaj decidoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] [[Plezuro]] de [[Paco|paca]] [[laboro]] tute ne allogis harditajn veteranojn de [[Francio|francaj]] solulaj prizonĉeloj kaj jardekoj da [[Gerilo|partizanaj]] [[batalo]]j. Usona versio de [[reformo]]j elvokis ĉe ili [[malestimo]]n. Dum sia tuta [[vivo]] ili luktis kaj [[Sufero|suferis]] nur por krei la unuecan [[Komunismo|komunistan]] [[Vjetnamio]]n kaj seniĝi je eksterlanda [[influo]]. Ilia sola [[profesio]] estis [[Revolucio|revolucia]] [[milito]]. Se [[Usono]] estus serĉinta tra la tuta [[mondo]], ĝi ne trovus pli [[Malobeo|malobeeman]] [[malamiko]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post esti premita inter [[Fanatikismo|fanatikaj]] [[ideologo]]j en [[Hanojo]] kaj malspertaj [[Idealismo|idealistoj]] en [[Vaŝingtono]], la [[registaro]] de [[Ngô Đình Diệm]] dronis je [[krueleco]] kaj fine estis forigita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Forigo de [[Ngô Đình Diệm]] ne unuigis la popolon ĉirkaŭ la generaloj, pri kio esperis Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la nura jaro 1964 la [[registaro]] [de [[Vjetnama respubliko]]] ŝanĝiĝis pliajn sep fojojn kaj neniu el tiuj ĉi ŝanĝoj sekvigis aperon de io eĉ simila al [[demokratio]] kaj ĉiuj ili estis rezultoj de [[ŝtatrenverso]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se rigardi reen, do lasta momento kiam [[Usono]] povis foriri el [[Vjetnamio]] paginte tolereblan – kvankam plu sufiĉe kostan – [[prezo]]n, estis tuj antaŭ la forigo de [[Ngô Đình Diệm]] aŭ tuj post tio. La administracio de [[John F. Kennedy]] estis prava en siaj pritaksoj rilate neeblecon de la [[venko]] kun Ngô Đình Diệm.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la “Tonkina rezolucio”, iniciinta engaĝon de [[Usono]] en la [[Vjetnama milito]]] [[Metodo]]j per kiuj iĝis ebla aprobo de la “Tonkina rezolucio”, hodiaŭ estus neeblaj kaj la usona [[demokratio]] garantias tion. En tiu [[tempo]] nek [[taktiko]], nek rekteco de [[Lyndon B. Johnson]] grave diferenciĝis de respektivaj trajtoj de [[Franklin D. Roosevelt]], kiam tiu engaĝis Usonon en la [[Dua mondmilito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Aviado|Aviadaj]] operacoj kontraŭ [[Nord-Vjetnamio]], konceptitaj por krei konstante kreskantan [[doloro]]n, evidentiĝis nekonvinkaj, ĉar [[Transporto|transporta]] sistemo de Nord-Vjetnamio troviĝis en tro primitiva rudimenta stato, do ne eblis [[Detruado|detrui]] ion kaj ĝi havis neniun signifon, do ne povis iĝi dolorpunkto.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Otto von Bismarck]] foje diris ke [[unuigo de Germanio]] neniam okazos per [[intertrakto]]j, sed sole per “[[sango]] kaj [[fero]]”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de [[Hanojo]] pri la [[Vjetnamio|vjetnama]] unueco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [dum la [[Vjetnama milito]]] Defiante bazajn principojn de la dupartia [[ekstera politiko]] dum 20 jaroj, radikala alo de protestantoj pri [[Vjetnamio]] mokis [[kontraŭkomunismo]]n kiel ion arkaikan.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [dum la [[Vjetnama milito]]] Okazis polusiĝo de [[objekto]] de nacia [[diskuto]]: de la [[venko]], por kiu mankis [[strategio]], ĝis foriro, rilate kiun mankis respektiva [[politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [dum la [[Vjetnama milito]]] Vera [[elekto]], kiun devis fari [[Usono]], estis ne inter la [[venko]] aŭ [[kompromiso]], sed inter la venko kaj [[malvenko]]. Diferenco inter la [[Nord-Vjetnamio|nordvjetnamanoj]] kaj usonanoj konsistis en tio, ke [[Hanojo]] ĝuste komprenis kio efektive okazas dum nek [[Lyndon B. Johnson]], nek liaj moderaj kritikantoj kapablis igi sin akcepti realan staton de la aferoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De la [[Milito|milita]] vidpunkto, kiel estas nun ĝenerale akceptite, la [[Tet-ofensivo]] iĝis la plej granda [[malvenko]] de [[komunisto]]j. Tio estis unua fojo kiam [[partizano]]j forlasis subterejon kaj engaĝiĝis je malkaŝaj bataloj… Tamen la Tet-ofensivo transformiĝis je granda [[Psikologio|psikologia]] venko de [[Hanojo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [dum la [[Vjetnama milito]]] …limo de elteneblo de [[Hanojo]] estis oble pli alta ol tiu de [[Vaŝingtono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1968, fine de sia [[Prezidanto de Usono|prezidanta]] oficperiodo [[Lyndon B. Johnson]] ne plu povis aperi [[Publiko|publike]], nur en [[militbazo]]j kaj aliaj similaj lokoj, kie adeptoj de [[metodo]]j de aktiva [[protestado]] povis esti fizike forbaritaj. Malgraŭ la [[fakto]] ke Lyndon B. Johnson estis oficanta prezidanto, li eĉ ne trovis ebla aperi en 1968 en la tutlanda kunveno de la propra [[Politika partio|partio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[1970-aj jaroj]] sur scenejon venis nova [[generacio]] de usonanoj, kiu ne plu konsideris [[Usono]]n enkorpigo de [[sankteco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malsame ol [[Lyndon B. Johnson]], [[Richard Nixon]] tre bone orientiĝis en internaciaj aferoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fine de la [[1960-aj jaroj]] senbridaj [[protesto]]j de la [[studentaro]] transformiĝis je tutmonda fenomeno, trafinta ankaŭ [[Francio]]n, [[Nederlando]]n kaj [[Germanio]]n, el kiuj neniu alfrontis la situacion kompareblan kun [[Vjetnamio]], nek havis [[Raso|rasajn]] [[problemo]]jn en la usona [[senco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] La usona [[popolo]] ŝajne postulis de sia [[registaro]] samtempe atingi du nekombineblajn [[celo]]jn: ĝi [[Deziro|deziris]] ke la [[milito]] finiĝu kaj ke [[Usono]] ne [[Kapitulaco|kapitulacu]]. Tiuj ambiguaj [[sento]]j estis kundividitaj ankaŭ de [[Richard Nixon]] kaj de liaj konsilistoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Vjetnama milito]]] …ĉiu foriro stimulus [[Hanojo]]n kaj ĉiu adiaŭa [[pafo]] stimulus [[Paco|pacan]] [[movado]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Vaŝingtono]] [[ideo]]j ne funkcias sen [[reklamo]]. Aŭtoroj de memornoticoj ne [[Deziro|dezirantaj]] lukti por ili, plej verŝajne vidos poste en siaj [[vorto]]j pravigon de jam okazintaj aferoj, nek gvidilon en praktikaj [[ago]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unu el plej popularaj [[mito]]j rilate [[politiko]]n de la administracio de [[Richard Nixon]] en [[Vjetnamio]] estis tezo, laŭ kiu Nixon vane longigis la [[milito]]n je kvar jaroj, ĉar oni povintus interkonsenti je la samaj kondiĉoj kvar jarojn pli frue.