Ideologio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| vikinovaĵoj = Kategorio:Ideologio
}}
'''[[:w:Ideologio|Ideologio]]''' estas sistemo, traktanta la devenon kaj formiĝon de la [[ideo]]j, aparta konceptado de la [[mondo]], karakterizanta difinitan individuon aŭ klason, tutaĵo de la ideoj, formantaj la bazon de difinita [[Ekonomio|ekonomia]] aŭ [[Politiko|politika]] sistemo.
 
== Citaĵoj ==
 
=== Henry Kissinger ===
 
{{Citaĵo
|teksto = En ĉiuj [[tempo]]j [[Britio]] traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia [[politiko]] sur la [[Eŭropo|kontinento]] ĉiam estis pravigata per la brita [[nacia intereso]], ne per ideologio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia ideologio enkorpigas [[Historio|historian]] [[vero]]n, [[Stalin]] kun tuta senkompato [[Defendo|defendis]] la [[Sovetunio|sovetian]] [[Nacia intereso|nacian intereson]], estante libera de tio, kion li konsideris [[Hipokriteco|hipokrita]] [[moralo]] aŭ personaj ligitecoj. Stalin estis vera [[monstro]]; sed en la aferoj de [[ekstera politiko]] li estis en pleja grado realisto – [[Pacienco|pacienca]], [[Sagaco|sagaca]] kaj nefleksigebla kiel [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] de sia [[tempo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj tamen malflekseco de [[Stalin]] koncernis nur [[Komunismo|komunisman]] ideologion. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je [[taktiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]], granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al [[reala politiko]]. [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] aŭ [[Otto von Bismarck|Bismarck]] havus neniujn [[problemo]]jn pri kompreno de lia [[strategio]]. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj; rifuzinte povan [[politiko]]n, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna [[kredo]] je principoj de [[kolektiva sekureco]] kaj ke ideologia [[malamikeco]] ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de [[kunlaboro]] inter [[faŝistoj]] kaj [[komunistoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pozicio de [[Usono]] rilate [[Sovetunio]]n] Ĝis Sovetunio estis konservanta sian ideologion, [[intertrakto]]j estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kurso [[solvo]] estus atingita aŭtomate.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum longa [[tempo]] [[Usono|usonaj]] [[politikisto]]j, [[Blindeco|blindigitaj]] de ideologiaj [[antaŭjuĝo]]j, ne povis kompreni ke la [[Sovetunio|sovetio]]-[[Ĉinio|ĉina]] disiĝo prezentis [[Strategio|strategiajn]] eblecojn por la [[Okcidento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] konsideris malstreĉiĝon [[taktiko]] en longdaŭra [[Strategio|strategia]] [[konfrontiĝo]]; liaj [[Liberalismo|liberalaj]] kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la [[celo]]n per si mem dum la [[Konservativismo|konservativuloj]] kaj [[Novkonservativismo|novkonservativuloj]] rifuzis la [[Geopolitiko|geopolitikan]] aliron kiel, nek pli nek malpli, [[historio|historian]] [[pesimismo]]n, preferante [[politiko]]n de senbrida ideologia [[konfrontiĝo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Richard Nixon]] atente rezistis [[Geopolitiko|geopolitikajn]] [[minaco]]jn, de [[Kubo]] ĝis [[Proksima Oriento]]. [[Konservativismo|Konservativuloj]] atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de [[Usono]] el la ideologia [[konfrontiĝo]] kaj [[Nuklea armilo|nuklea]] [[strategio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[mondo]] post la fino de la [[Malvarma milito]] mankas dominanta ideologia [[defio]] aŭ, [[Nuntempo|nuntempe]], unu geostrategia kontraŭstaro. Preskaŭ ĉiu situacio estas speciala kazo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
=== Aliaj aŭtoroj ===
 
{{Citaĵo
Linio 17 ⟶ 86:
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Doktrino]]
 
[[Kategorio:Politikaj ideologioj| ]]