Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e komentigo de Vidu ankaŭ
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
{{Traduko de vikicitaristo}}
<!-- Bv listigi la citaĵojn alfabete -->
 
=== Henry Kissinger ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Malvarma milito]] Unuiĝintaj Nacioj estis samgrade neefika en ĉiu kazo, kiam temis pri [[agreso]] fare de granda potenco. Tion kaŭzis [[Komunismo|komunista]] [[vetoo]] en la [[Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio pri Sekureco]] aŭ maldeziro de ŝtatetoj [[Risko|riski]] pro aferoj, kiuj laŭ ilia [[opinio]]j neniel rilatis al ili.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la “[[Golfa milito]]” en 1991 Unuiĝintaj Nacioj efektive aprobis [[Usono|usonajn]] [[ago]]jn, sed [[respondo]]n al la [[Irako|iraka]] [[agreso]] oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de [[kolektiva sekureco]]. Sen atendi internacian [[konsento]]n, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi [[influo]]n sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti [[risko]]n de la [[konflikto]] se ili vetous ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] [[Sovetunio|Sovetia]] malflekseco faciligis al [[Harry S. Truman]] taskon de engaĝo de sia lando je la [[milito]]. Sovetia [[ambasadoro]] en la Unuiĝintaj Nacioj dum multaj [[monato]]j [[Bojkoto|bojkotis]] kunsidojn de la [[Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilio pri Sekureco]] kaj aliaj institucioj de UN proteste kontraŭ rifuzo de la tutmonda organizaĵo transdoni lokon de [[Ĉinio]] al [[Pekino]]. Se la sovetia ambasadoro malpli timus [[Stalino]]n aŭ povus pli rapide ricevi instrukciojn, li nepre [[Vetoo|vetous]] la proponitan de [[Usono]] rezolucion de la Konsilio pri Sekureco, postulantan de [[Nord-Koreio]] ĉesigi bataladon kaj retiriĝi malantaŭ la 38-an paralelon. Estante ne povinta ĉeesti la kunsidon kaj vetoi, la sovetia ambasadoro ebligis al Truman aranĝi reziston kiel [[decido]]n de la monda komunumo kaj pravigi usonan [[rolo]]n en Koreio per konata [[Woodrow Wilson|Wilson]]-a terminologio de kontraŭstarigo de la [[libereco]] al [[diktaturo]], de la [[bono]] al [[malbono]]. Usono, laŭ la vortoj de Truman, ekmilitis por plenumi [[ordono]]jn de la Konsilio pri Sekureco. Ĝi do tute ne enmiksiĝis je la fora loka [[konflikto]], sed kontraŭstaris la atakon kontraŭ la tuta libera mondo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[voĉdono]] en Unuiĝintaj Nacioj dum la [[Sueza krizo]]] Unuan kaj solan fojon [[Usono]] voĉdonis kune kun [[Sovetunio]] kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe [[humiligo]] de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis [[Hungara revolucio de 1956|hungarajn liberecbatalantojn]], alfrontinte nur [[Simbolo|simbolan]] [[kondamno]]n flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri deklaro de [[Miĥail Gorbaĉov]] en 1988] En programa parolado en Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de [[Sovetunio|sovetiaj]] armitaj fortoj] je 500 mil [[homo]]j kaj 10 mil [[tanko]]j, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al [[NATO]]… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la [[evoluo]] certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]