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] heredis la landon, troviĝantan en stato proksima al [[enlanda milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malmultaj [[Prezidanto de Usono|prezidantoj]] estis personoj tiom komplikaj kiel [[Richard Nixon]]: sinĝena, sed decidema; malcerta pri si mem, sed neŝanceligebla; malfida rilate [[intelektulo]]jn, sed profunde de sia [[animo]] inklina al [[meditado]]; ofte kategoria en siaj deklaroj, sed [[Pacienco|pacienca]] kaj longvida en sia [[Strategio|strategia]] [[Plano|planado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Richard Nixon]]] Neniu el la [[Prezidanto de Usono|usonaj prezidantoj]] havis pli da [[scio]]j pri internaciaj aferoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] ofte uzis la kutiman [[Woodrow Wilson|Wilson]]-[[retoriko]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tute neimageble, sed la [[Prezidanto de Usono|prezidanto]] plej adorata de [[Richard Nixon]] – kvankam liaj propraj principoj estis sufiĉe malproksimaj de wilsonismo – estis ĝuste [[Woodrow Wilson]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [doktrino de [[Richard Nixon|Nixon]]] …strebis trovi mezan vojon inter troa streĉiĝo kaj retiriĝo per starigo de tri kriterioj de usona engaĝiĝo:
* [[Usono]] estos [[Fideleco|fidela]] al siaj sindevigoj laŭ traktatoj;
* Usono “garantios ŝildon se iu [[Nuklea armilo|nuklea]] [[potenco]] minacos [[libereco]]n de alianca al ni lando aŭ de lando, kies postvivado estas vive grava de vidpunkto de nia [[sekureco]]”;
* Kaze de nenuklea [[agreso]] Usono “klopodos ke lando, trafita de rekta [[minaco]], prenu sur sin la ĉefan [[respondeco]]n pri liverado de vivofortoj por organizado de sia [[defendo]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …dum la tuta periodo de la [[Malvarma milito]] grava parto de internaj diskutoj rilate [[politiko]]n de detenado okazis en klasikaj [[Usono|usonaj]] kategorioj, ekskludantaj [[geopolitiko]]n, kiam unu grupo da oponantoj traktis [[Ekstera politiko|eksteran politikon]] kiel fakon de [[teologio]] dum ĝiaj oponantoj taksis ĝin kiel fakon de [[psikiatrio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en 1959] La [[fakto]] ke [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]] estis [[Transporto|transportataj]] per [[aviadilo]]j koncentritaj en relative malmultaj bazoj, povintus fari teknike ebla ekstermon de la [[Strategio|strategiaj]] fortoj de la [[malamiko]] antaŭ ilia eklanĉo. En tiaj cirkonstancoj atakanta flanko povus minimumigi respondan [[atako]]n ĝis tolerebla nivelo kaj esti en situacio, kiam ĝi povus trudi sian [[volo]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri artikolo publikigita en 1959] Laŭ [[Albert Wohlstetter]] [[Nuklea armilo|nuklea]] ekvilibro efektive estis ege malstabila. Supozebla distanco inter la tiel nomataj eblecoj de la unua kaj dua [[atako]]j transformiĝis je [[obsedo]] de analizistoj, okupiĝintaj pri [[Defendo|defendaj]] aferoj kaj de ekspertoj pri kontrolo super [[armilo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen dum la tuta periodo de la [[Malvarma milito]] [[Sovetunio]] neniam testis pli ol tri [[misilo]]jn samtempe kaj [[Usono]] eĉ ne unu foje lanĉis misilon el [[ŝaĥto]]j de operacia destino (ĉar la usonaj ŝaĥtoj de operacia destino situis centre de la lando kaj [[Vaŝingtono]] [[Timo|timis]] estiĝon de [[Arbaro|arbaraj]] [[incendio]]j kaze de falo de testata misilo surteren. Kion ja tiukaze diri pri iu ajn certeco).
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Do [[danĝero]] de subita [[atako]] fakte estis troigita de ambaŭ grupoj kun kontraŭdiraj [[postulo]]j: tiuj kiuj [[Deziro|deziris]] signifan kreskon de [[Milito|milita]] buĝeto por sin [[Defendo|defendi]] kontraŭ danĝero de subita atako kaj tiuj kiuj timigis per danĝero de subita atako por redukti la militan buĝeton. Ĉar tiuj aferoj estis ege komplikaj, gajnanta estis tiu kiu sciis [[Parolo|paroli]] pli konvinke.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni povas nur kompati [[politikisto]]jn, kiuj iĝis [[ostaĝo]]j de konsilioj de [[sciencisto]]j kun ega vasteco de la [[opinio]]j, dediĉintaj pli da jaroj al esplorado de [[Nuklea armilo|nukleaj]] [[problemo]]j ol da horoj havis politikistoj por pritrakti tiujn aferojn. Debatoj pri tiaj [[Mistero|misteraj]] aferoj kiel atakebleco, precizeco de trafo kaj neprognozebleco de rezulto akiris implikan [[karaktero]]n de [[Mezepoko|mezepokaj]] diskutoj pri [[Teologio|teologiaj]] aferoj, estante efektive anstataŭaĵoj de longdaŭraj [[Filozofio|filozofiaj]] diskutoj, estiĝintaj en la unuaj tagoj de la apero de koncepto de detenado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Erigita je grupoj da konkretaj, foje izolitaj unu de la alia iniciatoj, [[Usono|usona]] [[ekstera politiko]] sufiĉe malofte estas traktata kadre de iu ĝenerala koncepto. Pli multas reprezentantoj de specialaj [[metodo]]j de apartaj fakoj – ĉiam pli [[Entuziasmo|entuziasmaj]] pri siaj aferoj – ol tiuj de ĝenerala [[strategio]], kiu povas tute ne havi subtenantojn. Necesas kutime neimageble forta kaj decidema [[Prezidanto de Usono|prezidanto]], konanta ĉiujn [[Vaŝingtono|vaŝingtonajn]] [[labirinto]]jn, por rompi tiun ĉi [[tradicio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri usona politiko de izolado de [[Ĉinio]]] Trafa [[simbolo]] de tia humoro estis rifuzo de [[John Foster Dulles]] premi la [[mano]]n de [[Zhou Enlai]] dum la [[Ĝenevo|Ĝeneva]] konferenco pri [[Hindoĉinio]] en 1954 – rememoro pri tio longe restis en la [[memoro]] de la [[Ĉinio|ĉina]] ĉefministro, kiam tiu salutis min en [[Pekino]] 17 jarojn poste kaj demandis, ĉu mi apartenas al la [[Usono|usonanoj]], kiuj rifuzas manpremi la ĉinan [[gvidanto]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sufiĉe interesa estas ke [[gvidanto]]j, unue komprenintaj eblecojn kiuj fontis el la [[Ĉinio|ĉino]]-[[Sovetunio|sovetia]] disiĝo, estis du “veteranoj de la [[Eŭropo|eŭropa]] [[diplomatio]]” – [[Konrad Adenauer]] kaj [[Charles de Gaulle]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum longa [[tempo]] [[Usono|usonaj]] [[politikisto]]j, [[Blindeco|blindigitaj]] de [[Ideologio|ideologiaj]] [[antaŭjuĝo]]j, ne povis kompreni ke la [[Sovetunio|sovetio]]-[[Ĉinio|ĉina]] disiĝo prezentis [[Strategio|strategiajn]] eblecojn por la [[Okcidento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] grandparte implikiĝis en [[Hindoĉinio]] por detrui [[Komunismo|komunistan]] [[komploto]]n, aranĝitan de [[Ĉinio]], kiel oni supozis, por kapti [[Sud-Orienta Azio|Sud-Orientan Azion]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Printempe de 1969 okazis serio da [[konfrontiĝo]]j inter [[Ĉinio|ĉinaj]] kaj [[Sovetunio|sovetiaj]] trupoj en fora parto de la ĉino-sovetia limo laŭlonge de rivero [[Ussuri]] en [[Siberio]]. Pro sperto de du [[Pasinteco|pasintaj]] jardekoj [[Vaŝingtono]] unue ne dubis ke tiuj konfrontiĝoj estis provokitaj de la [[Fanatikismo|fanatika]] [[Ĉinio|ĉina]] [[gvidantaro]]. Sed nome pezega sovetia [[diplomatio]] dubigis pri tio. Ĉar sovetiaj diplomatoj komencis prezentadi detalajn atestojn de la sovetia versio de la [[evento]]j al [[Vaŝingtono]] kaj interesiĝis pri tio kiel [[Usono]] rilatos al eskaliĝo de tiuj ĉi konfrontiĝoj. La senprecedenca sovetia preteco konsulti Vaŝingtonon rilate la aferon pri kiu Usono ne montris specialan zorgiĝon, igis nin demandi nin, ĉu tiuj ĉi prezentadoj ne estas preparado de grundo por la sovetia [[atako]] kontraŭ Ĉinio. La [[suspekto]]j nur fortiĝis kiam esplorado de la afero fare de la usona [[spionservo]], al kiu ĝin stimulis la sovetiaj prezentadoj, montris ke la konfrontiĝoj ĉiam okazis proksime al grandaj sovetiaj bazoj de milita provizado kaj for de la centroj de ĉinaj [[vojo]]j – tia skemo kongruis al la [[ideo]] ke la [[Agreso|agresinto]] efektive estis ĝuste la sovetiaj trupoj. Plia konfirmo de tiu ĉi konkludo iĝis la fakto de senprecedenca koncentriĝo de sovetiaj trupoj laŭlonge de la tuta sovetio-ĉina limo 650 km longa, kies nombro en mallonga periodo superis 40 diviziojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri restarigo de rilatoj inter [[Usono]] kaj [[Ĉinio]] komence de la [[1970-aj jaroj]]] Tio signifis revenon de [[Usono]] al la [[mondo]] de [[Realpolitik]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Mi ankoraŭ ne renkontis kunparolantojn kiuj estus tiom akceptemaj rilate la [[Richard Nixon|Nixon]]-stilon de la [[diplomatio]] ol la [[Ĉinio|ĉinaj]] [[gvidanto]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Mao Zedong]], [[Zhou Enlai]] kaj poste [[Deng Xiaoping]] – ili ĉiuj estis elstaraj [[persono]]j. Mao Zedong estis [[stratego]] kapabla vidi [[estonteco]]n, severa, senkompata, foje sangavida [[revoluciulo]], Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis [[Reformo|reformisto]] de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj [[tradicio]]j de komplika [[analizo]] kaj transformado de [[sperto]] de la antikva lando surbaze de [[Instinkto|instinkta]] apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. Ilia stilo de [[intertrakto]]j grave diferenciĝis de la stilo de la [[Sovetunio|sovetia]] flanko. Sovetiaj [[diplomato]]j preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia [[taktiko]] estas akcento je [[problemo]] interesanta [[Moskvo]]n en tiu konkreta momento kaj ili pretis [[Batalo|batali]] por ĝia solvo kun [[Hundo|hunda]] [[obstino]], celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis [[Andrej Gromiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Grave impresita de klareco de [[pensado]] de la ĉinaj [[gvidanto]]j, speciale de ĉefministro [[Zhou Enlai]], [[Richard Nixon]] havis neniun imageblan intereson por sendiskute meti [[Usono]]n al unu el la flankoj de la [[konflikto]] inter [[Ĉinio]] kaj [[Sovetunio]]. La pozicio de Usono dum la [[intertrakto]]j iĝus plej forta se Usono estus pli proksima al ambaŭ [[Komunismo|komunistaj]] [[giganto]]j ol ili mem unu al la alia.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Mao Zedong]], konvinkita [[komunisto]], ĉerpis la fortojn el [[konscio]] de tio ke li estas heredanto de [[tradicio]] de senĉesa memregado daŭrinta tri jarmilojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] estis tro inteligenta por uzi [[retoriko]]n en la stilo de [[John Foster Dulles]] aŭ [[Ronald Reagan]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ ol [[Willy Brandt]] estis elektita kanceliero en septembro 1969, ĉiuj [[FRG|okcidentgermanaj]] [[registaro]]j sinsekve insistis ke la sola laŭleĝa [[Germanio|germana]] registaro troviĝas en [[Bonno]]. Federacia Respubliko Germanio rifuzis agnoski la [[GDR|orientgermanan]] reĝimon kaj rompis [[Diplomatio|diplomatiajn]] rilatojn kun ĉiuj registaroj (escepte de [[Rusio]]), kiuj faris tian [[agnosko]]n – surbaze de la tiel nomata [[Hallstein-doktrino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Willy Brandt]] proponis tiam sensacian por sia [[tempo]] tezon ke ĉar [[espero]] pri la [[Okcidento]] venigis la landon al sakstrato, [[unuiĝo de Germanio]] povus esti atingita nur per [[Germanio|germana]] interproksimiĝo kun la [[Komunismo|komunista]] [[mondo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en la [[1960-aj jaroj]]] [[Germanio|Germana]] [[politiko]] de la [[Nordatlantika alianco]] estis fiaskanta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sekve de komplikegaj [[intertrakto]]j [[Somero|somere]] de 1971 estis subskribita nova interkonsento de la kvar potencoj, garantiinta [[libereco]]n de [[Okcidenta Berlino]] kaj aliron de la [[Okcidento]] al la [[urbo]]. Ekde tiu momento [[Berlino]] malaperis el la listo de internaciaj krizopunktoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [ [[Proksima Oriento]] en la [[1960-aj jaroj]]] Eliro el sakstrato povus esti trovita nur se ĉiuj interesitaj flankoj sobre pritaksus la bazan [[Geopolitiko|geopolitikan]] [[realo]]n de Proksima Oriento: [[Israelo]] estis tro forta (aŭ povus iĝi tia) por esti [[Venko|venkita]] eĉ de ĉiuj ĝiaj [[najbaro]]j kune kaj [[Usono]] estos sekvanta [[neŭtraleco]]n kaze de [[Sovetunio|sovetia]] enmiksiĝo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1973 [[Egiptio]] kaj [[Sirio]] komencis [[Milito de Jom Kippur|militon kontraŭ Israelo]]. Tio iĝis kompleta [[surprizo]] same por [[Israelo]] kaj [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Milito de Jom Kippur]]] Mankis konfirmoj de tio ke [[Sovetunio]] aktive instigis [[Egiptio]]n kaj [[Sirio]]n al la [[milito]], kaj [[Anŭar al-Sadat]] poste rakontis al ni ke sovetiaj [[gvidanto]]j ekde komenco alvokis al pafĉesigo. Krome sovetiaj aldonaj liveradoj de [[armilo]]j al siaj [[Araboj|arabaj]] [[amiko]]j tute malsimilis laŭ kvanto kaj kvalito [[Aviado|aviadan]] [[ponto]]n el [[Usono]] al [[Israelo]]. Post la fino de la milito iĝis klare ke la arabaj [[armeo]]j militis oble pli efike ol en iu ajn el la antaŭaj [[konflikto]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[1970-aj jaroj]]] Interproksimiĝo kun [[Ĉinio]] [[Ofendo|ofendis]] la [[Ĉinio|ĉinan]] [[lobio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj grandaj deirpunktoj en la [[Usono|usona]] [[ekstera politiko]] estis rezulto de interago de forta [[Prezidanto de Usono|prezidanto]] kaj aliaj usonaj institucioj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne tiom timinda estas [[diablo]] kiom ofendita [[burokrato]] kaj la [[Blanka Domo (Usono)|Blanka Domo]] de [[Richard Nixon]] komplikis la [[problemo]]n per malsentema traktado de formiĝintaj proceduroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte laŭ sia [[esenco]] la [[intertrakto]]j estas interŝanĝo de cedoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] konsideris malstreĉiĝon [[taktiko]] en longdaŭra [[Strategio|strategia]] [[konfrontiĝo]]; liaj [[Liberalismo|liberalaj]] kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la [[celo]]n per si mem dum la [[Konservativismo|konservativuloj]] kaj [[Novkonservativismo|novkonservativuloj]] rifuzis la [[Geopolitiko|geopolitikan]] aliron kiel, nek pli nek malpli, [[historio|historian]] [[pesimismo]]n, preferante [[politiko]]n de senbrida [[Ideologio|ideologia]] [[konfrontiĝo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] atente rezistis [[Geopolitiko|geopolitikajn]] [[minaco]]jn, de [[Kubo]] ĝis [[Proksima Oriento]]. [[Konservativismo|Konservativuloj]] atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de [[Usono]] el la [[Ideologio|ideologia]] [[konfrontiĝo]] kaj [[Nuklea armilo|nuklea]] [[strategio]]. Tio kaŭzis aperon de stranga situacio kiam [[Liberalismo|liberaluloj]] atakis la [[Defendo|defendan]] programon de Richard Nixon konsiderante ĝin troigita dum la konservativuloj [[Kondamno|kondamnis]] la [[politiko]]n de Richard Nixon pri kontrolado de [[armilo]]j konsiderante ĝin tro [[Paco|paciga]]. La defendaj programoj estis pasigataj de Nixon tra la [[Usona kongreso|kongreso]] helpe de konservativuloj kun superado de [[opozicio]] flanke de liberaluloj, dum rimedoj pri kontrolado super armiloj estis aprobigataj – se necesis aprobo de la kongreso – helpe de liberaluloj malgraŭ opozicio de iuj konservativuloj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malfacilis kompari [[Misilo|misilajn]] fortojn de ambaŭ flankoj. [[Usono|Usonaj]] misiloj estis malpli grandaj kaj pli precizaj; duono el ili havis divideblajn misilkapojn (do ĉiu misilo povus porti po kelkajn [[Nuklea armilo|nukleajn]] ŝarĝojn). [[Sovetunio|Sovetiaj]] misiloj estis pli grandaj, pli krudaj kaj malpli fleksaj en uzado. Ilia nombro ankaŭ superis nombron de tiuj usonaj proksimume je 300 unuoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Debatoj pri [[homaj rajtoj]] komenciĝis de alvokoj al [[Usono]] premi por plibonigi traktadon de la sovetiaj civitanoj, sed poiomete transformiĝis je [[strategio]] pri organizado de internaj [[Politiko|politikaj]] [[ŝoko]]j en [[Sovetunio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiel [[objekto]] de [[Diplomatio|diplomatiaj]] [[intertrakto]]j la [[Judoj|juda]] [[elmigrado]] el [[Sovetunio]] aperis danke al la administracio de [[Richard Nixon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En oktobro 1972 [[Henry M. Jackson]] proponis amendon, [[Malpermeso|malpermesantan]] doni statuson de la plej favorata [[nacio]] al ĉiu ajn lando kiu artefarite limigus la [[elmigrado]]n. Tio estis [[Taktiko|taktike]] brila paŝo. Statuso de la plej favorata nacio sonas oble pli grave ol ĝi efektive estas. Ĝi signifas nur mankon de [[diskrimnacio]]; tiu ĉi statuso donas neniujn specialajn [[privilegio]]jn, sed ĝi simple donas al sia [[posedanto]] privilegiojn kiujn havas ĉiuj landoj kun kiuj [[Usono]] havas normalajn [[Komerco|komercajn]] rilatojn (tiutempe ili nombris pli ol 100). Statuso de la plej favorata nacio asistas al evoluo de normala komerco surbaze de komerca reciprokeco. Konsiderante staton de la [[Sovetunio|sovetia]] [[ekonomio]] volumeno de tia komerco, kiel oni atendis, ne povus esti pli granda. Danke al la [[Jackson-amendo]] oni sukcesis atingi tion ke la sovetia elmigra praktiko iĝis [[objekto]] de ne malkaŝa [[Diplomatio|diplomatia]] agado, sed de leĝofara agado de la [[usona kongreso]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj [[Ronald Reagan]] kaj [[Miĥail Gorbaĉov]] kredis je sia fina [[venko]]. Tamen [[Ekzistado|ekzistis]] principa diferenco inter la du tiom neatendeblaj partneroj: Reagan estis komprenanta kiaj fortoj movas lian [[socio]]n dum Gorbaĉov absolute perdis ligon al sia socio. Ambaŭ [[gvidanto]]j alvokis al tio kion ili konsideris la plej bona en siaj sistemoj. Sed se Reagan liberigis [[spirito]]n de sia [[popolo]], malferminte kluzojn de iniciato kaj certeco pri si mem, do Gorbaĉov draste akcelis pereon de la sistemo kiun li reprezentis per alvokoj al [[reformo]]j, al kiuj ĝi evidentiĝis ne kapabla.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En iu momento komence de la [[1980-aj]] ŝajnis ke [[komunismo]] akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia [[vojo]]; kaj en sekva momento destinita de la [[historio]] komunismo komencis disfali. Dum jardeko ĉesis ekzisti orbito de la [[Orienta Eŭropo|orienteŭropaj]] satelitoj kaj la [[Sovetunio|sovetia]] [[imperio]] [[Disfalo de Sovetunio|disfalis je partoj]], perdinte preskaŭ ĉiujn [[Rusio|rusajn]] akirojn ekde la [[tempo]] de [[Petro la Granda]]. Neniu mondpotenco disfalis ĝis tia grado komplete kaj tiom rapide sen malgajni [[milito]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]] eble havis nebulan [[imago]]n pri la vera [[povekvilibro]] kaj pro tio reagis al la [[Usono|usona]] kreskado de la [[Milito|milita]] potencialo dum la periodo de la [[Korea milito]] per “[[Paco|paca]] [[Diplomatio|diplomatia]] noto” de 1952. En la terura transira periodo post la [[morto]] de Stalin liaj [[posteulo]]j malĝuste traktis propran kapablon al postvivado sen ekstera [[defio]] kiel pruvon de malforteco de la [[Okcidento]]. Kaj ili trompis sin konsiderante gravaj iujn [[Sovetunio|sovetiajn]] atingojn en la [[evoluonta mondo]]. [[Nikita Ĥruŝĉov]] kaj liaj posteuloj konkludis ke ili [[sukceso]]s superi la [[tirano]]n. Anstataŭ ol kvereligi la [[Kapitalismo|kapitalistan]] [[mondo]]n, kio estis la ĉefa [[strategio]] de Stalin, ili preferis [[Venko|venki]] ĝin per [[Berlina krizo (1961)|ultimatoj pri Berlino]], lokado de [[Karibia krizo|misiloj en Kubo]] kaj [[aventurismo]] en la tuta evoluonta mondo. Tiu ĉi peno tamen tiomgrade superis la sovetiajn eblecojn ke transformis la [[stagnado]]n je la disfalon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ronald Reagan]] agis imprese – kaj de la vidpunkto de observantoj-[[sciencisto]]j tute nekompreneble. Reagan preskaŭ tute ne konis la [[historio]]n kaj tion malmultan kion li konis li estis adaptanta, transformante laŭe al siaj personaj [[opinio]]j, kiujn li firme sekvis. Li traktis la [[Biblio|bibliajn]] referencojn al [[Armagedono]] kiel operacian [[prognozado]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Detaloj de la [[ekstera politiko]] estis lacigantaj [[Ronald Reagan]]. Li lernis kelkajn bazajn [[ideo]]jn rilate [[danĝero]]jn de [[pacigado]], [[malbono]] de [[komunismo]] kaj majesteco de propra lando, sed [[analizo]] de la esencaj aferoj estis lia forta flanko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ronald Reagan]] havis verŝajne nur kelkajn bazajn [[ideo]]jn, sed ĝuste ili iĝis aksaj [[Ekstera politiko|eksterpolitikaj]] [[problemo]]j de tiu periodo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]]j diras ke [[Ronald Reagan]] estis ilo en la [[mano]]j de verkintoj de lia [[parolo]]j, sed tio estas [[iluzio]] kiun havas plejparto de la parolverkantoj. Finfine ja nome Reagan mem elektis homojn, kiuj estis kreantaj liajn parolojn, kaj li elbuŝigis ilin kun escepta konvinkiteco kaj konvinko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ronald Reagan]] prezentis [[Ekstera politiko|eksterpolitikan]] doktrinon kiu estis ege laŭsekva kaj havis signifan [[Intelekto|intelektan]] povon. Li posedis esceptan [[Intuicio|intuician]] komprenon de profundaj fontoj de la [[Usono|usona]] motivado. Samtempe li estis komprenanta propran al la [[Sovetunio|sovetia]] sistemo vundeblecon, lia [[sagaco]] kontraŭis [[opinio]]n de plejparto de [[eksperto]]j eĉ en lia propra [[Konservativismo|konservativisma]] tendaro.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Ronald Reagan]]] Li havis nekutime afablan kaj vere [[Amikeco|amikecan]] [[karaktero]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sub ekstera elmontro de mildeco de [[Ronald Reagan]] sin kaŝis neimageble komplika [[karaktero]]. Li estis samtempe proksima al ĉiuj [[Spirito|spirite]] kaj malproksima de ĉiuj, li ĉiam havis bonan humoron, sed fakte teniĝis aparte. [[Amikeco]] servis por li kiel rimedo teni distancon inter si kaj ĉiuj aliaj. Se li traktas ĉiujn egale amikece – kaj regalas per la samaj [[historio]]j – neniu povas pretendi je specialaj rilatoj kun li. Rezervo de [[ŝerco]]j, kiuj cirkulis de unu [[konversacio]] al alia, [[Defendo|defendis]] lin de subitaj [[atako]]j el [[embusko]]. Same kiel multaj [[aktoro]]j, Reagan estis tipa [[solulo]] – same [[Ĉarmo|ĉarma]] kaj egocentra. Unu [[homo]] diris al mi foje ke Reagan estas samtempe la plej amikeca kaj plej malvarma homo, kiun li iam ajn renkontis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ronald Reagan]] estis elektia sur la ondo de [[promeso]]j de militema [[kontraŭkomunismo]] kaj restis [[Fideleco|fidela]] al tio ĝis la fino.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Strategia Defenda Iniciato]]] [[Usono|Usona]] [[scienco]], kiel opiniis [[Ronald Reagan]], farus la [[Nuklea armilo|nuklean armilon]] arkaika.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la renkontiĝo en [[Rejkjaviko]] en 1986] Dum daŭrintaj 48 horojn aktivaj kaj [[Emocio|emociaj]] [[intertrakto]]j kun iliaj supren- kaj malsupreniroj kvazaŭ sur la ondofervojo [[Ronald Reagan]] kaj [[Miĥail Gorbaĉov]] ĝenerale interkonsentis redukti dum kvin jaroj ĉiujn [[Strategio|strategiajn]] fortojn je 50% kaj likvidi ĉiujn balistikajn [[misilo]]jn dum 10 jaroj. En iu momento Reagan eĉ estis preskaŭ preta akcepti [[Sovetunio|sovetian]] proponon pri likvido de ĉiuj tipoj de la [[nukleaj armiloj]]. Tiusence Rejkjaviko proksimigis kreadon de la sovetio-[[Usono|usona]] kundominado, kion tiom longe timis aliancanoj kaj [[Neŭtraleco|neŭtralaj]] landoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Miĥail Gorbaĉov]]] Tre inteligenta kaj [[Ĝentileco|ĝentila]], li similis al iom abstraktaj figuroj el [[Rusio|rusaj]] [[romano]]j de la [[19-a jarcento]] – samtempe [[Kosmopolitismo|kosmopolita]] kaj provincieca, inteligenta kaj tamen iom loza; [[Sagaco|sagaca]], sed sena je [[kompreno]] de la [[esenco]] de [[defio]] staranta antaŭ li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis la fino de 1991 [[Miĥail Gorbaĉov]] estis konsiderata en [[Vaŝingtono]] neanstataŭigebla partnero en [[konstruado]] de nova [[Mondo|monda]] ordo – ĝis tia grado, ke [[Usona prezidanto|prezidanto]] [[George H. W. Bush]] elektis la [[Ukrainio|ukrainan]] [[parlamento]]n, kiom ajn neimagebla tio aspektas, kiel konvena loko por nome de sur tiu tribuno laŭdi bonajn flankojn de la sovetia [[gvidanto]] kaj deklari pri graveco de konservado de la unueca [[Sovetunio]]. Konservado de Gorbaĉov ĉe la [[potenco]] transformiĝis je la ĉefa [[celo]] de la [[Okcidento|okcidentaj]] [[politikisto]]j, konvinkitaj ke trakti ĉiun alian estos pli malfacile. Dum stranga, videble kontraŭ-Gorbaĉova [[Aŭgusta puĉo|puĉo en aŭgusto 1991]] ĉiuj gvidantoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj unuiĝis flanke de “laŭleĝeco” subtene de la la [[Komunismo|komunista]] [[konstitucio]], enpotenciginta Gorbaĉovon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Miĥail Gorbaĉov]]] Kvin monatojn post la [[Fiasko|fiaskinta]] [[Komunismo|komunista]] [[Aŭgusta puĉo|puĉo]] li estis devigita foriri kaj cedi al [[Boris Jelcin]] per la proceduro same “kontraŭleĝa” kiel tiu, kaŭzinta [[indigno]]n de la [[Okcidento]] antaŭ kvin monatoj. Ĉi-foje la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj rapide subtenis Jelcinon, prezentante subtene al siaj [[ago]]j fakte la samajn argumentojn, kiujn ili uzis antaŭnelonge rilate Gorbaĉovon. La ignorita de la ekstera [[mondo]], kiu ĵus estis bonveniganta lin, Gorbaĉov eniris restadejon de fiaskintaj ŝtataj agantoj, persekutintaj [[celo]]jn troviĝantaj ekster limoj de iliaj eblecoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Miĥail Gorbaĉov]] meritas nek ekzaltitajn [[admiro]]jn, nek [[malhonoro]]n, kiuj alterne lin trafis, ĉar li heredis vere komplikan kaj eble nesupereblan aron da [[problemo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Miĥail Gorbaĉov]] estis la unua [[Sovetunio|sovetia]] [[gvidanto]], komplete rifuzinta nocion de [[klasa lukto]] kaj proklaminta [[Paco|pacan]] kunekzistadon kiel la memstaran [[celo]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Regado]] de grandega [[ŝtato]] similas al stirado de supergranda [[cisternoŝipo]], centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj [[gvidanto]]j devas ekvilibrigi [[influo]]n, kiun ili planas fari al la ekstera [[mondo]], kaj [[Moralo|moralan]] nivelon de propra [[burokrataro]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri deklaro de [[Miĥail Gorbaĉov]] en 1988] En programa parolado en [[Unuiĝintaj Nacioj]] la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de [[Sovetunio|sovetiaj]] armitaj fortoj] je 500 mil [[homo]]j kaj 10 mil [[tanko]]j, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al [[NATO]]… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la [[evoluo]] certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ŝtataj agantoj bezonas [[bonŝanco]]n same kiel sobran kalkulon. [[Fortuno]] ne deziris [[Rideto|rideti]] al [[Miĥail Gorbaĉov]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[intertrakto]]j de [[Miĥail Gorbaĉov]] kun [[Ĉinio]] en 1986] Ĉinaj [[gvidanto]]j starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de la [[Vjetnamio|vjetnama]] okupacio de [[Kamboĝo]]; foriro de la [[Sovetunio|sovetiaj]] trupoj el [[Afganio]]; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Espero]] de [[Miĥail Gorbaĉov]] pri liberlaigo devis neeviteble [[Fiasko|fiaski]]. Tuj post kiam la [[Komunismo|komunista]] [[Politika partio|partio]] estis perdinta sian monolitan [[karaktero]]n, ĝi iĝis senmoralizita. Liberaligo evidentiĝis nekombinebla kun la komunista [[regado]] – komunistoj ne povis transformiĝi je [[demokrato]]j sen ĉesi esti la komunistoj. Tiun ekvacion Gorbaĉov neniam komprenis, kvankam komprenis ĝin [[Boris Jelcin]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Antikva Grekio|Helena]] [[filozofo]] kaj [[matematikisto]] [[Arkimedo]] diris: “Donu al mi apogpunkton kaj mi transversos la [[Tero]]n”. La [[revolucio]]j voras siajn idojn, ĉar la revoluciuloj malofte [[Konscio|konscias]] ke post certa momento de [[Socio|socia]] [[detruado]] ne plu restas arkimedaj apogpunktoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Miĥail Gorbaĉov]] komenis de konvinko, ke la reformita [[Komunista partio de Sovetunio|komunista partio]] povos movi la [[Sovetunio|sovetian]] [[socio]]n al la moderna [[mondo]]. Sed li malsukcesis kompreni ke komunismo estas [[problemo]], ne [[solvo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Glasnost]] ĉiam pli [[Konflikto|konfliktis]] kun [[perestrojko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Miĥail Gorbaĉov]]] Dum la lasta jaro de sia ofico li estis trafita de [[koŝmaro]] de [[homo]], kiu vidas proksimiĝantan [[katastrofo]]n, sed malakapblas preventi ĝin aŭ eviti persone.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[mondo]] post la fino de la [[Malvarma milito]] mankas dominanta [[Ideologio|ideologia]] [[defio]] aŭ, [[Nuntempo|nuntempe]], unu geostrategia kontraŭstaro. Preskaŭ ĉiu situacio estas speciala kazo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ordo, estiĝinta el la [[Vestfala paco]], daŭris 150 jarojn; internacia sistemo kreita de la [[Viena kongreso]] daŭris 100 jarojn; internacia ordo propra al la [[Malvarma milito]] finiĝis post 40 jaroj. (La [[Versajla traktato|Versajla reguligado]] neniam funkciis kiel sistemo, akceptebla por grandaj [[potenco]]j, kaj estis io apenaŭ pli granda ol nura armistico inter la du [[mondmilito]]j).
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Milito]]j de la [[tempo]] de la [[Franca revolucio]] signifis transiron al la [[Nacio|naciaj]] [[ŝtato]]j, difinataj per haveblo de komunaj [[lingvo]] kaj [[kulturo]]. Militoj de la [[20-a jarcento]] estis ligitaj al disfaloj de la [[Habsburgoj|Habsburga]] kaj [[Otomana imperio]]j, [[defio]] ligita al pretendoj je [[dominado]] en [[Eŭropo]] kaj la fino de la [[koloniismo]]. En ĉiu el tiuj ĉi transiraj periodoj tio kio antaŭe estis konsiderata normala subite iĝis [[anakronismo]]: plurnaciaj ŝtatoj en la [[19-a jarcento]], koloniismo en la [[20-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekde la [[Viena kongreso]] [[ekstera politiko]] komencis interrilatigi la [[nacio]]jn unu kun la alia – tiel aperis la termino “[[internaciaj rilatoj]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estante unuiĝinta, [[Eŭropo]] daŭrigos sian [[ekzistado]]n kiel granda [[potenco]]; apartiĝinte je [[Nacio|naciaj]] [[ŝtato]]j ĝi degeneros ĝis duarangaj [[rolo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[pri] [[Etno|etnaj]] splitaĵoj de disfalintaj [[imperio]]j kiel la [[ŝtato]]j-[[posteulo]]j de [[Jugoslavio]] aŭ [[Sovetunio]]. [[Obsedo|Obseditaj]] je [[Historio|historiaj]] [[ofendo]]j kaj longdaŭra strebo al memstariĝo, ili unuavice strebas ekdomini en siaj malnovaj etnaj disputoj. [[Celo]]j de internacia nivelo troviĝas ekster limoj de iliaj interesoj kaj ofte ekster limoj de ilia [[imago]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Koloniismo|postkoloniismaj]] landoj] …ĉe multaj el ili la nunaj limoj estas administra solvo, farita por oportuno de [[Imperiismo|imperiismaj]] [[potenco]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Koloniismo|postkoloniismaj]] landoj] Ĉe tiaj cirkonstancoj la [[ŝtato]] ofte signifas [[armeo]], kiu iĝas la sola “[[Nacio|nacia]]” institucio. Kiam okazas kolapso de tia ŝtato, ofte sekvas [[enlanda milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ekzistas [[ŝtato]]j de kontinenta tipo, kiuj eble iĝos bazaj elementoj de la nova mondordo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] atingis pli grandan [[dominado]]n ol antaŭ 10 jaroj, sed pro [[ironio]] de la [[sorto]] ĝia forto iĝis pli malkoncentrita. Do kapablo de Usono uzi ĝin por ŝanĝi la alian [[mondo]]n laŭ sia [[deziro]] efektive malkreskis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono]] plej verŝajne dum plejparto de la venonta jarcento konservos la plej povan en la [[mondo]] [[ekonomio]]n. Tamen bonfarto disvastiĝos oble pli vaste, same kiel [[teknologio]]j ebligantaj ĝin. Do Usono alfrontos ekonomian [[konkurenco]]n, kian ĝi ne spertis dum la [[Malvarma milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Leviĝo de aliaj povofortoj – [[Okcidenta Eŭropo]], [[Japanio]] kaj [[Ĉinio]] – ne devas zorgigi la [[Usono|usonanojn]]. Finfine komuna uzado de la [[Mondo|mondaj]] resursoj kaj evoluigo de la aliaj [[socio]]j kaj [[ekonomio]]j estis tipe usona tasko jam ekde la [[tempo]] de la [[Marshall-plano]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed [[povekvilibro]], same kiel konsiderado de plej altaj [[Nacia intereso|interesoj]] de la [[ŝtato]], estas produkto de la du lastaj jarcentoj, origine enkondukita de reĝo [[Vilhelmo la 3-a]], kiu penis bridi la [[Ekspansiismo|ekspansiismajn]] aspirojn de [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En multaj aliaj mondopartoj [[ŝtato]] antaŭis [[nacio]]n; ĝi estis kaj ofte restas la ĉefa elemento de ĝia formiĝo. [[Politika partio|Politikaj partioj]], kie ili ekzistas, spegulas fiksitan, kutime komunuman [[identeco]]n; malplimulto aŭ plimulto kutime havas konstantan [[karaktero]]n. En tiaj [[socio]]j [[Politiko|politika]] procezo konsistas je [[dominado]], ne en alterna [[regado]], kio se entute okazas, do pli ofte per nekonstituciaj renversoj ol sekve de [[Konstitucio|konstituciaj]] proceduroj. Koncepto de lojala [[opozicio]] – esenco de la nuntempa [[demokratio]] – ĉeestas malofte. Plej ofte opozicio estas traktata kiel [[minaco]] al la nacia unueco, egaligata al [[perfido]] kaj senkompate subpremata.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiom ajn povega estas [[Usono]], neniu lando havas eblecojn trudi ĉiujn siajn preferojn al la resta [[homaro]]; devas esti elektitaj prioritatoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Geopolitiko|Geopolitike]] [[Usono]] estas [[insulo]] inter la [[bordo]]j de la giganta [[Eŭrazio]], kies resursoj kaj loĝantaro oble superas tion, kion havas Usono. [[Dominado]] de iu [[potenco]] super iu ajn el la partoj de Eŭrazio – ĉu [[Eŭropo]] aŭ [[Azio]] – restas kriterio de [[Strategio|strategia]] [[danĝero]] por Usono sendepende de tio, ĉu la [[Malvarma milito]] okazas aŭ ne.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rusio-usonaj rilatoj bezonegas seriozan [[dialogo]]n pri [[Ekstera politiko|eksterpolitikaj]] aferoj. Neniu [[profito]]s se [[Rusio]]n oni konsideros neakceptebla por normala traktado je ekstera politiko, ĉar praktika rezulto de tio estos eĉ pli peza [[pago]] pro tio, ke ĝi estos senrevene enirinta la [[vojo]]n de [[konduto]], de kiu ĝi ne plu revenos.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[generacio]] de usonaj [[gvidanto]]j, famiĝinta dum la lastaj jardeko kaj duono, venis ĉefe de la [[Suda Usono|Sudo]] aŭ [[Okcidenta Usono|Okcidento]] kie [[homo]]j havas malpli da [[Emocio|emociaj]] kaj personaj rilatoj kun [[Eŭropo]] ol [[elito]]j de la malnova [[Nord-Okcidenta Usono|Nord-Okcidento]] de [[Usono]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Disputoj [de [[Usono]]] kun [[Eŭropo]] similas al hejmaj [[kverelo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[NATO]]] [[Usono]] kontrolas unuiĝintajn armitajn fortojn, kiujn komandas usona [[generalo]] kaj kontraŭas provojn de [[Francio]] doni al [[defendo]] certan eŭropan [[identeco]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En sekvontaj jaroj ŝanĝiĝos ĉiuj [[Tradicio|tradiciaj]] [[Atlantiko|atlantikaj]] rilatoj. [[Eŭropo]] ne bezonos kiel antaŭe usonan [[defendo]]n kaj ĝi komencos insisti je propraj [[Ekonomio|ekonomiaj]] interesoj oble pli [[Agreso|agreseme]]. [[Usono]] ne [[deziro]]s fari gravajn [[ofero]]jn por la eŭropa [[sekureco]] kaj estos [[Tento|tentata]] de [[izolismo]] en ĝiaj diversaj formoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Al interesoj de neniu el la landoj konvenas ke [[Germanio]] kaj [[Rusio]] kroĉiĝu unu al la alia kiel la ĉefa partnero aŭ la ĉefa [[malamiko]]. Se ili tro interproksimiĝos, tio estigos [[timo]]n de ilia kun[[regado]]; se ili [[kverelo]]s, tio implikos [[Eŭropo]]n en akriĝantajn [[krizo]]jn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[parolado]] de [[Bill Clinton]] en januaro 1994] Klarigante kial [[Usono]] ne bonvenigias akcepton de [[Pollando]], [[Hungario]], [[Ĉeĥio]] kaj [[Slovakio]] al [[NATO]], li asertis ke la [[Nordatlantika alianco]] ne povas “fari novan dividlinion inter la [[Oriento]] kaj la [[Okcidento]], kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj [[konfrontiĝo]]j”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Programo “[[Partnereco por paco]]” estas ne intermeza halto survoje al [[NATO]], kiel oni tion ofte erare asertas, sed alternativo al la membreco en ĝi, same kiel la [[Lokarna traktato]] iĝis alternativo al la [[Britio|brita]] alianco kun [[Francio]], kiun Francio tiom strebis en la [[1920-aj jaroj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = “[[Partnereco por paco]]” alportas [[risko]]n de kreado en [[Eŭropo]] de du tipoj de limoj: protektitaj per [[garantio]]j de [[sekureco]] kaj tiuj al kiuj oni rifuzis tiajn garantiojn – tia stato de la aferoj enhavas [[danĝero]]n de [[tento]] por potencialaj [[agresinto]]j kaj de [[senmoraligo]] por potencialaj [[viktimo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …gravas ligi [[Rusio]]n kun la [[Atlantiko|atlantikaj]] landoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĉinio]] jam troviĝas laŭvoje al la statuso de [[superpotenco]]. Dum [[tempo]]j de kresko je 8%, kiuj estas malpli altaj ol ĝi havis en la [[1980-aj jaroj]], indico de la [[malneta enlanda produkto]] en Ĉinio proksimiĝos al la indico de [[Usono]] fine de la dua jardeko de la [[21-a jarcento]]. Longe antaŭe tio [[milito]]-[[Politiko|politika]] [[ombro]] de Ĉinio falos sur la tutan [[Azio]]n kaj [[influo]]s kalkulojn de la aliaj [[potenco]]j, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate [[Japanio]]n. Kvankam landoj de [[Sud-Orienta Azio]] nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin [[Vjetnamio]]n, en sian grupon ([[ASEAN]]) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. Kaj nome pro tio ASEAN petas Usonon konservi implikiĝon je la aferoj de tiu ĉi regiono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam en 1992 oni demandis la tiaman ĉefministron [[Kiichi Miyazawa]] ĉu [[Japanio]] akceptos haveblon de [[Nuklea armilo|nuklea]] potencialo ĉe [[Nord-Koreio]], li respondis kun tre ne-japana rekteco per unu [[vorto]] “ne”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Propono de [[Bill Clinton]] pri pli granda instituciigo de la [[Pacifiko|Pacifika]] komunumo surbaze de [[Eŭropo|eŭropa]] modelo estis traktita kun [[Ĝentileco|ĝentila]] malvarmeco ĉefe pro tio, ke la landoj de [[Azio]] ne konsideras sin komunumo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Japanio]] funkcias surbaze de interkonsento. Neniu aparta [[persono]] – eĉ ne ĉefministro – havas plenrajtojn por fari [[decido]]jn. Ĉiu kiu devos plenumi la decidon, partoprenas en kreado de interkonsento kiu estas konsiderata ne atingita ĝis ĉiuj aprobos ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ grava proksimeco al la [[Ĉinio|ĉina]] [[kulturo]], [[Japanio]] ĉiam estis disŝirata inter [[admiro]] kaj [[timo]], inter [[deziro]] [[Amikeco|amiki]] kaj strebo [[Dominado|domini]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bonaj longdaŭraj [[Usono|usonaj]] rilatoj kun [[Ĉinio]] do estas premiso de bonaj longdaŭraj rilatoj kun [[Japanio]], cetere same kiel de bonaj ĉino-japanaj rilatoj. Formiĝis triangulo, kiun ĉiu flanko povus forlasi nur kun granda [[risko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = El ĉiuj grandaj kaj potenciale grandegaj [[potenco]]j [[Ĉinio]] en plej alta grado troviĝas je la stato de leviĝo. [[Usono]] jam atingis la povon, [[Eŭropo]] [[devo]]s ankoraŭ [[Laboro|labori]] por forĝi pli grandan unuecon, [[Rusio]] estas ŝanceliĝanta [[giganto]] kaj [[Japanio]] estas [[Riĉeco|riĉa]], sed ankoraŭ [[Timo|timema]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Politiko]] de [[konfrontiĝo]] kontraŭ [[Ĉinio]] portas [[risko]]n de izolado de [[Usono]] en [[Azio]]. Neniu azia lando dezirus – aŭ ne povus permesi al si – helpi al Usono en iu ajn [[konflikto]] kontraŭ Ĉinio, kiun ĝi konsiderus rezulto de erara politiko de Usono.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĉinio]] bonvenigas engaĝiĝon de [[Usono]] je aferoj de [[Azio]] kiel kontraŭpezilo al la timindaj [[najbaro]]j – [[Japanio]] kaj [[Rusio]] kaj ankaŭ – en malpli alta grado – de [[Barato]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĉinio]] konsideras [[Humiligo|humiliga]] por si kondiĉon laŭ kiu ĉino-usonaj rilatoj baziĝas sur ne reciprokaj interesoj, sed sur bonvolemo flanke de [[Usono]], kiu povas esti jen farita, jen ĉesigita laŭ plaĉo de [[Vaŝingtono]]. Tia rilato faras Usonon samtempe malfidinda kaj trudiĝinta je fremdaj aferoj, kaj malfidindeco estas la plej granda [[eraro]] laŭ [[opinio]] de la [[ĉinoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[Ĉinio]], lando [[Historio|historie]] ĉiam [[Dominado|dominanta]] en sia regiono – fakte en la konata al ĝi [[mondo]] – ĉia provo trudi de flanke siajn instituciojn kaj internan [[politiko]]n nepre kaŭzos profundegan [[indigno]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Usono]] je ĉiam pli alta grado sin trovas en tia [[mondo]], kiu laŭ multaj parametroj similas al [[Eŭropo]] de la [[19-a jarcento]], kvankam mondskale. Oni povas esperi ke aperos io simila al la [[Klemens von Metternich|Metternich]]-sistemo, en kiu [[povekvilibro]] estos subtenata de komuneco de la [[valoro]]j. En la nuna epoko tiuj ĉi valoroj devas esti [[Demokratio|demokratiaj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[19-a jarcento]] ekzistis du modeloj de sistemo de [[povekvilibro]]: [[Britio|brita]] modelo kies ekzemplo estis aliro de [[Lord Palmerston]] kaj [[Benjamin Disraeli]], kaj la [[Otto von Bismarck|Bismarck]]-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta [[minaco]] al la ekzistanta [[povekvilibro]] antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de [[problemo]]j per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio [[influo]] por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun [[Germanio]] dum la du [[mondmilito]]j, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la [[Tradicio|tradicia]] usona aliro al internaciaj aferoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
10 105

redaktoj